*akvo
- 1.
- Fluaĵo, el kiu konsistas la riveroj, lagoj kaj maroj: akvo estas fluidaĵo [1]; prenu mem akvon, se vi volas trinki [2]; [ŝi] ĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto [3]; [en] la kaldrono […] sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo [4]; eniris Noa […] en la arkeon, pro la akvo de la diluvo [5]; [ili] fosis en la valo kaj trovis tie puton kun freŝa akvo [6]; [ili] ĉerpis akvon kaj plenigis la trogojn, por trinkigi la ŝafojn [7]; la akvo estis tute verda kaj flava, ne klara kiel ordinare [8]; barakti kiel fiŝo ekster la akvo PrV ; akvo silenta subfosas la bordon (iu silenta aŭ senaga povas subite iĝi danĝera) PrV .
- 2.
- Ia amaso de tia fluaĵo rigardata kiel tuto, ekz-e lago, rivero ks; akvujo2: granda akvo disfluis sur la vojo, kiun ili devis transpasi [9]; la nuboj rulfalis de la alteco, saltis sur la akvojn kaj la teron [10]; la vintro estis akra, la akvoj profunde glaciiĝis [11].
- 3.
- Kombinaĵo de hidrogeno kaj oksigeno (H2O), precipe la likva stato: hidrogeno ne estas energifonto, nur energistokilo: senmiksan hidrogenon oni tiras el akvo per energikosta procezo [12]. glacio, vaporo
- 4.
- Ia klara fluaĵo similanta akvon: boteloj da kolonja akvo [13]; hiperklorita akvo [14].
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 35
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 19
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 15
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 7:7
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 26:19
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 2:16
8. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fiŝkaptisto kaj lia edzino
9. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Kamarado Gaja
10. Władysław Reymont, trad. Kazimierz Bein: La Lasta, La Lasta
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino, kiu paŝis sur panon
12. Monato, Pierre Bertrand: La fino de malmultekosta energio, 2006
13. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
14. Monato, Ivo Durwael: Forĵetu la dezirojn, ne la pirojn, 2012
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 19
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 15
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 7:7
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 26:19
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 2:16
8. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fiŝkaptisto kaj lia edzino
9. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Kamarado Gaja
10. Władysław Reymont, trad. Kazimierz Bein: La Lasta, La Lasta
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino, kiu paŝis sur panon
12. Monato, Pierre Bertrand: La fino de malmultekosta energio, 2006
13. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
14. Monato, Ivo Durwael: Forĵetu la dezirojn, ne la pirojn, 2012
- afrikanse:
- water
- albane:
- ujë
- amhare:
- ውሃ
- angle:
- water
- arabe:
- ماء
- armene:
- ջուր
- azerbajĝane:
- su
- beloruse:
- вада
- bengale:
- জল
- birme:
- ရေ
- bosne:
- vode
- bretone:
- dour
- bulgare:
- вода
- ĉeĥe:
- aqua, voda
- ĉine:
- 水 [shuǐ]
- dane:
- vand
- estone:
- vesi
- eŭske:
- ura
- filipine:
- tubig
- france:
- eau ~o silenta subfosas la bordon: il faut se méfier de l'eau qui dort.
- galege:
- auga
- germane:
- Wasser
- guĝarate:
- પાણી
- haitie:
- dlo
- haŭse:
- ruwa
- hebree:
- מים
- hinde:
- पानी [pānī]
- hispane:
- agua
- igbe:
- mmiri
- indonezie:
- air, tirta
- irlande:
- uisce
- islande:
- vatn
- itale:
- acqua
- japane:
- 水 [みず]
- jave:
- banyu
- jide:
- וואַסער
- jorube:
- omi
- kanare:
- ನೀರಿನ
- kartvele:
- წყლის
- katalune:
- aigua
- kazaĥe:
- су
- kimre:
- dŵr
- kirgize:
- суу
- kmere:
- ទឹក
- koree:
- 물
- korsike:
- acqua
- kose:
- amanzi
- kroate:
- voda
- kurde:
- av
- latine:
- aquam
- latinece:
- aqua
- latve:
- ūdens
- laŭe:
- ນ້ໍາ
- litove:
- vanduo
- makedone:
- вода
- malagase:
- rano
- malaje:
- air
- malajalame:
- വെള്ളം
- malte:
- ilma
- maorie:
- wai
- marate:
- पाणी
- monge:
- dej
- mongole:
- ус
- nederlande:
- water
- nepale:
- पानी
- njanĝe:
- madzi
- okcidentfrise:
- wetter
- okcitane:
- aiga
- panĝabe:
- ਪਾਣੀ ਦੀ
- paŝtue:
- د اوبو د
- perse:
- آب
- pole:
- woda
- portugale:
- água
- ruande:
- amazi
- rumane:
- apă
- ruse:
- вода
- samoe:
- vai
- sinde:
- پاڻي
- sinhale:
- ජල
- skotgaele:
- uisge
- slovake:
- voda
- slovene:
- vode
- somale:
- biyaha
- ŝone:
- mvura
- sote:
- metsi a
- sunde:
- cai
- svahile:
- maji
- svede:
- vatten
- taĝike:
- об
- taje:
- 1. น้ำ
- tamile:
- தண்ணீர்
- tatare:
- су
- telugue:
- నీటి
- tibete:
- ཆུ་
- tokipone:
- telo
- turke:
- su
- ukraine:
- води
- urdue:
- پانی
- uzbeke:
- suv
- vjetname:
- nước
- zulue:
- kwamanzi
akva
- 1.
- El akvo aŭ enhavanta akvon: akva fonto en la dezerto [15]; akvaj marĉoj [16]; arbo plantita apud akvaj torentoj [17]; kruĉo […] da akva vino [18]; kelkajn oni jam vidis etendantajn nur al manojn en la akva ĥaoso [19]; ili tiel similis unu la alian, kiel du akvaj gutoj [20]; akva supo, spicita per […] ranca oleo [21]; la akva kolono brilis kiel oro FdO ; kelkaj akvaj siteloj malavare ĵetitaj [22]; la usona lago Erio [estas] akva landlimo inter Usono kaj Kanado [23]; la parko […] estas pitoreske trasulkita de kanaloj kaj akvaj vojoj [24].
- 2.
- Funkcianta per akvo: la kluzoj de la akva muelejo estis malfermitaj [25]; akva orgeno [26]; akva necesejo [27]; akvaj […] energifontoj [28].
- 3.
- Vivanta en akvo: aligatoroj kaj aliaj akvaj bestoj [29]; akva serpento spiralis antaŭ ili [30]; klara ondo, plenigita da akvaj kreskaĵoj [31]; bronzaj statuetoj, prezentantaj akvajn birdojn [32].
- 4.
- Alie rilata al akvo: mi malvarmumas [pro] tiu akva ekskurso [33]; kvar hidraŭlikaj ŝipliftoj […] ebligas venki la akvan niveldiferencon de 17 m [34]; sportaj programeroj akvaj [35].
15.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 16:7
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 14:23
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 1:3
18. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XIII
19. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXV
20. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du Fratoj
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
22. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua
23. Monato, John Goodhand: Nekutima feriejo, 2005
24. Monato, Maxime Lechien: La parko de kanaloj en La Louvière, 2003
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
26. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Epilogo
27. Monato, Garbhan MacAoidh: Parakosmo, 2004
28. Monato, Evgeni Georgiev: La prienergiaj Oscar-premioj, 2003
29. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj, bagateloj
30. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, III.
31. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Sesa
32. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro II
33. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro III
34. Monato, Maxime Lechien: La parko de kanaloj en La Louvière, 2003
35. Monato, Sergei Paĥomov: Al kiuj la olimpiaj ludoj justus?, 2006
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 14:23
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 1:3
18. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XIII
19. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXV
20. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du Fratoj
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
22. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua
23. Monato, John Goodhand: Nekutima feriejo, 2005
24. Monato, Maxime Lechien: La parko de kanaloj en La Louvière, 2003
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
26. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Epilogo
27. Monato, Garbhan MacAoidh: Parakosmo, 2004
28. Monato, Evgeni Georgiev: La prienergiaj Oscar-premioj, 2003
29. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj, bagateloj
30. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, III.
31. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Sesa
32. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro II
33. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro III
34. Monato, Maxime Lechien: La parko de kanaloj en La Louvière, 2003
35. Monato, Sergei Paĥomov: Al kiuj la olimpiaj ludoj justus?, 2006
- angle:
- 1. watery 2. water 3. aquatic 4. water
- beloruse:
- водны, вадзяны
- bretone:
- 1. dourek 3. -dour
- ĉeĥe:
- vodní
- france:
- 1. d'eau, aqueux 3. aquatique
- germane:
- Wasser-
- hebree:
- מימי
- hispane:
- 3. acuático
- indonezie:
- 3. akuatik 4. akuatik
- japane:
- 水の [すいの], 水生の [すいせいの]
- katalune:
- 1. aquós, d'aigua 3. aquàtic
- nederlande:
- 1. waterig 3. water-
- pole:
- wodny
- portugale:
- aquático
- rumane:
- acvatic, apătos
- ruse:
- 1. водяной 3. водный
- slovake:
- vodný
- svede:
- 1. vatten-
akvi
- angle:
- flush, rinse, irrigate, water
- beloruse:
- паліваць, арашаць
- ĉeĥe:
- zavlažovat
- ĉine:
- 噗 [pū], 鑄 [zhù], 铸 [zhù], 浇 [jiāo], 澆 [jiāo]
- france:
- arroser
- germane:
- gießen, wässern
- hebree:
- להשקות
- hispane:
- regar
- indonezie:
- mengairi
- japane:
- 水を注ぐ [すいをそそぐ]
- katalune:
- regar
- perse:
- آب دادن، آبیاری کردن
- pole:
- podlewać wodą, zaopatrzyć w wodę
- rumane:
- pui apă, furnizarea de apă
- slovake:
- poliať, zavlažiť, zavodniť
- svede:
- vattna
- ukraine:
- зрошувати, поливати, збризкувати водою
akvejo
- Loko, kie kolektiĝas akvo: fonto kaj puto kaj akvejoj restos puraj [38]; sidiĝis unuj ĉe unu flanko de la akvejo, kaj la aliaj ĉe la dua flanko de la akvejo [39]; duono de la homaro loĝas en landoj, en kiuj oni devas dividi akvejojn kun siaj najbaroj [40]; la akvejoj, kie ĝi restadis, estis fosoj kun malprofunda klara akvo [41]; trinki akvon el malpurigitaj akvejoj [42].
38.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 11:36
39. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 2:13
40. Evgeni Georgiev: La blua „oro” ĉiam malsufiĉos, Monato, 2000/03, p. 20
41. A.-C. M. Meeske, K. J. Rybczyński: Telemetriaj studoj pri la marĉa testudo Emys orbicularis en suda Litovio, Scienca Revuo, 2006:2
42. Monato, Vladimir Lemelev: Antikva, sed ankoraŭ malica gasto, 2010
39. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 2:13
40. Evgeni Georgiev: La blua „oro” ĉiam malsufiĉos, Monato, 2000/03, p. 20
41. A.-C. M. Meeske, K. J. Rybczyński: Telemetriaj studoj pri la marĉa testudo Emys orbicularis en suda Litovio, Scienca Revuo, 2006:2
42. Monato, Vladimir Lemelev: Antikva, sed ankoraŭ malica gasto, 2010
- angle:
- watering hole, waterhole, watering place
- beloruse:
- вадазборнік
- france:
- cours d'eau, point d'eau
- germane:
- Wasserstelle, Wasserloch
- indonezie:
- lubang air, tempat minum hewan
- pole:
- akwen, jednolita część wód
- portugale:
- corpo de água
- rumane:
- ape, corp de apă
- taje:
- แหล่งน้ำ
akvero
- Tre malgranda kvanto da akvo, ordinare en formo de guto: tiel simila al li kiel du akveroj unu al la alia [43]; varmegaj akveroj gutadis al li rekte en la vizaĝon [44]; simile al malseka kato [li] forskuis de la dorso kaj flankoj riveretojn da akveroj Metrop ; fontano de brilantaj akveroj Metrop ; el malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj (per multaj malgrandaj faroj estiĝas grandaj faraĵoj) PrV .
43.
Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
44. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
44. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
- angle:
- water drop, water droplet
- beloruse:
- кропля вады
- ĉeĥe:
- kapka vody
- france:
- goutte d'eau el malgrandaj ~eroj fariĝas grandaj riveroj: les petits ruisseaux font les grandes rivières.
- germane:
- Wassertropfen
- indonezie:
- tetes air
- japane:
- 水滴 [すいてき]
- katalune:
- gota
- nederlande:
- waterdruppel
- perse:
- قطرهٔ آب
- pole:
- kropla wody
- rumane:
- picătură de apă
- ruse:
- капля воды
- slovake:
- kvapka vody
- svede:
- vattendroppe
Akvisto PIV2 (Aqr) (♒︎)
- Ekvatora stelfiguro kaj signo de la zodiako (Aquarius: Aglo [...] situas dekstre de la Akvisto, kiu fakte estas Ganimedo [45]; NGC 6985-1 [...] estas galaksio en konstelacio Akvisto [46]. Verŝisto
- angle:
- Aquarius (constellation)
- beloruse:
- Вадалей, Вадаліў
- ĉine:
- 宝瓶座 [bǎopíngzuò], 寶缾座 [bǎopíngzuò]
- france:
- Verseau (constellation)
- germane:
- Wassermann (Sternbild)
- hebree:
- מזל דלי
- hungare:
- Vízöntő
- indonezie:
- Akuarius, Delu, Kumba
- japane:
- 宝瓶宮 [ほうへいきゅう]
- katalune:
- Aquari
- latinece:
- Aquarius
- nederlande:
- Waterman (sterrebeeld)
- perse:
- دلو (صورت فلکی)
- pole:
- Wodnik (gwiazdozbiór)
- portugale:
- Aquário (constelação, signo zodiacal)
- rumane:
- Vărsătorul (constelație)
- ruse:
- Водолей
- slovake:
- Vodnár
- taje:
- กลุ่มดาวคนแบกหม้อน้ำ
akvumi
- Malsekigi per surverŝo aŭ trafluigo de akvo: vi estas kiel ĝardeno akvumata [47]; la plantanto kaj la akvumanto […] ĉiu ricevos sian propran rekompencon [48]; tirbestoj akvumis sin en la rivero [49]; kelkloke aperis […] akvummaŝinoj, pumpiloj [50]; (figure) lia patro kaj nutras la kreskon de racio en sia filo [51].
47.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 58:11
48. La Nova Testamento, I. Korintanoj 3:8
49. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana
50. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dua Ĉapitro
51. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Ok
48. La Nova Testamento, I. Korintanoj 3:8
49. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana
50. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dua Ĉapitro
51. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Ok
- angle:
- flush, rinse, irrigate, water
- beloruse:
- паліваць, арашаць
- bretone:
- doura [akvoprovizi], dourañ
- ĉeĥe:
- zavlažovat
- ĉine:
- 噗 [pū]
- france:
- arroser, irriguer
- germane:
- gießen, wässern
- hebree:
- להשקות
- hispane:
- regar
- indonezie:
- mengairi, menyiram
- japane:
- 水で割る [すいでわる], 水を注ぐ [すいをそそぐ]
- katalune:
- regar
- nederlande:
- gieten, begieten, spoelen
- perse:
- آب دادن، آبیاری کردن
- pole:
- nawadniać, podlewać, zraszać, irygować
- portugale:
- banhar, molhar, regar
- rumane:
- iriga, uda, stropi
- ruse:
- поливать
- slovake:
- poliať, zavlažiť, zavodniť
- svede:
- vattna, bevattna
- taje:
- รดน้ำ, สาดน้ำ, พรมน้ำ
- ukraine:
- зрошувати, поливати, збризкувати водою
akvumilo
- Ilo por akvumi, ordinare konsistanta el akvujo, anso kaj verŝotubo: ŝi prenas akvumilon kaj supreniras la legomĝardenojn Metrop ; plasto kaj metalo estas taŭgaj materialoj por bonkvalita ĝardenista akvumilo [52].
52.
-: 8 plej
bonaj akvujoj, 2021
- angle:
- watering can, watering pot
- beloruse:
- палівачка, лейка, брызкаўка
- ĉine:
- 喷壶 [pēnhú], 噴壺 [pēnhú], 喷水壶 [pēnshuǐhú], 噴水壺 [pēnshuǐhú], 洒水壶 [sǎshuǐhú], 灑水壺 [sǎshuǐhú]
- france:
- arrosoir
- germane:
- Gießkanne
- indonezie:
- penyiram (tanaman)
- pole:
- konewka
- rumane:
- stropitoare
akvujo
- 1.
- Ĉia ujo por ricevi kaj konservi akvon, ĉu portebla ĉu konstruita en iu loko: mi aranĝis al mi akvujojn, por akvumi el ili arbaretojn [53]; la ĝardenisto poste venis kun sia akvujo kaj superverŝis la […] florbedon [54]; oni konstruis akvujon, kiu povis enteni ĉirkaŭ tri miliardojn da kubaj metroj [55]; [tie] troviĝis ma[r]mora akvujo, en kiu ŝprucis fontano [56]; oni uzis normalan fajroestingan veturilon de la viena fajrobrigado, sed ties akvujo entenas nur 1000 litrojn da akvo [57]; la akvujo de la lokomotivoj enhavas 1200 litrojn [58]. akvario, baseno1, cisterno
- 2.
- Terkavo kie kolektiĝis natura akvo, t.e. lago, akvofosaĵo ks: ili iris kelkajn horojn kaj venis al granda akvujo, ni ne povas transiri, diris Haĉjo, mi ne vidas ponton [59]; mi promenadis ĉi tie, strebante atingi proksime troviĝantan akvujon kun pura akvo [60]. akvo2, baseno2
53.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 2:6
54. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe Aĥmed’ Paŝa’, la granda pentristo
55. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 7a
56. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro V
57. Walter Klag: Batita kremo kaj akvoĵetiloj, Monato, 2000/04, p. 34
58. Walter Klag: Etŝpuraj spuroj, Monato, 2000/09, p. 11
59. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Haĉjo kaj Grenjo
60. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Busvojaĝo, 2007
54. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe Aĥmed’ Paŝa’, la granda pentristo
55. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 7a
56. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro V
57. Walter Klag: Batita kremo kaj akvoĵetiloj, Monato, 2000/04, p. 34
58. Walter Klag: Etŝpuraj spuroj, Monato, 2000/09, p. 11
59. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Haĉjo kaj Grenjo
60. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Busvojaĝo, 2007
- angle:
- 1. basin 2. water body, reservoir
- beloruse:
- 1. рэзэрвуар, цыстэрна 2. рэзэрвуар (натуральны), вадаём
- ĉeĥe:
- vodojem
- ĉine:
- 1. 塘 [táng], 坦克車 [tǎnkèchē], 坦克车 [tǎnkèchē], 储藏器 [chǔcángqì], 儲藏器 [chǔcángqì] 2. 地面水 [dìmiànshuǐ], 婴儿围巾 [yīngérwéijīn], 嬰兒圍巾 [yīngérwéijīn]
- france:
- 1. citerne (d'eau), réservoir (d'eau)
- germane:
- Wasserbecken 1. Wasserbehälter 2. Gewässer
- hebree:
- מיכל מים
- indonezie:
- 2. badan air, reservoir
- japane:
- 水槽 [すいそう], 水瓶 [すいびょう], 貯水池 [ちょすいち]
- katalune:
- 1. cisterna, aljub 2. massa d'aigua
- nederlande:
- 1. watervat 2. bekken (waterbekken), waterbekken
- perse:
- 1. آبانبار، مخزن آب 2. آبگیر
- pole:
- 1. zbiornik wodny, basen z wodą, cysterna z wodą, rezerwuar
- portugale:
- 1. cisterna, caixa d'água, reservatório
- rumane:
- 1. apă stătătoare, piscină cu apă, cisternă de apă, rezervor
- ruse:
- 1. цистерна, резервуар 2. водоём
- slovake:
- vodojem
- taje:
- 1. อ่างเก็บน้ำ
elakviĝi
(ntr)
- Eliri, aperi el akvo: kiam ĝi la duan fojon elakviĝis, la cigno estis blanka [61]; en la mezo de Nilo oni renkontadis insulojn, kiuj, ŝajnis, hieraŭ elakviĝis [62]; la ondo ĝin kovras, oni vidas nek la homojn nek la maston, […] sed unu momenton poste ĝi denove elakviĝas [63]; ili trempas sin en la akvon kaj rondnaĝas dum kelkaj minutoj, poste ili elakviĝas fieraj kaj feliĉaj [64].
61.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
62. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 8a
63. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
64. Monato, Saliko: Vintra banado, 2009
62. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 8a
63. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
64. Monato, Saliko: Vintra banado, 2009
- angle:
- leave the water, emerge (out of water)
- beloruse:
- усплыць, выйсьці на паверхню вады, паказацца з вады
- france:
- émerger
- indonezie:
- muncul (ke permukaan air)
- japane:
- 水から出る [すいからでる], 浮き上がる [うきあがる]
- katalune:
- emergir
- nederlande:
- uit het water komen
- pole:
- wynurzać się z wody, wyłaniać się z wody
- rumane:
- ridicându-se dinapă, iese dinapă
- ruse:
- всплыть
- taje:
- ขึ้นมาจากน้ำ, โพล่มาจากน้ำ
enakviĝi
- Eniĝi en akvon: la jaĥto enakviĝis [65]; ekipinte vin per banmantelo kaj mantukoj, senvestiĝu rapide kaj enakviĝu tuj [66]; ekskursoj kondukas al la rifo, dum kiuj eblas enakviĝi por sperti la riĉecon kaj belecon de la subakva pejzaĝo [67]; la hipopotamo […] grumblis kaj ŝprucigis akvon tra siaj naztruegoj, antaŭ ol denove enakviĝi [68]. mergiĝi, plonĝi1
65.
Monato, Jean-Yves Santerre: Persistemo donis
plezuron!, 2003
66. Monato, Roberto Pigro: Saturnia: Vintra magio, 2012
67. Monato, Gérard Mansel: Ĉarma insulo en Pacifiko, 2014
68. Monato, Jean-Louis Madzella: Ĝua blekado, 2013
66. Monato, Roberto Pigro: Saturnia: Vintra magio, 2012
67. Monato, Gérard Mansel: Ĉarma insulo en Pacifiko, 2014
68. Monato, Jean-Louis Madzella: Ĝua blekado, 2013
- angle:
- enter the water, splashdown, dive
- beloruse:
- апусьціцца ў ваду, зайсьці ў ваду
- germane:
- wassern, ins Wasser gehen
- indonezie:
- mencebur, memasuki air, menyelam
- japane:
- 水に浸る [すいにひたる]
- pole:
- zanurzać się
- rumane:
- să se scufunde
- ukraine:
- заходити у воду, занурюватися
subakvigi
(tr)
- Kovri per akvo, meti sub la akvosurfacon: li subakvigu ŝin trifoje, […] tiam la sorĉa spirito foriĝos de ŝi [69]; Duponto sin subakvigis tute vestita en la maron [70]; la senvandaj palafitoj de Naba-koi situis inter forhakitaj branĉoj en subakvigita marĉa grundo [71]; unu el niaj militŝipoj povus subakvigi ĉiujn iliajn ŝipetojn [72]; (figure) vento politika povus blovi el kontraŭa flanko kaj subakvigi ĉion „internacian“ sub ondego ŝovinista [73].
69.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
70. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Naŭa
71. W. Schad: Orinoko-delto: Indianoj, marĉoj, arbarego, Monato, 2000:11, p. 20a
72. Daniel Defo, trad. Pastro A. Krafft: Robinsono Kruso, Parto V
73. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
70. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Naŭa
71. W. Schad: Orinoko-delto: Indianoj, marĉoj, arbarego, Monato, 2000:11, p. 20a
72. Daniel Defo, trad. Pastro A. Krafft: Robinsono Kruso, Parto V
73. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
- angle:
- submerge
- beloruse:
- патапіць, апусьціць (у ваду)
- bretone:
- beuziñ (tr.), soubañ (en dour)
- ĉeĥe:
- ponořit, potopit do vody
- ĉine:
- 下潛 [xiàqián], 下潜 [xiàqián], 使充满 [shǐchōngmǎn], 使充滿 [shǐchōngmǎn]
- france:
- immerger, plonger (tr.), submerger
- germane:
- untertauchen, überschwemmen
- hispane:
- sumergir
- indonezie:
- menenggelamkan
- japane:
- 水没させる [すいぼつさせる], 水に沈める [すいにしずめる]
- katalune:
- submergir
- nederlande:
- onder water zetten
- perse:
- زیر آب بردن، غرق در آب کردن
- pole:
- zanurzać w wodzie, utopić
- portugale:
- submergir, mergulhar, afogar
- rumane:
- se scufundă în apă, îneca
- ruse:
- потопить
- slovake:
- potopiť, potopiť vo vode, zaplaviť vodou
- taje:
- ทำให้จมน้ำ, ทำให้อยู่ใต้น้ำ
subakviĝi
(ntr)
- Profundiĝi sub akvosurfacon: komencante subakviĝi, li ekkriis […] „savu min“ [74]; (figure) kiam la suno jam duone subakviĝis, ŝi nur tiam rimarkis la malgrandan rokon [75]; estas ĉarmege refreŝigi al si la kapon en la ondoj aŭ subakviĝi sur la fundon [76]; nia ŝipo trafis rifon kaj subakviĝis, kaj ĝin ni ne vidis plu [77]; ili scivole rigardis la lutrojn, kiuj naĝis kaj subakviĝis de la bordo sen laciĝi [78].
74.
La Nova Testamento, Mateo 14:30
75. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
76. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
77. Danielo Defoe, trad. A. Krafft: Robinsono Kruso, Parto I
78. Astrid Lindgren, trad. Runo Stridell: Ronjo, rabista filino, ĉapitro 8a
75. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
76. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
77. Danielo Defoe, trad. A. Krafft: Robinsono Kruso, Parto I
78. Astrid Lindgren, trad. Runo Stridell: Ronjo, rabista filino, ĉapitro 8a
- angle:
- become submerged
- beloruse:
- затануць, апусьціцца (у ваду)
- bretone:
- splujañ (dindan an dour)
- ĉine:
- 创立者 [chuànglìzhě], 創立者 [chuànglìzhě], 创办人 [chuàngbànrén], 創辦人 [chuàngbànrén]
- france:
- plonger (intr.), s'immerger
- germane:
- untergehen, untertauchen
- indonezie:
- tenggelam
- japane:
- 水没する [すいぼつする], 水に沈む [すいにしずむ]
- katalune:
- submergir-se
- nederlande:
- ondergaan (onder water)
- perse:
- در آب فرو رفتن، غوطهور شدن
- pole:
- zanurzać się w wodzie, zatonąć
- portugale:
- submergir-se, mergulhar-se, afogar-se
- rumane:
- să intre în apă, scufunda
- ruse:
- затонуть, уйти под воду
- slovake:
- potopiť sa
- taje:
- ดำน้ำ, อยู่ใต้น้ำ
subakviĝo
- Profundiĝo sub akvon por sportaj aŭ profesiaj celoj: iam lia hobio estis subakviĝo [79]; krom skoltismo la geknaboj en [la klubo] okupiĝas pri subakviĝo kaj paraŝutismo [80]; pro subakviĝo de la naftoŝipo […] denove estiĝis naftotajdo sur eŭropaj marbordoj [81]; tio okazis en Atlantis, unu monaton antaŭ dia subakviĝo [82].
79.
Anne Tilmont: Kosmopolita
civitano kun okulo al la universo, Monato, 1998/04, p. 9
80. Vera Matvejeva: Esperanto kaj kazaĥstanaj skoltoj, La Ondo de Esperanto, 2004:4
81. Christian Bertin: Ĉu revo iam fariĝos realo?, Monato, 2003/06, p. 13
82. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, La falsa aŭguro
80. Vera Matvejeva: Esperanto kaj kazaĥstanaj skoltoj, La Ondo de Esperanto, 2004:4
81. Christian Bertin: Ĉu revo iam fariĝos realo?, Monato, 2003/06, p. 13
82. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, La falsa aŭguro
- angle:
- submerging, immersion
- beloruse:
- апусканьне (у ваду)
- france:
- immersion
- germane:
- Eintauchen, Untergang (im Wasser)
- indonezie:
- selam
- katalune:
- immersionisme
- nederlande:
- duiken (zn.)
- pole:
- zanurzenie, zalew
- rumane:
- pescaj, afluență
- taje:
- การดำน้ำ
subakviĝanto
- Persono, kiu subakviĝas por sportaj aŭ profesiaj celoj: en la litova urbo Trakai estas klubo de subakviĝantoj Amfibija [83].
83.
last: Subakvaj emocioj, Monato, 2002/11, p. 16
- angle:
- diver
- beloruse:
- нырэц (чалавек)
- france:
- plongeur
- germane:
- Taucher
- indonezie:
- penyelam
- katalune:
- immersionista
- nederlande:
- duiker
- pole:
- nurek
- rumane:
- scufundător
- taje:
- นักประดาน้ำ, นักดำน้ำ
subakvisto
- Homo trejnita por naĝi sub la akvosurfaco, kutime uzante spiraparaton aŭ -tubon kaj piednaĝilojn: li rakontis al ŝi pri […] mirindaj fiŝoj en la profundaĵo kaj kion la subakviĝistoj tie vidis [84]; ŝia fianĉo estis subakvisto ĉe la maristaro [85]; la zoologo kaj subakvisto Tadas Laurinavičius […] zorgas pri akvariaj vivuloj en […] la litova urbo Kaunas [86]. plonĝisto
84.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
85. La Ondo de Esperanto, Spritaj splitoj kaj preskeraroj (14) ‐ el la kolekto de la reduktoro
86. last: Ŝarko-ŝoko, Monato, 2007/12, p. 13
85. La Ondo de Esperanto, Spritaj splitoj kaj preskeraroj (14) ‐ el la kolekto de la reduktoro
86. last: Ŝarko-ŝoko, Monato, 2007/12, p. 13
- angle:
- diver
- beloruse:
- вадалаз
- france:
- plongeur
- germane:
- Taucher
- indonezie:
- penyelam
- japane:
- 潜水夫 [せんすいふ], ダイバー
- pole:
- pracownik podwodny
- rumane:
- muncitor subacvatic
- ukraine:
- підводник, водолаз
*superakvi [87]
(tr)
- Kovri per nenormala superfluo da akvo, inundi: la tuta vilaĝo estis superakvita, kaj oni remis per kanoto inter la domoj [88]; granda akvo ne povas estingi la amon, kaj riveroj ne povas superakvi ĝin [89].
87.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala
Vortaro, super'akv'
88. S. Bergman, trad. B. Gerdman: Tra sovaĝa Kamĉatko, 1932
89. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta Kanto 8:7
88. S. Bergman, trad. B. Gerdman: Tra sovaĝa Kamĉatko, 1932
89. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta Kanto 8:7
- angle:
- flood, inundate
- beloruse:
- затапіць
- bretone:
- liñvañ
- ĉeĥe:
- vytopit, zaplavit, zatopit (povodeň)
- ĉine:
- 使充满 [shǐchōngmǎn], 使充滿 [shǐchōngmǎn], 沒 [mò], 没 [mò], 淹 [yān], 淹沒 [yānmò], 淹没 [yānmò]
- france:
- inonder
- germane:
- überschwemmen
- indonezie:
- membanjiri
- japane:
- あふれる, 水浸しにする [みずびたしにする]
- katalune:
- inundar, negar
- nederlande:
- overstromen
- perse:
- غرق در آب کردن
- pole:
- zalewać wodą, zatapiać
- portugale:
- inundar, alagar
- rumane:
- toarnă apă, afunda
- ruse:
- затопить
- slovake:
- vytopiť, zaplaviť, zatopiť
- taje:
- น้ำท่วม
- ukraine:
- затоплювати, заливати, наводняти
superakvo
- Superfluo de akvo, kiu kovras la teron, inundo: por gardi sin kontraŭ troaj superakvoj, ili konstruis potencajn digojn kaj fosis akvujojn [90].
90.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
- angle:
- flood
- beloruse:
- навадненьне
- ĉine:
- 大水 [dàshuǐ], 水患 [shuǐhuàn], 水災 [shuǐzāi], 水灾 [shuǐzāi], 沔 [miǎn], 洚 [jiàng], 津水 [jīnshuǐ], 洪涝 [hónglào], 洪澇 [hónglào]
- france:
- crue, inondation
- germane:
- Überschwemmung
- hungare:
- áradás, árvíz
- indonezie:
- banjir
- japane:
- 洪水 [こうずい], 浸水 [しんすい]
- pole:
- powódź, wylew
- rumane:
- inundație, revărsa
- ruse:
- наводнение
superakvego
- Granda superakvo abunde kovranta tutan regionon, diluvo: la fino de la mondo povas esti kaŭzita de superakvego [91]; superakvego forportis kelkajn el la tabuloj [de la ponto] [92]; ili riskas sian vivon […], ni falos sur ilin kiel superakvego [93].
91.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj,
bagateloj
92. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro V
93. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
92. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro V
93. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
- angle:
- flood, deluge
- beloruse:
- навадненьне, патоп
- bretone:
- liñvadenn, dour-beuz
- ĉeĥe:
- záplava, zátopa
- ĉine:
- 洪災 [hóngzāi], 洪灾 [hóngzāi], 水災 [shuǐzāi], 水灾 [shuǐzāi], 汛 [xùn], 沆 [hàng], 洪水 [hóngshuǐ]
- france:
- déluge
- germane:
- Hochwasser
- indonezie:
- banjir bandang
- japane:
- 大洪水 [だいこうずい]
- katalune:
- barrumbada, xàfec
- nederlande:
- overstroming
- perse:
- سیل
- pole:
- powódź, potop
- portugale:
- dilúvio
- rumane:
- inundație, potop
- ruse:
- потоп
- slovake:
- biblická potopa, potopa
- taje:
- น้ำท่วมใหญ่
- ukraine:
- потоп
surakvigi
- Meti sur akvan surfacon: laŭ mia kapablo [mi] ĉarpentis ŝipeton, per takeloj mi malfacile surakvigis ĝin kaj komencis la enmunton de la motoro [94]; alvenis franca patrolŝipo, ĝuste kiam la ŝipestro jam kun gaja humoro kaj sen hasto lasis surakvigi la boatojn [95].
94.
Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deknaŭa Ĉapitro
95. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 44
95. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 44
- angle:
- splash down, launch (put on water)
- beloruse:
- ставіць на ваду
- germane:
- zu Wasser lassen, wassern, vom Stapel lassen
surakviĝi
- Atingi la akvan surfacon: maristo ankoraŭ ĵetis post ni en la savboaton […], ni rapide surakviĝis kaj forremis, por ke ni evitu la kirlakvon [96]; la glacirompilo haltas en la maro por ellasi kuraĝemulojn, vestitajn per akvoimunaj varmokostumoj, enakviĝi aŭ pli precize surakviĝi, ĉar pro la speciala vesto ili nur flosas [97].
96.
Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Unua Ĉapitro
97. Saliko: Krozi en glacio, Monato, 2007/01, p. 15
97. Saliko: Krozi en glacio, Monato, 2007/01, p. 15
- angle:
- emerge (out of water), surface
- beloruse:
- прывадняцца, дасягаць паверхні вады
- germane:
- auftauchen
- japane:
- 浮かび上がる [うかびあがる], 着水する [ちゃくすいする]
traakvigi
(tr)
- angle:
- irrigate
- beloruse:
- абвадняць, ірыгаваць, арашаць
- bretone:
- dourañ (un dachenn douar)
- ĉeĥe:
- zavlažit
- ĉine:
- 噗 [pū]
- france:
- irriguer
- germane:
- bewässern
- hispane:
- irrigar
- hungare:
- öntöz
- indonezie:
- mengairi
- japane:
- 水を引く [みずをひく], 灌漑する [かんがいする]
- katalune:
- irrigar
- nederlande:
- bevloeien, irrigeren
- perse:
- آبیاری کردن
- pole:
- irygować, nawadniać
- portugale:
- irrigar
- rumane:
- iriga, apă în jos
- ruse:
- обводнять, орошать
- slovake:
- zavlažiť, zvlažiť
falakvo
(arkaismo)
- Akvofalo: li rakontis […] pri la falakvoj, kiuj ŝaŭmante falegas malsupren kun bruo simila al frapoj de tondro [99]. la ŝaŭmo el la maro […] ruliĝadis sur la bordon kiel bolanta falakvo [100].
99.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, monteto de elfoj
100. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
100. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
- angle:
- waterfall, cascade
- beloruse:
- вадаспад
- bretone:
- lamm-dour
- bulgare:
- водопад
- ĉeĥe:
- vodopád
- ĉine:
- 悬泉 [xuánquán], 懸泉 [xuánquán]
- france:
- cascade, chute d'eau
- germane:
- Wasserfall
- hispane:
- cascada
- indonezie:
- air terjun
- katalune:
- cascada, saltant
- nederlande:
- waterval
- perse:
- آبشار
- pole:
- wodospad, siklawa
- portugale:
- cachoeira, cascata, queda-d'água
- rumane:
- cascadă
- ruse:
- водопад
- slovake:
- vodopád
- svede:
- vattenfall
- ukraine:
- водоспад
grundakvo
- Ĉia akvo troviĝanta sub la tero, en la grundo, rigardebla kiel disponebla natura rezervo: apenaŭ pliboniĝis la stato de la grundakvo, esploroj daŭras [101]; ĉar la tunelo iros […] ankaŭ sub Danuba Kanalo, oni devos glaciigi la tiean grundakvon [102]; la Akva Servo de Siem Reap devas ĉerpi po ĉirkaŭe 27 900 kubajn metrojn da grundakvo tage [103]; se oni boras truegojn en la teron, povas sinki la grundakvo, tiel ke domoj malstabiliĝas [104].
101.
Walter Klag: Ĉu ri-vere kanalo?, Monato, 2000/096, p. 24
102. Monato, Walter Klag: Pli da metroo-metroj, 2005
103. Chamroeun Sok, trad. G.-P. Morin k. a.: Akva krizo en Angkor, Unesko-kuriero, 2017-04 ĝis 06 (1)
104. Monato, Walter Klag: Tramo-amo, 2015
102. Monato, Walter Klag: Pli da metroo-metroj, 2005
103. Chamroeun Sok, trad. G.-P. Morin k. a.: Akva krizo en Angkor, Unesko-kuriero, 2017-04 ĝis 06 (1)
104. Monato, Walter Klag: Tramo-amo, 2015
- angle:
- groundwater
- beloruse:
- падземныя воды
- ĉine:
- 地下水 [dìxiàshuǐ]
- france:
- eaux souterraines
- germane:
- Grundwasser
- indonezie:
- air tanah
- japane:
- 地下水 [ちかすい]
- pole:
- woda gruntowa
- rumane:
- apă subterană
klorakvo
- Solvaĵo de natria hipoklorito en akvo, uzata kontraŭ mikroboj kaj por senkolorigo de ŝtofoj: mia avino […] plenigas tinon per akvo varma kun klorakvo [105].
105.
A. LeQuint: Infantravivaĵoj, 2006
- angle:
- chlorine water, chlorinated water
- beloruse:
- хляраваная вада
- ĉeĥe:
- chlorová voda
- france:
- eau de javel
- germane:
- Chlorwasser
- indonezie:
- air berklorin
- katalune:
- lleixiu
- perse:
- آب ژاول
- pole:
- woda chlorowana
- rumane:
- apă clorată
- slovake:
- chlórová voda
Kolonja akvo
- Parfumo, kiun kreis la italo Johann (Giovanni) Maria Farina en 1709 en la germana urbo Kolonjo, kaj tie plu produktata de la firmao „4711“: boteloj da kolonja akvo, naztukoj kaj parfumigita sapo por la gastigintino [106]; Margarita Nikolavna iris en la dormoĉambron kaj revenis de tie tenante en la manoj paron da ŝtrumpoj kaj flakonon da Kolonja akvo [107]; mia patro nur post duŝado odoras je sia kolonja akvo [108]. odekolono
106.
Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
107. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 19
108. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, Ombro sur interna pejzaĝo
107. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 19
108. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, Ombro sur interna pejzaĝo
- angle:
- cologne, eau de cologne, toilet water
- beloruse:
- адэкалён
- ĉeĥe:
- kolínská voda
- france:
- eau de Cologne
- germane:
- Kölnisch Wasser
- hungare:
- kölni, kölnivíz
- indonezie:
- kolonye, kelonyo
- japane:
- オーデコロン
- nederlande:
- eau de cologne
- pole:
- woda kolońska
- portugale:
- água-de-colônia, colônia, água-da-colônia, água-de-cheiro
- ruse:
- одеколон
- slovake:
- kolínska voda
marakvo
- Sala akvo el maro, kontraste al nesala akvo pluva, rivera...: en marakvo oni ja ne povas lavi sin [109]; vi ne aspektas kvazaŭ vi hieraŭ glutis marakvon unuafoje [110]; tie sur la roko en la sala vipata marakvo sidis la somero mem [111]; instalaĵoj por sensaligi marakvon [112]; pro pluvo marakvo estis neklara [113]; parto solviĝas en la marakvo, alia parto iras en la sedimenton, ĝis kiu grado kalcia karbonato solviĝas en la profunda oceano dependas de la premo (do profundo) kaj de la pH-valoro [114].
109.
B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 30
110. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 44
111. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
112. Monato, Hori Yasuo: Fermiĝas la arbaro-domo, 2003
113. Segilo: Taglibro, 2006-07-23
114. Monato, Marco van Hulten: Interrilato de la oceano kaj klimatŝanĝiĝo, 2015
110. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 44
111. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
112. Monato, Hori Yasuo: Fermiĝas la arbaro-domo, 2003
113. Segilo: Taglibro, 2006-07-23
114. Monato, Marco van Hulten: Interrilato de la oceano kaj klimatŝanĝiĝo, 2015
- angle:
- seawater
- beloruse:
- марская вада
- ĉeĥe:
- mořská voda
- ĉine:
- 海水 [hǎishuǐ]
- france:
- eau de mer
- germane:
- Meerwasser
- indonezie:
- air laut
- japane:
- 海水 [かいすい]
- katalune:
- aigua marina
- nederlande:
- zeewater
- perse:
- آب دریا
- pole:
- woda morska
- rumane:
- apă de mare
- ruse:
- морская вода
- slovake:
- morská voda
- svede:
- havsvatten
- taje:
- น้ำทะเล
- ukraine:
- морська вода
mielakvo
- Trinkmielo, kutime fermentinta (vd mielvino): [ili] trinkis fortan vinon el la montoj de Elam kaj mielakvon pli libere ol prudente [115]; oni enportis la kruĉojn kun mielakvo [116]. limonado, siropo
115.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro III
116. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
116. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
- angle:
- mead, hydromel, honey wine
- beloruse:
- медавуха, мядок (напітак)
- germane:
- Met, Honigwasser
- indonezie:
- mead, anggur madu
- japane:
- 蜂蜜水 [はちみつすい], 蜂蜜酒 [はちみつしゅ]
- pole:
- miód pitny
- rumane:
- mied, hidromel
mineralakvo
- Trinkakvo el aparta fonto, kun konstantaj kvantoj de diversaj mineraloj: fraŭlino Emilio […] glutis la lastajn gutojn el sia botelo da mineralakvo [117]; la mineralakvo el ambaŭ fontoj estas tre utila por kuracado de diversaj malsanoj [118]; la elŝprucoj […] daŭras ĉirkaŭ 25 minutojn kaj liveras 600 hektolitrojn da mineralakvo [119].
117.
M. Boulton: Ebrivirgeco, Nica Literatura Revuo, 1958 (3/3)
118. Monato, Dimitrije Janičić: Diabla urbeto, 2008
119. Monato, Julius Hauser: Varmaj vortoj por malvarmaj akvoj, 2012
118. Monato, Dimitrije Janičić: Diabla urbeto, 2008
119. Monato, Julius Hauser: Varmaj vortoj por malvarmaj akvoj, 2012
- angle:
- mineral water
- beloruse:
- мінэральная вада
- ĉeĥe:
- minerálka, minerální voda
- ĉine:
- 带汽的矿泉水 [dàiqìdekuàngquánshuǐ], 帶汽的礦泉水 [dàiqìdekuàngquánshuǐ]
- france:
- eau minérale
- germane:
- Mineralwasser
- indonezie:
- air mineral
- katalune:
- aigua mineral
- pole:
- woda mineralna
- portugale:
- água mineral
- rumane:
- apă minerală
- slovake:
- kyselka, medokýš, minerálka
- taje:
- น้ำแร่
pluvakvo
- Akvo falanta aŭ falinta en formo de pluvo: pluvakvo kolektiĝas sur la tegmento en cisternojn [120]; por irigacii oni uzas pluvakvon [121]; tiujn truojn, plenajn je varmeta pluvakvo, la knaboj nomas putoj [122]; la ŝtonoj estos aranĝitaj ŝtupare kaj la pluvakvo venos tra tuboj el la tegmento de la garaĝo, estigante dum pluvo akvofaleton [123].
120.
Monato, Ivo Durwael: La rikolto de la nova tempo, 2004
121. Monato, Walter Klag: Bera paradizo, 2015
122. I. Andrić, trad. A. Sekelj: La ponto super Drino, 2018
123. Máire NicAoidh: Ĝardenumi, Monato, 2000/04, p. 20
121. Monato, Walter Klag: Bera paradizo, 2015
122. I. Andrić, trad. A. Sekelj: La ponto super Drino, 2018
123. Máire NicAoidh: Ĝardenumi, Monato, 2000/04, p. 20
- angle:
- rainwater
- beloruse:
- дажджавая вада
- france:
- eau de pluie
- germane:
- Regenwasser
- indonezie:
- air hujan
- japane:
- 雨水 [あまみず]
- pole:
- deszczówka (woda)
- portugale:
- água de chuva, água pluvial
- rumane:
- apă de ploaie
- ukraine:
- дощівка
rozakvo
- Akvo el distilado de rozpetaloj, laŭ la speco aŭ uzata kiel bonodoraĵo aŭ uzata kiel gustigilo de dolĉaĵoj: kuiru sur forta fajro 30 minutojn ĝis la miksaĵo estos tre malfluida, aldonu la roz-akvon kaj citronsukon, kaj zorge miksu [124].
- angle:
- rose water
- beloruse:
- ружавая вада
- bulgare:
- розова вода
- france:
- eau de rose
- germane:
- Rosenwasser
- indonezie:
- air mawar
- japane:
- バラ水 [バラすい]
- katalune:
- aigua de roses
- nederlande:
- rozenwater
- perse:
- گلاب
- pole:
- woda różana
- rumane:
- apă de trandafiri
- ruse:
- розовая вода
- svede:
- rosenvatten
- taje:
- น้ำดอกไม้เทศ
rubakvo
- Akvo uzita, malpurigita, eventuale ankaŭ poluita de homoj: en la dua duono de la dudeka jarcento, oni interŝanĝis la antaŭan akvofonton de la lago per purigita rubakvo [125].
125.
F. van Hertrooij: La
salamandro kiu neniam iĝas plenkreska, Scivolemo, 2018-10-03
- angle:
- wastewater
- beloruse:
- сьцёкавая вада, стцёкі
- ĉine:
- 废水 [fèishuǐ], 廢水 [fèishuǐ], 污水 [wūshuǐ]
- france:
- eaux usées
- germane:
- Abwasser
- indonezie:
- air limbah
- pole:
- ściek
- rumane:
- apă uzată, apă reziduală
sanktakvujo
- En tradicia kristanismo, baseneto, de kiu oni fingroprenas akvon por krucosigni, memorige pri bapto: mi la koloron de la sanktakvujoj atribuis al la sanktigita akvo mem [126].
126.
B. Vaha: Adolesko, 1987
- angle:
- holy water font, stoup
- beloruse:
- крапільніца
- ĉeĥe:
- kropenka, kropička (se svěcenou vodou)
- france:
- bénitier
- germane:
- Weihwasserbecken
- indonezie:
- aspersorium
- japane:
- 聖水盤 [せいすいばん]
- katalune:
- beneitera, pica d'aigua beneita
- pole:
- kropielnica
- rumane:
- agheasmatar
- slovake:
- nádržka na svätenú vodu
- ukraine:
- посуд зі свяченою водою (у притворі храму), кропильниця
sodakvo
- Trinkaĵo el akvo entenanta karbondioksidajn veziketojn: jen viro eksoifas kaj aliras trinkaĵaŭtomaton por aĉeti skatolon da sodakvo [127].
127.
R. Cash:
Ŝercaro unua, 2006-01-01
- angle:
- soda water, carbonated water, bubbly water, sparkling water, fizzy water, club soda, water with gas, seltzer, seltzer water
- beloruse:
- содавая вада
- ĉeĥe:
- sodovka, sodová voda
- france:
- eau gazeuse, soda
- germane:
- Sodawasser, Selterswasser, Sprudel
- indonezie:
- air soda
- japane:
- ソーダ水 [ソーダすい]
- katalune:
- soda
- kekĉie:
- aaw, kaxlan haʼ
- nederlande:
- soda (water), spuitwater
- pole:
- woda sodowa
- rumane:
- apă gazoasă
- ruse:
- содовая вода, газированная вода
- slovake:
- limonáda, sódovka
- taje:
- โซดา
- ukraine:
- газована вода
trinkakvo
- Akvo tia, ke ĝi estas trinkebla sen danĝero por homa sano: mankis nur la provizo de trinkakvo, sed mi ne havis konvenan ujon [128]; estis ankaŭ du malgrandaj cisternoj en unu el la kajutoj, unu por lavakvo kaj la alia por trinkakvo [129]; akvodukto de la akvofontoj […] en suda Albanio provizos per trinkakvo la italan regionon de Puglia [130].
128.
Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deknaŭa Ĉapitro
129. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, tria libro, ĉapitro 47a
130. Bardhyl Selimi: La Oka Koridoro, Monato, 2003/03, p. 13
129. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, tria libro, ĉapitro 47a
130. Bardhyl Selimi: La Oka Koridoro, Monato, 2003/03, p. 13
- angle:
- drinking water
- beloruse:
- пітная вада
- ĉeĥe:
- pitná voda
- ĉine:
- 水淡 [shuǐdàn]
- france:
- eau potable
- germane:
- Trinkwasser
- indonezie:
- air minum
- japane:
- 飲み水 [のみみず]
- katalune:
- aigua potable
- nederlande:
- drinkwater
- perse:
- آب آشامیدنی
- pole:
- woda pitna
- rumane:
- apă potabilă
- ruse:
- питьевая вода
- slovake:
- pitná voda, voda na pitie
- svede:
- dricksvatten
- taje:
- น้ำดื่ม
- ukraine:
- питна вода
tualetakvo
- Parfumaĵo el akvo, alkoholo kaj bonodoraj substancoj: tualetakvo de marko „Aktivisto“ [131]; Gnetov […]alportis al Aglaja Petrovna flakonon da tualetakvo [132]. Kolonja akvo
131.
Tiu Usono kiu voĉdonas por George W. Bush, Le Monde diplomatique en Esperanto, 02/2004
132. Jurij German, trad. Jurij Finkel: Mi responsas pri ĉio, Sed se mi mem ne komprenas?
132. Jurij German, trad. Jurij Finkel: Mi responsas pri ĉio, Sed se mi mem ne komprenas?
- beloruse:
- туалетная вада
- france:
- eau de parfum
- germane:
- Duftwasser
- indonezie:
- air toilet (parfum), air aromatik, eau de toilette
akvoscienco
- Scienco pri akvo, pri ĝia konsisto kaj ĝia natura cirkulado tra tero, aero, maroj: pro grandaj klopodoj dum jarcentoj sur la tereno de akvoscienco Nederlando akiris la respekton kiun ĝi nun havas [133]. hidrologio
133.
-:
Nederlando, malalta lando..., 2006-03
- angle:
- hydrology
- beloruse:
- гідралёгія
- ĉine:
- 水文学 [shuǐwénxué], 水文學 [shuǐwénxué], 水文 [shuǐwén]
- france:
- hydrologie
- germane:
- Hydrologie
- indonezie:
- hidrologi
- katalune:
- hidrologia
- nederlande:
- waterbouwkunde, hydrologie
- perse:
- آبشناسی
- pole:
- hydrologia
- rumane:
- hidrologie
- ruse:
- гидрология
- taje:
- อุทกวิทยา
akvosciencisto
- Fakulo pri akvoscienco. hidrologo
- angle:
- hydrologist
- beloruse:
- гідроляг
- france:
- hydrologiste, hydrologue
- germane:
- Hydrologe
- indonezie:
- hidrolog, ahli hidrologi
- itale:
- idrologo
- katalune:
- hidròleg
- nederlande:
- waterbouwkundige, hydroloog
- perse:
- آبشناس
- pole:
- hydrolog
- rumane:
- hidrolog
- ruse:
- гидролог
- taje:
- นักอุทกวิทยา
administraj notoj
~osciencisto:
Mankas dua fontindiko.
~osciencisto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~osciencisto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.