- I.
-
-on
- Sufikso uzata por derivi numeralojn, el kiuj ĉiu prezentas parton de koncerna nombro supoze dividita en tiom da egalaj partoj, kiomfoje la radiknombro enhavas la unuon: duonon de tiu ĉi piro mi manĝis, kvaronon mi donis al mia nevo, kaj la lastan kvaronon mi forĵetis DL ; ok estas kvar kvinonoj de dek [1]; dudek unu estas tri seponoj de kvardek naŭ DL ; unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aŭ tricent-sesdek-sesono de jaro FK ; mi revenos post kvarono da horo DL ; hodiaŭ ni tagmanĝis je tri kvaronoj de l’ kvara (horo) DL ; je la duono post la sepa KKl ; estis kvarono antaŭ la sesa vespere ChB ; tri kvaronoj de la ŝipanaro forkuris VojaĝImp ; nur duono de lia verko estis eldonita PrV ; pureco estas duono de vivo FK ; bela vizaĝo estas duono da doto PrV ; el multaj milonoj fariĝas milionoj PrV ; duone blinda maljunulo BdV ; ni disiĝas kiel duonaj parencoj BdV ; en duono da minuto ĉio estos en ordo, sinjoro BdV ! li nur duone estas diplomato [sed] plej proksime al lia koro sendube kuŝas lia arto VojaĝImp ; du kozakoj portis la duone senkonscian virinon VojaĝImp ; sur la spaco de ĉirkaŭ duontaga plugado [2]; li ricevos la dekonon de ĉiuj multekostaj produktaĵoj, kiuj estos akiritaj FK ; la temo estas tiel ampleksa, ke […] mi ne klarigus eĉ la centonon de tio, kio devas esti klarigata [3]; la devio estis nur duono de milionono de sekundo [4].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 14:14
3. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
4. Walter Klag: Pli ekzakte ne eblas: Radi-regata horloĝo, Monato, 2000/10, p. 13
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino- beloruse:
- афікс, які вызначае частку, долю, у эспэранта
- ĉine:
- 分之 [fēnzhī]
- france:
- -ième (sauf 2 : demi, 3 : tiers et 4 : quart)
- germane:
- -tel
- hungare:
- -ed, -ad
- pole:
- przyrostek - liczebniki ułamkowe
- portugale:
- sufixo que indica fração
- svede:
- -del
- II.
-
Vortero samsignifa:
ono
- 1.
- PIV1 Frakcio, kies numeratoro estas unu: spekti dum ono de sekundo la mirindan nombron [6].
- 2.
- [7](evitinde) divizoro.
- 3.
- (figure) Parto: Nu, kiu estas vi? ― De l' fort' mi estas ono | Malbonvolema ĉiam, sed kaŭzant' de bono [8]; la greka posedis ankaŭ pli bonkvalitajn kulturajn valorojn sciencajn, filozofiajn, literaturajn, teatrajn ... nin atingis nur malgranda ono kiun bonvolis konservi la generacioj [9]. ero
- 4.
-
(en n-uma prezento de
nombro)
Ĉiu el la ciferoj
en ĝia frakcia parto,
konsiderata kune kun ties pozicio:
la nombro 1,72 entenas du onojn,
nome sep dekonojn kaj du centonojn;
via prezo devas esti malaltigita ĝis la lasta ono
KrM
.
Rim.: Por ĉi tiu nocio troveblas la stranga formo „postfiguro“ en [10]. Por la bazo 10, t.e. por dekumaj frakcioj, eblas nomi tiajn onojn decimaloj.Rim.: Ĉi tiu senco metafore devenas de ono 1: ja la koncerna pozicio estas nomata laŭ la frakcio, kiun oni ricevas metante 1 en ĝin kaj 0 en ĉiujn aliajn. Notindas, ke ne ekzistas komuna termino, per kiu eblus nomi ĉiujn ciferojn de la entjera parto. Ŝajnas do, ke la termino „ono“ ne estas absolute necesa, kaj ke preferindas klara esprimo de la tipo „frakciparta cifero“.
6. Monato, Jozefo Lejĉ: Reala montrilo, 2012
7. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 10
8. Goethe, trad. N. Bartelmes: Faŭsto I, 2a eldono. München: Pasing, 1949. P.52
9. La Ondo de Esperanto, Sergio Pokrovskij: Slavonaj Skriboj (3a parto)
10. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 9- angle:
- 1. unit fraction 4. decimal digit, decimal
- beloruse:
- 1. доля (адзінкі) 2. дзельнік 3. частка 4. лічба пасьля коскі
- ĉeĥe:
- kmenový zlomek
- france:
- 1. fraction primitive 4. chiffre après la virgule, décimale
- germane:
- 1. Stammbruch 2. Teiler, Divisor 3. Teil, Bruchteil 4. Dezimale
- hungare:
- 1. adrész, hányad, törtrész 2. osztó 3. rész, darab 4. tizedesjegy
- nederlande:
- 3. deel 4. cijfer na de komma
- pole:
- 1. ułamek prosty (liczba) 2. podzielnik 3. cząstka 4. cyfra mantysy, cyfra po przecinku, dziesiętna
- rumane:
- 3. moleculă, părticică
- ruse:
- 1. доля единицы 3. доля 4. цифра после запятой, десятичная цифра
- slovake:
- kmeňový zlomok
- ukraine:
- дріб з одиницею в чисельнику, частка
onigi
11. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 7, substantive- beloruse:
- 1. дзяліць на роўныя часткі 2. дзяліць на цэлы лік
- ĉeĥe:
- rozdělit na zlomky, rozdělit na části
- hungare:
- oszt
- japane:
- 割る [わる], 分ける [わける]
- nederlande:
- delen
- pole:
- 1. podzielić (na równe części)
- ruse:
- 1. делить поровну
- slovake:
- rozdeliť na časti
- ukraine:
- дробити, ділити на рівні частини
oneco
- La eco havi onojn, do esti neentjera raciono.
- beloruse:
- дробнасьць
- japane:
- 純分 [じゅんぶん]
- pole:
- podzielność
- ruse:
- дробность
onkomo, onpunktoKompLeks
-
Signo (komo aŭ punkto), kiu disigas la ciferojn de
la frakcia parto de nombro
disde tiuj de ĝia entjera
parto:
0.75 (uson-stile),
0,75 (eŭrop-stile).
Rim.: Kiel montras la ekzemplo, la koncerna signo povas kolizii kun la normalaj interpunkciaj signoj. La usona stilo (t.e. onpunkto) povas montriĝi pli oportuna, kiam oni skribas liston de nombroj apartigitaj per komoj, kiel ekz-e en `f(3.14,2.72)` . Cetere oni notu, ke la onpunkton aŭ la onkomon neniam sekvas spaceto.Rim.: Por ĉi tiu senco ofte troviĝas esprimoj de la tipo „decimala komo“ aŭ „punkto“ PIV1, kiujn malfacilas uzi ekster la kunteksto de dekuma bazo.
- angle:
- radix point
- beloruse:
- коска (у дробным ліку), кропка (у дробным ліку)
- france:
- virgule de base
- germane:
- Basiskomma
- hungare:
- tizedesvessző, tizedespont, radixvessző, radixpont
- nederlande:
- decimale komma
- pole:
- koma, przecinek
- ruse:
- запятая (дроби)