*palis/o

*paliso

Forta ligna stango, malsupre pintigita, kiun oni starigas en teron: vastigu la spacon de via tendo […] etendu pli longe viajn ŝnurojn, kaj viajn palisojn fortikigu [1]; korvo […] sidis sur barila paliso [2]; Arne fosas truojn por la palisoj de la nova barilparto [3]; oblikvaj muroj sur oblikvaj betonaj palisoj [4]. VD:fosto2
angle:
stake, post, pale, stick
beloruse:
кол, жэрдка
ĉeĥe:
pilota, zašpičatělý kůl
ĉine:
[zhí]
france:
pal, palis, pieu, piquet
germane:
Pfahl, Pfosten, Stickel
hispane:
poste
hungare:
cölöp, karó
japane:
[くいぜ], 棒杭 [ぼうぐい], 支柱 [しちゅう]
nederlande:
paal
norvege:
pål, staur
pole:
pal, słup, tyczka podpierająca roślinę
portugale:
estaca, tanchão
rumane:
par, stâlp, un stâlp care susține planta
ruse:
кол
slovake:
pätník
ukraine:
кіл (частоколу), жердина, тичка, підпірка (для рослин), стовп

palisaro

Barilo formita de vico da palisoj: florĝardeneto kun bele kolorigita palisaro [5]; malgranda palisara barilo [6]; templo ... kun nigre farbita palisaro antaŭ sia kvinspana pordo [7]; laŭ la hungara flanko troviĝis tiel nomata fera kurteno kun palisaro, pikdrato, pafistoj kaj minoj [8].
angle:
fence, palisade
beloruse:
частакол, палісад
ĉeĥe:
palisáda
ĉine:
围篱 [wéilí], 圍籬 [wéilí], 砦 [zhài]
france:
palissade
germane:
Palisade, Pfahlmauer
hispane:
cerca
hungare:
cölöpsor, cölöpfal, paliszád
japane:
[き], 矢来 [やらい]
nederlande:
palissade
pole:
palisada, częstokół, ostrokół
rumane:
palisadă
ruse:
частокол, изгородь, палисад
slovake:
kolová ohrada, palisáda
ukraine:
частокіл, огорожа, дощаний паркан

paliseto

HOR Bastono malsupre pintigita, kiun oni starigas en teron, ekz. por subteni vegetaĵon: ili […] ĉirkaŭbaris per palisetoj sur la tero malgrandan ĝardenon [9].
beloruse:
калок, жэрдка, падпорка
ĉeĥe:
kolík, sloupek, tyč
france:
tuteur (hort.)
germane:
Stange
hispane:
estaca
hungare:
karó
japane:
支柱 [しちゅう], 添え木 [そえぎ]
nederlande:
stok
norvege:
stokk
pole:
palik, sztacheta, słupek
rumane:
băț, pistil
ruse:
жердь, колышек
slovake:
kolík, stĺpik, tyč
ukraine:
кілок, тичка

palisumi

(tr)
Turmentege mortigi1 iun, sidigante lin sur pinta stango, kiun oni enigas en lin: ili [la asirianoj] palisumas la venkitojn aŭ deŝiras de ili vivantaj la haŭton [10].
angle:
impale
beloruse:
пасадзіць на кол
ĉeĥe:
nabodnout na kůl narazit na kůl
ĉine:
刺穿 [cìchuān]
france:
empaler
germane:
pfählen
hispane:
empalar
hungare:
karóba húz
japane:
くし刺しの刑に処する [くしさしのけいにしょする]
nederlande:
doden door de paalstraf
pole:
wbijać na pal
rumane:
tras în țeapă
ruse:
посадить на кол
slovake:
napichnúť na kôl
ukraine:
саджати на палю/кіл

administraj notoj

~eto: Mankas dua fontindiko.
~umi: Mankas dua fontindiko.