kartel/o JED

kartelo

1.
EKONJUR Interkonsento de produktantoj kun la celo forigi la liberan konkuradon kaj influi la prezojn laŭ komuna reguligo de produktado kaj debito: de tempo al tempo la kompanioj konspiris inter si, sed […] registaroj faris leĝojn kontraŭ tiaj karteloj [1]; (figure) loĝantoj ne plu havos la eblon elekti iun „pli bonan“ ŝtaton, ĉar ili ĉie alfrontos la samajn kondiĉojn, diversaj registaroj kuniĝas en socian „kartelon“ [2]. VD:konsorcio, konzerno, monopolo, trusto
2.
POL Koalicio.
3.
(komune) Mafio: mariĥuano-plantoj kultivitaj de meksikaj narkotaĵo-karteloj [3].
1. Monato, D. E. Rogers: Libera programaro: nova rimedo komerci, 2004
2. Monato, Laszlo Istvan Toth: Gigantismo (3), 2008
3. Monato, AMik: Soifas ne nur homoj ..., 2011
angle:
cartel
beloruse:
картэль
ĉeĥe:
kartel
ĉine:
卡特尔 [kǎtèěr]
france:
cartel (entente)
germane:
Kartell, Ring 2. Koalition 3. Drogenkartell, Drogenmafia
hispane:
cártel
hungare:
kartell 2. politikai kartell, koalíció
japane:
カルテル, 連合 [れんごう], 決闘の申込状 [けっとうのもうしこみじょう]
nederlande:
kartel 2. coalitie
perse:
کارتل 2. ائتلاف
pole:
kartel
rumane:
cartel
ruse:
картель, объединение
slovake:
kartel
ukraine:
картель, блок, об’єднання, виклик на поєдинок/дуель

administraj notoj