*etato
- 1.
- (malofte) PV Oficiala dokumento, priskribanta la staton de iu afero sub formo cifereca, tabeleca, listeca ks: etato de la elspezoj de komunumo PIV2 , de la ĉeestantaj studentoj PIV2 ; la nomo de tiu junulo estu skribita sur la unua etato de invititoj [1]. inventaro, listo, tabelo, registro
- 2.
- VdE Detala listo de la konstantaj, rekte salajrataj laborantoj en iu entrepreno, administracio ks; aro de tiuj laborantoj: la faktoroj ekonomiaj jam antaŭ kelkaj jaroj faris anakronisma la vivtenadon de la revuo kun kelkdek-persona etato kaj reduktiĝanta abonantaro [2]; (frazaĵo) forstreki el la etato (eksigi, maldungi) PIV2 . dungitaro, laborantaro, personaro
- 3.
- (evitinde) Statuso: li prenas lian nomon, lian civilan etaton, liajn renttitolojn, kaj al li donas interŝanĝe la siajn, tre sciante, ke la malvivulo ne povos protesti [3].
Rim.:
Estas malfacile difini la precizan signifon de tiu Fundamenta vorto.
Ja la rusa, pola kaj germana tradukoj sugestas signifon
strikte ligitan kun salajrataj laborantoj, la solan prezentatan
en VdE (tamen kun aldona signifo
„salajro“),
dum la tradukoj franca kaj angla akceptas pli vastan signifon, kiu
ŝajne disvastiĝis en la postaj vortaroj, sed restas
tre marĝene uzata.
1.
H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, ĉap. 4
2. La Ondo de Esperanto, Redakcie, 2000, No 11
3. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sesa
2. La Ondo de Esperanto, Redakcie, 2000, No 11
3. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sesa
- angle:
- *statement (financial), *condition, register, list, inventory, account, report, return (financial), table (data)
- beloruse:
- штат, штаты, кадры, пэрсанал, асабовы склад, пералік, сьпіс, вопіс
- ĉeĥe:
- seznam, soupis, výkaz k určitému datu
- ĉine:
- 預算計劃 [yùsuànjìhuà]
- france:
- 1. *état (liste, tableau) 2. liste du personnel, effectif (ensemble des employés), état (ensemble des employés), personnel (ensemble des employés) forstreki el la ~o: congédier (licencier), chasser (licencier), dégager de ses obligations, démettre de ses fonctions, démissionner (tr, démettre), licencier (limoger), limoger, radier des effectifs, rayer de dessus l'état (vx, limoger), rayer des cadres, rayer des effectifs, relever de ses fonctions, remercier (licencier), renvoyer (licencier), révoquer (limoger), mettre à la porte (licencier), lourder (licencier), vider (fam., licencier), virer (fam., licencier).
- germane:
- *Etat, Haushalt, Haushaltsmittel, Haushaltsplan, Aufstellung, Detailplan
- hungare:
- összesítő táblázat, részletes kimutatás, állománykimutatás, létszám
- japane:
- 明細表 [めいさいひょう], 報告書 [ほうこくしょ], リスト [りすと]
- pole:
- lista, *etat 1. raport, wykaz, budżet 2. lista płac, lista zatrudnionych, przyjętych forstreki el la ~o: skreślić z listy.
- portugale:
- 1. lista (de empregados, de salários)
- rumane:
- foaie
- ruse:
- *штат, штаты, кадры, личный состав, список, перечень, опись
- slovake:
- súpis, výkaz k určitému dátumu
- ukraine:
- штати (особовий склад), штатний розпис, список, перелік, опис
etata
- 1.
- Rilata al la etato.
- 2.
- VdE (p.p. laboranto) Estanta sur la etato 2 de la institucio, en kiu li laboras: li, etata funkciulo de TRP, nur komencis lerni Esperanton […] pro partiaj devoj [4]; en la elspezoplanon de REU povas esti [enigata] salajrado de la etataj funkciuloj de REU kaj de personoj dungataj laŭ laborkontraktoj [5]. eksteretata 2
- beloruse:
- штатны
- ĉeĥe:
- vykázaný, výkazový
- france:
- 2. salarié, faisant partie du personnel propre
- pole:
- 2. etatowy
- slovake:
- vykázaný, výkazový
- ukraine:
- штатний
bienetato
- PIV1 (malofte) terenregistro
- angle:
- land register, register of title deeds, official real estate register
- beloruse:
- кадастар
- ĉine:
- 地籍 [dìjí], 土地冊 [tǔdìcè]
- france:
- cadastre
- germane:
- Kataster, Grundbuch
- hispane:
- catastro
- hungare:
- telekkönyv, kataszter
- japane:
- 土地台帳 [とちだいちょう]
- katalune:
- cadastre
- nederlande:
- kadaster (register)
- pole:
- kataster, ewidencja gruntów
- ruse:
- кадастр
eksteretata
- 1.
- PIV1 Ne enkalkulita en la koncerna etato. ekstra
- 2.
- (p.p. laboranto) Laboranta en la koncerna institucio, sed salajrata de alia: nia ekster-etata redakcia koboldo denove kunlaboris [6]; Atanasov Atanas Danĉev [estas] eksa eksteretata kunlaboranto ĉe la Instituto de bulgara lingvo de la Akademio de Sciencoj [7]. etata 2
6.
La Ondo de Esperanto, 2001, №2
7. Akademio de Esperanto: Aktoj de la Akademio 1963-1967, Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – N° 9
7. Akademio de Esperanto: Aktoj de la Akademio 1963-1967, Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – N° 9
- beloruse:
- 1. зьнешні, дадатковы 2. пазаштатны
- france:
- prestataire (en contrat de prestation), en contrat de prestation, faisant partie du personnel externe 1. additionnel, extraordinaire (additionnel), complémentaire (additionnel), supplémentaire (additionnel), en plus
- japane:
- 臨時雇いの [りんじやといの]
plenetata
- (p.p. etata laboranto) Laboranta plentempe por la koncerna institucio: mi opinias, ke en ĉiu lernejo devas labori ne sole plenetata pedagogo, sed ankaŭ psikologo [8].
8.
Radio Polonia: Lernejo
sen perforto, 2008-10-27
- beloruse:
- штатны (супрацоўнік)
- france:
- employé à plein temps
- pole:
- pracujący na pełnym etacie