* -ebl/

I.

-ebl

Sufikso montranta, ke io povas esti farata (pasiva kapablo, „taŭga por esti ‐ata“), kaj kiun do oni normale aldonas nur al radikoj transitivaj: vitro estas travidebla DL ; ŝia haŭto estis delikata kaj travidebla FK ; post kelkaj paŝoj la sinjorinoj ne estis [plu] videblaj FK ; manĝebla greno [1]; semebla [2]; manĝeblaĵo [3]; ili venis en landon loĝeblan [4]; nealirebla loko [5]; [la kampo] ne estos plu elaĉetebla [6]; ŝtonoj enkadrigeblaj [7]; li faris en la domo fenestrojn fermeblajn kaj kovreblajn [8]; la infektaĵo fariĝis malpli rimarkebla kaj ĝi ne disvastiĝis [9]; nekalkulebla kvanto [10]; tempo nememorebla PrV ; tuso kaj amo ne estas kaŝeblaj PrV ; (figure) palpebla mallumo [11]; kie ne estas konsileble, tie ne estas helpeble PrV .
angle:
-able, -ible
germane:
-bar
hebree:
בר-, שניתן ל- \נתן\
hispane:
-able, -ible
hungare:
-hat, -het
pole:
przyrostek możliwości
portugale:
-ável, -ével, -ível
svede:
-bar
II.
Samsignifa memstare uzata vortero:

ebla

Povanta esti, okazi: en ĉi tiu tempo tio ŝajnas ne ebla [12]; ĉio estas ebla ĉe Dio [13]; [ili] diskutas pri […] ia ebla milito [14]; mi faros nenion, se tio estos ebla al mi [15]; [ŝi] kuris rapide, kiel tio estas ebla por ordinara homo [16]; kiamaniere ĉi tiu tuta feliĉego estas ebla kaj imagebla [17]! frateco inter la popoloj en la praktiko estas plene ebla [18].
afrikanse:
moontlik
albane:
të jetë e mundur
amhare:
ይቻላል
angle:
possible
arabe:
ممكن
armene:
հնարավոր
azerbajĝane:
mümkün
beloruse:
магчымы
bengale:
সম্ভব
birme:
ဖြစ်နိုင်သော
bosne:
moguć
ĉeĥe:
možný, pasivní možnost
ĉine:
能实现 [néngshíxiàn], 潛力 [qiánlì]
dane:
mulig
estone:
võimalik
filipine:
posible
france:
possible
galege:
posible
germane:
möglich
guĝarate:
શક્ય
haitie:
posib
haŭse:
zai yiwu
hebree:
אפשרי
hinde:
संभव
hispane:
posible
hungare:
lehetséges, lehető
igbe:
kwere omume
irlande:
féidir
islande:
mögulegt
japane:
可能 [かのう]
jave:
bisa
jide:
מעגלעך
jorube:
ṣee ṣe
kanare:
ಸಾಧ್ಯ
kartvele:
შესაძლებელია
kazaĥe:
мүмкін
kimre:
bosibl
kirgize:
мүмкүн болгон
kmere:
អាចធ្វើបាន
koree:
가능한
korsike:
pussìbbili
kose:
nokwenzeka
kroate:
moguće
kurde:
derîmkan
latine:
potest
latve:
iespējams
laŭe:
ເປັນໄປໄດ້
litove:
galimas
makedone:
можно
malagase:
azo atao
malaje:
mungkin
malajalame:
സാധ്യത
malte:
possibbli
maorie:
taea
marate:
शक्य
monge:
tau
mongole:
аль болох
nederlande:
mogelijk
nepale:
सम्भव
njanĝe:
n’kotheka
okcidentfrise:
mooglik
panĝabe:
ਸੰਭਵ ਹੋ ਸਕੇ
paŝtue:
د امکان
pole:
możliwy, mogący zaistnieć, mogący się zdarzyć
ruande:
birashoboka
ruse:
возможный
samoe:
mafai
sinde:
ممڪن
sinhale:
හැකි
skotgaele:
ghabhas
slovake:
možný
slovene:
mogoče
somale:
suurto gal
ŝone:
zvinogoneka
sote:
ho khoneha
sunde:
mungkin
svahile:
iwezekanavyo
svede:
möjlig
taĝike:
имконпазир
taje:
เป็นไปได้
tamile:
சாத்தியம்
tatare:
мөмкин
telugue:
సాధ్యం
tibete:
ནུས་པ་
ukraine:
можливо
urdue:
ممکن
uzbeke:
mumkin
vjetname:
có thể
zulue:
kunokwenzeka

ebli

Esti ebla: fuĝo ne plu eblis MortulŜip ; ne eblas servi al du sinjoroj IK ; Dio! ĉu eblas nomi ĉambro ĉi tiun kaĝeton IK ? malsaton eblas pli malpli elporti, sed soifon ne [19].
angle:
be possible
japane:
可能である [かのうである]
nederlande:
mogelijk zijn
pole:
móc

ebligi

(tr)
Igi ebla: estas agrablege havi generan nomon, kiu ebligas la eniron en la plej eminentajn familiojn Fab3 ; la koloro de la haŭto, ebliganta distingi aŭtoĥtonon de fremdulo, pli multe helpis konservi la nacian unuecon, ol la religio [20]; tiuj ĉi naivaj kontraŭparoloj estis rigardataj kiel veroj, ne ebligantaj ian dubon EE ; lia bonega scio de l' hebrea lingvo lin ebligis majstre zorgi pri la Biblio VivZam ; mi renkontis ĉi tie la kronprincon, kiu neebligis miajn planojn [21]; tiu elektra frapo en la koron malebligas al ni por ĉiam la pluan uzadon de nia korpo [22]. VD:permesi.
angle:
enable
beloruse:
рабіць магчымым
ĉeĥe:
dopřát, umožnit, umožňovat
ĉine:
方便 [fāngbiàn], 允 [yǔn], 容 [róng], 使人 [shǐrén]
france:
permettre (rendre possible) ne~igi: empêcher (rendre impossible), interdire (rendre impossible).
germane:
ermöglichen
hebree:
לאפשר
hispane:
posibilitar, hacer posible
hungare:
lehetővé tesz
japane:
可能にする [かのうにする]
nederlande:
mogelijk maken
pole:
umożliwiać, udostępniać, uprzystępniać
ruse:
сделать возможным
slovake:
umožniť
svede:
möjliggöra
tokipone:
ken

*eble [23]

Eventuale, okazeble, povas esti ke: eble mi havos infanojn [24]; eble mi mortos pro ŝi [25]; eble li akceptos min favore [26]; mi blinde pafos, eble trafos PrV ; faru hodiaŭ, kion vi povas ― morgaŭ vi eble okazon ne trovos PrV .
afrikanse:
miskien
albane:
ndoshta
amhare:
ምናልባት
angle:
possibly, maybe, perhaps
arabe:
ربما
armene:
գուցե
azerbajĝane:
bəlkə
beloruse:
магчыма
bengale:
সম্ভবত
birme:
ဖြစ်ကောင်းဖြစ်နိုင်
bosne:
možda
ĉeĥe:
asi (snad), možno, možná
ĉine:
可能地 [kěnéngde], 可能 [kěnéng], 說不定 [shuōbudìng], 或是 [huòshì], 或者 [huòzhě], 或 [huò], 許 [xǔ], 也許 [yěxǔ]
dane:
måske
estone:
võib-olla
eŭske:
agian
filipine:
marahil
france:
peut-être
galege:
quizais
germane:
vielleicht, möglicherweise
guĝarate:
કદાચ
haitie:
petèt
haŭse:
watakila
hebree:
אולי, יתכן
hinde:
शायद
hispane:
posiblemente, quizá
hungare:
talán
igbe:
ikekwe
irlande:
b’fhéidir
islande:
kannski
japane:
たぶん
jave:
mbok menawa
jide:
טאָמער
jorube:
boya
kanare:
ಬಹುಶಃ
kartvele:
ალბათ,
katalune:
potser
kazaĥe:
мүмкін
kimre:
efallai
kirgize:
балким,
kmere:
ប្រហែលជា
koree:
어쩌면
korsike:
forsi
kose:
mhlawumbi
kroate:
možda
kurde:
belkî
latine:
forsan
latve:
varbūt
laŭe:
ບາງທີອາດມີ
litove:
galbūt
makedone:
можеби
malagase:
angamba
malaje:
mungkin
malajalame:
ഒരുപക്ഷേ
malte:
forsi
maorie:
pea
marate:
कदाचित
monge:
tej zaum
mongole:
магадгүй
nederlande:
misschien
nepale:
सायद
njanĝe:
mwina
okcidentfrise:
faaks
okcitane:
benlèu
panĝabe:
ਸ਼ਾਇਦ
paŝtue:
ښايي
pole:
może, być może, możliwe, chyba, przypuszczalnie, możliwie
ruande:
ahari
ruse:
возможно
samoe:
atonu
sinde:
مان
sinhale:
සමහර විට
skotgaele:
‘s dòcha
slovake:
azda, hádam, možno
slovene:
morda
somale:
laga yaabee
ŝone:
zvichida
sote:
mohlomong u ka
sunde:
meureun
svahile:
labda
svede:
möjligen, kanske
taĝike:
мумкин
taje:
บางทีอาจจะเป็น
tamile:
ஒருவேளை
tatare:
бәлки
telugue:
బహుశా
tibete:
གཅིག་བྱས་ན་
ukraine:
можливо,
urdue:
شاید
uzbeke:
ehtimol
vjetname:
có lẽ
volapuke:
ba
zulue:
mhlawumbe

ebleco

La eco esti ebla: ni lasos por kelka tempo flanke la demandon pri la ebleco aŭ neebleco de la enkonduko de lingvo internacia [27]. argumentoj, kiuj penadis pruvi la eblecon de tio, pri kio ĉiuj ja scias, ke ĝi estas neebla EE ; la ebleco mem kuiri supon el kolbasaj bastonetoj ŝajnis al ili tiel nekomprenebla penso [28]; ĉu oni tiel povos ankoraŭ dubi la eblecon de tiu ĉi sistemo? FK ?
angle:
possibility
ĉeĥe:
možnost
ĉine:
可能发生的事 [kěnéngfāshēngdeshì], 不测的事 [bùcèdeshì], 可能性 [kěnéngxìng]
germane:
Möglichkeit
hebree:
אפשרות
hispane:
posibilidad
japane:
可能性 [かのうせい], 見込み [みこみ]
nederlande:
het mogelijk zijn
pole:
możliwość, możność
ruse:
возможность
slovake:
možnosť

eblo

Io kio povas okazi, io kion oni povas profiti: ŝajnas, ke respondi tiun ĉi demandon ekzistas nenia eblo [29]; lingvo neŭtrale homa, kiu […] donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si [30]; alia eblo estas ke la angla aŭ iu varianto aŭ piĝina ĵargono de ĝi ja farigos la internacia komunikilo [31]; deverbaj substantivoj ofte povas montri egale aŭ la agon aŭ rezulton de la ago […] la du lastaj ekzemploj […] ilustras la unuan eblon [32]. VD:okazo2
29. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 6a
30. La Bulonja Deklaracio
31. Amri Wandel: Esperanto kiel internacia lingvo en la ombro de la angla, Aktoj de la 33-a Esperantologia Konferenco en la 95-a Universala Kongreso de Esperanto, Havano, 2010
32. Pri la refleksivo, Aktoj de la Akademio II, 1968.
angle:
possibility
beloruse:
магчымасьць
ĉeĥe:
možnost
ĉine:
可能发生的事 [kěnéngfāshēngdeshì], 不测的事 [bùcèdeshì], 可能性 [kěnéngxìng]
france:
possibilité
germane:
Möglichkeit
hebree:
אפשרות
hispane:
posibilidad
hungare:
lehetőség
japane:
可能 [かのう]
nederlande:
mogelijkheid
pole:
możliwość, coś, co można zrobić
ruse:
возможность
slovake:
možnosť
svede:
möjlighet

laŭeble

Laŭ la ebloj; se prezentiĝas eblo: mi enprofundiĝas en la valetojn, en la arbarojn, por laŭeble eskapi la rememoron pri la homoj kaj la trafojn de la maliculoj [33]; popolpartioj […] volas ligi al si laŭeble grandan nombron da civitanoj [34]; klopodi laŭeble urĝe rekonkeri la perditan tempon [35]; kelkaj esperantistoj laŭeble helpis lin, ĝis li trovis laboron [36]. VD:kiel eble plej
33. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Sepa promenado
34. Stefan Maul: Alarmsignalo el Italio, Monato, 1993/08, p. 5
35. Zlatko Tišljar: Post morto -- nova sorto, Monato, 2000/04, p. 10
36. Boris Kolker: Aktoro malliberigita, Monato, 2001/01, p. 28
angle:
as far as possible, if possible, where possible, within the limits of the possible
beloruse:
па магчымасьці
france:
autant que possible
germane:
möglichst
hebree:
ככל האפשר
hispane:
tanto como sea posible
hungare:
lehetőleg
nederlande:
indien mogelijk
pole:
o ile to możliwe, według możliwości
ruse:
по возможности, насколько возможно
ukraine:
по можливості, по змозі

neebla

Ne povanta esti, ne povanta okazi: nenio estos neebla por vi [37]; ĉe Dio nenio estas neebla [38]; li staris tiel pli ol duonon da horo, en sintenado tute neebla por ordinara homo [39]; oni ofte imagas, ke afero estas neebla, ĉar oni ne scias, kiel komenci [40].
angle:
impossible
beloruse:
немагчымы
ĉeĥe:
nemožný
ĉine:
无法可想 [wúfǎkěxiǎng], 不会发生 [bùhuìfāshēng], 无从 [wúcóng], 不行 [bùxíng], 不可想象 [bùkěxiǎngxiàng], 不可能 [bùkěnéng], 不适宜 [bùshìyí], 不无可能 [bùwúkěnéng]
france:
impossible
germane:
unmöglich
hebree:
בלתי אפשרי
hispane:
imposible
hungare:
lehetetlen
japane:
不可能な [ふかのうな], あり得ない [ありえない]
nederlande:
onmogelijk
pole:
niemożliwy
slovake:
nemožný
tibete:
མི་སྲིད་པ་
ukraine:
неможливий

neeblaĵo

Afero imagebla, sed kiu ne povas okazi aŭ esti: la solvon de tiu problemo ili rigardis kiel absolutan neeblaĵon [41]; mi en la brakoj tenis neeblaĵon Ifigenio ; mia prudento […] protestas kontraŭ tiuj multaj neeblaĵoj, kiujn vi al mi montras Marta .
41. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kion la unua knabino vidis kaj lernis dum la vojaĝo
angle:
impossibility
beloruse:
немагчымае (нешта), неверагоднае (нешта), фікцыя
ĉine:
不可能的事 [bùkěnéngdeshì]
france:
impossibilité (chose impossible)
germane:
Unmöglichkeit
hispane:
imposibilidad
hungare:
lehetetlenség
japane:
不可能事 [ふかのうじ]
nederlande:
onmogelijkheid
pole:
niemożliwość, fikcja
ukraine:
неможлива річ

kiel eble plej, kiom eble pli, kiom eble plej

GRA
1.
Ĉiom, kiom situacie, praktike eblas; vortokombino formanta limigitan superlativon: estas bone uzadi la vorton je kiel eble pli malofte [42]; ili venu al li kiel eble plej rapide [43]; kiel eble plej baldaŭ forkuri [44]; li ŝin akompanos, por ke ili estu kune kiel eble plej longe [45]; lernadi kiom eble pli da vortoj EE ; la skribado de la vorto estu kiom eble plej proksima al ĝia skribado en aliaj lingvoj, kvankam ĝia elparolado eble estos iom alia [46]; VD:laŭeble
2.
Vortokombino formanta emfazan superlativon (ĉiom, kiom principe, ideale eblas) lia spirito ribelis kontraŭ la tiutempe reganta filozofio de l’optimismo, kiu resumiĝis per jena frazo de Lajbnic: „Ĉio en la mondo statas kiel eble plej bone“ [47]; mi tute ne […] dezirus, ke la Akademio donadu al ni kiom eble pli da decidoj LR ; La oratoro devas klopodi atingi kiom eble plej multe da nuancoj [48].
Rim. 1: La formo „kiom eble pli“ estas arkaika.
Rim. 2: PAG asertas [§88, p. 121]: «Kiom, antaŭ eble, ne havas la saman signifon, kiel la paralela kiel: per kiel eble plej oni esprimas la plej altan gradon de superlativo: „venu kiel eble plej rapide“ signifas: venu kun la maksimuma rapideco. Male, kiom eble havas la nuancon de limigo: „venu kiom eble rapide“ signifas: venu rapide, sed nur tiel rapide, kiel vi povas. Kp.:„ĉiuj uzu la novajn vortojn kiom eble egale“[Z]; „ni decidis kiom eble ĉion fari mem“[Z].» Similan aserton entenas PMEG. Fakte tiujn ekzemplojn diferencigas ne konjunkcio, sed la pozitiva grado de la adjektivo aŭ adverbo. Kun superlativo aŭ komparativo kiom eble pli/plej estas uzata sinonime kun kiel eble plej. [Sergio Pokrovskij]
42. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 29
43. La Nova Testamento, La agoj 17:15
44. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, En la lasta tago
45. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
46. Zamenhof: Pri Reformoj en Esperanto, 2ª artikolo, „Esperantisto“, №50 (1894:2)
47. Lanti: Antaŭparolo al „Kandid aŭ la Optimismo“, SAT: Paris, 1929. Ĉap. 1ª
48. I. Lapenna: Retoriko, Ĉap. 9ª.
beloruse:
як мага больш...
ĉine:
尽量 [jìnliàng], 尽 [jìn]
france:
le plus possible
germane:
möglichst
hebree:
האפשרי, ככל האפשר
hungare:
a lehető...
japane:
できるだけ, 可能な限り [かのうなかぎり]
nederlande:
zo ... mogelijk
pole:
jak najbardziej, w jak najwyższym stopniu, jak najwięcej
ruse:
как можно + сравн. степень

administraj notoj

pri -ebl/ II:
    Necesas koherigi ~o/~aĵo kaj sisteme listigi la malajn
    vortojn (kun mal- aŭ ne-). [MB]