divizoro
- 1.
- [1](elementa aritmetiko) (de entjero `a`) Tia entjero `b`, ke `a` estas ĝia oblo: praktika avantaĝo de la dekduuma mezursistemo kuŝas en tio, ke 12 havas pli da oportunaj divizoroj: 2, 3, 4, 6, dum la kutima 10 havas nur 2 kaj 5 (sen kalkuli la neproprajn divizorojn 1 kaj memo). alikvoto.
- 2.
- [2] (de elemento `a` en ringo aŭ multiplike signata monoido) Tia elemento `b`, ke por iu `q`, `a=b*q` (maldekstra divizoro) aŭ `a=q*b` (dekstra divizoro): la reela polinomo `bb X^2+bb 1` ne akceptas unuagradajn reelajn divizorojn; la divizoroj de la unuo estas la inversigeblaj elementoj.
- angle:
- divisor
- beloruse:
- дзельнік
- ĉeĥe:
- dělitel (beze zbytku)
- ĉine:
- 除数 [chúshù]
- france:
- diviseur (qui divise exactement)
- germane:
- Teiler, Divisor
- hispane:
- divisor
- hungare:
- osztó
- japane:
- 約数 [やくすう]
- pole:
- dzielnik (liczby), podzielnik
- portugale:
- divisor
- ruse:
- делитель
- slovake:
- delič napätia, divízor
- ukraine:
- цілочисловий дільник
divizori
(ntr)
PIV1
PIV1
-
Esti divizoro:
la fakton, ke `b` divizoras en
`a`,
oni simbole skribas `b|a`;
2 divizoras en ĉiu para entjero (aŭ
„ĉiun paran entjeron“);
komuna divizoro de pluraj entjeroj estas entjero, kiu
divizoras ĉiun el ili.
Rim.: Laŭ sia senco la verbo estas netransitiva (en la ĉi-supra ekzemplo akuzativo anstataŭas prepozicion), tial oni teorie ne povus diri „divizorata“ aŭ „divizorebla“ (anstataŭ ĉi-lastan oni diru „divizorhava“ aŭ „dividebla“). La verbo „dividi“ estas teorie uzebla nur en frazoj de la tipo mi dividas `a` per `b`, sed la formo „dividanto“ jam sugestas, ke eblus diri `b` dividas `a`, se forgesi pri la homa plenumanto de la operacio. El tio sekvas, ke anstataŭ „divizori“ oni povus diri same bone „dividi ekzakte“, „dividi senreste“ aŭ eventuale nur „dividi“, kiel faras multaj naciaj lingvoj kaj ankaŭ [3].
- angle:
- divide (go into without a remainder), go into
- ĉeĥe:
- být dělitelem beze zbytku
- france:
- diviser (être diviseur de)
- germane:
- aufgehen (ohne Rest teilen), ohne Rest teilen
- hebree:
- לחלק
- hispane:
- ser divisor de
- hungare:
- oszt (maradék nélkül)
- japane:
- 約数である [やくすうである]
- pole:
- być podzielnikiem
- ruse:
- делить без остатка
- slovake:
- byť deliteľný bez zvyšku
- ukraine:
- ділити, виступати дільником
divizorebla
PIV1
- (evitinde) dividebla.
- ĉeĥe:
- dělitelný beze zbytku
- slovake:
- deliteľný bez zvyšku
divizorhava
-
(p.p. elemento en ringo)
Tia, ke ekzistas propra divizoro
de ĝi:
por ke entjero estu divizorhava, sufiĉas, ke ĝi ne
estu primo;
divizorhava divizoro.
Rim.: Bricard [4] ĉi-sence uzas „komponita“.
- angle:
- non-prime ~hava ~o: non-prime divisor.
- ĉeĥe:
- složený
- france:
- composé (ayant des diviseurs) ~hava ~o: diviseur composé.
- germane:
- zusammengesetzt ~hava ~o: zusammengesetzter Divisor.
- hungare:
- összetett (osztó) ~hava ~o: összetett osztó.
- pole:
- złożony ~hava ~o: dzielnik złożony.
- ruse:
- непростой ~hava ~o: непростой делитель.
- slovake:
- zložený
nedivizoro
MatVort
- Elemento, kiu ne estas divizoro. alikvanto.
- hungare:
- nem osztó osztó
nuldivizoro
[5]
- Tia nenula elemento `p` en ringo, ke por nenula elemento `q` veras, ke `p xx q` aŭ `q xx p` egalas al nulo: ĉiu kvadrategala bildigo `p` de la grupo `(bb E,+)` al si mem, egala nek al la nulo nek al la idento, estas nuldivizoro kadre de `(bb E^(bb E),+,circ)`, ĉar `p circ("id"_(bb E)-p)=0`. integra.
- angle:
- zero divisor
- beloruse:
- дзельнік нуля
- ĉeĥe:
- dělitel nuly
- ĉine:
- 零因子 [língyīnzǐ]
- france:
- diviseur de zéro
- germane:
- Nullteiler
- hungare:
- nullosztó
- pole:
- dzielnik zera
- ruse:
- делитель нуля
- slovake:
- deliteľ nuly
propra divizoro
-
(de elemento `a` en
ringo)
Tia divizoro, ke ĝi estas nek
inversigebla, nek
dividebla per `a`:
propraj divizoroj de natura entjero estas ĉiuj ĝiaj divizoroj
krom ĝi kaj 1;
primo ne havas proprajn divizorojn.
Rim.: Ni ne trovis fonton por tiu termino kaj malgraŭ la ŝajno de internacieco ne konsideras ĝin senmanka, ĉar ĝi ne akordas kun la nefaka senco de la adjektivo „propra“ (apartenanta ekskluzive al iu). Tamen pro influo de naciaj lingvoj oni foje uzas „propra“ kun senco simila al „pura“, „vera“, ekz-e en la esprimo „proprasence“.
- angle:
- proper divisor
- beloruse:
- уласны дзельнік
- ĉeĥe:
- vlastní dělitel
- france:
- diviseur propre
- germane:
- echter Teiler
- hebree:
- מחלק עצמי
- hungare:
- valódi osztó
- pole:
- dzielnik własny
- ruse:
- собственный делитель
- slovake:
- vlastný deliteľ
plej granda komuna divizoro (PGKD)
[6]
- (de pluraj entjeroj) la plej granda komuna divizoro de 24 kaj 30 estas 6.
- angle:
- greatest common divisor
- beloruse:
- найбольшы супольны дзельнік
- ĉeĥe:
- největší společný dělitel (bezezbytku)
- ĉine:
- 最大公約數 [zuìdàgōngyuēshù], 最大公因数 [zuìdàgōngyīnshǔ]
- france:
- plus grand commun diviseur, P.G.C.D.
- germane:
- größter gemeinsamer Teiler
- hebree:
- המחלק המשותף הגדול ביותר
- hungare:
- legnagyobb közös osztó
- pole:
- największy współny dzielnik, N.W.D.
- ruse:
- наибольший общий делитель
- slovake:
- najvyšší spoločný deliteľ
administraj notoj
pri
~i:
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ebla: Mankas dua fontindiko.
~ebla: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~hava: Mankas dua fontindiko.
~hava: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ne~o: Mankas dua fontindiko.
ne~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
nul~o: Mankas dua fontindiko.
nul~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
propra ~o: Mankas fontindiko.
propra ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
plej granda komuna ~o: Mankas dua fontindiko.
plej granda komuna ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Ŝajnas al mi, ke la senco "esti ~o de" ne tute malebligas, ke oni konsideru la verbon transitiva. Ja la ekz-oj de la tipo "2 ~as en la paraj nombroj" ne aspektas tre nature kaj transitiva verbo estus oportuna por traduki el la nacilingvoj, kiuj ĉisence uzas "dividi" metafore. [MB]~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ebla: Mankas dua fontindiko.
~ebla: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~hava: Mankas dua fontindiko.
~hava: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ne~o: Mankas dua fontindiko.
ne~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
nul~o: Mankas dua fontindiko.
nul~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
propra ~o: Mankas fontindiko.
propra ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
plej granda komuna ~o: Mankas dua fontindiko.
plej granda komuna ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.