vektor/o PVEF vektoroserĉi 'vektoro' Wikipedia AV Majstro Lernu ViVo Wiktionary Tatoeba [vektor.0o] 1.[vektor.0o.MAT] [1] Elemento de modulo aŭ vektora spaco: normo estas funkcio kiu asignas pozitivan longon aŭ amplekson al ĉiu vektoroj en vektora spaco, escepte la nula vektoro [2]; skalara produto aŭ punkta produto de du vektoroj a kaj b, a⋅b estas |a||b|cosθ, kie θ estas la angulo inter la vektoroj a kaj b [3]. 2.[vektor.0o.FIZ] Fizika grando, difinita per sia intenseco kaj direkto; la vektoro 1 (en la kutima tri- aŭ kvar-dimensia spaco) ĝin prezentanta: rapido-vektoro; ondo-vektoro; onda vektoro […], montranta direkton de ondo kaj priskribanta oscilojn de ondo en spaco [4]. skalaro. 3.[vektor.0o.KOMP] Unudimensia tabelo. ĉenoRim.: Iuj programlingvoj disponigas kaj vektorojn, kaj opojn; tiuj lastaj, tamen, povas enteni diverstipajn anojn. 4.[vektor.0o.BAK] Organismo, transportante malsanon de unu malsanulo al alia sen mem malsaniĝi: japana encefalito […] ‐ inter ĉefaj vektoroj de tiu malsano estas la kuloj [5]; la vektoro estas la Maloneja viruso kiu kaŭzas virusan leŭkemion en la muso, estas retroviruso [6]. transigilo 5.[vektor.0o.RET] Kombino de specifaj sekurec-vundeblecoj uzataj por infekti komputilan sistemon; atakovektoro. 1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 26, „segmento direktita“2. Vikipedio, Normo3. Vikipedio, Skalara produto4. Vikipedio, Onda vektoro5. Vikipedio, Japana encefalito6. Anthony Lucas: Ekzemplo de genetika Terapio en Francujo angle: vector beloruse: вэктар ĉeĥe: vektor ĉine: 向量 [xiàngliàng], 矢量 [shǐliàng] france: vecteur germane: Vektor 4. Vektor (Med., Überträger) 5. Angriffsvektor (Computer) greke: διάνυσμα hispane: vector hungare: vektor, egydimenziós tömb japane: ベクトル katalune: vector nederlande: vector pole: wektor portugale: ve(c)tor ruse: вектор slovake: vektor svede: vektor ukraine: вектор vektoraserĉi 'vektora' Wikipedia AV Majstro Lernu ViVo Wiktionary Tatoeba [vektor.0a] PIV1 Rilata al vektoro, al vektora spaco; estanta vektoro: vektora grando, kampo; akcelo okazas ĉiam, kiam la vektora rapido ŝanĝiĝas [7]. 7. Movo kaj forto angle: vector, vectorial beloruse: вэктарны ĉine: 向量 [xiàngliàng] france: vectoriel germane: Vektor-, vektoriell greke: διανυσματικός hispane: vectorial hungare: vektor-, vektoriális katalune: vectorial pole: wektorowy portugale: ve(c)torial ruse: векторный slovake: vektorový ukraine: векторний nulvektoroserĉi 'nulvektoro' Wikipedia AV Majstro Lernu ViVo Wiktionary Tatoeba [vektor.nul0o] MatVort La vektoro, estanta la nulo de la koncerna modulo: la aro de ĉiuj nulvektoroj je evento en spaco de Minkowski estas la luma konuso de la evento [8]. 8. Vikipedio, Spaco de Minkowski angle: null vector beloruse: вэктар нулявы ĉeĥe: nulový vektor, nulový vektor ĉine: 零向量 [língxiàngliàng] france: vecteur nul germane: Nullvektor hispane: vector nulo hungare: nullvektor katalune: vector nul pole: wektor zerowy ruse: нулевой вектор, нуль-вектор slovake: nulový vektor radiusvektoroserĉi 'radiusvektoro' Wikipedia AV Majstro Lernu ViVo Wiktionary Tatoeba [vektor.radius0o] MatVort (de punkto P en afina spaco, rilate al rimarkinda punkto O) La vektoro P-O, aŭ la streko ¯OP: la radiusvektoro de iu punkto de la korpo [9]; la du radiusvektoroj de punkto sur elipso (rilate al ties fokusoj); areoj trairataj de radiusvektoro de planedo (rilate al la centro de gravitaj fortoj) dum egalaj daŭroj estas egalaj (dua keplera leĝo). Rim.: Ĉi tiu termino, ne tre klare analizebla, devenas tra la naciaj lingvoj el latinaĵo signifanta „radio, kiu estas portanto“, kaj ne estas hazardo, se Bricard [10] konas la terminon sub formo „vektora radio“. Nemirinde do, ke en naciaj lingvoj la termino ofte montras al iu streko kun ofta glito al „longo de tiu streko“ (vd polusa distanco, kiu en pluraj lingvoj nomiĝas „radiusvektoro“, sed ŝajne ne en Esperanto). La ideo, ke „radiusvektoro“ povas esti vektoro, supozeble estiĝis pro renverso de la etimologia interpreto, t.e. „radiusa vektoro“. 9. Vikipedio, Varianco10. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 33 angle: position vector, radius vector beloruse: радыюс-вэктар ĉeĥe: polohový vektor, průvodič, radiusvektor france: vecteur de position, rayon vecteur germane: Ortsvektor, Radiusvektor hungare: helyvektor, rádiuszvektor, vezérsugár japane: 動径ベクトル [どうけいベクトル] katalune: radi vector pole: wektor wodzący (punktu) ruse: вектор-радиус, радиус-вектор slovake: polohový vektor, sprievodič administraj notoj