*kvant/o UV *kvanto serĉi 'kvanto' [kvant.0o] 1.[kvant.0o.eco] Eco de io korpa, kiu (kvankam eble ne plu nombrebla) estas mezurebla (maso, pezo, volumeno, valoro); la mezurita nombro de tiu eco: laŭ la kvanto de manĝado de ĉiu ili kalkulu [1]; la tuta oro […] prezentis la kvanton de dudek naŭ kikaroj [2]; la kvanto de la kupro en ĉiuj tiuj iloj estis nemezurebla [3]; el vidpunkto de la parolarto, ne gravas nur la kvanto da vortoj, sed ankaŭ, kaj precipe, ilia taŭga uzado [4]; la mastrino, siaflanke, plendis pri la malgranda kvanto de la gastoj, pri la malfacilaj tempoj [5]; produktokvanto [6]; vendokvanto [7]; la totala grena importokvanto [8]; la eldonkvanto devos esti almenaŭ duoble pli granda ol la supozata vendokvanto en la proksimaj jaroj [9]; ne kvanto, sed kvalito decidas pri merito PrV . mezuro2grando3, kvalitoRim.: Kiam io estas nombrebla, oni kutime preferas la vorton „nombro“: Nombro da personoj, libroj, jaroj ktp. 2. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Iom granda aŭ tre granda nombro3 da objektoj aŭ personoj, ofte rilate al pli vasta tuto; kiomo: ŝi posedis en si sufiĉan kvanton da fortoj de spirito kaj volo Marta ; granda kvanto da laboro Marta ; super la altaj muroj troviĝis granda kvanto da kamentuboj, el kiuj eliradis fumo Marta ; [li] englutis grandegajn kvantojn de la sengusta, fadena kaj pastema turka konfitaĵo [10]; pago de ŝuldanto estas bona en ĉiu kvanto PrV . amaso, iomete, porcio 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 12:42. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 38:243. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 25:164. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto5. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, VIII6. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 77. Mu Binghua: Lakto ne ŝatata, Monato, 2000/12, p. 118. Monato, Mu Binghua: Grenokrizo minacas, 20059. La Ondo de Esperanto, 1999, No 11 (61)10. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe Aĥmed’ Paŝa’, la granda pentristo angle: quantity, amount beloruse: колькасьць ĉeĥe: frekvence, míra, podíl, poměr, rychlost, stupeň, četnost ĉine: 数量 [shùliàng], 數量 [shùliàng], 多少 [duōshǎo], 量子 [liàngzǐ] france: quantité germane: 1. Menge, Quantität eldon~o: Auflage (Publikation). 2. Menge, Anzahl hispane: cantidad hungare: 1. mennyiség, kvantitás 2. mennyiség, szám itale: quantità japane: 量 [はか], 数量 [すうりょう] malaje: 1. jumlah nederlande: hoeveelheid pole: ilość, liczba, liczność portugale: quantidade rumane: cantitate ruse: количество slovake: miera, podiel, pomer, stupeň tibete: མང་ཉུང་ tokipone: mute ukraine: кількість, величина kvanta, kvanteca serĉi 'kvanta' serĉi 'kvanteca' [kvant.0eca] Rilata al kvanto: la traduka aktivado el la kvanta vidpunkto estas impresa [11]; en tiu ĉi kazo kvantaj kreskoj en difinita momento transformiĝas en novajn, pli altgradajn kvalitojn [12]; scienco okupiĝas pri kvanta priskribo de la mondo [13]; ĉu tiun kvantan magrecon tamen kompensas elstara kvalito literatura [14]? kvanteca diferenco (kontraste al kvalita). 11. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto12. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto13. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, II. Pri kio temas?14. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 7 angle: quantitative beloruse: колькасны ĉeĥe: kvantitativní, množstevní ĉine: 量 [liàng] france: quantitatif germane: mengenmäßig, quantitativ hispane: cuantitativo, cuantitativa hungare: mennyiségi, kvantitatív itale: quantitativo (agg.) japane: 量の [りょうの] nederlande: kwantitatief pole: ilościowy, licznościowy ruse: количественный slovake: kvantitatívny, množstevný ukraine: кількісний mezkvanto PV serĉi 'mezkvanto' [kvant.mez0o] Meznombro: generacio estas la tuto de la proksimume samaĝaj homoj, vivantaj dum la sama tempospaco, kalkulata laŭ la tempo pasanta mezkvante inter la naskiĝoj de la gepatroj kaj de ties idoj [15]. 15. Vikipedio, Generacio angle: medium quantity, medium amount beloruse: сярэдні лік ĉeĥe: průměrné množství ĉine: 中常 [zhōngcháng], 平均 [píngjūn], 平均值 [píngjūnzhí] france: moyenne germane: Mittelwert, Durchschnitt hungare: középérték, átlag itale: media (sost.) japane: 平均 [へいきん] nederlande: gemiddelde pole: średnia (liczba) ruse: среднее (число) slovake: priemerné množstvo eldonkvantoserĉi 'eldonkvanto' [kvant.eldon0o] [kvant.eldon0o.TIP] Nombro de la ekzempleroj produktitaj por certa eldono: la broŝuro aperis en tre malgranda eldonkvanto [16]; eldonkvanto: 500 ekzempleroj [17]; multaj mendoj ne povis esti plenumitaj, ĉar la eldonkvanto estis tro malgranda [18]. 16. Ulrich Lins: La danĝera lingvo, studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto, Antaŭparolo de la 2a eldono17. Ulrich Matthias: Fajron sentas mi interne, I18. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto angle: issue (publication quantity) beloruse: наклад, тыраж ĉeĥe: náklad (počet výtisků), vydávané množství ĉine: 发行量 [fāxíngliàng], 發行量 [fāxíngliàng] france: tirage (d'une publication) germane: Auflage (Anzahl) hispane: tirada (número de ejemplares que componen una edición) hungare: (kiadási) példányszám japane: 発行部数 [はっこうぶすう] nederlande: oplage pole: nakład ruse: тираж slovake: náklad ukraine: наклад, тираж mortokvantoserĉi 'mortokvanto' [kvant.morto0o] [kvant.morto0o.DEM] Nombro de mortoj en difinita grupo, demografie kalkulata laŭ jaro kiel elmilo de la samjara mezuma nombro de individuoj: iama absoluta misproporcio, rilate al la infana mortokvanto inter progresintaj kaj malprogresintaj landoj, estis malpliigita […] al 107 mortoj je 1000 novnaskitoj [19]; oni priesploris la mortokvanton de biciklistoj, kiuj partoprenis la t.n. Tour de France [20]; Tu eltrovis artemizion, drogon, kiu multe reduktis la mortokvanton de pacientoj suferantaj malarion [21]. 19. Monato, Evgeni Georgiev: Aspektoj de vivekspekto, 201320. Monato, Paulo Sérgio Viana: Sportuloj, sanaj uloj, 201421. Selena: Fokusoj de la Semajno, Ĉina Radio Internacia, 2015-11-27 beloruse: сьмяротнасьць (паказьнік) ĉine: 死亡率 [sǐwánglù:] france: taux de mortalité germane: Sterberate japane: 死亡数 [しぼうすう], 死亡率 [しぼうりつ] pole: śmiertelność ukraine: смертність movokvantoserĉi 'movokvanto' [kvant.movo0o] PIV2 Fizika grando, egala al produto de maso per rapido (vektoro): ĉar movokvanto ĉiam konserviĝas, la sumo da movokvantoj antaŭ la kolizio devas egali la sumon da movokvantoj post la kolizio [22]. 22. Vikipedio, Movokvanto angle: momentum (quantity in physics) beloruse: колькасьць руху, імпульс руху ĉeĥe: hybnost ĉine: 声势 [shēngshì], 聲勢 [shēngshì], 动量 [dòngliàng], 動量 [dòngliàng], 突然的推动 [tūrándetuīdòng], 突然的推動 [tūrándetuīdòng] france: quantité de mouvement germane: Impuls hispane: cantidad de movimiento, impulso, ímpetu hungare: mozgásmennyiség, impulzus itale: quantità di moto japane: 運動量 [うんどうりょう] nederlande: hoeveelheid van beweging pole: pęd rumane: impuls ruse: количество движения, импульс slovake: hybnosť ukraine: кількість руху, імпульс, розгін naskokvantoserĉi 'naskokvanto' [kvant.nasko0o] [kvant.nasko0o.DEM] Nombro de naskoj en difinita grupo, demografie kalkulata laŭ jaro kiel elmilo de la samjara mezuma nombro de individuoj: la naskokvanto estas ege malalta – multaj paroj ne volas naski bebon [23]; inter 1992 kaj 2003 la loĝantaro de Rusio sume malkreskis je 3,5 milionoj pro la ŝrumpinta naskokvanto [24]. 23. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Socio24. K. Kniivilä: Homoj de Putin, 2016 beloruse: нараджальнасьць ĉine: 人口出生率 [rénkǒuchūshēnglù:], 出生率 [chūshēnglü], 生育率 [shēngyùlü] france: taux de natalité germane: Geburtenrate japane: 出生数 [しゅっしょうすう], 出生率 [しゅっしょうりつ] pole: wskaźnik urodzeń ukraine: народжуваність angula movokvantoserĉi 'angula movokvanto' [kvant.angulamovo0o] Viki Fizika grando, egala al vektora produto de levilbrako per movokvanto: la dua leĝo de Kepler […] respondas al la konserva leĝo de angula movokvanto [25]; bazita sur la malcerteca principo de Werner Heisenberg, la ekzakta movokvanto kaj pozicio de la efektiva elektrono ne samtempe povas determiniĝi [26]. 25. Vikipedio, Leĝoj de Kepler26. Vikipedio, Elektrono angle: angular momentum beloruse: момант імпульсу, момант кінэтычны, момант вуглавы, момант арбітальны, момант колькасьці руху ĉine: 角动量 [jiǎodòngliàng], 角動量 [jiǎodòngliàng] germane: Drehimpuls hispane: momento angular itale: momento angolare japane: 角運動量 [かくうんどうりょう] pole: moment pędu, kręt rumane: moment cinetic vendokvanto serĉi 'vendokvanto' [kvant.vendo0o] Kvanto de venditaj varoj de iu vendejo, kategorio ks: mia meza vendokvanto grade altiĝis laŭ mia akiro de sperteco [27]; la eldonkvanto devos esti almenaŭ duoble pli granda ol la supozata vendokvanto […] tiel la libro estos havebla en la merkato dum sufiĉe longa tempo [28]; inter la oferto kaj bezono de laktaj produktoj jam estas ekvilibro, kaj plua kresko de la vendokvanto apenaŭ estas ebla [29]; pro la ĉina mendo la nombro de aĉetantoj de A380 leviĝis ĝis 15 kaj la suma vendokvanto ĝis 154 [30]. debito 27. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 6. Kiu Ne Riskas, Tiu Ne Gajnas.28. La Ondo de Esperanto, 1999, No 11 (61)29. Monato, MU Binghua: Lakto ne ŝatata30. Monato, Mu Binghua: Ĉinaj aviadaj kompanioj grandskale aĉetas, 2005 angle: sales beloruse: аб'ём продажаў (фізычны), аб'ём рэалізацыі (фізычны) ĉine: 營收 [yíngshōu], 营收 [yíngshōu], 銷量 [xiāoliàng], 销量 [xiāoliàng] germane: Absatz pole: wielkość sprzedaży administraj notoj