*komuna
- 1.
- Samtempe uzata de pluraj, apartenanta al pluraj, en kiu pluraj partoprenas: komuna amiko, ĉambro, necesejo, letero, tero; komuna kunveno, laboro, vespermanĝo; komuna celo DL ; komuna fundamento DL ; enkonduko de komuna lingvo FK ; komuna rida krio FK ; profitoj, kiuj estos atingataj per komuna laborado FK ; uzi la komunan prepozicion „je“ FK ; malfeliĉo komuna estas malpli premanta (vd kompanio) PrV ; pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento ol kun malpacema edzino en komuna domo [1]; tiu ĉi maniero de skribado estas nur mia persona kutimo kaj havas nenion komunan kun la gramatiko de nia lingvo [2]; sciencaj kongresoj havas nenion komunan kun la politiko; ni volas havi nenion komunan kun tiu homo; punkto komuna al du rektaj linioj; komuna silabo (laŭvole longa aŭ mallonga).
- 2.
-
Rilata al la plejmulto de homoj:
komuna ideo, opinio
(dividata de la plejmulto);
komuna lingvo
(lingvo de la plejmulto, kontraste al tiu de
fakuloj);
komuna leĝo
(al kiu ĉiuj estas submetitaj);
la komuna saĝo
(kapablo distingi veron de malvero, almenaŭ tiom,
kiom
povas
ĉiu ajn normala homo);
la komuna (publika) atento;
fakto, laŭ la komuna dirmaniero, estas fakto
[3];
enkondukita en komunan uzadon
FK
;
la kaŭzoj de la kronika kataro estas: [...]
komunaj malutilaĵoj de diversaj specoj [kiel]
malbona aero
(observeblaj ĉe plejmulto de pacientoj)
[4].
banala,
ĝenerala,
ordinara,
socia,
triviala,
vulgara.
Rim.: De la ideo „dividata de la plejmulto“, „observebla ĉe la plejmulto“, la senco facile glitas al „kutima“, „ordinara“, sed se mankas rekta apogo de iu plejmulto, oni prefere uzu alian vorton. Ekz-e estas konsilinde ne diri komuna delikto (prefere: ofta, kutima), komuna vorto (prefere: komune uzata, komune dirata, komunuza), komuna ĝentilaĵo [5] (prefere: banala, kutima), reguligo de la komunaj kondiĉoj de la vivo [6] (prefere: kutimaj, ĝeneralaj), komuna kreskaĵo, familia nomo (prefere: ofte trovebla, ofta, abunda)...
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 21:9
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 8. Personaj pronomoj
3. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. Epilogo
4. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Kronika katara konjunktivito
5. H. Vallienne: Ĉu li?, ĉap. 14
6. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Kronika katara konjunktivito
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 8. Personaj pronomoj
3. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. Epilogo
4. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Kronika katara konjunktivito
5. H. Vallienne: Ĉu li?, ĉap. 14
6. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Kronika katara konjunktivito
- afrikanse:
- gemeenskaplike
- albane:
- përbashkët
- amhare:
- የተለመደ
- angle:
- common
- arabe:
- مشترك
- armene:
- ընդհանուր
- azerbajĝane:
- ümumi
- beloruse:
- агульны, усеагульны
- bengale:
- সাধারণ
- birme:
- ဘုံ
- bosne:
- zajedničke
- ĉeĥe:
- kolektivní, komunní, obecný, společenský, společný
- ĉine:
- 一般 [yībān], 共 [gòng], 共同 [gòngtóng], 常見 [chángjiàn], 普遍 [pǔbiàn]
- dane:
- fælles
- estone:
- ühise
- eŭske:
- ohikoa
- filipine:
- karaniwan
- france:
- 1. commun (collectif), à plusieurs, collectif, en commun, en partage, général (collectif), partagé (à plusieurs), public (collectif) malfeliĉo ~a estas malpli premanta: malheur partagé n'est malheur qu'à demi. havi nenion ~an kun: n'avoir rien en/de commun avec. 2. commun (usuel), courant (commun), fréquent, général (usuel), habituel (courant), ordinaire (usuel), répandu (usuel), usuel
- galege:
- común
- germane:
- 1. gemeinsam 2. allgemein
- guĝarate:
- સામાન્ય
- haitie:
- komen
- haŭse:
- na kowa
- hinde:
- आम
- hispane:
- 1. común 2. común, popular
- igbe:
- ọsọ
- indonezie:
- 1. bersama 2. am, awam, biasa, galib, lazim, lumrah, umum
- irlande:
- coitianta
- islande:
- algengar
- itale:
- 2. comune
- japane:
- 一般的な [いっぱんてきな]
- jave:
- umum
- jide:
- פּראָסט
- jorube:
- wọpọ
- kanare:
- ಸಾಮಾನ್ಯ
- kartvele:
- საერთო
- kazaĥe:
- ортақ
- kimre:
- gyffredin
- kirgize:
- жалпы
- kmere:
- ជារឿងធម្មតា
- koree:
- 공통의
- korsike:
- cumuni
- kose:
- eqhelekileyo
- kroate:
- zajednički
- kurde:
- hevre
- latine:
- communis
- latve:
- kopēja
- laŭe:
- ທົ່ວໄປ
- litove:
- bendras
- makedone:
- заеднички
- malagase:
- iombonana
- malaje:
- biasa
- malajalame:
- പൊതുവായ
- malte:
- komuni
- maorie:
- noa
- marate:
- सामान्य
- monge:
- ntau
- mongole:
- нийтлэг
- nederlande:
- 1. gemeenschappelijk 2. algemeen
- njanĝe:
- wamba
- okcidentfrise:
- gewoan
- panĝabe:
- ਆਮ
- paŝtue:
- عام
- pole:
- 1. wspólny 2. ogólny
- portugale:
- comum 1. comum
- ruande:
- rusange
- ruse:
- общий
- samoe:
- masani
- sinde:
- عام
- sinhale:
- පොදු
- skotgaele:
- cumanta
- slovake:
- pospolitý, spoločný
- slovene:
- pogosti
- somale:
- caadi
- ŝone:
- zvakajairika
- sote:
- tloaelehileng
- sunde:
- umum
- svahile:
- kawaida
- svede:
- gemensam
- taĝike:
- умумӣ
- taje:
- ที่พบบ่อย
- tamile:
- பொது
- tatare:
- уртак
- telugue:
- సాధారణ
- tibete:
- རྫག་ཏོ་
- tokipone:
- kulupu
- ukraine:
- загальна
- urdue:
- عام
- uzbeke:
- umumiy
- vjetname:
- phổ biến
- zulue:
- ezivamile
komuno
(malofte)
- 1.
- Komuneco: ni kunvenas por horo de silento en komuno antaŭ Dio [7].
- 2.
- Komunumo 2: ĉu mi devas ankaŭ la domon fordoni al la komuno? [8].
- angle:
- commonness
- beloruse:
- 1. агульнасьць, супольнасьць, еднасьць 2. камуна, грамада
- ĉeĥe:
- komunita, obec, osada
- indonezie:
- 1. keawaman, kebiasaan, kegaliban, kelaziman, kelumrahan, keumuman 2. komunitas
- nederlande:
- 1. gemeenschap 2. gemeenschap, gemeente
- pole:
- 2. gmina, komuna
- slovake:
- komunita, obec, osada
komune
En maniero komuna:
- 1:
- amo kaj puno loĝas komune PrV ; se krom la naskiĝurbo mi ion ajn komune kun vi posedas, certe, ne estas la talent' [9]; nenia ofero estus tro granda, se ni povus per ĝi akiri al ni lingvon komunehoman (komuna al la tuta homaro) [10]. kune
- 2:
- la vortaro de lingvo internacia [...] devas konsisti nepre el vortoj romana-germanaj en ilia plej komune uzata formo EE ; la arto de verkado [postulas] sufiĉe ampleksan sciadon komune sciencan kaj speciale teknikan Marta . ĝenerale, ordinare, ofte
9.
Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Al Paul Verlaine
10. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, El la Unua Libro de la lingvo Esperanto
10. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, El la Unua Libro de la lingvo Esperanto
- angle:
- commonly
- beloruse:
- 1: разам, сумесна, супольна 2: звычайна, агульна, агулам
- ĉeĥe:
- společně (s)
- france:
- 1: en commun, ensemble, collectivement amo kaj puno loĝas ~e: qui aime bien châtie bien. ~ehoma: de l'humanité, commun à l'humanité. 2: communément, couramment, fréquemment, habituellement, usuellement
- germane:
- gemeinsam 1: zusammen
- hispane:
- 1: comúnmente 2: popularmente
- indonezie:
- 1: bersama 2: amnya, biasanya, galibnya, lazimnya, lumrahnya, umumnya
- itale:
- 1: comunemente
- japane:
- 一緒に [いっしょに], 共同で [きょうどうで], 普通に [ふつうに], 一般的に [いっぱんてきに]
- latine:
- 1: communiter
- nederlande:
- tezamen 1: samen
- pole:
- 1: wspólnie, razem 2: ogólnie
- ruse:
- 1: вместе, совместно, сообща 2: обычно, вообще
- slovake:
- napospol, spoločne, vospolok
- tibete:
- མཉམ་དུ་
- ukraine:
- разом, спільно
komunaĵo
- 1.
- Io komuna al pluraj personoj: kian komunaĵon havas lumo kun mallumo [11]? ekde la mezepoko ekzistis apud ĉiu vilaĝo komuna paŝtejo, sur kiu la vilaĝanoj rajtis paŝti sian brutaron […] dum la 19a jarcento tiuj komunaĵoj iom post iom malaperis [12]; ĉu iamaj ekkonoj ĝis nun efektiviĝis en progresoj, ĉu ili daŭre restas komunaĵo de la socio aŭ denove perdiĝas [13]?
- 2.
- [14]
(de aroj)
Aro de la elementoj, kiuj komune apartenas al ĉiuj aroj:
la komunaĵo de `{a,b,c}`
kaj `{a,c,d}` estas
`{a,c}`;
la komunaĵon de `bb E` kaj
`bb F`
oni signas per `bb E nn bb F`
(legu: e kaj fo);
la komunaĵo de aro el subaroj (la komunaĵo
de ĉiuj subaroj en la aro);
la normala kerno de subgrupo […] estas la komunaĵo
de la konjugacioj de la donita subgrupo
[15].
Rim.: Kvankam aperis neniu pli bona termino por ĉi tiu nocio, la nuna formo estas problema. Unue estas facile miksi ĝin kun la parenca „kunaĵo“, kaj due ne tre klaras, kiel nomi la operacion, kiu al du aroj asocias ilian komunaĵon. Pluraj naciaj lingvoj uzas ĉi-cele ag-substantivon, kiu servas ankaŭ por nomi la operacian rezulton.
11.
La Nova Testamento, II. Korintanoj 6:14
12. Monato, Roland Rotsaert: Evitenda evoluo, 2005
13. Monato, Franz-Georg Rössler: Ideoj, konceptoj, maksimoj de J. J. Becher (1635–1682), 2010
14. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §211
15. Vikipedio, Normala kerno
12. Monato, Roland Rotsaert: Evitenda evoluo, 2005
13. Monato, Franz-Georg Rössler: Ideoj, konceptoj, maksimoj de J. J. Becher (1635–1682), 2010
14. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §211
15. Vikipedio, Normala kerno
- angle:
- 1. commonality, commons 2. intersection (of sets)
- beloruse:
- 1. агульнае (наз.), агульны здабытак, агульная ўласнасьць 2. перасячэньне (мностваў)
- ĉine:
- 1. 社区 [shèqū], 体团 [tǐtuán], 共同点 [gòngtóngdiǎn] 2. 馬路口 [mǎlùkǒu], 交集 [jiāojí]
- france:
- 1. communauté (chose commune), chose commune 2. intersection (d'ensembles)
- germane:
- 1. Gemeinsamkeit, Gemeineigentum 2. Gemeinsames, Schnittmenge, Durchschnitt
- hispane:
- 2. intersección (de conjuntos)
- indonezie:
- 1. kesamaan 2. irisan (matematika)
- itale:
- 2. intersezione
- japane:
- 共通点 [きょうつうてん], 共有物 [きょうゆうぶつ]
- nederlande:
- 1. iets gemeenschappelijks 2. doorsnede
- pole:
- 1. część wspólna 2. część wspólna (zbiorów), iloczyn (zbiorów), przecięcie (zbiorów)
- ruse:
- 1. общее достояние, общая часть 2. пересечение (множеств)
komuneco
- Eco de io komuna: komuneco de lingvo kreas komunecon de kulturo kaj de sentoj; komuneco de la bienoj; vivi en malvasta komuneco BdV ; (evitinde) en tiu momento, la komuneco (ŝabloneco) de iliaj kondolencoj min dolorus [16].
16.
H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
- angle:
- commonness
- beloruse:
- агульнасьць, супольнасьць, еднасьць
- ĉeĥe:
- obecnost, společenství, společná vlastnost
- ĉine:
- 共同点 [gòngtóngdiǎn]
- france:
- communauté (propriété de ce qui est commun), partage (fait d'avoir en commun)
- germane:
- Gemeinschaft, Gemeinsamkeit
- hispane:
- comunidad (característica)
- indonezie:
- keawaman, kebiasaan, kegaliban, kelaziman, kelumrahan, keumuman
- japane:
- 共通性 [きょうつうせい], 共同 [きょうどう], 共有 [きょうゆう]
- latine:
- communitas, atis
- nederlande:
- gemeenschap
- ruse:
- общность
- slovake:
- pospolitosť, spoločenstvo
komunismo
- Socipolitika doktrino, kiu celas anstataŭi kapitalismon, detrui la privatajn proprieton kaj iniciaton, bazi la ekonomian vivon sur komuneco de la havo: laŭ mia scio komunismo estas depratempa revo de la homaro pri la justa komunumo, kie inter la homoj regas frateco kaj justeco kaj inter la popoloj konkordo kaj paco [17]; oni komprenis en Jugoslavio, ke komunismo diferencas de okcidenta privata kapitalismo kaj fariĝis efektive ŝtata kapitalismo [18]; en la centro de Tirano, kie iam staris Stalin-monumento, oni konstruos rememorigilon pri la viktimoj de komunismo [19]. anarĥiismo, bolŝevismo, socialismo. sociala kredito
17.
Monato, Zdeněk Zavodný: Depratempa
revo, 2014
18. Monato, Zlatko Tišljar: Sistemo studinda, 2014
19. Monato, Bardhyl Selimi: Sekretoj eltombigitaj, 2010
18. Monato, Zlatko Tišljar: Sistemo studinda, 2014
19. Monato, Bardhyl Selimi: Sekretoj eltombigitaj, 2010
- angle:
- communism
- beloruse:
- камунізм
- bulgare:
- комунизъм
- ĉine:
- 共产主义 (tr. 共產主義) [gòngchǎnzhǔyì]
- france:
- communisme
- germane:
- Kommunismus
- hispane:
- Comunismo
- indonezie:
- komunisme
- itale:
- comunismo
- japane:
- 共産主義 [きょうさんしゅぎ]
- latine:
- communismus, i
- nederlande:
- communisme
- pole:
- komunizm
- ruse:
- коммунизм
- svede:
- kommunism
- tibete:
- དམར་པོའི་རིང་ལུགས་
- ukraine:
- комунізм
komunisto
- Adepto de komunismo: vidinte la novajn sloganojn sur muroj, mi ekkomprenis, ke ili estas komunistoj [20]; en Japanio socialistoj kaj komunistoj daŭre perdis influon pro la antaŭeniro de kapitalismo [21]; ankaŭ multaj germanoj estis senkulpaj viktimoj dum la naziisma epoko, kiel la komunisto Ernst Thälmann, la mense handikapita Dorothea Kasten, la teologo Dietrich Bohnhoeffer [22].
20.
Monato, Alice Liu: Misiisto, marŝado
kaj detenanta mano, 2015
21. Monato, Isikawa Takasi: Nova espero por malnova partio, 2013
22. Monato, Mikaelo Sims: Ni ne forgesu la germanojn, 2012
21. Monato, Isikawa Takasi: Nova espero por malnova partio, 2013
22. Monato, Mikaelo Sims: Ni ne forgesu la germanojn, 2012
- angle:
- communist
- beloruse:
- камуніст
- bulgare:
- комунист
- ĉeĥe:
- komunista
- ĉine:
- 共产 [gòngchǎn]
- france:
- communiste
- germane:
- Kommunist
- hispane:
- comunista
- indonezie:
- komunis
- itale:
- comunista
- japane:
- 共産主義者 [きょうさんしゅぎしゃ]
- latine:
- communista, ae
- nederlande:
- communist
- pole:
- komunista
- ruse:
- коммунист
- slovake:
- komunista
- svede:
- kommunist
- ukraine:
- комуніст
*komunumo
- 1.
- Malgranda administra distrikto, kies centro estas urbo aŭ vilaĝo: kampara, preĝeja komunumo VdE . municipo.
- 2.
- Ĉiuspeca societo bazita sur komuneco de vivo kaj interesoj: komunumo de Izrael [23] [24]; komunumo de liberkredantoj [25]; la homa komunumo; la Pariza Komunumo; religia komunumo.
- 3.
- Internacia grupiĝo de ŝtatoj kun komunaj interesoj: Eŭropa Komunumo (nomo de la Eŭropa Ekonomia Komunumo ekde ĝia fandiĝo en la Eŭropan Union) [26].
Rim.:
Pro la evoluo tiu vorto prezentas hodiaŭ tri ĉefajn
signifojnAdE.
23.
La Nova Testamento, Al la Efesanoj 2:12
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko
25. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, § Homaranismo (III-9)
26. Monato, Albisturo Kvinke: Rondvojaĝi trajne, 2015
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko
25. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, § Homaranismo (III-9)
26. Monato, Albisturo Kvinke: Rondvojaĝi trajne, 2015
- angle:
- commune, community
- beloruse:
- 1. камуна, грамада, суполка 2. грамада, грамадзтва 3. супольнасьць (дзяржаваў)
- ĉeĥe:
- společenství
- ĉine:
- 社区 [shèqū], 体团 [tǐtuán], 公社 [gōngshè]
- france:
- 1. commune, paroisse 2. communauté (groupe humain), collectivité Pariza K~umo: la Commune de Paris. 3. communauté (d'états) Eŭropa K~umo: Communauté Européenne.
- germane:
- 1. Gemeinde, Kommune 2. Kommune 3. Gemeinschaft
- hispane:
- 1. comunidad (pequeño distrito) 2. comunidad (grupo de gente que tiene algo en común) ~umo de Izrael: El pueblo de Israel. religia ~umo: Comunidad Religiosa.
- indonezie:
- 1. komune 2. komunitas 3. komunitas
- itale:
- 1. comunità
- japane:
- 共同体 [きょうどうたい], 自治体 [じちたい]
- nederlande:
- 1. gemeente 2. gemeenschap
- pole:
- 1. gmina 2. komuna
- ruse:
- 1. коммуна, община 2. сообщество
- slovake:
- pospolitosť, spoločenstvo
- tokipone:
- 2. kulupu
- ukraine:
- комуна, громада
komunuma
- Rilata al komunumo: komunumaj aferoj, paŝtejoj; komunuma lernejo; aliĝi al tiu liberkreda komunumo tute oficiale kaj heredigeble kaj akcepti […] ĝiajn komunumajn aranĝojn, ĝiajn nedevigajn neŭtrale-homajn festojn kaj morojn [27].
27.
L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
- angle:
- communal
- beloruse:
- камунальны, грамадзкі, агульны
- ĉeĥe:
- komunální, obecní, obecný, společný
- ĉine:
- 公有 [gōngyǒu], 公共 [gōnggòng], 共用 [gòngyòng], 公有物 [gōngyǒuwù], 公用 [gōngyòng]
- france:
- communal, communautaire
- hispane:
- comunal, de la comunidad, comunitario
- indonezie:
- komunal, umum
- japane:
- 共同体の [きょうどうたいの]
- nederlande:
- gemeentelijk, gemeenschaps-
- pole:
- gminny, komunalny
- ruse:
- коммунальный, общественный, общинный
- slovake:
- obecný, spoločný
enkomune
(arkaismo)
- Entute: estas sufiĉe, se ni nur enkomune vidos, kio ĉio estis farita en tiu ĉi rilato, kaj kiajn rimedojn oni ĉiufoje volis uzi, por ĉiujn homojn lingve unuigi [28].
28.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Al la historio de provoj de lingvoj
tutmondaj
- beloruse:
- агулам, цалкам, увогуле
- pole:
- całościowo
- ruse:
- вообще
komunona
PIV1
(evitinde)
- beloruse:
- сувымерны
komunlingva
- Uzata en la komuna lingvo, kontraste al la nomenklaturaj terminoj uzataj en faka ĵargono: „Komunlingva nomaro de Eŭropaj birdoj“ [29]; Alia speco de sinonimeco troviĝas ĉe vortoparoj kiel „kapdoloro“ kaj „cefalalgio“, kie unu membro de la paro apartenas al la komunlingva parto de la leksiko, dum la alia estas teknika termino [30]; La ofta specio „Melopsittacus undulatus“ nomiĝas zoologie „melopsitako“; komunlingve oni povas paroli pri „ondopapageto“ [31]; estas konsilinde klare diferencigi inter la signifoj semiotika, stilistika kaj komunlingva de la vorto simbolo! [32].
29.
Komunlingva nomaro de Eŭropaj birdoj, Cardiff (Ontario): Esperanto Press, 1971
30. J.C. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, Roterdamo: UEA, 1989. P. 62.
31. Jouko Lindstedt: k.a.: Hejma Vortaro, La artikolo „papag/et/o“.
32. Vilmos Benczik: La esperanta literaturo tra la lupeo de kelkaj lingvoteorioj kaj literaturkonceptoj, §1.1.3 en Aktoj de la 33ª Esperantologia Konferenco en la 95ª Universala Kongreso de Esperanto, Havano, 2010
30. J.C. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, Roterdamo: UEA, 1989. P. 62.
31. Jouko Lindstedt: k.a.: Hejma Vortaro, La artikolo „papag/et/o“.
32. Vilmos Benczik: La esperanta literaturo tra la lupeo de kelkaj lingvoteorioj kaj literaturkonceptoj, §1.1.3 en Aktoj de la 33ª Esperantologia Konferenco en la 95ª Universala Kongreso de Esperanto, Havano, 2010
- beloruse:
- агульны (у моўным дачыненьні), агульнапрыняты (у моўным дачыненьні)
- france:
- (nom) vernaculaire, (nom) commun
- ruse:
- общеразговорный
komunuza
- Uzata de la plejmulto, komune uzata: komunuzaj frazoj (de la komuna, nefaka lingvo) Marta .
- angle:
- commonly used, in common use
- beloruse:
- агульнаўжываны, агульны, звычайны
- ĉeĥe:
- běžný, obecně užívaný
- ĉine:
- 不以贏利為目的 [bùyǐyínglìwèimùdì], 非營利 [fēiyínglì], 非盈利 [fēiyínglì], 非贏利 [fēiyínglì], 公有 [gōngyǒu]
- france:
- communément usité, usuel (communément usité), courant (communément usité), couramment employé, commun (communément usité), ordinaire (communément usité)
- germane:
- gemeineigen, gemeinnützig
- hispane:
- de uso común, de uso popular
- japane:
- 常用の [じょうようの], 日用の [にちようの]
- pole:
- potoczny
- ruse:
- общеупотребительный
- slovake:
- bežný, všeobecne uznávaný
- ukraine:
- загального користування, спільний
Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK)
- Ekonomia interligo de eŭropaj ŝtatoj fondita en 1957, iĝinta parto de la posta Eŭropa Unio: La Eŭropa Ekonomia Komunumo […] estis kreita fine de la 1950-aj jaroj fare de ses okcident-eŭropaj landoj [33].
33.
morico: Esperanto, justa komuna
lingvo, lernu.net, 2019-08-20
- angle:
- European Economic Community
- beloruse:
- Эўрапейская эканамічная супольнасьць
- ĉine:
- 欧洲经济共同体 [ōuzhōujīngjìgòngtóngtǐ]
- france:
- Communauté économique européenne
- germane:
- Europäische Wirtschaftsgemeinschaft (EWG)
- indonezie:
- Masyarakat Ekonomi Eropa
- itale:
- Comunità economica europea