1statistik/o PV

statistiko

1.
MATPIV1 Branĉo de matematiko, proksima al probablokalkulo, kiu kolektas, analizas, interpretas kaj prezentas datumojn, influitajn de hazardo aŭ necertaj, kadre de sociaj sciencoj, medicino aŭ natursciencoj, ofte kun la celo tiri el ili sciojn pri la estonteco.
2.
Scienco celanta metodan klasigon de tiuj el la sociaj faktoj, kiuj estas mezureblaj kaj nombreblaj: tempo pasas inter ŝanĝo en la ekonomio kaj la observado de tiu ŝanĝo en la statistiko [1].
3.
Statistikaĵo.
1. Bo Sandelin: Makroekonomiko en la 20a jarcento, Monato, 2001:9, p. 14a
angle:
1. statistics
beloruse:
статыстыка
ĉeĥe:
statistika
ĉine:
統計學 [tǒngjìxué], 统计学 [tǒngjìxué], 統計 [tǒngjì], 统计 [tǒngjì], 統計數據 [tǒngjìshùjù], 统计数据 [tǒngjìshùjù]
france:
statistique
germane:
Statistik
hispane:
estadística
hungare:
statisztika
indonezie:
statistika
japane:
統計 [とうけい], 統計学 [とうけいがく]
katalune:
estadística
nederlande:
statistiek
pole:
1. statystyka
ruse:
1. математическая статистика 2. статистика 3. статистика
slovake:
štatistika
svede:
statistik
ukraine:
статистика

statistikaĵo

Rezulto aŭ rezultaro de statistika observado de fenomenoj ofte prezentata kiel tabelo aŭ grafikaĵo, statistiko3: estas interese observi la cititajn statistikaĵojn pri tiuj punktoj [2].
2. B. Kolker: Oni ne kulpigu la spegulon, Monato, 1997:2, p. 22a
ĉine:
統計 [tǒngjì], 统计 [tǒngjì]
france:
statistique (résultats)
hispane:
estadística (datos)
hungare:
statisztikai adat
indonezie:
statistik
japane:
統計 [とうけい]
katalune:
estadístic
nederlande:
een statistiek
ruse:
статистика, статистические данные

statistikisto

Fakulo pri elekto, kalkulo kaj interpreto de statistikaj mezuroj: d-ro Wild ... bonega naciekonomiisto kaj statistikisto [3].
3. L. Einstein: Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj de Leibnitz ĝis la nuna tempo, en: Fundamenta Krestomatio, 1904
france:
statisticien
japane:
統計学者 [とうけいがくしゃ]
ukraine:
статистик

vortstatistiko

LINMAT Statistika esploro pri aperoj de vortoj en tekstoj: ĉu vortstatistiko sufiĉas por la starigo de bazvortaro? [4].
4. G. Waringhien: Ĉu vortstatistiko sufiĉas..., Sciencaj studoj, 1958, p. 27a-30a
france:
lexicométrie
japane:
語彙統計学 [ごいとうけいがく]
katalune:
lexicometria

administraj notoj