kartel/o JED karteloserĉi 'kartelo' [kartel.0o] 1.[kartel.0o.EKON] Interkonsento de produktantoj kun la celo forigi la liberan konkuradon kaj influi la prezojn laŭ komuna reguligo de produktado kaj debito: de tempo al tempo la kompanioj konspiris inter si, sed […] registaroj faris leĝojn kontraŭ tiaj karteloj [1]; (figure) loĝantoj ne plu havos la eblon elekti iun „pli bonan“ ŝtaton, ĉar ili ĉie alfrontos la samajn kondiĉojn, diversaj registaroj kuniĝas en socian „kartelon“ [2]. konsorcio, konzerno, monopolo, trusto 2.[kartel.0o.POL] Koalicio. 3.[kartel.0o.mafio] (komune) Mafio: mariĥuano-plantoj kultivitaj de meksikaj narkotaĵo-karteloj [3]. 1. Monato, D. E. Rogers: Libera programaro: nova rimedo komerci, 20042. Monato, Laszlo Istvan Toth: Gigantismo (3), 20083. Monato, AMik: Soifas ne nur homoj ..., 2011 angle: cartel beloruse: картэль ĉeĥe: kartel ĉine: 卡特尔 [kǎtèěr] france: cartel (entente) germane: Kartell, Ring 2. Koalition 3. Drogenkartell, Drogenmafia hispane: cártel hungare: kartell 2. politikai kartell, koalíció japane: カルテル, 連合 [れんごう], 決闘の申込状 [けっとうのもうしこみじょう] nederlande: kartel 2. coalitie perse: کارتل 2. ائتلاف pole: kartel rumane: cartel ruse: картель, объединение slovake: kartel ukraine: картель, блок, об’єднання, виклик на поєдинок/дуель administraj notoj