9matric/o JED

9matrico

1.
TEK Reliefa modelo: bulo, peco aŭ muldilo, per kiu oni povas fabriki similajn pecojn per fandado, frapo, giso, premo: monerojn oni frapas per matrico.
a)
TIP Formo por gisi litertipojn.
b)
Kartona formo preme reproduktita de kompostaĵo, per kiu oni povas gisi stereotipon1. VD:kliŝo1
c)
(en galvanoplastiko) Formo, kiu kovriĝas per maldika tavolo de metalo. VD:patrico
2.
FOTKIN Kliŝo2: iu el la produktantoj ŝatas akiri pli da profito kaj kaŝe ofertas al kopiemuloj la matricon de la filmo [1]; aperis duvoluma Katalogo […], kies (hektografajn) matricojn, por 554 paĝoj, Steiner skribis mem [2].
3.
GEOL Grundomaso, de rokoj, konsistanta el grajnetaj kristaloj, ĉirkaŭanta pli grandajn kristalojn: en Sudafriko, diamantoj ofte estas ekstraktataj el matrico de argila roko (kimberlito) nomita „flava grundo“ [3].
4.
MATPIV1 (kun `n` horizontaloj kaj p vertikaloj): en lineara algebro, determinanto estas funkcio kiu asociigas skalaron `det(A)` al ĉiu `n xx n` kvadrata matrico [4]; memadjunkta matrico aŭ hermita matrico estas kvadrata matrico kun kompleksaj elementoj kiu estas egala al sia konjugita transpono [5]. SIN:(n,p)-matrico
5.
KOMP Dudimensia tabelo: tiun analizon oni povas prezenti per la matrico (6), en kiu la simbolo + indikas pozitivan valoron de la koncerna trajto binara, la simbolo – negativan (malan) valoron [6]; usonaj filmoj kiel „La matrico“ aŭ „Okuloj larĝe fermitaj“ levas la demandon pri la svagaj limoj inter realo kaj sonĝo, inter efektivo kaj imago, inter frenezo kaj racio [7]. VD:vektoro
Rim.: Ne konfuzu kun: utero (latine: matrix).
angle:
matrix 4. matrix
beloruse:
матрыца
ĉine:
[mú], 模具 [mújù], 模型 [móxíng], 模子 [múzi], 矩阵 [jǔzhèn], 矩陣 [jǔzhèn], 方阵 [fāngzhèn], 方陣 [fāngzhèn]
france:
4. matrice
germane:
1. Matrize 2. Negativ (Film) 3. Matrix 4. Matrix 5. Tabelle
hispane:
matriz
hungare:
mátrix 1.a anyaminta 1.b matrica 1.c anyaforma 1. matrica (alakítószerszám) 4. mátrix
japane:
鋳型 [いがた], 金型 [かながた], 抜き型 [ぬきがた], 母型 [ぼけい], 行列 [ぎょうれつ], 石基 [せっき], 基質 [きしつ]
nederlande:
1.c matrijs 1. matrijs 4. matrix 5. matrix
pole:
4. macierz
portugale:
1.c matriz 1. matriz 4. matriz 5. matriz
ruse:
матрица 4. матрица
ukraine:
матриця, материнська порода, жильна порода

matrici

(tr)
Formi per matrico: li transdonis al sinjoro Povondra vizitkarton, sur kiu estis matricita ankro [8].
angle:
form a matrix
beloruse:
утвараць матрыцу
france:
matricer
germane:
eine Matrix bilden, eine Matrix formen
hispane:
formar una matriz

(n,p)-matrico

MAT (super komuteca korpo `bb K`) Bildigo de `bb I xx bb J` al `bb K`, kie `bb I={1,2,...,n}` kaj `bb J={1,2,...,p}`: matricon `A` oni kutime signas kiel familion, t.e. per skribaĵo `(a_(ij))_(i,j in bb I xx bb J)`, kie `a_(ij)` signas la bildon de `(i,j)` per `A` kaj estas nomata elemento (aŭ koeficiento) de `A` kun indico `(i,j)`; la nombrojn da horizontaloj kaj vertikaloj de `(n,p)`-matrico oni nomas ties dimensioj kaj signas ilin per skribaĵo de la tipo `(n,p)``n xx p`; eblas prezenti al si `(n,p)`-matricon `A` kiel rektangulan tabelon, ĉe la interkruciĝo de kies `i`-a horizontalo kaj `j`-a vertikalo staras la elemento `a_(ij)`.
Rim.: Multaj fakaj terminoj rilatantaj al matricoj baziĝas sur la ĉi-supre menciita tabela metaforo.
SIN: Malpli fakece: matrico kun n horizontaloj kaj p vertikaloj; VD: Partoj de matrico: horizontalo, vertikalo, diagonalo, submatrico; elemento, indico de elemento, koeficiento, termo; atributoj de matrico: dimensioj, ajgeno, rango, spuro, determinanto, minoro, kofaktoro; rimarkindaj ecoj de matrico: kvadrata, diagonala, diagonaligebla, triangula, simetria, hermita, regula; operacioj super matricoj: matrica adicio, matrica multipliko, multipliko de matrico per skalaro, transpono; SUB: Specifaj matricoj: unuomatrico, nulmatrico, matrico de homomorfio, jakobia matrico de bildigo, horizontalo, vertikalo.
(n,p)-matrico
angle:
n-by-p matrix
beloruse:
матрыца памерам n×p
france:
matrice n×p
germane:
(n,p)-Matrix
hungare:
n×p méretű mátrix
pole:
macierz n×p
ruse:
матрица размера n×p

nulmatricoMatVort , matrica nulo

MAT (n,p)-Matrico, kies ĉiuj elementoj estas nulaj: nulmatrico estas nulo rilate al la matrica adicio.
angle:
null matrix
beloruse:
нуль-матрыца
ĉine:
零矩阵 [língjǔzhèn], 零矩陣 [língjǔzhèn]
france:
matrice nulle
germane:
Nullmatrix
hungare:
nullmátrix
pole:
macierz zerowa
ruse:
нуль-матрица

submatrico

MAT (de (n,p)-matrico `A`) Tia `(n′,p′)`-matrico `B`, ke (1) `n′ le n` kaj `p′ le p`, (2) la elemento de `B` kun indico `(i,j)` egalas al la elemento de `A` kun indico `(alpha(i),beta(j))`, kie `alpha` (respektive `beta`) estas strikte kreskanta bildigo de `{1,2,...,n′}` al `{1,2,...,n}` (respektive de `{1,2,...,p′}` al `{1,2,...,p}`): el `(n,p)`-matrico oni povas formi `p` submatricojn kun dimensioj `(n,1)`; eblas prezenti al si submatricon `B` per tio, kio restas el matrico `A`, kiam oni forstrekis iujn horizontalojn kaj vertikalojn de ĝi.
angle:
submatrix
beloruse:
падматрыца
ĉeĥe:
submatice
france:
sous-matrice
germane:
Untermatrix
hungare:
részmátrix
pole:
podmacierz
ruse:
подматрица
slovake:
submatica

unuomatrico, matrica unuo

MAT (n,p)-Matrico, kies ĉiuj termoj estas nulaj, krom la diagonalaj, kiuj egalas al la unuo: la unuomatricon oni kutime signas per `I`; unuomatrico estas unuo rilate al la matrica multipliko.
angle:
unit matrix
beloruse:
матрыца адзінкавая
ĉine:
单位矩阵 [dānwèijǔzhèn], 單位矩陣 [dānwèijǔzhèn]
france:
matrice unité
germane:
Einheitsmatrix
hungare:
egyésgmátrix
pole:
macierz jednostkowa
ruse:
единичная матрица

jakobia matrico

MAT (de bildigo `f` de `p`-dimensia al `n`-dimensia normohavaj spacoj, diferencialebla ĉe punkto `a`) La (n,p)-matrico de ĝia diferencialo ĉe `a`: la ĝenerala elemento de la jakobia matrico de `f` ĉe `a` egalas al `del_jf_i(a)`. VD:Jakobio, jakobiano.
angle:
Jacobian matrix
ĉine:
雅可比矩阵 [yǎkěbǐjǔzhèn], 雅可比矩陣 [yǎkěbǐjǔzhèn]
france:
matrice jacobienne
germane:
Jacobische Matrix
hungare:
Jacobi-mátrix
pole:
macierz Jacobiego, macierz jakobianowa
ruse:
функциональная матрица

matrico de vektora homomorfio

MAT (p.p. homomorfio `f` de `p`-dimensia vektora spaco `bb E` al `n`-dimensia `bb F`, ambaŭ super korpo `bb K`, rilate al respektivaj bazoj `bb B_(bb E)` kaj `bb B_(bb F)`) Tia (n,p)-matrico `A` super `bb K`, ke `a_(ij)` estas la `i`-a komponanto laŭ bazo `bb B_(bb F)` de la bildo per `f` de la `j`-a vektoro de `bb B_(bb E)`: la matrico de endomorfio estas kvadrata; la matrico de idento estas la unuomatrico; la matrico de kunligaĵo de du homomorfioj egalas al la produto de la matricoj de ĉiu homomorfio.
angle:
matrix of a linear mapping
france:
matrice d'application linéaire
germane:
Matrix einer linearer Abbildung
hungare:
vektor-homomorfizmus mátrixa
pole:
macierz odwzorowania liniowego
ruse:
матрица линейного преобразования

administraj notoj

pri unuo~o, ~a unuo:
    Mi ne trovis auxtoritatan fonton por tiu termino. MatVort
    havas "~a unito" kaj "~unito", kiun mi opinias duoble
    nekonvenaj: unue pro la uzo de "unito" kaj due pro la ordo
    de elementoj. Mi preferis terminon paralelan al "nulmatrico",
    "nulvektoro". [MB]
  
(n,p)-~o: Mankas dua fontindiko.
(n,p)-~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
nul~o, ~a nulo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sub~o: Mankas dua fontindiko.
sub~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
unuo~o, ~a unuo: Mankas dua fontindiko.
unuo~o, ~a unuo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
jakobia ~o: Mankas dua fontindiko.
jakobia ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o de vektora homomorfio: Mankas dua fontindiko.
~o de vektora homomorfio: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.