- I.
-
-um
(sufikso)- 1.
-
Sufikso uzata por derivi vortojn, kies
rilato al la radiko estas malpreciza aŭ ne esprimebla per alia
sufikso:
la afero estas plenumita
PrV
;
la grenventumaĵon li bruligos
[1];
butonumi iun malvaste
PrV
;
sapumi la okulojn
PrV
;
amindumi, foliumi,
gustumi, kolombumi,
komunumo, laktumo,
linoleumo, provizumi,
spikumi, ŝtelumi,
malvarmumi, ventumi.
Laŭ pli precizaj sencoj -um
estas uzata por signifi interalie:
- a)
- Metaforigon aŭ specialigon de la radikverbo: brulumo, faldumi, foliumi, kortumo, lokumi, mastrumi, mondumo, ombrumi, ondumi, plenumi, proksimuma, proprumi, sentumo, tendumi.
- b)
- Vestoparton aŭ korpogarnaĵon ĉirkaŭ aŭ proksime de la koncerna korpoparto: buŝumo, kolumo, manumo, nazumo, plandumo, kalkanumo.
- c)
-
(tr)
Turmenton: dekumi, krucumi, kvaronumi, palisumi, pendumi, radumi, ŝtonumi. - d)
-
(x)
Agon per la koncerna korpoparto: brakumi, cerbumi, palpebrumi, ŝultrumi. - e)
-
(tr)
Provizadon, tegadon, ornamadon, per la koncerna materialo: akvumi, aerumi, florumi, orumi, sapumi. - f)
-
(tr)
Alparolon per la koncerna titolo: ciumi, sinjorumi2, viumi.
- 2.
- a)
- [2] Sufikso, kiu aldoniĝas al entjero, por formi epiteton de pozicia nombrosistemo, indikantan ĝian bazon: 11111001111, 3717, 1999, 7CF kaj 33_19 prezentas unu saman nombron en respektive duuma, okuma, dekuma, deksesuma kaj sesdekuma nombrosistemoj; la Ĥaldeoj kalkulis sesdekume. n-uma frakcio.
- b)
- [3] Sufikso, kiu aldoniĝas al reelo, por formi epiteton de logaritma aŭ eksponenciala funkcio, indikantan ĝian bazon: dekuma logaritmo; logaritmon e-uman oni ankaŭ nomas „logaritmo natura“.
Rim. 1: Por tiuj sencoj eblas uzi ankaŭ kunmetaĵojn kun radiko „baz“: dubaza [4], dekbaza [5]..., sed ni preferas la tradician manieron.Rim. 2: „Dubaza“ tiusence estas konfuza, logike ĝi konvenas al tute alia nocio: „uzanta du nombrobazojn“; ekz-e la duum-dekuma prezento de la nombroj en kalkulio (93 = [1001][0011], la bazoj 10 kaj 2); aŭ la esence sesdekuma mezurado de anguloj per gradoj—minutoj—sekundoj (ekz-e 89°55″16′), en kiu la sesdekumaj ciferoj (minutoj kaj sekundoj) aperas dekume (la bazoj 60 kaj 10) ktp. [Sergio Pokrovskij]
Rim. 3: Zamenhof skribas en la Fundamento: la sufikso „um“ ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun „um“ oni devas lerni, kiel simplajn vortojn[6].Rim. 4: Por kelkaj vortoj la senco ne signife alias sen la sufikso. Tial la uzado hezitas inter la formoj sufiksa kaj sensufiksa: akvi – akvumi; butoni – butonumi; okuli – okulumi. Ankaŭ ekzistas alternativoj kun aliaj afiksoj: orumi – orizi. Oni ne uzu ĝin superflue tirante verbon el substantivo, kiam la senco sufiĉe klaras sen almeto: marteli; kroni; herezi.Rim. 5: Troa evitado de „um“ difektas la signifon de plensencaj afiksoj. Ekz‑e en respondeco2 kaj limigi2 la sufiksoj „-ec“ kaj „-ig“ estas uzataj maltaŭge (kvankam ja tradicie), ili uzurpas la funkcion de „um“. Anstataŭ „respondeco“ PIV2 rekomendas „responso“n — vorton kies signifon „oni devas lerni aparte“ (samkiel la signifon de „respondumo“), sed kies signifo estas malpli evidenta kaj paronimie konfuza. [Sergio Pokrovskij]1. La Nova Testamento, Mateo 3:12
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 8
3. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 20
4. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, binara
5. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, logaritmo
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §42- germane:
- be-, um-
- hungare:
- 1.c -izé (határozatlan jelentésű képző), -izél (határozatlan jelentésű képző) 2.a -es (számrendszerképző), -as (számrendszerképző), -os (számrendszerképző), -ális (számrendszerképző) 2.b ... alapú (logaritmus)
- pole:
- przyrostek uniwersalny bez określonego znaczenia
- ruse:
- 2.a -ичный (двоичный, десятичный), -еричный
- signune:
- m@14
- II.
-
Samsignifa memstara vortero.
umi
(ntr)-
Fari iujn nedifinitajn agadojn,
movadi aĵojn, prilabori objektojn...:
oni ne nur umis kaj pli konkrete amindumis
[7];
profesoro, kiu ankaŭ umas pri muziko kaj verkado
[8];
sidu kun la gastoj! ― kial vi umas en la kuirejo
[9]?
Rim.: Oni povas uzi „umi“ ankaŭ kiel ĵokera verbo, se oni ja scias la precizan agon, sed ne scias momente nomi ĝin per la ĝusta agvorto.
7. La Ondo de Esperanto, Reinhard Fösssmeier: IS-2000
8. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Rogener Pavinski: Jorge Montanari – Futbalo kiel universala lingvo
9. A. Ĉeĥov, trad. V. Melnikov: Friponoj kontraŭvole, La Ondo de Esperanto, 2012:1 (207)- ĉeĥe:
- dělat "něco"
- france:
- farfouiller
- germane:
- rummachen, dingsen, herumlungern, werkeln, abhängen
- hispane:
- trastear
- japane:
- あれこれする
- pole:
- ogarnąć, gmerać
- slovake:
- robiť "niečo"
umilo
- Aĵo, objekto, kies uzo aŭ utilo estas iom dubinda: mi aĉetis novan mp3an ludilon, kun tri-cola tuŝekrano, kaj kun ok gigabajtoj de memoro, por nur $75 [kaj] „Tiger Woods PGA Tour 10“ ― do… malvarmeta vetero, kaj du novaj elektronikaj umiloj, estis bona semajno [10]. afero1, bagatelo, ilo, objekto, senvaloraĵo
10. Skatĉjo: Malvarmeta Vetero Kaj Novaj Umiloj- ĉine:
- 玩意 [wányì]
- france:
- gadget, truc
- germane:
- Schnickschnack, Gadget, Dingsbums
- hispane:
- chisme
- pole:
- gadżet
-
Fari iujn nedifinitajn agadojn,
movadi aĵojn, prilabori objektojn...:
oni ne nur umis kaj pli konkrete amindumis
[7];
profesoro, kiu ankaŭ umas pri muziko kaj verkado
[8];
sidu kun la gastoj! ― kial vi umas en la kuirejo
[9]?