registro
-
Listo, paĝo, libro, dosiero...
en kiu oni registras:
en la fino de la verko estos presita alfabeta registro de temoj
PrV
;
ili havis apartan genealogian registron
[1];
mi enskribas ĉiujn naskitajn infanojn, post kiam mi baptis ilin […en]
la preĝejan registron
[2];
ĝi estas tro granda kalkula problemo, se oni volus kunmeti plenan registron de
liaj bonaj ecoj
[3];
[mi] iris rekte al la poŝtoficejo kaj enrigardis la registron de urbaj
komercaj adresoj
[4];
ni konas el la registro la diversajn en- kaj elvenojn
[5];
[vi] ne troviĝas en la registroj de balotintoj
[6].
etato,
indekso,
matrikulo,
statistiko3Rim.: La vorto devenas el latina ‚regerere‘, t.e. alporti, enskribi.
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. kroniko 4:33
2. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
3. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
4. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 29. Sorto Flatas, Sorto Batas.
5. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 23
6. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 11
2. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
3. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
4. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 29. Sorto Flatas, Sorto Batas.
5. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 23
6. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 11
- angle:
- register (n) list (n), register (n), record (n), roll (n)
- beloruse:
- рэестар, пералік
- ĉeĥe:
- kniha záznamů, registrační kniha, rejstřík
- ĉine:
- 名冊 [míngcè], 名册 [míngcè], 簿 [bù], 音域 [yīnyù], 簿冊 [bùcè], 簿册 [bùcè]
- france:
- registre
- germane:
- Verzeichnis, Register
- hispane:
- registro registro, cartilla
- japane:
- 登録簿 [とうろくぼ], 登記簿 [とうきぼ], 台帳 [だいちょう], 記録表 [きろくおもて], 声域 [せいいき], 音域 [おんいき]
- nederlande:
- register
- pole:
- ewidencja, wykaz, nagranie, zapis
- ruse:
- реестр
- slovake:
- evidencia, prehľad, registrácia, zápis, záznam
- ukraine:
- перелік, реєстр, список, реґістр
*registri
(tr)
- 1.
- Orde kaj metode skribi en tiucela libro aŭ kajero ciferojn, notojn pri faktoj, dokumentoj ks, pri kiuj oni volas konservi memoron: la restaĵo de la arboj […] estos malgrandnombra, kaj knabo povos ilin registri [7]; la popolon […] registri [8]; ĉiuj iris, por esti registritaj, ĉiu al sia urbo [9]; ĉiuj ili estis registritaj laŭ siaj nomoj [10]; kiu ankoraŭ ne enregistris sin Metrop ? la pakaĵojn oni n[…]registris en notlibroj [11]; li promesis zorge registri ĉiujn kritikojn kaj post ilia esploro enkonduki en la lingvon ĉiujn ŝanĝojn necesajn [12]; [tiu kreskaĵo] estas variaĵo! li diris […], ĝi ne estas registrita en la sistemo [13]! nenie estis registrita lia alveno, al neniu li prezentis sian pasporton aŭ alian paperon [14]; registrita letero [15]; ŝi sendis sian koverton en pli granda koverto per registrita poŝto [16]; la kvanto de registritaj TTT-ejoj atingis 101 435 253 [17]; la malsano estas registrata preskaŭ en ĉiuj kontinentoj [18]. enlistigi
- 2.
- (figure) Atenti por memori pri io: la lingvo […] estas produkto, kiun la individuo registras pasive [19]; li rigardis ŝian vizaĝon, sed ne sukcesis registri tremeton en ŝia mieno [20]; Jano registris tiujn faktojn sen granda surprizo, li pri tio interesiĝis nur pro kompleteco [21]; tion mi duonkonscie mense registris, kiam mi legis la leteron [22]. rimarki, noti
- 3.
-
Aŭtomate ekkonservi per spuroj, signoj aŭ kodoj.
- a)
- Tiel spuri la variojn de iu fenomeno: per videa kamerao oni registras la ir-vojojn de la vezikoj [23]; la skanilo registris la respondan cerban aktivecon, mezurante la sangan fluon [24]; ĝian eksplodon registris eĉ sismografoj en Bavario [25]; tiujare en Britio staris 4,2 gvataparatoj, do unu kamerao por 14 loĝantoj, ĉiu civitano estas registrata meznombre 300 fojojn tage [26]! detekti
- b)
- Tiel fiksi ricevatajn datumojn: Onezimo certe estis registranta sur kasedon sian tamtaman dancprogramon [27]; sonbende registritaj prelegoj, radioelsendoj, kantoj [28]; la parolistoj […] registris tiujn sondosierojn [29].
7.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 10:19
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 7:5
9. La Nova Testamento, Luko 2:3
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 8:20
11. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvara Ĉapitro
12. Ernest Drezen: Zamenhof, Zamenhof kaj reformoj en esperanto
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Folio el la ĉielo
14. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 27
15. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
16. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 23
17. AMik: Kiom grandas la virtuala mondo?, Monato, 2007/01, p. 18
18. Vladimir Lemelev: Epidemiaj sekvoj en Eŭropo, Monato, 2007/07, p. 22
19. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
20. Stellan Engholm: Vivo vokas, VII.
21. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 17
22. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 29
23. F. van Mook: Mezurado de malgrandaj aeraj velocitoj..., , La Domo, 1996-10 (12)
24. Oliver Kim: Robota mano regata de pensoj, Monato, 2007/05, p. 17
25. Stefan Maul: Monstra atompotenco, Monato, 2009/07, p. 7
26. Stefan Maul: Fratego fiaskas, Monato, 2008/07, p. 7
27. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Ne nur tamtamado
28. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
29. E. Cid: Por lerni Esperanton, 2005
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 7:5
9. La Nova Testamento, Luko 2:3
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 8:20
11. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvara Ĉapitro
12. Ernest Drezen: Zamenhof, Zamenhof kaj reformoj en esperanto
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Folio el la ĉielo
14. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 27
15. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
16. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 23
17. AMik: Kiom grandas la virtuala mondo?, Monato, 2007/01, p. 18
18. Vladimir Lemelev: Epidemiaj sekvoj en Eŭropo, Monato, 2007/07, p. 22
19. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
20. Stellan Engholm: Vivo vokas, VII.
21. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 17
22. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 29
23. F. van Mook: Mezurado de malgrandaj aeraj velocitoj..., , La Domo, 1996-10 (12)
24. Oliver Kim: Robota mano regata de pensoj, Monato, 2007/05, p. 17
25. Stefan Maul: Monstra atompotenco, Monato, 2009/07, p. 7
26. Stefan Maul: Fratego fiaskas, Monato, 2008/07, p. 7
27. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Ne nur tamtamado
28. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
29. E. Cid: Por lerni Esperanton, 2005
- angle:
- register (vt), record (vt) 1. register (vt), record (vt) 2. note (vt), notice (vt)
- beloruse:
- рэгістраваць
- ĉeĥe:
- evidovat, knihovat, registrovat, vést rejstřík, zapsat do rejstříku, zaznamenat
- ĉine:
- 記錄 [jìlù], 记录 [jìlù], 录 [lù], 錄 [lù], 录音 [lùyīn], 錄音 [lùyīn], 記事 [jìshì], 记事 [jìshì], 注册 [zhùcè], 註冊 [zhùcè], 記載 [jìzǎi], 记载 [jìzǎi], 載入 [zǎirù], 载入 [zǎirù]
- france:
- enregistrer 1. consigner (enregistrer) 3. relever (enregistrer)
- germane:
- 1. registrieren, verzeichnen, vermerken, einschreiben, eintragen, notieren ~ita letero: Einschreiben. per ~ita poŝto: als Einschreiben. 2. registrieren, bemerken, feststellen 3. aufzeichnen, aufnehmen
- hispane:
- registrar, inscribir, matricular, grabar, archivar, alistar, facturar (equipaje), recopilar (datos) 1. registrar, inscribir 2. anotar 3. registrar
- japane:
- 登録する [とうろくする], 記載する [きさいする], 記録する [きろくする], 書留にする [かきとめにする], 記憶にとどめる [きおくにとどめる]
- nederlande:
- registreren
- nepale:
- रेकर्ड
- pole:
- zapisać
- ruse:
- регистрировать ~ita letero: заказное письмо.
- slovake:
- registrovať, zaknihovať, zapísať do registra
- tibete:
- སྐད་པར་བཟོ་
- ukraine:
- реєструвати, записувати, вносити до списку, реєстру
registrado
- Ago registri: eliris dekreto de Cezaro Aŭgusto, ke la tuta mondo estu registrita, ĉi tiu estis la unua registrado, farita, kiam Kirenio estis reganto de Sirio [30]; Berg eksigis tri laboristojn, agitintajn kontraŭ nova formo de laborregistrado Metrop ; en pli ol dudek jaroj da atenta aŭskultado kaj da registrado de parola esperanto mi neniam spertis unu miskomprenon ŝulditan al mal- [31]; poŝkomputiloj ebligas eĉ registradon de sono [32].
30.
La Nova Testamento, Luko 2:2
31. Claude Piron: La bona lingvo, 3. Natura Sin-esprimado
32. Zoran Ćirić: Aĉeti tekokomputilon, Monato, 2003/10, p. 14
31. Claude Piron: La bona lingvo, 3. Natura Sin-esprimado
32. Zoran Ćirić: Aĉeti tekokomputilon, Monato, 2003/10, p. 14
- angle:
- registration
- beloruse:
- рэгістрацыя
- ĉeĥe:
- evidence, registrace (činnost), registrování
- ĉine:
- 录音 [lùyīn], 錄音 [lùyīn], 登記掛號 [dēngjìguàhào], 登记挂号 [dēngjìguàhào], 讀數掛號 [dúshùguàhào], 读数挂号 [dúshùguàhào], 視頻錄象 [shìpínlùxiàng], 视频录象 [shìpínlùxiàng]
- france:
- enregistrement
- germane:
- Aufzeichnung, Registrierung
- hispane:
- registro, grabación
- japane:
- 登録 [とうろく], 記載 [きさい], 記入 [きにゅう], 録音 [ろくおん], 録画 [ろくが]
- pole:
- rejestracja
- ruse:
- регистрация
- slovake:
- evidencia, prehľad, registrácia, zápis, záznam
- ukraine:
- реєстрація
registraĵo
- Tio, kion oni registras: magnetofona registraĵo de intervjuo kun la aktoro [33]; kompleta eldono de ŝiaj registraĵoj sur 72 kompaktaj diskoj [34]; spekti la koncertajn registraĵojn de la egipta kantistino [35].
33.
Boris Kolker: Aktoro malliberigita, Monato, 2001/02, p. 28
34. Konrad HINSEN: Um Keltum’, Monato, 2000/09, p. 15
35. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, Sahar KHALIFA: Arabaj virinoj en la kaptilo de bildoj, 1 Aŭg 2015
34. Konrad HINSEN: Um Keltum’, Monato, 2000/09, p. 15
35. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, Sahar KHALIFA: Arabaj virinoj en la kaptilo de bildoj, 1 Aŭg 2015
- angle:
- recording (n, result of recording)
- beloruse:
- запіс
- ĉine:
- 視頻錄象 [shìpínlùxiàng], 视频录象 [shìpínlùxiàng]
- germane:
- Aufzeichnung, Aufnahme (Ton)
- japane:
- 記録 [きろく], 登録事項 [とうろくじこう]
- pole:
- nagranie, zapis
registriĝi, enregistriĝi
(ntr)
- Enmeti sian informon, nomon kaj ceterajn, en liston, en registron por konservo; enskribiĝi: enigu vian retpoŝtadreson per kiu vi registriĝis kaj ni retpoŝte sendos instrukciojn [36]; Wadjda, estas ribelema 14-jaraĝa knabino, kiu enregistriĝis por loka konkurso de legado de la Korano [37].
36.
-: Nova pasvorto, Pasporta servo, [vidita en 2020]
37. G. P. Savio: Kial oni malpermesas al knabinoj bicikli?, Esperanta Retradio, 2016-07-15
37. G. P. Savio: Kial oni malpermesas al knabinoj bicikli?, Esperanta Retradio, 2016-07-15
- beloruse:
- рэгістравацца, зарэгістравацца, запісвацца
- ĉine:
- 報名 [bàomíng], 报名 [bàomíng], 值机 [zhíjī], 值機 [zhíjī]
- france:
- s'enregistrer
- germane:
- sich registrieren, aufgezeichnet werden
- hispane:
- inscribirse, registrarse
- japane:
- 登録を受ける [とうろくをうける], ログインする [ろぐいんする]
- pole:
- zarejestrować się, zalogować się
sonregistrilo
- Aparato, kiu povas registri kaj konservi sonojn: mi ĵus akiris sonregistrilon Olympus LS11 [38]. diktafono, magnetofono
- beloruse:
- гуказапісны апарат
- ĉeĥe:
- magnetofon
- ĉine:
- 記錄器 [jìlùqì], 记录器 [jìlùqì], 录音机 [lùyīnjī], 錄音機 [lùyīnjī]
- france:
- enregistreur (magnétophone)
- germane:
- Aufnahmegerät, Rekorder (Ton), Diktiergerät
- hispane:
- magnetófono, magnetofón, grabadora, registradora
- japane:
- 録音機 [ろくおんき], レコーダー
- pole:
- rejestrator dźwięku
- slovake:
- magnetofón
- ukraine:
- звукозаписуючий пристрій
terenregistro
- Mezura planaro de la bienoj kaj terposedoj, starigita por difini la terimpostojn kaj eviti koliziojn inter terposedantoj: en regiono „Alsace-Lorraine“ validas la sistemo de la germana juro: la proprieton transdonas la enskribo en terenregistron [39]. bienetato, katastro
39.
J. Duthilleul: La
rajto havi domon, Internacia Jura Revuo, 1977:1-1977:2
- angle:
- land register, register of title deeds, official real estate register
- beloruse:
- кадастр
- ĉeĥe:
- katastr nemovitostí
- ĉine:
- 簿冊 [bùcè], 簿册 [bùcè], 地籍 [dìjí]
- france:
- cadastre
- germane:
- Kataster, Grundbuch
- hispane:
- catastro
- hungare:
- telekkönyv, kataszter
- japane:
- 地籍簿 [ちせきぼ], 土地台帳 [とちだいちょう]
- katalune:
- cadastre
- nederlande:
- kadaster (register)
- pole:
- spis ziemi, kataster
- ruse:
- кадастр
- slovake:
- kataster nehnuteľností
- ukraine:
- кадастр
videregistrilo, videoregistrilo
- Aparato aŭ parto de aparato por videa registrado de bildoj: fabrikanto inventis aparaton, kiu […] malebligas rapidigi videoregistrilon dum la reproduktado de reklamoj [40]; la procedo de la ekzameniĝo fiksiĝas per videoregistrilo [41].
40.
Vastalto:
Terura inventaĵo, Akvosfero, 2006-04-20
41. G. Ŝilo, trad. V. Minin: Ĉu lingvo dum 7 tagoj..., Internacia Pedagogia Revuo, 2009:2
41. G. Ŝilo, trad. V. Minin: Ĉu lingvo dum 7 tagoj..., Internacia Pedagogia Revuo, 2009:2
- beloruse:
- відэарэгістратар
- ĉine:
- 摄影机 [shèyǐngjī], 攝影機 [shèyǐngjī], 录像机 [lùxiàngjī], 錄像機 [lùxiàngjī], 录影机 [lùyǐngjī], 錄影機 [lùyǐngjī]
- france:
- caméscope (enregistreur), magnétoscope
- germane:
- Videorekorder, Videokamera
- hispane:
- videocámara, filmadora
- japane:
- ビデオレコーダー
- pole:
- rejestrator obrazu
registrolibro
- angle:
- list (n), register (n), record (n), roll (n)
- beloruse:
- рэестар
- ĉeĥe:
- kniha záznamů, registrační kniha, rejstřík
- ĉine:
- 簿 [bù], 索引 [suǒyǐn], 目录 [mùlù], 目錄 [mùlù]
- france:
- registre (livre)
- germane:
- Verzeichnis, Register, Kladde (Register)
- hispane:
- registro, cartilla
- japane:
- 記録簿 [きろくぼ], 登録簿 [とうろくぼ]
- pole:
- księga rejestrowa
- ruse:
- реестр
- slovake:
- kniha záznamov
- ukraine:
- реєстраційна книга, іст. реєстр, реґістр