*kombin/i

*kombini

(tr)
1.
Kunigi plurajn elementojn laŭ difinita ordo, lerte aranĝi: kombini literojn, ciferojn, kartojn; en kelkaj stacidomoj eblos aĉeti kombinitajn biletojn por trajnveturo kaj flugo [1]; ŝipo, kiu funkcias kiel kombinitaj transportilo, stokejo kaj instalaĵo por transformi LNG de likva (malvarmigita je -161 ĝis -164 ℃) al gasforma stato [2]; kombinita trivakcinado kontraŭ morbilo, mumpso kaj rubeolo [3]; kombini minimuman lumecon kaj sentivan fotopaperon ebligas longigi la ekspondaŭron ĝis ses monatoj [4]; ni devas kombini niajn fortojn por havigi tion al ili [5]; KOMP (interrilatigi datumojn) iu kombinis informon pri luotaj hejmoj per unu aplikaĵo kun mapoj el aplikaĵo de Google por montri sur la mapo la situon de ĉiu luota hejmo [6]; estas bezonataj pli komplikaj, tiel nomataj „rilataj” datumbazoj, kiuj povas kombini plurspecajn datumojn [7]. SUP:kunmeti, kunordigi1, ligi3.a
2.
Interaranĝi ideojn por konduki al konkludo, aŭ rimedojn por estigi rezultaton: kombini projekton, manovrojn, draman intrigon; venis la momento de l' agado, kaj en la sama tago Ramzes kombinis planon [8]. VD:teksi, ŝpini.
3.
KEM Unuigi molekulojn de du aŭ pliaj substancoj laŭ difinita proporcio por formi novan kombinaĵon2: molekuloj po unu de ribozo, de organika bazo kaj de fosfata acido kombiniĝas kemie por fari tiel nomatan nukleotidon [9].
1. Monato, Walter Klag: Nova ĉefstacidomo en Vieno, 2015
2. Monato, last: Nova vojo por natura gaso, 2014
3. Monato, Julius Hauser: Rubeolo likvidita, 2012
4. Monato, Julius Hauser: Rivelita: la movado de la suno, 2012
5. Monato, Jérémie Sabiyumva: Paco post 13 jaroj, 2009
6. Monato, D. E. Rogers: Reto 2.0, 2007
7. Monato, Roland Rotsaert: OpenOffice: senpaga alternativo por Microsoft Office, 2005
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro X
9. Steĉjo Norvell: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16-17
angle:
combine
beloruse:
лучыць, злучаць, спалучаць, камбінаваць
ĉeĥe:
chemicky slučovat, kombinovat
ĉine:
組合 [zǔhé], 結合 [jiéhé], 合成 [héchéng], 兼具 [jiānjù], 兼有 [jiānyǒu], 合体 [hétǐ]
france:
combiner, allier, arranger (assembler), assembler, associer (assembler), assortir (assembler), composer (assembler), conjuguer (assembler), unir (assembler)
germane:
kombinieren 1. kombinieren 2. kombinieren, erstellen, ausdenken 3. kombinieren
hispane:
combinar
japane:
組み合わせる [くみあわせる], 結合する [けつごうする], 組み立てる [くみたてる], 案配する [あんはいする], 化合させる [かごうさせる]
nederlande:
combineren, samenvoegen
pole:
kombinować, łączyć, układać
portugale:
1. combinar, ajustar, assentar 2. combinar, ajustar, assentar 3. combinar
rumane:
combină
ruse:
сочетать, соединять, комбинировать
slovake:
chemicky zlučovať, kombinovať
ukraine:
комбінувати, сполучати, поєднувати

kombino

1.
Kombinado: la kombino de profesieco, sperto kaj harmonia kunlaboro certe promesas stabiliĝon kaj progreson al la asocio [10].
2.
Rezulto de kombinado: li do estas en unu persono ĉefpastro, dio kaj ateisto [...,] tio estas kombino, kiun la mondo ĝis nun ne vidis [11]; la cerbo de Linŝardo elpensis ĉiutage mil kombinojn [...], por ke neniu povu suspekti per kiuj rimedoj liaj riĉaĵoj estis akiritaj [12]; la malgranda lando Israelo ofertas al vi eksterordinaran kombinon de la antikva kaj nova [13]; sub tiu kategorio de rimedoj envenas la riĉa produktado per vortkombinoj kaj ĉefe per prefiksoj kaj sufiksoj [14]; parolturnoj kaj sonkombinoj [15]; vortkombino [16]; morfemkombino „malsanulejo” [17]; literkombino [18]; la konsonantkombino „kc“ [19]; kolorkombino [20].
10. A. Wandel: Komitatanoj gratulegas, la Libera Folio
11. H. Sienkiewicz trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, ĉap. 35
12. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, ĉap. 2
13. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, B. Kolker: leciono 9a
14. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, E. Privat: Esprimo de sentoj en Esperanto, leciono 12a
15. Monato, Gerrit Berveling: Li instruis la flandrojn legi poezion, 2012
16. Monato, Petro De Smet': Belaj figoj post Pasko, 2011
17. Monato, Donald Broadribb: Interesa rakonto, tre facila, 2004
18. Monato, MNL: Filipinoj aŭkcias licenc-platojn de aŭtoj, 2004
19. Monato, Donald Broadribb: Du paroladoj de Ivo Lapenna, 2004
20. Monato, David Kelso: Kompreno en kunteksto ..., 2009
angle:
combining, combination
beloruse:
камбінацыя, спалучэньне, злучэньне
ĉeĥe:
skladba, složení
ĉine:
組合 [zǔhé], 配合 [pèihe], 結合體 [jiéhétǐ]
france:
1. combinaison (acte de combiner), alliance (acte d'allier), arrangement (acte d'arranger), assemblage (acte d'assembler), association (acte d'assembler), composition (acte d'assembler), conjuguaison (acte d'assembler), réunion (acte d'assembler), synthèse (acte), union (acte d'assembler) 2. combinaison (résultat), arrangement, assemblage (résultat), assortiment, synthèse (résultat), union (résultat)
germane:
Kombination 1. Kombination 2. Kombination
japane:
組み合せ [くみあわせ], 結合 [けつごう], 配合 [はいごう], , 化合 [かごう]
pole:
skojarzenie, zestaw, zestawienie
rumane:
asociație, set, trusă, kit, cumul, comparație
ruse:
сочетание, комбинация
slovake:
väzba, zlúčenina
ukraine:
комбінування, комбінація, сполучення, поєднування, поєднання (дія)

kombinado

Ago kombini: en ŝiaj okuloj [...] oni komence povis vidi nur malĝojon, kaŭzitan de la komparado kaj kombinado de la bagatelaĵaj ciferoj Marta ; teorie la kombinado de “da” kun “la” ne estas malpermesata, sed en la praktiko tia kombinado estas uzebla nur en tre maloftaj okazoj [21]; la kuracado de tiaj malsanuloj antaŭvidas la utiligon de pli ol 20 kuraciloj en diversaj kombinadoj [22]; BIO MED la kvanto de rekombinadoj de virusoj estas preskaŭ senfina [23]; KEM multoblo de la homfarita CO2 estas fiksata en formo de biomaso […] la sama kvanto ankaŭ estas liberigata per malkombinado, ekzemple putrado [24].
angle:
combining, combination
beloruse:
лучэньне, камбінаваньне
ĉeĥe:
kombinování
ĉine:
組合 [zǔhé]
france:
combinaison (acte de combiner), alliance (acte d'allier), arrangement (acte d'arranger), assemblage (acte d'assembler), association (acte d'assembler), composition (acte d'assembler), conjuguaison (acte d'assembler), réunion (acte d'assembler), synthèse (acte), union (acte d'assembler)
germane:
Kombination
hispane:
combinación
japane:
組み合せ [くみあわせ], 結合 [けつごう], 配合 [はいごう]
pole:
połączenie, kombinacja
rumane:
conexiune, combinație
ruse:
сочетание, комбинирование
slovake:
kombinovanie
ukraine:
комбінування, комбінація, сполучення, поєднування, поєднання (дія)

kombinaĵo

1.
Rezulto de kombinado: klientoj povas mem elekti kolorkombinaĵojn de littukoj por akordiĝi kun la koncerna dormoĉambro [25]; „petriĥoro”, la tipa pluv-odoro rezultas el kombinaĵo de vegetalaj oleoj kaj geosmino [26]; oni ja kredas, ke la hinda civilizo naskiĝis de la kombinaĵo inter almenaŭ tri malsamaj grupoj [27]; BIO mutacioj, genaj rekombinaĵoj, gena interŝanĝo en viva naturo liveras la materialon por natura selektado [28].
2.
KEM Homogena, nur ĥemie disigebla kunaĵo: li rekomencis siajn okupojn je ranoj, infuzorioj, ĥemiaj kombinaĵoj, kaj estis tute absorbita per sia laboro [29]; la polico malkovris la venenon metamidofoso, organika fosfora kombinaĵo uzata kiel insekto-mortigilo [30]. VD:komponanto, kunmetaĵo, miksaĵo, solvaĵo.
3.
MAT[31] (de `p` el `n`, de `n` po `p`) Ĉiu el la diversaj manieroj formi `p`-elementan subaron de `n`-elementa aro: la nombron de ĉiuj kombinaĵoj de `n` po `p` oni signas per `K_n^p=A_n^p//n! = n!//(p!*(n-p)!)`; la kombinaĵoj de du elementoj el la aro `{a,b,c}` estas `ab`, `ac`, `bc`. VD:aranĝaĵo, permutaĵo.
Rim.: En la citita fonto Bricard parolas ankaŭ pri „kombinaĵoj ripetaj“ (ekz-e de 3 po 2: `aa`, `ab`, `ac`, `bb`, `bc`, `cc`), kio estas alia nocio, aperanta ekz-e en domenludo.
25. Monato, Roberto Pigro: Kovriloj, kurtenoj ĉiakoloraj, 2011
26. Monato, Roberto Pigro: Pluveraj veroj, 2015
27. Monato, Roberto Pigro: Notoj indaj pri lingvaroj hindaj, 2014
28. Monato, Vladimir Lemelev: Supervivo de plej taŭga teorio, 2009
29. I. Turgenjev trad. K. Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 22
30. Monato, Hori Jasuo: Veneno frostigita, 2008
31. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 14
angle:
combination 2. compound 3. combination (of n objects taken p at a time)
beloruse:
1. спалучэньне, камбінацыя, злучэньне 2. злучэньне 3. спалучэньне (з n па p)
ĉine:
組合 [zǔhé], 結合體 [jiéhétǐ]
france:
1. combinaison (résultat), arrangement, assemblage (résultat), assortiment, synthèse (résultat), union (résultat) 2. composé (chimique) 3. combinaison (de n éléments pris p à p)
germane:
Kombination, Verbindung 3. Kombination (von n Elementen zur p-ten Klasse)
japane:
組み合わせたもの [くみあわせたもの], コンビネーション, 化合物 [かごうぶつ], 組合せ [くみあわせ]
nederlande:
2. verbinding
pole:
1. kombinacja 3. kombinacja (z n po p)
rumane:
combinație
ruse:
1. сочетание, комбинация 2. соединение (хим.) 3. сочетание (из n по p)
ukraine:
комбінація (результат дії), сполучення, сполука, сполучення, комбінація

kombinumo

EKON Granda grupo de kunfunkciaj industrioj en ŝtatregata ekonomio: la kombinumo enhavas kvar entreprenojn en diversaj urboj, scienc-produktan laboratorion […] kaj uzinon [32]; Ĉelabinska metalurgia kombinumo [33].
VD:kartelo, konzerno, trusto
32. P. Todorov: Suninstalaĵoj por varma akvo, SAEST 1982, p. 36a
33. Vikipedio, Ĉeljabinsk
angle:
combine (socialist industrial business group)
beloruse:
камбінат
ĉeĥe:
kombinát
france:
combinat
germane:
Kombinat
pole:
kombinat
rumane:
combinat
slovake:
kombinát

malkombini

Disigi kunaĵon en siajn elementojn: ĉiun jaron multoblo de la homfarita CO2 estas fiksata en formo de biomaso, ekzemple en arbaroj, la sama kvanto ankaŭ estas liberigata per malkombinado, ekzemple putrado [34]; plasta objekto estas nur malrapide malkombinebla [35].
34. Monato, Werner Fuß: Verdigu la dezertojn!, 2011
35. Monato, Walter Klag: Plasto planta, 2014
angle:
dissolve, dissociate
ĉine:
[róng], 解离 [jiělí]
germane:
aufspalten, zergliedern, auflösen
japane:
分解する [ぶんかいする], ばらばらにする

lineara kombinaĵo

MATPIV2
(el finia nombro da vektoroj `x_i`) Sumo de termoj, konsistantaj el produto de ĉiu el la vektoroj `x_i` per skalaro `alpha_i`; la skalaroj estas nomataj koeficientoj: `sum alpha_i*x_i`; modulo `M` estas finie generita se tie ekzistas finie multaj eroj `x_1,...,x_n` en `M` tiaj ke ĉiu ero de `M` estas lineara kombinaĵo de tiuj eroj kun koeficientoj de la skalara ringo `R` [36]. VD:lineare nedependa
angle:
linear combination
beloruse:
лінейная камбінацыя
ĉine:
線性組合 [xiànxìngzǔhé]
france:
combinaison linéaire
germane:
Linearkombination
pole:
kombinacja liniowa
rumane:
combinație liniară
ruse:
линейная комбинация
ukraine:
лінійна комбінація

administraj notoj

pri ~o:
    Oftas kunmetajxoj kun cxefelemento "kombino": vortkombino,
    literkombino,
    klavkombino ks.
    "Kombino" estas uzata en PMEG kun specifa GRA senco.
    [MB]
  
pri ~aĵo 3.:
      Werner kaj PIV1 preferas "kombinacio" cxi-sence, sed mi ne vidas
      pravigon por tio. [MB]