korelacio
- 1.
- PIV1 Korelativeco, interrilateco: ankaŭ en Barato troviĝas forta korelacio inter virina edukado kaj la edukado de infanoj [1]; ofte oni devas rezigni serĉi klarigojn kaj anstataŭe akcepti nur korelaciojn, ĉar „granda datumaro” pli helpas respondi al „kio” ol al „kial” [2].
- 2.
- PIV2
(de du hazardaj variabloj
`X` kaj `Y`)
La kvociento de ilia kunvarianco al
la produto de iliaj respektivaj
variancaj devioj; simb.
`"Kor"(X,Y)="Kov"(X,Y)//(sigma(X)*sigma(Y))`.
Rim.: En pli malnovaj fontoj kutime troveblas „korelacia koeficiento“. Indas rimarki, ke la radiko „korelaci“ ŝajnas senutila kaj ke ne videblas malhelpoj anstataŭigi „korelacio“ per „korelativeco“ kaj „korelacia“ per „korelativeca“.
1.
Monato, A. Giridhar Rao: La barata ekonomio:
miraklo neefika
2. Monato, Lenio Marobin: La Granda Datumaro
2. Monato, Lenio Marobin: La Granda Datumaro
- angle:
- 2. correlation coefficient
- beloruse:
- 1. карэляцыя 2. каэфіцыент карэляцыі
- ĉeĥe:
- korelace, souvztažnost
- ĉine:
- 2. 相关系数 [xiāngguānxìshù]
- france:
- 2. corrélation (coefficient de corrélation), coefficient de corrélation
- germane:
- 1. Zusammenhang, Korrelation, Wechselbeziehung 2. Korrelationskoeffizient
- hungare:
- 1. korreláció 2. korreláció, viszonylagosság, kölcsönös összefüggés, kölcsönhatás
- nederlande:
- 1. afhankelijkheid, samenhang 2. correlatie
- pole:
- 2. korelacja, współczynnik korelacji
- portugale:
- 2. correlação
- ruse:
- 2. коэффициент корреляции
- slovake:
- korelácia, súvzťažnosť