*butono
-
Plata aŭ globforma elstaraĵeto.
- a)
- Peceto el korno, metalo aŭ plasto uzata por kunteni partojn de vestoj aŭ de aliaj objektoj, kaj kelkfoje nur por ornami: butono de jako, de sako, de manumo, de ŝuo; butontruo; la latunaj butonoj ĉe la balustrado de la ŝtuparo brilis multe pli forte ol ordinare [1]; maljuna viro […] portis […] surtuton kun grandaj latunaj butonoj [2]; livreo kun metalaj butonoj IK ; griza vesto sen iaj ornamoj, butonumita sur la brusto per vico da monotonaj butonoj Marta ; mi volas alkudri butonon al mia surtuto DL ; ĉiuj infanoj el la strato kaj el la flanka strato venis kaj pagis ĉiu sian butonon [3].
- b)
- Elstara, ordinare enpremebla komandilo: ŝi tuŝis la butonon de elektra sonorilo Marta ; maldekstra, meza, dekstra musbutono (prembutonoj de muso); per oficiala premado de butono la produktilo de materialo por nukleaj bomboj estis haltigita [4]; elektronike voĉdonis ŝajne 71 personoj sed fakte voĉdonis nur 67 ― kelkaj socialistoj premis la butonojn de mankantaj kolegoj [5]; estas iom malfacile teni la aparaton fiksa, dum oni puŝas la ekigan butonon [6]; li eniris la lifton […] la butono por la tera etaĝo jam lumetis, do li nur apogis je la malantaŭa muro, dum la pordoj fermiĝis [7]. klavo
- c)
- Ekrana butono: la uzanto havas antaŭ si tre profesie aspektantan ekranon, kun pluraj pendomenuoj kaj amaseto da butonoj [8]; la uzanto ĉe ĉiu nova mesaĝo devas diri, ĉu ĝi estas rubpoŝto, ekzemple per butono kun la etikedo forviŝu kiel rubpoŝton apud la butono forviŝu [9].
- d)
- florbutono
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kora sufero
4. Noticoj, Monato, 1993/09, p. 4
5. Monato, Bardhyl Selimi: Kondamnitoj, kompenso kaj korupteco
6. Monato, Paŭl Peeraerts: Inteligenta poŝamiko
7. Monato, Steven K. Smith: La Helpanto
8. Paŭl Peeraerts: Monato, Ni levu la ĉapelon!, 1995/05, p. 16
9. Monato, Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kora sufero
4. Noticoj, Monato, 1993/09, p. 4
5. Monato, Bardhyl Selimi: Kondamnitoj, kompenso kaj korupteco
6. Monato, Paŭl Peeraerts: Inteligenta poŝamiko
7. Monato, Steven K. Smith: La Helpanto
8. Paŭl Peeraerts: Monato, Ni levu la ĉapelon!, 1995/05, p. 16
9. Monato, Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?
- angle:
- 1.a button 1.b button mus~o: mouse button. 1.d bud
- beloruse:
- 1.a гузік 1.b гузік, кнопка 1.c кнопка (экранная) 1.d бутон
- bulgare:
- 1.a копче 1.b бутон
- ĉeĥe:
- gombík, knoflík, tlačítko
- france:
- bouton
- germane:
- 1.a Knopf 1.b Knopf
- hebree:
- כפתור
- hispane:
- botón
- hungare:
- 1.a gomb 1.b gomb 1.d bimbó, rügy
- itale:
- 1.a bottone 1.b bottone, tasto 1.c bottone 1.d bottone (bot.), gemma (bot.)
- japane:
- ボタン [ぼたん], ボタン形のもの [ボタンかたのもの], つぼみ
- katalune:
- botó
- latine:
- 1.d gemma, ae
- nederlande:
- 1.a knoop 1.b knop 1.d knop
- pole:
- 1.a guzik 1.b przycisk, guzik 1.d pąk, pączek
- portugale:
- 1.a botão
- rumane:
- buton, nasture
- ruse:
- 1.a пуговица 1.b кнопка (для нажимания), головка (какого-л. предмета) mus~o: кнопка мыши. 1.d бутон
- slovake:
- 1.a gombík 1.b tlačidlo
- svede:
- 1.a knapp 1.b knapp
- tibete:
- ཐེར་འཇུ་
- ukraine:
- ґудзик
*butonumi, butoni
(tr)
- Kunigi per butonoj, enigante ilin en la destinitajn fendetojn: butonumi surtuton pro malvarmo; la malvasta kamizolo estis butonumita ĝis supre [10]; (frazaĵo) butonumi iun malvaste (severe obeigi) PrV .
10.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
- beloruse:
- зашпільваць (гузікі), зашпіліць (гузікі)
- ĉeĥe:
- zapínat na knoflíky
- ĉine:
- 按住按鍵 [ànzhùànjiàn], 按下按鍵 [ànxiàànjiàn]
- france:
- boutonner ~umi iun malvaste: mener à la baguette.
- germane:
- zuknöpfen ~umi iun malvaste: maßregeln.
- hebree:
- לכפתר
- hispane:
- abotonar
- hungare:
- begombol
- itale:
- abbottonare ~umi iun malvaste: comandare a bacchetta.
- japane:
- ボタンをかける [ぼたんをかける]
- katalune:
- botonar
- nederlande:
- knopen
- pole:
- zapinać na guziki, zapinać guzik
- ruse:
- застёгивать (на пуговицы), застегнуть (на пуговицы)
- slovake:
- zapnúť (gombíky), zapnúť na gombíky
- svede:
- knäppa
- tibete:
- ཐེར་འཇུ་རྒྱག་
- ukraine:
- застібувати на ґудзики
malbutonumi, disbutonumi, malbutoni
(tr)
- Disigi partojn de vesto eligante la butonojn el la fendoj: atendu iom, respondis la tajloreto, malbutonumis la surtuton kaj montris al la giganto la zonon [11]; rapide ŝi disbutonumis la malstreĉe surpendantan vesteton kaj deŝovis ĝin de unu brako de la infano Marta ; malbutoninte la piĵamoĉemizon [12].
11.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La kuraĝa tajloreto
12. Monato, Donald Broadribb: Ne al ĉiuj plaĉos ĉi literatura gemeto
12. Monato, Donald Broadribb: Ne al ĉiuj plaĉos ĉi literatura gemeto
- beloruse:
- расшпільваць, расшпіліць
- ĉeĥe:
- rozepnout knoflík
- ĉine:
- 解开 [jiěkāi]
- france:
- déboutonner
- germane:
- aufknöpfen
- hispane:
- desabotonar
- hungare:
- kigombol
- itale:
- sbottonare
- japane:
- ボタンをはずす [ぼたんをはずす]
- katalune:
- desbotonar
- nederlande:
- losknopen
- pole:
- rozpinać guzik
- ruse:
- расстёгивать, расстегнуть
- slovake:
- rozopnúť, rozopnúť gombík
- svede:
- knäppa upp
- ukraine:
- розстібати, відстібати
ekrana butono
- Fenestraĵo, areo de komputila ekrano entenanta tekston kaj, kutime, desegnaĵon de butono — ortogramon aŭ rondeton, iam bildigitan per la Askiaj rektaj aŭ rondaj krampoj: [ ] ( ). La uzanto povas ŝanĝi la staton de la areo (kaj de la responda variablo — reĝimo, opcio) per la muso aŭ per la klavaro: oni distingas tri butonspecojn: prembutono, markobutono kaj radiobutono; en dialogujo kutime estas butonoj „Bone“, „Rezignu“, ofte ankaŭ „Jes“ kaj „Ne“.
- angle:
- screen button
- beloruse:
- кнопка экранная
- ĉine:
- 扣 [kòu], 鈕 [niǔ], 紐 [niǔ]
- germane:
- Bildschirmknopf, Knopf, Schaltfläche
- hungare:
- képernyőgomb
- itale:
- bottone grafico
- pole:
- przycisk interfejsu graficznego, pole wyboru interfejsu graficznego, pole zaznaczenia interfejsu graficznego
- ruse:
- экранная кнопка
florbutono
13.
Sopiro al Vilaĝa Knabino, Ĉina Radio Internacia, 2008-04-25
- angle:
- bud
- beloruse:
- бутон
- france:
- bouton (floral)
- hungare:
- bimbó, rügy
- itale:
- bottone (bot.), gemma (bot.)
- latine:
- gemma, ae
- nederlande:
- knop
- pole:
- pąk, pączek
- ruse:
- бутон
ĝubutono, plezurbutono
(komune)
- beloruse:
- клітар, ласкацень
- france:
- bouton d'amour