Aldoni tradukojn al ReVo:
  • Agordu viajn lingvojn en la menuo de ViVo .
  • Vi povas (mal)elekti serĉilojn en la menuo de ViVo .
  • Elektu la aldonindajn tradukojn.
  • En la kampoj vi povas skribi liston de tradukoj.
  • Alklaku la butonon "Ŝanĝi". Vi vidos kiel la xml-dosiero aspektos, kun la ŝanĝoj en verda.
  • Alklaku la butonon "Antaŭrigardi". Vi iros al la redaktilo de ReVo.
  • Vi devas esti redaktanto de ReVo por vere povi ŝanĝi ion.
  • Alklaku por (mal)faldi.

* -eg/

I.

-eg  

serĉi '-eg'
[eg.0]
en:
Sufikso esprimanta tre altan gradon de grandeco aŭ intenseco, ordinare kun specialigo de la ideo enhavata en la radikvorto: la sufikso -eg ne povas servi por simpla anstataŭado de la vortoj "granda" aŭ "tre", sed ĝi devas servi por kreado de vortoj novaj kun senco specialaLR ; tio ĉi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego [1]; belega, varmega; ventego, buŝego, ungego, forkego, brulego, halterego, pordego, salonego; kriegi, petegi, puŝegi, ridegi; pafilego ne estas granda pafilo individua sed peco artileria. VD:tre multeANT:-et
Rim.: Estas eraro kredi, ke la sufiksoj eg kaj et simple kaj ĉiufoje egalvaloras la vortojn fortagranda kaj malfortamalgranda. Efektive ili montras kvalite pli altan aŭ malaltan gradon en ideo aŭ afero diferenca je tiu, kiun montras la nura radiko, levas aŭ mallevas ĝin al alia nivelo. Pro tio la vortoj kunmetitaj per eg kaj et ordinare respondas al tute alia nacilingva vorto ol la simpla radikvorto.
germane:
[eg.0.RIM]
en:
Groß-, groß-
hispane:
-ota, -azo, -ón, -aco
ide:
-eg
katalune:
-arro, -às, -ot
portugale:
-ão, -rr(o/a), -aço, -aça (sufixo de aumentativo)
volapuke:
le-
II.
Vortero uzata memstare:

ega  

serĉi 'ega'
[eg.0a]
en:
Supermezure, eksterorinare granda, forta aŭ intensa: ega entuziasmo, atento, sukceso, homamaso; la kamparano tie en la valo, sidanta sur rikoltmaŝino, plenumas sen granda peno taskon, kiu postulis antaŭe ŝviton kaj egan laciĝon de eble dek laboristoj [2].
VD:enorma, giganta, kolosaANT:eta
angle:
big
beloruse:
велізарны, гіганцкі
ĉeĥe:
mohutný, náramný, ohromný, veliký
france:
énorme, extraordinaire, gigantesque
germane:
groß, riesig, gewaltig, enorm
hispane:
gran, enorme, extraordinario, gigantesco, inmenso, vasto, ingente
hungare:
nagy, hatalmas, erős, intenzív
ide:
granda
katalune:
gran, immens, vast, ingent
nederlande:
groot
pole:
ogromny, olbrzymi, wielki
ruse:
огромный, громадный
slovake:
ohromný, veľký
volapuke:
gretik

egeco  

serĉi 'egeco'
[eg.0eco]
en:
Stato aŭ eco de io superanta la ordinaran mezuron de grandeco, forto, graveco aŭ intenso: la egeco de la egiptaj monumentoj; ni ankoraŭ ne konscias la egecon de nia perdo. VD:kulmino
ĉeĥe:
ohromnost, velikost
france:
ampleur, importance (ampleur)
germane:
Größe, Gewaltigkeit
hispane:
grandiosidad, amplitud, inmensidad
hungare:
nagyság, erősség
ide:
grandeso
katalune:
grandiositat, vastitud, immensitat
pole:
ogromność, olbrzymiość, wielkość
ruse:
громадность, огромность
slovake:
ohromnosť, veľkosť


administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.
~eco: Mankas fontindiko.
~eco: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.