(sufikso)
- 1.
- [um.0.KOMUNE]
-
Sufikso uzata por derivi vortojn, kies
rilato al la radiko estas malpreciza aŭ ne esprimebla per alia
sufikso:
la afero estas plenumita
PrV
;
la grenventumaĵon li bruligos
[1];
butonumi iun malvaste
PrV
;
sapumi la okulojn
PrV
;
amindumi, foliumi,
gustumi, kolombumi,
komunumo, laktumo,
linoleumo, provizumi,
spikumi, ŝtelumi,
malvarmumi, ventumi.
Laŭ pli precizaj sencoj -um
estas uzata por signifi interalie:
- a)
- [um.0.specialiga]
-
Metaforigon aŭ specialigon de la radikverbo:
brulumo, faldumi,
foliumi,
kortumo, lokumi,
mastrumi, mondumo,
ombrumi, ondumi,
plenumi, proksimuma,
proprumi, sentumo,
tendumi.
- b)
- [um.0.TEKS]
Vestoparton aŭ korpogarnaĵon
ĉirkaŭ aŭ proksime de la koncerna korpoparto:
buŝumo, kolumo,
manumo, nazumo,
plandumo, kalkanumo.
- c)
- [um.0.JUR]
-
(tr)
Turmenton:
dekumi, krucumi, kvaronumi,
palisumi, pendumi,
radumi, ŝtonumi.
- d)
- [um.0.MOV]
-
(x)
Agon per la koncerna korpoparto:
brakumi,
cerbumi,
palpebrumi,
ŝultrumi.
- e)
- [um.0.provizo]
-
(tr)
Provizadon, tegadon, ornamadon, per la koncerna materialo:
akvumi,
aerumi,
florumi,
orumi,
sapumi.
- f)
- [um.0.LIN_alparolo]
-
(tr)
Alparolon per la koncerna titolo:
ciumi,
sinjorumi2,
viumi.
- 2.
- [um.0.MAT]

- a)
- [um.0.nombrosistemo]
- [2]
Sufikso, kiu aldoniĝas al entjero, por formi epiteton
de pozicia nombrosistemo,
indikantan ĝian bazon:
11111001111, 3717, 1999,
7CF kaj 33_19
prezentas unu saman nombron en respektive
duuma,
okuma,
dekuma,
deksesuma kaj
sesdekuma nombrosistemoj;
la Ĥaldeoj kalkulis sesdekume.
n-uma frakcio.
- b)
- [um.0.logaritmo]
- [3]
Sufikso, kiu aldoniĝas al reelo, por formi epiteton
de logaritma aŭ eksponenciala funkcio, indikantan
ĝian bazon:
dekuma logaritmo;
logaritmon e-uman oni ankaŭ nomas
„logaritmo natura“.
Rim. 1:
Por tiuj sencoj eblas uzi ankaŭ kunmetaĵojn kun radiko
„baz“:
dubaza
[4],
dekbaza
[5]...,
sed ni preferas la tradician manieron.
Rim. 2:
„Dubaza“ tiusence estas konfuza, logike ĝi konvenas al
tute alia nocio: „uzanta du nombrobazojn“; ekz-e la
duum-dekuma prezento de la nombroj en kalkulio (93 =
[1001][0011], la bazoj 10 kaj 2); aŭ la esence sesdekuma
mezurado de anguloj per gradoj—minutoj—sekundoj (ekz-e
89°55″16′), en kiu la sesdekumaj ciferoj (minutoj kaj sekundoj)
aperas dekume (la bazoj 60 kaj 10) ktp. [Sergio Pokrovskij]
ajn,
je,
ĵokeroRim. 3:
Zamenhof skribas en la Fundamento:
la sufikso „um“ ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre
malmultajn) vortojn kun „um“ oni devas lerni, kiel simplajn
vortojn[6].
Rim. 4:
Por kelkaj vortoj la senco ne signife alias sen la sufikso. Tial
la uzado hezitas inter la formoj sufiksa kaj sensufiksa:
akvi – akvumi;
butoni – butonumi;
okuli – okulumi.
Ankaŭ ekzistas alternativoj kun aliaj afiksoj:
orumi – orizi.
Oni ne uzu ĝin superflue tirante verbon el substantivo, kiam la
senco sufiĉe klaras sen almeto:
marteli;
kroni;
herezi.
Rim. 5:
Troa evitado de „um“ difektas la signifon de plensencaj afiksoj.
Ekz‑e en respondeco2 kaj
limigi2 la sufiksoj „-ec“
kaj „-ig“ estas uzataj maltaŭge (kvankam ja tradicie), ili uzurpas
la funkcion de „um“. Anstataŭ „respondeco“ PIV2 rekomendas
„responso“n — vorton kies signifon „oni
devas lerni aparte“ (samkiel la signifon de „respondumo“), sed kies
signifo estas
malpli evidenta kaj paronimie konfuza.
[Sergio Pokrovskij]