*kvant/o

*kvanto

1.
Eco de io korpa, kiu (kvankam eble ne plu nombrebla) estas mezurebla (maso, pezo, volumeno, valoro); la mezurita nombro de tiu eco: laŭ la kvanto de manĝado de ĉiu ili kalkulu [1]; la tuta oro […] prezentis la kvanton de dudek naŭ kikaroj [2]; la kvanto de la kupro en ĉiuj tiuj iloj estis nemezurebla [3]; el vidpunkto de la parolarto, ne gravas nur la kvanto da vortoj, sed ankaŭ, kaj precipe, ilia taŭga uzado [4]; la mastrino, siaflanke, plendis pri la malgranda kvanto de la gastoj, pri la malfacilaj tempoj [5]; produktokvanto [6]; vendokvanto [7]; la totala grena importokvanto [8]; la eldonkvanto devos esti almenaŭ duoble pli granda ol la supozata vendokvanto en la proksimaj jaroj [9]; ne kvanto, sed kvalito decidas pri merito PrV . SIN:mezuro2VD:grando3, kvalito
Rim.: Kiam io estas nombrebla, oni kutime preferas la vorton „nombro“: Nombro da personoj, libroj, jaroj ktp.
2.
Iom granda aŭ tre granda nombro3 da objektoj aŭ personoj, ofte rilate al pli vasta tuto; kiomo: ŝi posedis en si sufiĉan kvanton da fortoj de spirito kaj volo Marta ; granda kvanto da laboro Marta ; super la altaj muroj troviĝis granda kvanto da kamentuboj, el kiuj eliradis fumo Marta ; [li] englutis grandegajn kvantojn de la sengusta, fadena kaj pastema turka konfitaĵo [10]; pago de ŝuldanto estas bona en ĉiu kvanto PrV . VD:amaso, iomete, porcio
angle:
quantity, amount
beloruse:
колькасьць
ĉeĥe:
frekvence, míra, podíl, poměr, rychlost, stupeň, četnost
ĉine:
数量 [shùliàng], 數量 [shùliàng], 多少 [duōshǎo], 量子 [liàngzǐ]
france:
quantité
germane:
1. Menge, Quantität eldon~o: Auflage (Publikation). 2. Menge, Anzahl
hispane:
cantidad
hungare:
1. mennyiség, kvantitás 2. mennyiség, szám
itale:
quantità
japane:
[はか], 数量 [すうりょう]
malaje:
1. jumlah
nederlande:
hoeveelheid
pole:
ilość, liczba, liczność
portugale:
quantidade
rumane:
cantitate
ruse:
количество
slovake:
miera, podiel, pomer, stupeň
tibete:
མང་ཉུང་
tokipone:
mute
ukraine:
кількість, величина

kvanta, kvanteca

Rilata al kvanto: la traduka aktivado el la kvanta vidpunkto estas impresa [11]; en tiu ĉi kazo kvantaj kreskoj en difinita momento transformiĝas en novajn, pli altgradajn kvalitojn [12]; scienco okupiĝas pri kvanta priskribo de la mondo [13]; ĉu tiun kvantan magrecon tamen kompensas elstara kvalito literatura [14]? kvanteca diferenco (kontraste al kvalita).
angle:
quantitative
beloruse:
колькасны
ĉeĥe:
kvantitativní, množstevní
ĉine:
[liàng]
france:
quantitatif
germane:
mengenmäßig, quantitativ
hispane:
cuantitativo, cuantitativa
hungare:
mennyiségi, kvantitatív
itale:
quantitativo (agg.)
japane:
量の [りょうの]
nederlande:
kwantitatief
pole:
ilościowy, licznościowy
ruse:
количественный
slovake:
kvantitatívny, množstevný
ukraine:
кількісний

mezkvanto PV

Meznombro: generacio estas la tuto de la proksimume samaĝaj homoj, vivantaj dum la sama tempospaco, kalkulata laŭ la tempo pasanta mezkvante inter la naskiĝoj de la gepatroj kaj de ties idoj [15].
angle:
medium quantity, medium amount
beloruse:
сярэдні лік
ĉeĥe:
průměrné množství
ĉine:
中常 [zhōngcháng], 平均 [píngjūn], 平均值 [píngjūnzhí]
france:
moyenne
germane:
Mittelwert, Durchschnitt
hungare:
középérték, átlag
itale:
media (sost.)
japane:
平均 [へいきん]
nederlande:
gemiddelde
pole:
średnia (liczba)
ruse:
среднее (число)
slovake:
priemerné množstvo

eldonkvanto

TIP Nombro de la ekzempleroj produktitaj por certa eldono: la broŝuro aperis en tre malgranda eldonkvanto [16]; eldonkvanto: 500 ekzempleroj [17]; multaj mendoj ne povis esti plenumitaj, ĉar la eldonkvanto estis tro malgranda [18].
angle:
issue (publication quantity)
beloruse:
наклад, тыраж
ĉeĥe:
náklad (počet výtisků), vydávané množství
ĉine:
发行量 [fāxíngliàng], 發行量 [fāxíngliàng]
france:
tirage (d'une publication)
germane:
Auflage (Anzahl)
hispane:
tirada (número de ejemplares que componen una edición)
hungare:
(kiadási) példányszám
japane:
発行部数 [はっこうぶすう]
nederlande:
oplage
pole:
nakład
ruse:
тираж
slovake:
náklad
ukraine:
наклад, тираж

mortokvanto

Nombro de mortoj en difinita grupo, demografie kalkulata laŭ jaro kiel elmilo de la samjara mezuma nombro de individuoj: iama absoluta misproporcio, rilate al la infana mortokvanto inter progresintaj kaj malprogresintaj landoj, estis malpliigita […] al 107 mortoj je 1000 novnaskitoj [19]; oni priesploris la mortokvanton de biciklistoj, kiuj partoprenis la t.n. Tour de France [20]; Tu eltrovis artemizion, drogon, kiu multe reduktis la mortokvanton de pacientoj suferantaj malarion [21].
19. Monato, Evgeni Georgiev: Aspektoj de vivekspekto, 2013
20. Monato, Paulo Sérgio Viana: Sportuloj, sanaj uloj, 2014
21. Selena: Fokusoj de la Semajno, Ĉina Radio Internacia, 2015-11-27
beloruse:
сьмяротнасьць (паказьнік)
ĉine:
死亡率 [sǐwánglù:]
france:
taux de mortalité
germane:
Sterberate
japane:
死亡数 [しぼうすう], 死亡率 [しぼうりつ]
pole:
śmiertelność
ukraine:
смертність

movokvanto

FIZPIV2
Fizika grando, egala al produto de maso per rapido (vektoro): ĉar movokvanto ĉiam konserviĝas, la sumo da movokvantoj antaŭ la kolizio devas egali la sumon da movokvantoj post la kolizio [22].
angle:
momentum (quantity in physics)
beloruse:
колькасьць руху, імпульс руху
ĉeĥe:
hybnost
ĉine:
声势 [shēngshì], 聲勢 [shēngshì], 动量 [dòngliàng], 動量 [dòngliàng], 突然的推动 [tūrándetuīdòng], 突然的推動 [tūrándetuīdòng]
france:
quantité de mouvement
germane:
Impuls
hispane:
cantidad de movimiento, impulso, ímpetu
hungare:
mozgásmennyiség, impulzus
itale:
quantità di moto
japane:
運動量 [うんどうりょう]
nederlande:
hoeveelheid van beweging
pole:
pęd
rumane:
impuls
ruse:
количество движения, импульс
slovake:
hybnosť
ukraine:
кількість руху, імпульс, розгін

naskokvanto

Nombro de naskoj en difinita grupo, demografie kalkulata laŭ jaro kiel elmilo de la samjara mezuma nombro de individuoj: la naskokvanto estas ege malalta – multaj paroj ne volas naski bebon [23]; inter 1992 kaj 2003 la loĝantaro de Rusio sume malkreskis je 3,5 milionoj pro la ŝrumpinta naskokvanto [24].
23. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Socio
24. K. Kniivilä: Homoj de Putin, 2016
beloruse:
нараджальнасьць
ĉine:
人口出生率 [rénkǒuchūshēnglù:], 出生率 [chūshēnglü], 生育率 [shēngyùlü]
france:
taux de natalité
germane:
Geburtenrate
japane:
出生数 [しゅっしょうすう], 出生率 [しゅっしょうりつ]
pole:
wskaźnik urodzeń
ukraine:
народжуваність

angula movokvanto

FIZViki
Fizika grando, egala al vektora produto de levilbrako per movokvanto: la dua leĝo de Kepler […] respondas al la konserva leĝo de angula movokvanto [25]; bazita sur la malcerteca principo de Werner Heisenberg, la ekzakta movokvanto kaj pozicio de la efektiva elektrono ne samtempe povas determiniĝi [26].
angle:
angular momentum
beloruse:
момант імпульсу, момант кінэтычны, момант вуглавы, момант арбітальны, момант колькасьці руху
ĉine:
角动量 [jiǎodòngliàng], 角動量 [jiǎodòngliàng]
germane:
Drehimpuls
hispane:
momento angular
itale:
momento angolare
japane:
角運動量 [かくうんどうりょう]
pole:
moment pędu, kręt
rumane:
moment cinetic

vendokvanto

Kvanto de venditaj varoj de iu vendejo, kategorio ks: mia meza vendokvanto grade altiĝis laŭ mia akiro de sperteco [27]; la eldonkvanto devos esti almenaŭ duoble pli granda ol la supozata vendokvanto […] tiel la libro estos havebla en la merkato dum sufiĉe longa tempo [28]; inter la oferto kaj bezono de laktaj produktoj jam estas ekvilibro, kaj plua kresko de la vendokvanto apenaŭ estas ebla [29]; pro la ĉina mendo la nombro de aĉetantoj de A380 leviĝis ĝis 15 kaj la suma vendokvanto ĝis 154 [30]. VD:debito
27. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 6. Kiu Ne Riskas, Tiu Ne Gajnas.
28. La Ondo de Esperanto, 1999, No 11 (61)
29. Monato, MU Binghua: Lakto ne ŝatata
30. Monato, Mu Binghua: Ĉinaj aviadaj kompanioj grandskale aĉetas, 2005
angle:
sales
beloruse:
аб'ём продажаў (фізычны), аб'ём рэалізацыі (фізычны)
ĉine:
營收 [yíngshōu], 营收 [yíngshōu], 銷量 [xiāoliàng], 销量 [xiāoliàng]
germane:
Absatz
pole:
wielkość sprzedaży

administraj notoj