vektor/o

vektoro

1.
MAT[1] Elemento de modulovektora spaco: normo estas funkcio kiu asignas pozitivan longon aŭ amplekson al ĉiu vektoroj en vektora spaco, escepte la nula vektoro [2]; skalara produto aŭ punkta produto de du vektoroj `bb a` kaj `bb b`, `bb a*bb b` estas `|bb a||bb b|cos theta`, kie `theta` estas la angulo inter la vektoroj `bb a` kaj `bb b` [3].
2.
FIZ Fizika grando, difinita per sia intenseco kaj direkto; la vektoro 1 (en la kutima tri- aŭ kvar-dimensia spaco) ĝin prezentanta: rapido-vektoro; ondo-vektoro; onda vektoro […], montranta direkton de ondo kaj priskribanta oscilojn de ondo en spaco [4]. ANT:skalaro.
3.
KOMP Unudimensia tabelo. SUB:ĉeno
Rim.: Iuj programlingvoj disponigas kaj vektorojn, kaj opojn; tiuj lastaj, tamen, povas enteni diverstipajn anojn.
4.
BAK Organismo, transportante malsanon de unu malsanulo al alia sen mem malsaniĝi: japana encefalito […] ‐ inter ĉefaj vektoroj de tiu malsano estas la kuloj [5]; la vektoro estas la Maloneja viruso kiu kaŭzas virusan leŭkemion en la muso, estas retroviruso [6]. SUP:transigilo
5.
RETKOMP Kombino de specifaj sekurec-vundeblecoj uzataj por infekti komputilan sistemon; atakovektoro.
angle:
vector
beloruse:
вэктар
ĉeĥe:
vektor
france:
vecteur
germane:
Vektor 4. Vektor (Med., Überträger) 5. Angriffsvektor (Computer)
greke:
διάνυσμα
hispane:
vector
hungare:
vektor, egydimenziós tömb
japane:
ベクトル
katalune:
vector
nederlande:
vector
pole:
wektor
portugale:
ve(c)tor
ruse:
вектор
slovake:
vektor
svede:
vektor
ukraine:
вектор

vektora

MATPIV1 FIZ
Rilata al vektoro, al vektora spaco; estanta vektoro: vektora grando, kampo; akcelo okazas ĉiam, kiam la vektora rapido ŝanĝiĝas [7].
angle:
vector, vectorial
beloruse:
вэктарны
france:
vectoriel
germane:
Vektor-, vektoriell
greke:
διανυσματικός
hispane:
vectorial
hungare:
vektor-, vektoriális
katalune:
vectorial
pole:
wektorowy
portugale:
ve(c)torial
ruse:
векторный
slovake:
vektorový
ukraine:
векторний

nulvektoro

MATMatVort
La vektoro, estanta la nulo de la koncerna modulo: la aro de ĉiuj nulvektoroj je evento en spaco de Minkowski estas la luma konuso de la evento [8].
angle:
null vector
ĉeĥe:
nulový vektor, nulový vektor
france:
vecteur nul
germane:
Nullvektor
hispane:
vector nulo
hungare:
nullvektor
katalune:
vector nul
pole:
wektor zerowy
ruse:
нулевой вектор, нуль-вектор
slovake:
nulový vektor

radiusvektoro

MATMatVort
(de punkto `P` en afina spaco, rilate al rimarkinda punkto `O`) La vektoro `P-O`, aŭ la streko `bar(OP)`: la radiusvektoro de iu punkto de la korpo [9]; la du radiusvektoroj de punkto sur elipso (rilate al ties fokusoj); areoj trairataj de radiusvektoro de planedo (rilate al la centro de gravitaj fortoj) dum egalaj daŭroj estas egalaj (dua keplera leĝo).
Rim.: Ĉi tiu termino, ne tre klare analizebla, devenas tra la naciaj lingvoj el latinaĵo signifanta „radio, kiu estas portanto“, kaj ne estas hazardo, se Bricard [10] konas la terminon sub formo „vektora radio“. Nemirinde do, ke en naciaj lingvoj la termino ofte montras al iu streko kun ofta glito al „longo de tiu streko“ (vd polusa distanco, kiu en pluraj lingvoj nomiĝas „radiusvektoro“, sed ŝajne ne en Esperanto). La ideo, ke „radiusvektoro“ povas esti vektoro, supozeble estiĝis pro renverso de la etimologia interpreto, t.e. „radiusa vektoro“.
angle:
position vector, radius vector
ĉeĥe:
polohový vektor, průvodič, radiusvektor
france:
vecteur de position, rayon vecteur
germane:
Ortsvektor, Radiusvektor
hungare:
helyvektor, rádiuszvektor, vezérsugár
japane:
動径ベクトル [どうけいベクトル]
katalune:
radi vector
pole:
wektor wodzący (punktu)
ruse:
вектор-радиус, радиус-вектор
slovake:
polohový vektor, sprievodič

administraj notoj