* -eg/

I.

-eg

Sufikso esprimanta tre altan gradon de grandeco aŭ intenseco, ordinare kun specialigo de la ideo enhavata en la radikvorto: la sufikso -eg ne povas servi por simpla anstataŭado de la vortoj "granda" aŭ "tre", sed ĝi devas servi por kreado de vortoj novaj kun senco specialaLR ; tio ĉi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego [1]; belega, varmega; ventego, buŝego, ungego, forkego, brulego, halterego, pordego, salonego; kriegi, petegi, puŝegi, ridegi; pafilego ne estas granda pafilo individua sed peco artileria. VD:tre multeANT:-et
Rim.: Estas eraro kredi, ke la sufiksoj eg kaj et simple kaj ĉiufoje egalvaloras la vortojn fortagranda kaj malfortamalgranda. Efektive ili montras kvalite pli altan aŭ malaltan gradon en ideo aŭ afero diferenca je tiu, kiun montras la nura radiko, levas aŭ mallevas ĝin al alia nivelo. Pro tio la vortoj kunmetitaj per eg kaj et ordinare respondas al tute alia nacilingva vorto ol la simpla radikvorto.
germane:
Groß-, groß-
hispane:
-ota, -azo, -ón, -aco
ide:
-eg
katalune:
-arro, -às, -ot
portugale:
-ão, -rr(o/a), -aço, -aça (sufixo de aumentativo)
volapuke:
le-
II.
Vortero uzata memstare:

ega

Supermezure, eksterorinare granda, forta aŭ intensa: ega entuziasmo, atento, sukceso, homamaso; la kamparano tie en la valo, sidanta sur rikoltmaŝino, plenumas sen granda peno taskon, kiu postulis antaŭe ŝviton kaj egan laciĝon de eble dek laboristoj [2].
VD:enorma, giganta, kolosaANT:eta
angle:
big
beloruse:
велізарны, гіганцкі
ĉeĥe:
mohutný, náramný, ohromný, veliký
ĉine:
[jù], 丕 [pī], 誧 [pǔ], 高大 [gāodà], 浩大 [hàodà]
france:
énorme, extraordinaire, gigantesque
germane:
groß, riesig, gewaltig, enorm
hispane:
gran, enorme, extraordinario, gigantesco, inmenso, vasto, ingente
hungare:
nagy, hatalmas, erős, intenzív
ide:
granda
japane:
たいへんな, ひどい
katalune:
gran, immens, vast, ingent
nederlande:
groot
pole:
ogromny, olbrzymi, wielki
ruse:
огромный, громадный
slovake:
ohromný, veľký
volapuke:
gretik

egeco

Stato aŭ eco de io superanta la ordinaran mezuron de grandeco, forto, graveco aŭ intenso: la egeco de la egiptaj monumentoj; ni ankoraŭ ne konscias la egecon de nia perdo. VD:kulmino
beloruse:
велізарнасьць, велічнасьць, грандыёзнасьць
ĉeĥe:
ohromnost, velikost
france:
ampleur, importance (ampleur)
germane:
Größe, Gewaltigkeit
hebree:
גודל
hispane:
grandiosidad, amplitud, inmensidad
hungare:
nagyság, erősség
ide:
grandeso
japane:
巨大さ [きょだいさ], 重大さ [じゅうだいさ]
katalune:
grandiositat, vastitud, immensitat
pole:
ogromność, olbrzymiość, wielkość
ruse:
громадность, огромность
slovake:
ohromnosť, veľkosť

administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.
~eco: Mankas fontindiko.
~eco: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.