* -it/

-it  

GRA Sufikso de pasiva participo, kiu prezentas agon aŭ staton de ĝia objekto post la ago, t.e. la ago jam finiĝis: la teksto estas titolita „Antaŭklarigo“ PrV ; bedaŭrinde mia patro mortis, kiam nur duono de lia verko estis eldonita PrV ; al fiŝ' kuirita jam akvo ne helpos PrV ; ĉiu havas sian kaŝitan mizeron PrV ; detruita ĝis la fundo de l' fundamento PrV ; malbenita estu la tero pro vi [1]; ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj PrV ; dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas PrV ; en dom' de pendigito pri ŝnuro ne parolu PrV ; la senditoj revenis [2]; unuenaskito [3].
ide:
-it

itismo   Vikipedio

(komune)
ESPGRA Aspektismo: D. B. Gregor ... skribas, ke la itismo donas la malavantaĝon havi „unu formon por du tempoj“ [4].
4. P. Lobut: Oligarkio kaj Netoleremo, Esperanta Finnlando, 1967, numero 8a-9a

administraj notoj

~ismo: Mankas dua fontindiko.