indic/o PVEF

indico

1.
TIP En simbola formulo, preciziga kromteksto (precipe numero, literoj) lokita apud baza simbolo supre aŭ malsupre, kaj dekstre aŭ maldekstre: en la skribaĵoj H2O, a1, a2, ... an+1 ĉiu el la nombroj kaj la esprimo n+1 estas suba indico; en PIV-aj kapvortoj la numeron de la Oficiala Aldono oficialiginta la vorton indikas supra indico.
2.
KOMP En programlingvoj, esprimo indikanta la numeron de elemento de tabelo en la koncerna dimensio ― linion (horizontalon), kolumnon (vertikalon), paĝon ktp: en C la indicoj aperas inter ortaj krampoj, kiel en a[i,j+1].
3.
MAT[1](fakula ĵargono) (de familio, vico, aŭ matrico) Elemento en ĝia fonto-aro: vicoj estas familioj kun entjeraj indicoj; la termoj de konstanta vico ne dependas de la indico; la indicoj de matrico konsistas el entjeraj duopoj; la indico de matrica elemento (la indico, kies bildo ĝi estas). VD:termo.
4.
EKONFIZKEM Nombro, plej ofte kvociento, ricevita per serio da observaĵoj, karakterizanta substancon, procezon aŭ fenomenon: FIZ refrakta indico (kvociento de la sinuso de la incida angulo per la sinuso de la refrakta angulo); EKON vivkosta indico; en la najbaraj baltaj landoj Latvio kaj Estonio la inflacia indico iom superis tiun de Litovio [2]; la indico de ekonomia libereco en Litovio kreskis [3]; al grupo de malalta mortokvanto apartenas viroj kun KMI (Korpomasa Indico) 23-26 (diketaj homoj) kaj virinoj kun KMI 19-29 [4]; la indico de aglutineco estas la rilatumo de la aglutinaj konstruoj, A, al la juntoj inter vortelementoj, J, do A/J [5].
Rim.: Pli trafa nomo por tiu nocio estus indikilo; tio klaras en la ekzemplo la indico Nikkei estas barometro de la Tokia borso, en kiu indico kompariĝas al la indikilo de aerpremo/vetero. [Sergio Pokrovskij]
5.
(arkaismo) Indikaĵo: trompaj indicoj; oni trovis indicojn de lia krimo; mankas en la nuna momento pruvoj aŭ eĉ nuraj indicoj pri supozita danĝero de tiaj nutraĵoj [6]; laŭ multaj indicoj mi heredis precipe genojn de mia avo [7].
1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 13
2. Monato, LAST: Litovio: Eta recesio
3. Monato, Roland Rotsaert: Baltio: Ekonomia libereco
4. Monato, Hori Yasuo: Dikuloj maldikiĝu!, 2009
5. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 3. Morfologio
6. Monato, Roberto Pigro: Superbazare modifitaj ..., 2011
7. Monato, Stefan Maul: Dikeco, 2007
angle:
suba ~o: subscript. supra ~o: superscript. 3. index 4. index, indicant, indator
beloruse:
індэкс, паказьнік
ĉeĥe:
faktor, index, koeficient, součinitel, ukazatel, číslo
ĉine:
1. 指数 [zhǐshù] 2. 指数 [zhǐshù], 索引字母 [suǒyǐnzìmǔ] 4. 指标 [zhǐbiāo], 指数 [zhǐshù]
france:
indice suba ~o: indice (souscrit, inférieur). supra ~o: indice (supérieur). 3. indice refrakta ~o: indice de réfraction. vivkosta ~o: indice du coût de la vie.
germane:
1. Index 2. Index 3. Index 5. Indiz, Hinweis
hispane:
1. índice suba ~o: subíndice. supra ~o: superíndice. 2. índice 3. índice 4. índice, indicador refrakta ~o: índice de refracción. vivkosta ~o: índice del coste de la vida. 5. indicio
hungare:
1. index (kitevő), kitevő (index) suba ~o: alsó index. supra ~o: felső index. 2. index 3. index 4. index, mutatószám, jelzőszám refrakta ~o: törésmutató. vivkosta ~o: fogyasztói árindex. 5. jel (utaló jel), utalás (jel)
japane:
指数 [しすう], 率 [りつ], 添え字 [そえじ]
nederlande:
3. index 4. index refrakta ~o: index. 5. aanwijzing
pole:
3. wskaźnik, indeks
portugale:
índice (de fórmula; física, matemática, química)
ruse:
1. индекс suba ~o: нижний индекс. supra ~o: верхний индекс. 2. индекс 3. индекс 4. показатель, индекс refrakta ~o: показатель преломления. 5. признак, показатель
slovake:
faktor, index, koeficient, ukazovateľ, číslo
ukraine:
ознака, показник, індекс

administraj notoj