responsi
(ntr)
- 1.
- Antaŭakcepti porti3.a la sekvojn de iu ago: La konsulejo ne responsas pri eraroj en la vizoj kiujn ĝi donas [1]; en la sama kajero ... aperas la jenaj misteraj linioj efektive rilataj ‐ kaj mi responsas pri la aserto ‐ al la okazaĵo ... [2].
- 2.
- Esti rajtigita kaj devanta prizorgi bonan staton, taŭgan funkciadon aŭ realigon de io, kaj devonta kontentigi aŭ iel respondi al la eventualaj plendoj rilataj al mankoj en tiu prizorgo: la Konsulo (aŭ la Vickonsulo pri informado) responsas pri la retagentejo „Heroldo Komunikas“ [3];
- 3.
- Esti kaŭzo de io, kaj speciale kulpi pri io: (figure) oni rajtas supozi, ke anoj de tiuj familioj heredas genon, kiu responsas pri hereda (familia) kancero [4] (t.e. kiu kulpas pri la kancero, kiu ĝin kaŭzas).
1.
Sergio Pokrovskij: Spertoj pri tutmondiĝo, La Ondo de Esperanto, №57 (1999:7)
2. W. Fernández-Flórez, trad. F. de Diego: La malica komizo, 1993
3. La paĝaro de la „Esperanta Civito“
4. S. Norvell: Ĉu ankaŭ genoj responsas pri melanomo?, Monato, 1997:7, p. 14a
2. W. Fernández-Flórez, trad. F. de Diego: La malica komizo, 1993
3. La paĝaro de la „Esperanta Civito“
4. S. Norvell: Ĉu ankaŭ genoj responsas pri melanomo?, Monato, 1997:7, p. 14a
- angle:
- to be responsible
- beloruse:
- адказваць (за штосьці), быць адказным
- ĉeĥe:
- být odpovědný, odpovídat za
- ĉine:
- 負有 [fùyǒu], 负有 [fùyǒu], 职责 [zhízé], 職責 [zhízé], 說明原因 [shuōmíngyuányīn], 说明原因 [shuōmíngyuányīn], 負責任 [fùzérèn], 负责任 [fùzérèn], 負責 [fùzé], 负责 [fùzé], 可加解說 [kějiājiěshuō], 可加解说 [kějiājiěshuō], 可說明 [kěshuōmíng], 可说明 [kěshuōmíng]
- france:
- être responsable de
- germane:
- verantworten
- hebree:
- 2. הָיָה [לִהיוֹת, -, יִהיֶה] אַחרַאי ל- 3. נָתַן [לָתֵת, נוֹתֵן, יִיתֵן] אֶת הַדִין
- hispane:
- hacerse responsable de, ser responsable de, hacerse cargo de, encargarse de
- hungare:
- felelősséget visel, felelősséggel tartozik, felelős
- indonezie:
- bertanggung jawab
- nederlande:
- verantwoordelijk zijn
- pole:
- odpowiadać za
- portugale:
- responsabilizar-se
- ruse:
- отвечать (за что-л.), быть ответственным (за что-л.)
- slovake:
- zodpovedať za
- ukraine:
- бути відповідальним, відповідати (за що-н.), нести відповідальність
responsa
- 1.
-
Kiu responsas pri io:
- a)
- Kiu responsas pri siaj agoj kaj tial estas fidinda: responsa politikisto devas sobre stariĝi kontraŭ nesanaj kaj nerealigeblaj revoj [5]; ŝtato donanta al la Salamandroj leĝojn, agnoskas ilin ĝuste per tio estaĵoj responsaj kaj liberaj, juraj subjektoj, ja eĉ siaj ŝtatanoj [6].
- b)
- Kiu responsas pri io, al kiu io estas komisiita kune kun la necesa ordonpovo, kaj kiu sekve estas kompetenta por fari ĝin: la administracioj centra, teritoria, loka aŭ superteritoria, responsaj pri la teritorio de la koncerna lingvo [7].
- 2.
- Afero tiom grava ke la persono, kiu pri ĝi okupiĝas, responsu pri taŭga plenumado: responsa posteno.
- angle:
- responsible
- beloruse:
- адказны
- ĉeĥe:
- odpovídající, odpovědní
- ĉine:
- 主管 [zhǔguǎn], 职责 [zhízé], 職責 [zhízé], 有責任 [yǒuzérèn], 有责任 [yǒuzérèn], 主掌 [zhǔzhǎng], 可加解說 [kějiājiěshuō], 可加解说 [kějiājiěshuō], 可說明 [kěshuōmíng], 可说明 [kěshuōmíng], 說明原因 [shuōmíngyuányīn], 说明原因 [shuōmíngyuányīn]
- france:
- responsable
- germane:
- verantwortlich
- hispane:
- 1. ser responsable de (una actividad) 2. (un cargo) de responsabilidad
- hungare:
- felelős ~a posteno: felelős poszt, felelős tisztség.
- indonezie:
- bertanggung jawab
- nederlande:
- verantwoordelijk 1.a verantwoord 1.b verantwoordelijk
- pole:
- odpowiedzialny
- ruse:
- ответственный
- slovake:
- zodpovedajúci, zodpovedný
responso
- La stato esti responsa pri io: sinjoro Povondra subite decidiĝis surpreni la tutan responson [8]; la administra komitato de la Civita Banko agas aŭtonome kaj sub individua responso [9]; ĉi-kadre devas havi prioritaton medioprotektado, sociala sekureco kaj tergloba responso [10].
8.
K. Čapek, trad. J. Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, libro 1a, ĉap. 3a.
9. Propono de Konstitucia Ĉarto de la Esperanta Civito, Art. 28, §3.
10. Programaj Gvidlinioj de la Eŭropa Federacio de Verdaj Partioj
9. Propono de Konstitucia Ĉarto de la Esperanta Civito, Art. 28, §3.
10. Programaj Gvidlinioj de la Eŭropa Federacio de Verdaj Partioj
- angle:
- responsibility
- beloruse:
- адказнасьць
- ĉeĥe:
- odpověď při bohoslužbě
- ĉine:
- 职责 [zhízé], 職責 [zhízé], 責任 [zérèn], 责任 [zérèn], 干係 [gānxì], 干系 [gānxì], 荷 [hè]
- france:
- responsabilité
- germane:
- Verantwortung
- hispane:
- responsabilidad
- hungare:
- felelősség
- indonezie:
- responsibilitas, tanggung jawab
- nederlande:
- verantwoordelijkheid
- pole:
- odpowiedzialność
- ruse:
- ответственность
- slovake:
- odpoveď pri bohoslužbe
responsulo
- Persono kiu okaze (en iu aranĝo ktp) aŭ regule responsas pri io: (Varankin) „kolektis“ plej grandan kvanton de gvid-postenoj en SEU: vic-prezidanto kaj unu el la sekretarioj de la Centra Komitato de SEU, responsulo pri la propaganda kaj organiza laboro ... [11]
11.
N. Stepanov: Jubileo de Vladimir Varankin (1902–1938), Ruslanda Esperantisto, 1992:11
(17)
- angle:
- responsible person or party
- beloruse:
- адказны (назоўнік)
- ĉine:
- 主管 [zhǔguǎn], 負責人 [fùzérén], 负责人 [fùzérén]
- france:
- responsable (subst.)
- germane:
- Verantwortlicher
- hispane:
- responsable
- hungare:
- felelős (személy)
- indonezie:
- penanggung jawab
- nederlande:
- verantwoordelijke
- pole:
- osoba odpowiedzialna, pełnomocnik
- ruse:
- ответственный (в знач. сущ.)