indekso
- 1.
- Aboca listo de vortoj aŭ nomoj, ordinare kun indiko de la originalaj trovlokoj de la listeroj: persona indekso [1]; tema indekso [2]; en 1963 aperis Indekso de Semoj, Bulboj kaj Vivaj Plantoj [3]; preskaŭ ĉiuj mencioj pri Platono, citoj el liaj verkoj kaj indeksoj de liaj verkoj uzas la Stephanus-paĝnumeradon [4]; bibliografia indekso [5]; la programeto faras indekson de la tuta enhavo de la komputilo [6]. enhavtabelo, registro1
- 2.
- Listo de libroj, kies legadon malpermesis la katolika eklezio: pro ĉi tiu idearo li estis listigita de papo Pio 12a en la Indekso de la malpermesitaj aŭtoroj [7]; (figure) dum la komunismo Dio estis en la nigra indekso [8].
Rim.:
Ne uzu la vorton en la senco indico:
glikemia indekso (mallonge GI) montras por ĉiu nutraĵo, kiom rapide la
karbonhidratoj eniras la sangon
[9].
1.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Nomaro De Kunlaborintoj
2. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Nomaro De Kunlaborintoj
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
4. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Antaŭparolo de la Tradukinto
5. Monato, Carlo Minnaja: Esperantologio reaperas, 2006
6. Monato, Roland Rotsaert: Google Desktop Search: serĉilo por la propra komputilo, 2005
7. Monato, Carlo Minnaja: Ne trudu, ne mortigu ..., 2013
8. Monato, Hradil Jozefo: Ĉu la dekalogo ankoraŭ validas?, 2004
9. Monato, Lode Van De Velde: Sablohorloĝo forŝovas piramidon, 2013

- angle:
- index 2. Index Librorum Prohibitorum
- beloruse:
- 1. індэкс, указальнік 2. індэкс
- ĉeĥe:
- abecední rejstřík, index, seznam
- ĉine:
- 1. 索引 [suǒyǐn], 引得 [yǐndé], 目录 [mùlù]
- france:
- index
- germane:
- 1. Stichwortverzeichnis, Index, Inhaltsverzeichnis 2. Index Romanus, Verzeichnis verbotener Bücher, Index librorum prohibitorum
- hispane:
- índice
- hungare:
- index
- itale:
- 1. indice (di un testo) 2. indice (lista libri proibiti)
- japane:
- 索引 [さくいん], 禁書目録 [きんしょもくろく]
- nederlande:
- index
- portugale:
- 1. índex (índice de livro) 2. índex (catolicismo)
- ruse:
- 1. индекс, указатель, справочная таблица
- slovake:
- index, zoznam zakázanej literatúry
- ukraine:
- покажчик, індекс