*tabel/o

*tabelo

1.
HIS En la antikva tempo, tabuleto por surskribi: la Eternulo donis al Moseo du tabelojn de atesto, tabelojn ŝtonajn, skribitajn per la fingro de Dio [1]; skribu tion al ili sur tabelo kaj desegnu tion en libro, por ke tio restu por la tempo estonta [2]; [li] ordonis noti ĉiujn observojn en specialaj tabeloj, kiujn oni ĉiumonate sendis al la pastroj [3]; ili skribadis sur oraj tabeloj per diamantaj grifeloj [4]; la Leĝo de la 12 TabelojPIV1 (praa kodekso da leĝoj en Romo, gravurita sur bronzo);
2.
TIP Metoda aranĝo de nomoj, nombroj aŭ signoj, hierarkia aŭ laŭ kolumnoj kaj linioj, faciliganta supervidon kaj retrovon de ĉiu ero: tabelo de manĝaĵoj (menuo); tabelo de logaritmoj; statistikaj tabeloj [5]; aritmetikaj tabeloj [6]; Marta rigardis la tajlorajn tabelojn, kiuj estis desegnekovritaj de nigraj linioj, punktoj, serpentaĵoj, kiuj havante la formon de la plej diversaj geometriaj figuraĵoj, prezentis por nekompetenta okulo ĥaoson tute nesolveblan Marta ; ili devas porti en la poŝo tabeleton de multobligado Marta ; li memoris nenion krom la tabelo de multobligo [7]; oni ricevas vicon da grandegaj gramatikaj tabeloj, kiujn oni devas ellerni EE . VD:registro 1
3.
KOMP Malsimpla datumo kies komponantoj (kutime samtipaj) estas atingeblaj per unu aŭ pluraj indicoj (plej ofte, entjeraj numeroj): unudimensian tabelon oni nomas vektoro; per dudimensia tabelo oni povas prezenti matricon. VD:listoSUP:datumtipo
angle:
1. tablet la Leĝo de la 12 T~oj: Law of the Twelve Tables. 2. table 3. array
beloruse:
1. таблічка 2. табліца 3. масіў
ĉeĥe:
přehled, seznam, soupis, tabela, tabulka, výkaz, znázornění
france:
tableau
germane:
Tafel, Tabelle 3. Feld
hispane:
tabla, panel, lista
hungare:
2. táblázat, tabella 3. tömb (array)
japane:
[ひょう], 一覧表 [いちらんひょう], 目録 [もくろく], 数表 [すうひょう]
katalune:
taula, llista
latinece:
la Leĝo de la 12 T~oj: Leges duodecim tabularum.
nederlande:
1. tafel 2. tafel, tabel, lijst 3. tabel
pole:
tabela
portugale:
2. tabela
ruse:
la Leĝo de la 12 T~oj: Законы двенадцати таблиц. 2. таблица 3. массив
slovake:
matica, pole, usporiadanie, zoskupenie
svede:
2. tabell 3. fält
ukraine:
таблиця, табель, розклад

tabelvorto

GRA En Esperanto, ĉiu el la 45 regule konstruitaj vortoj, kiujn oni povas aranĝi en tabelon demonstrantan tiun regulecon, kiuj esprimas seriojn da pronomoj1 kaj adverboj: antaŭ la apero de la Aldono al la Dua Libro de l’ Lingvo Internacia (1888) la tabelvortoj je -AM finiĝis per -AN [8]; Ido neniel povas sin konsideri ia Esperanto reformita, sed ĝi ja estas alistruktura lingvo, kaj pri la derivmaniero, kaj pri la verboj, kaj pri la tabelvortoj [9]; oni povas diri, ke ĉiu tabelvorto konsistas el antaŭparto kaj postparto, sed oni tamen ne rigardu la tabelvortojn kiel kunmetitajn vortojn PMEG ; la tabelvortoj de kaŭzo estas ial, kial, tial, nenial, ĉial. SUP:pronomoj3

tabelvortoj
Rim. 1: ti-, ki-, neni- ktp ne estas radikoj per si mem, nur kun korelativa finaĵo ili havas signifon. Oni devas do almeti netabelvortajn finaĵojn al plenaj tabelvortoj (ekzemple: kialo; tiama; tiamaniere), krom en malmultaj okazoj (ekzemple: neniigi; neniiĝi), kie la rezulta vorto estas jam establita.
Rim. 2: Z klarigas, ke "ĉiuj vortoj de la „interrilata tabelo“ konsistas el du partoj: a) radiko, b) karakteriza finiĝo (ekzemple ki-al, ki-o, neni-u, neni-a ktp.). Ĉar pro diversaj kaŭzoj, [...] la karakterizaj finiĝoj de la diritaj vortoj ne povis esti fiksitaj kiel finiĝoj sendependaj kaj ĝeneralaj (ekzemple mi estis devigita preni la finiĝojn -e kaj -u, kiuj kiel sendependaj finiĝoj havis jam alian sencon), tial mi devis alkroĉi ilin nedisigeble al la radiko. Tiamaniere ilia uzado sendependa (ekzemple en formoj ali-u“, „ali-es“, „kelk-om“ ktp., kiuj per gramatika instinkto estis uzataj de kelkaj Esperantistoj) estas kontraŭregula"LR.
Rim. 3: Iuj uzas la vorton korelativoj anstataŭ tabelvortoj: tio estas eraro, ĉar ne ĉiuj vortoj de la tabelo estas korelativoj.
beloruse:
таблічны займеньнік
ĉeĥe:
korelativum
hispane:
tabla de correlativos
hungare:
tabellaszó, egyszerű szó
japane:
相関語 [そうかんご]
katalune:
correlatiu
pole:
słowo z tabeli korelatywnej
ruse:
табличное местоимение
slovake:
korelatívum
ukraine:
корелятивне слово

enhavtabelo

TIP Listo de la partoj de verko (ĉapitroj...) kun indikoj de iliaj trovlokoj (paĝnumeroj...): nepraj helpiloj kaj gvidiloj do devas esti la enhavtabelo kaj la eventuala indekso [10]; problemo pri la malapero de supersignitaj literoj en la enhavtabelo [11]. VD:indekso 1
angle:
index, table of contents
beloruse:
зьмест, сьпіс
france:
sommaire, table des matières
germane:
Inhaltsverzeichis
hispane:
índice de contenidos
japane:
目次 [もくじ]
katalune:
índex
nederlande:
inhoudstafel
pole:
spis treści

hortabelo

Tabelo prezentanta serion de aferoj kun respondaj horoj, ekzemple alvenhorojn de trajnoj; horaro: ĉiu lernanto havis apartan hor-tabelon laŭ siaj emoj kaj kapabloj [12]; necesas kunigi la datumojn pri spektantaro kaj hortabelon, kie listiĝas, por ĉiu stacio, je kiu preciza horo, minuto kaj sekundo komenciĝas ĉiu unuopa elsendo [13]. VD:programo
12. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 18a, p. 50a
13. Monato, Hektor Alos i Font: Spektantoj spektataj, 2003
angle:
timetable, schedule
beloruse:
расклад, графік
ĉeĥe:
jízdní řád, rozvrh hodin
france:
emploi du temps, horaire (ch. de fer etc.)
germane:
Stundenplan, Fahrplan, Sendeplan
hispane:
horario
japane:
時刻表 [じこくひょう], 時間割 [じかんわり]
katalune:
horari
nederlande:
dienstregeling
pole:
rozkład godzinowy (np. zajęć, wykładów, przedstawień)
slovake:
cestovný poriadok, časový poriadok

vertabeloPIV2 , tabelo de verecoMatVort

MAT
Logika operacio: vertabelo por implico [14]; la plej simpla maniero esplori taŭtologiojn en bulea algebro estas uzi vertabelojn [15].
angle:
truth table
beloruse:
табліца праўдзівасьці
france:
table de vérité
germane:
Wahrheitstafel, Wahrheitstabelle
hispane:
tabla de verdad, tabla de valores de verdad
hungare:
igazságtábla
japane:
真理値表 [しんりちひょう]
katalune:
taula de la veritat
pole:
tabela logiczna, tabela prawdy
ruse:
таблица истинности
ukraine:
таблиця істинності

administraj notoj