term/o Z PV

termo

MAT
Konsista parto de iu matematika objekto: sen scii, kiu estas la enhavo, aŭ la valoro, de la termo, ni ne povas doni respondon al la demando [1].
a)
PIV1 (de aŭ en sumo, adicio aŭ subtraho) Ĉiu el la argumentoj de la koncerna operacio: sumo ne dependas de la ordo de ĝiaj termoj. SIN:sumero.
b)
(evitinde) [2] (de frakcio) Ĉiu el la entjeroj ĝin difinantaj; ĝia numeratorodenominatoro.
c)
[3] (de proporcio) Ĉiu el la termoj 1.b de la frakcioj ĝin difinantaj: en proporcio `a//b=c//d` produto de la ekstremaj termoj (`a` kaj `d`) egalas al produto de la mezaj (`b` kaj `c`).
d)
(de paroopo) Ĉiu el la objektoj ĝin konsistigantaj, konsiderata kune kun sia rango: `x` estas la unua termo de la paro `(x,y)`. VD:komponanto, koordinato, kanona projekcio.
e)
MatVort (de vicofamilio) Ĉiu el ĝiaj bildoj, konsiderata kune kun sia indico: la vico, kies ĝenerala termo egalas produton de konstanto per ĝenerala termo de konverĝanta vico, mem konverĝas; la n-a termo de vico (la bildo de `n` per ĝi).
f)
[4] (de serio) Termo 1.e de la serio, konsiderata kiel vico; alternative kaj ekvivalente: termo 1.a en parta sumo de la serio. SIN:sumero
g)
[5] (de polinomo) Termo 1.e de la polinomo, konsiderata kiel vico (koeficiento); alternative, sed ne ekvivalente: termo1.a en la sumo de unutermaj polinomoj ĝin konsistigantaj: la konstanta termo de polinomo X estas 0; la nekonstanta termo de polinomo `2*bb X^2+bb X^0` estas 2 (alternative: `2*bb X^2`).
h)
(de (n,p)-matrico) Termo 1.e de la matrico, konsiderata kiel familio. SIN:elemento, koeficiento.
i)
(evitinde) =flanko (de ekvacio).
Rim.: Pro manko de internacieco, kelkaj preferas la terminojn „ano“ aŭ „membro“ por nomi termon de paro aŭ vico, „elemento“ aŭ „koeficiento“ por nomi termon de matrico. Koncerne sumon aŭ serion ŝajnas, ke „termo“ ne vekas ĝenon. Koncerne polinomojn necesas atenti, ke la du eblaj difinoj kunvivas senprobleme, sed en okazo de ambigueco oni povus uzi la pli tradician terminon „koeficiento“. Uzo de la sufikso „-ero“, jam konata en „sumero“, kaj foje aperanta en „vicero“, povus esti eleganta solvo por ricevi pli racian aron da terminoj sumero, vicero, op-ero, matricero, polinomero, frakciero, proporciero, produtero... sed, krom ĝia eventuala manko de internacieco, la termino „termo“ jam tre kontentige kaj aŭtoritate plenumas ĉiujn ĉi funkciojn.
Rim.: Varmbanejon oni ankaŭ nomas termo.
angle:
1.a addend, summand, term 1.c term 1.d component 1.e member, term ĝenerala ~o: general term. n-a ~o: n-th member, n-th term. 1.f member, term 1.g coefficient, term 1.h coefficient (of a matrix), entry (of a matrix), element (of a matrix) 1.i member (of an equation), term (of an equation)
ĉeĥe:
prvek matematické řady, člen
france:
1.a terme (d'une somme) 1.c terme (d'une proportion) 1.d terme (d'un n-uplet), composante (d'un n-uplet) 1.e terme (d'une suite) ĝenerala ~o: terme général (d'une suite ou d'une série). n-a ~o: terme de rang n (d'une suite). 1.f terme (d'une suite) 1.g terme (d'un polynôme), coefficient (d'un polynôme) 1.h coefficient (d'une matrice), terme (d'une matrice), élément (d'une matrice) 1.i terme (d'une égalité), membre (d'une égalité)
germane:
Term 1.a Addend, Summenglied, Summand 1.c Glied 1.d Komponent 1.e Glied ĝenerala ~o: allgemeines Glied. n-a ~o: n-tes Glied. 1.f Glied 1.g Koeffizient, Glied 1.h Glied (einer Matrix), Koeffizient (einer Matrix), Element (einer Matrix) 1.i Seite, Glied
hispane:
término (matemáticas)
hungare:
1.a tag, összeadandó 1.c felosztás része 1.d tag, komponens 1.e tag (sorozaté) ĝenerala ~o: általános tag (sorozaté). n-a ~o: (sorozat) n-edik tagja. 1.f tag (soré) 1.g tag (polinomé) 1.h elem (mátrixé) 1.i oldal (egyenleté)
itale:
termine (mat.), elemento ĝenerala ~o: termine generale.
japane:
[こう], 名辞 [めいじ]
nederlande:
lid (v.e.vergelijking), term
nepale:
अवधि
pole:
1.a składnik (sumy) 1.c wyraz (proporcji) 1.d wyraz (ciągu skończonego) 1.e wyraz (ciągu) ĝenerala ~o: wyraz ogólny (ciągu lub szeregu). n-a ~o: n-ty wyraz (ciągu). 1.f składnik (szeregu), wyraz (szeregu) 1.g składnik (wielomianu), współczynnik (wielomianu) 1.h współczynnik (macierzy), element (macierzy) 1.i strona (równania)
portugale:
1.a termo
ruse:
1.a слагаемое 1.c член 1.d компонента (вектора), член (пары) 1.e член ĝenerala ~o: общий член. n-a ~o: n-й член. 1.f член 1.g коэффициент, член 1.h коэффициент (матрицы), компонента (матрицы), элемент (матрицы) 1.i часть (уравнения)
slovake:
prvok matematického radu, člen
ukraine:
член (дробу, рівняння), терм

dutermo

MAT
Sumo aŭ diferenco de du termoj1.a: kompleksa nombro estas dutermo de la formo `a+bi`; kvadrato de dutermo `(a-b)^2` egalas al tritermo `a^2-2ab+b^2`.
SIN:binomo
angle:
binomial
france:
binôme
germane:
Binom
hispane:
binomio
hungare:
binom
itale:
binomio
japane:
二項式 [にこうしき]
nederlande:
binomium
pole:
dwumian
ruse:
двучлен, бином kvadrato de du~o: квадрат двучлена.

tritermo

MAT
Algebra esprimo konsistanta el tri termoj1.a interligitaj per plusoj aŭ minusoj: kvadrata tritermo `ax^2+bx+c`.
SIN:trinomo
angle:
trinomial
ĉeĥe:
trinom, trojčlen
france:
trinôme
germane:
Trinom
hispane:
trinomio
hungare:
trinom
itale:
trinomio
japane:
三項式 [みっこうしき]
pole:
trójmian
ruse:
трёхчлен kvadrata tri~o: квадратный трёхчлен.
slovake:
trojčlen

n-termo

MATMatVort
Polinomo kun `n` termoj; esprimo, konsistanta el `n` adiciataj termoj: unutermo (monomo), dutermo; tritermo, kvartermo...
Rim. 1: Ĉi tiu termino aspektas oportuna, radikŝpara, kaj tre simila al ĝiaj slavlingvaj ekvivalentoj, kiuj montras al polinomoj. Tamen pro la multsenceco de „termo“, tiu termino kunportas ĝenan ambiguecon: ja `bb X+a+b` estas triterma esprimo, sed duterma polinomo. La samon eblas diri pri „plurtermo“.
Rim. 2: La ĉi-supra rimarko 1a estas iom naiva: temas pri tute malsamaj karakterizoj, kaj en ĉiu lingvo oni povas distingi la gradon de polinomo (kvadrata, kuba ktp) kaj la nombron de termoj de plurtermo: kvadrata, kuba dutermo; kaj plurtermo ne nepre estas speco de potencoserio: `a-b+9c` estas tritermo, sed ĝi ne nepre difinas funkcion (almenaŭ ruslingve „plurtermo“ estas pli ĝenerala nocio ol „polinomo“). [Sergio Pokrovskij]
angle:
unu~o: monomial. kvar~o: quadrinomial.
france:
polynôme à n termes unu~o: monôme. kvar~o: quadrinôme.
germane:
unu~o: Monom. kvar~o: Quadrinom.
hungare:
n-tagú polinom unu~o: egytag. kvar~o: négytag.
itale:
unu~o: monomio. kvar~o: quadrinomio.
nederlande:
unu~o: monomium.
pole:
unu~o: jednomian. kvar~o: czworomian.
ruse:
unu~o: одночлен, моном. kvar~o: четырёхчлен.

plurtermo

MAT[6]
Algebra esprimo konsistanta el kelkaj termoj1.a interligitaj per plusoj aŭ minusoj: trigonometria plurtermo.
6. Plena Ilustrita Vortaro, -nomialo, polinomo
ĉeĥe:
mnohočlen, polynom
hispane:
polinomio
itale:
polinomio
ruse:
многочлен
slovake:
mnohočlen

administraj notoj

pri ~o 1.d:
        Trd de laŭ dtv-Atlas. Kontroli trd en.
        [MB]
      
pri ~o 1.i:
        Mi ne scias, cxu mi bone faris aldonante ĉi tiun sencon.
        Ĝi ŝajnas sufiĉe internacia, se konsideri mian
        multlingvan
        leksikonon (term/terme/Glied/chlen... sed la franca "membre"
        estas pli natura), sed MatVort ne konas ĝin kaj preferas
        "flanko" kaj MatTerm (p. 47) havas "membro". [MB]
      
pri ~o 1.i:
        Ĝi estas tute nekomprenebla por ruslingvano (kiu dirus
        "dekstra, maldekstra PARTO de ekvacio, egalaĵo").  "Termo
        de ekvacio" estas tute katastrofa pro la konfuzo kun la
        termoj konsistigantaj la flankojn de la ekvacio.
        [Sergio]
      
pri term/o :
  PIV1 kaj MatVort konas radikon "nomialo", kiu aperas nur en
  kunmetaĵoj de la tipo "n-nomialo" kaj signifas "potenco de
  n-terma polinomo". Ekz-e "dunomialo" estas ajna potenco de binomo
  (ax+b), (x+y) ks. Fakte tiuj terminoj montriĝas utilaj nur sub
  adjektiva formo por traduki nacilingvajn esprimojn de la tipo
  "dunomiala egalaĵo", "plurnomiala probablodistribuo"...
  Ŝajnas al mi, ke malderivi radikon "nomialo" el tiuj malmultaj
  uzoj estis ludo eble amuza, sed vana kaj nekontentiga.
  Mi volonte proponus pli E-stilajn terminojn de la tipo:
  "binompotenca" aux "dutermopotenca egalaĵo",
  "polinompotenca probablodistribuo", ks. Oni eĉ povus ellasi
  "potenc" kaj diri "binoma egalaĵo" sen risko de konfuzo, sed ne
  "duterma egalaĵo", kio resendas al la rimarko.
  Bricard proponis la radikon "nomj", el kiu li derivis "ununomjo",
  "dunomjo" ktp kaj per internaciaj afiksoj "polinomjo", "binomja",
  ks. Ŝajnas, ke li esprimis unua la bezonon de "binomja"
  (fariĝinta "dunomjalo" poste) apud "dunomja", sed tian bezonon
  mi konsideras troigita.
  [MB]