*prefikso
- Afikso kiu, metite antaŭ vorto, modifas ties sencon, formante alian novan vorton; antaŭafikso: Aldonante la prefikson „nen”, ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu. [1]. bo-, ĉef-, dis-, ek-, eks-, ge-, mal-, mis-, pra-, re- estas oficiale konsiderataj Esperantaj prefiksoj. sufikso.
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 30
- angle:
- prefix
- beloruse:
- прыстаўка, прэфікс
- bulgare:
- префикс, представка
- ĉeĥe:
- prefix, předpona
- ĉine:
- 前綴 [qiánzhuì], 前缀 [qiánzhuì], 字首 [zìshǒu]
- france:
- préfixe
- germane:
- Präfix, Vorsilbe
- hispane:
- prefijo
- hungare:
- előképző, prefixum
- japane:
- 接頭辞 [せっとうじ]
- katalune:
- prefix
- nederlande:
- voorvoegsel, prefix
- perse:
- پیشوند
- portugale:
- prefixo
- ruse:
- приставка
- slovake:
- predpona
- tibete:
- སྔོན་འཇུག་
- ukraine:
- префікс
prefiksado
- Apliko de prefikso, vortfarado per prefikso: prefiksado estas grava gramatikilo en Bantuaj lingvoj [2].
- beloruse:
- прэфіксацыя
- ĉeĥe:
- prefigace, prefixace
- france:
- préfixation
- katalune:
- prefixació
- nederlande:
- het gebruik van voorvoegsels, het gebruik van prefixen
- ruse:
- префиксация
- slovake:
- prefixácia
- ukraine:
- префіксація
pseŭdoprefikso
- Ŝajna prefikso, kiu fakte apartenas al la radikalo de la internaciaj kulturvortoj, kaj kiu ne estas uzata por derivado: anti- ĉe antibiotiko, antidoto; geo- ĉe geologio. pseŭdosufikso
- beloruse:
- псэўдапрэфікс
- france:
- pseudopréfixe