*sufikso
- 1.
- (komune)
Vortero uzata kutime
metante ĝin post aliaj vorteroj por formi kunmetitan vorton:
per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj)
[1].
-aĉ, -ad, -aĵ,
-an, -ar, -ĉj,
-ebl, -ec, -eg,
-ej, -em, -end,
-er, -estr, -et,
-id, -ig, -iĝ, -il,
-in, -ind, -ing,
-ism, -ist, -nj,
-obl, -on, -op,
-uj, -ul, -um
estas oficiale konsiderataj Esperantaj sufiksoj;
-at, -it, -ot,
-ant, -int, -ont estas participaj sufiksoj;
forlasi iun sufikson, por ricevi vorton pli mallongan, ni povas
nur en tiaj okazoj, se la neceseco de la sufikso estas iom
duba[2];
la sufikso „in“ signifas la virinan sekson
(„patro“ père – „patrino“ mère)
[3];
la sufikso „il“ signifas ilon
(„tranĉi“ trancher – „tranĉilo“
couteau)
[4];
ĝi ne metas senpripense la sufikson „in“ post iu
ajn radiko
[5].
derivifinaĵoprefiksoRim. 1: La plej multaj e-aj sufiksoj estas uzataj ankaŭ kiel ordinaraj radikoj kaj kondutas en kunmetado same kiel ordinaraj radikoj. Tial oni nomas ilin ankaŭ sufiksoidoj, esceptante nur la verajn sufiksojn -aĉ, -ĉj, -eg, -et, -in, -nj kaj -um. La koncepto de e-a sufikso do ne egalas al la lingvoscienca koncepto, sed la e-aj sufiksoj transprenas ordinare la rolon de sufiksoj de la naciaj lingvoj: „Loch“ truo – „Loch'er“ tru'ilo.Rim. 2: La aserton ke la esperanta sufiksado estas simpla vortkunmeto mi opinias propaganda mito. Iuj sufiksoj efektive tiel kondutas (piedingo = ingo por piedo), sed la aserto ke „patrino“ estas egala al „patrovirino“, aŭ ke „patrujo“ estas „patroujo“, apenaŭ bezonas refuton. [Sergio Pokrovskij]
- 2.
- Afikso, kiu metite post aliaj vorteroj ŝanĝas ties sencon; postafikso.
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 30
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 44, 1908, Aŭgusto
3. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 5
4. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 5
5. Monato, Ĉapelilo, n-ro 5/1995
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 44, 1908, Aŭgusto
3. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 5
4. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 5
5. Monato, Ĉapelilo, n-ro 5/1995
- afrikanse:
- agtervoegsel
- albane:
- prapashtesë
- amhare:
- ቅጥያ
- angle:
- 2. suffix
- arabe:
- لاحقة
- armene:
- վերջածանց
- azerbajĝane:
- şəkilçi
- beloruse:
- суфікс
- bengale:
- মূল শব্দের অন্তে যুক্ত প্রত্যয় বিভক্তি প্রভৃতি
- birme:
- နောက်ဆက်
- bosne:
- sufiks
- bulgare:
- 2. суфикс, наставка
- ĉeĥe:
- prodloužení, přípona souboru, rozšíření 2. přípona
- ĉine:
- 1. 下标 [xiàbiāo], 下標 [xiàbiāo], 字尾 [zìwěi], 后缀 [hòuzhuì], 後綴 [hòuzhuì]
- dane:
- endelse
- estone:
- järelliide
- eŭske:
- atzizkia
- france:
- 2. suffixe
- galege:
- sufixo
- germane:
- 1. Nachsilbe, Morphem 2. Suffix
- guĝarate:
- પ્રત્યય
- haitie:
- sIFIKS
- haŭse:
- a baya kalma
- hinde:
- प्रत्यय
- hispane:
- 2. sufijo
- hungare:
- 2. utóképző, szuffixum
- irlande:
- iarmhír
- islande:
- viðskeyti
- itale:
- 2. suffisso
- japane:
- サフィックス
- jave:
- seselan
- jide:
- סאַפיקס
- kanare:
- ಪ್ರತ್ಯಯ
- kartvele:
- სუფიქსი
- kazaĥe:
- жұрнақ
- kimre:
- ôl-ddodiad
- kmere:
- បច្ច័យ
- koree:
- 접미사
- korsike:
- suffissu
- kose:
- isimamva
- kroate:
- sufiks
- latine:
- etiamne
- latve:
- piedēklis
- litove:
- priesaga
- makedone:
- суфиксот
- malaje:
- akhiran
- malajalame:
- പ്രത്യയം
- malte:
- suffiss
- maorie:
- pīmuri
- marate:
- प्रत्यय
- monge:
- tom qab
- mongole:
- дагавар
- nederlande:
- 2. achtervoegsel, suffix
- nepale:
- प्रत्यय
- okcidentfrise:
- efterheaksel
- panĝabe:
- ਪਿਛੇਤਰ
- paŝtue:
- وروستاړي
- perse:
- 2. پسوند
- pole:
- sufiks, przyrostek
- ruande:
- umugereka
- ruse:
- 2. суффикс
- sinde:
- وهڪرو
- sinhale:
- ෙපර ෙයදුම
- skotgaele:
- iar-leasachan
- slovake:
- prípona súboru, rozšírenia
- slovene:
- pripona
- somale:
- horgalka
- sunde:
- ahiran
- taĝike:
- пасванд
- taje:
- ต่อท้าย
- tamile:
- மை
- tatare:
- суффикс
- telugue:
- ప్రత్యయం
- tibete:
- རྗེས་འཇུག་
- ukraine:
- суфікс
- urdue:
- لاحقہ
- uzbeke:
- qo’shimchasi
- vjetname:
- hậu tố
- zulue:
- isijobelelo
sufiksado
- Apliko de sufikso, vortofarado per sufiksoj: la reguleco de la sufiksado malhavigas al Esperanto grandan nombron da internaciaj vortoj [6].
6.
P. Ronai: Babel & Antibabel, Sao Paulo, 1970
- beloruse:
- суфіксацыя
- ĉeĥe:
- sufigace, sufixace
- france:
- suffixation
- itale:
- suffissazione
- nederlande:
- het gebruik van achtervoegsels, het gebruik van suffixen
- pole:
- sufiksacja
- ruse:
- суффиксация
- slovake:
- sufixácia
pseŭdosufikso
-
Ŝajna sufikso, kiu fakte apartenas al la radikalo de la
internaciaj kulturvortoj, kaj kiu ne estas uzata por derivado:
civilizacio (=civilizo); evolucio
(=evoluo); redaktoro (=redaktisto, redaktanto);
redakcio (=redaktejo, redaktistaro); inspektoro
(=inspektisto); organizacio (=organizo, organizaĵo);
kelkaj samideanoj forte malaprobas la uzadon de vortoj kun
pseŭdosufiksoj "cio", "toro" ktp. [7];
pli aŭ malpli frue la pseŭdosufiksaj vortoj „fremdaj“ fariĝos
arĥaismoj kej cedos sian lokon al vortoj „pure
esperantaj“ [8].
pseŭdoprefiksoRim.: Ekzistas tendenco forigi tiujn pseŭdosufiksojn kaj anstataŭigi ilin per regulaj Esperantaj derivaĵoj (vidu la ĉi-suprajn ekzemplojn inter parentezoj). Per tio kompreneble gajnas la unueco kaj reguleco de la lingvo, kaj ĝi fariĝas pli facila por ekstereŭropaj popoloj [9].
7.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 55, Oficiala Gazeto,
IV, 1911, p.222
8. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 55, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p.222
9. Henrik Seppik: La tuta Esperanto, §153
8. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 55, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p.222
9. Henrik Seppik: La tuta Esperanto, §153
- beloruse:
- псэўдасуфікс
- france:
- pseudosuffixe
- pole:
- pseudosufiks
- ukraine:
- псевдосуфікс
administraj notoj
pri
~o 2.:
Mankas ekzemploj, rimarko, ke kelkaj e-aj finajxoj estas lingvoscience "suffix". Necesas aldoni "vortero"/"vortelemento" en Revo. [wd]