determini
(tr)
- 1.
- Precize fiksi ion necertan: determini la sencon de iu vorto, la kaŭzon de iu akcidento, la distancon inter luno kaj tero, la motivojn de ago, determini la specon de fungo [1]; mi ne povis determini la punkton, kie la fikcioj apartiĝis de la realaĵoj [2]; la ordo de la nukleotidoj de RNA estas determinita de la vicordo de aliaj nukleotidoj en la geno mem [3]; kompari tion kion oni spektas kun la ŝablonoj por determini, kion oni spektis [4]; oni instalis birilojn, aparatetojn, kiuj povas determini, kie la aŭto troviĝas [5]; Hundertwasser determinis la uzadon de rekta linio en la arto kiel „instrumenton de l' diablo“ [6]; (evitinde) tio, kio plej determinis min (senhezitigis min) en tiu klopodado, estis la timo al [ilia malbona] destino [7]. eltrovidecidi, destini, difini
- 2.
- Pliprecizigi la sencon de apuda frazero: la artikolo determinas la substantivon; verbo determinita de adverbo; determina adjektivo.
1.
Kiamaniere
distingi la fungojn? ‐ manlibro por
kolektantoj
2. J.-J. Rousseau trad. A. Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Kvina promenado
3. Steĉjo Norvell: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16-17
4. Monato, Hektor Alos i Font: Spektantoj spektataj
5. Monato, Paul Peeraerts: Birada sistemo helpas pli kaj pli da ŝoforoj
6. Evgeni Georgiev: Orfiĝinta beleco, Monato, 2000/07, p. 12
7. J.-J. Rousseau trad. A. Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Naŭa promenado
2. J.-J. Rousseau trad. A. Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Kvina promenado
3. Steĉjo Norvell: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16-17
4. Monato, Hektor Alos i Font: Spektantoj spektataj
5. Monato, Paul Peeraerts: Birada sistemo helpas pli kaj pli da ŝoforoj
6. Evgeni Georgiev: Orfiĝinta beleco, Monato, 2000/07, p. 12
7. J.-J. Rousseau trad. A. Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Naŭa promenado
- afrikanse:
- bepaal
- albane:
- përcaktuar
- amhare:
- መወሰን
- arabe:
- حدد
- armene:
- որոշել
- azerbajĝane:
- müəyyən
- beloruse:
- вызначаць, азначаць
- bengale:
- নির্ধারণ
- birme:
- သတ်မှတ်
- bosne:
- odredi
- bulgare:
- определи
- ĉeĥe:
- determinovat, určovat, vymezit
- ĉine:
- 1. 釆 [biàn]
- dane:
- bestemme
- estone:
- kindlaks
- eŭske:
- zehazteko
- filipine:
- matukoy
- france:
- 1. déterminer, définir, fixer 2. déterminer (gramm.) ~a: déterminatif.
- galege:
- determinar
- germane:
- bestimmen 1. determinieren
- guĝarate:
- નક્કી
- haitie:
- detèmine
- haŭse:
- ƙayyade
- hebree:
- לקבוע
- hinde:
- निर्धारित
- hispane:
- determinar
- hungare:
- 1. meghatároz, determinál 2. meghatároz (nyelvtanilag)
- igbe:
- chọpụta
- irlande:
- chinneadh
- islande:
- ákvarða
- japane:
- 決定する [けっていする]
- jave:
- nemtokake
- jide:
- באַשטימען
- jorube:
- mọ
- kanare:
- ನಿರ್ಧರಿಸಲು
- kartvele:
- განსაზღვრავს
- katalune:
- 1. determinar
- kazaĥe:
- анықтау
- kimre:
- penderfynu
- kirgize:
- белгилөө
- kmere:
- កំណត់
- koree:
- 결정
- korsike:
- ditarminendu
- kose:
- ukumisela
- kroate:
- utvrdilo
- kurde:
- binavkirin
- latine:
- statuere
- latve:
- noteikt
- laŭe:
- ການກໍານົດ
- litove:
- nustatyti
- makedone:
- утврди
- malagase:
- mamaritra
- malaje:
- menentukan
- malajalame:
- തീരുമാനിക്കുക
- malte:
- jiddeterminaw
- maorie:
- whakatau
- marate:
- निर्धारित
- monge:
- txiav txim
- mongole:
- тодорхойлох
- nederlande:
- bepalen, vaststellen
- nepale:
- निर्धारित
- njanĝe:
- kudziwa
- okcidentfrise:
- bepale
- panĝabe:
- ਪਤਾ ਕਰਨ
- paŝtue:
- معلومه کړي
- pole:
- 1. determinować, określać, ustalać, wyznaczać 2. determnować, określać
- portugale:
- determinar, fixar, definir
- ruande:
- menya
- ruse:
- 1. определять, устанавливать 2. определять
- samoe:
- fuafua
- sinde:
- اهو طئي
- sinhale:
- තීරණය
- skotgaele:
- dearbhadh
- slovake:
- spresniť, určiť, vymedziť
- slovene:
- določitev
- somale:
- loo go’aamiyo
- ŝone:
- ona
- sote:
- hore na
- sunde:
- nangtukeun
- svahile:
- kuamua
- taĝike:
- муайян кардан
- taje:
- กำหนด
- tamile:
- தீர்மானிக்க
- tatare:
- билгеләү
- telugue:
- గుర్తించడానికి
- ukraine:
- визначити
- urdue:
- کا تعین
- uzbeke:
- aniqlash
- vjetname:
- xác định
- zulue:
- linqume
determino
- 1.
- Ago determini.
- 2.
- Kategorio de propozicia semantiko, maniero aktualigi nomon (plej ofte, substantivon) indikante ĉu ĝi referencas objekton situacie unikan (difina determino) aŭ rilatan al tuta klaso (nedifina determino) ktp: por esprimi ĉi tiujn specojn de determino (determinoj difina, nedifina, kvalita, elekta, maldifina) la lingvo posedas certan nombron da determinaj adjektivoj, kiuj aperas sub diversaj formoj: unu el ili, la artikolo, estas nevaria; kelkaj estas puraj adjektivoj (multa, kelka, certa); kelkaj havas la formon de prepoziciaĵoj (multe da, iom da); fine tie ĉi klasiĝas ankaŭ la formoj respondaj al la individuiga formo de la tabelpronomoj (iu, tiu, kiu, ĉiu, neniu) kaj la a-finaĵa tabelserio [8] en la rusa lingvo determino estas esprimata per plensencaj determiniloj (montraj, posedaj pronomoj ktp), vortordo, modalaj vortoj, sed precipe per la kunteksto.
8.
PAG, §75.
- beloruse:
- 1. вызначэньне, азначэньне 2. катэгорыя вызначанасьці-нявызначанасьці
- france:
- détermination (action de déterminer), fixation
- germane:
- Bestimmung
- hebree:
- נחישות
- hungare:
- meghatározás, determinálás, determináció
- japane:
- 決定 [けってい], 確定 [かくてい], 測定 [そくてい], 限定 [げんてい]
- katalune:
- 2. determinació
- pole:
- 1. określanie 2. określenie
- ruse:
- 2. категория определённости-неопределённости
determinanto
- 1.
- Kaŭzanta cirkonstanco: el psikologia vidpunkto, la starigataj problemoj ne tuŝas nur la personon, kiu metis ilin, sed ankaŭ la medion […], gravas do konsideri ĉiujn determinantojn [9].
- 2.
- a)
- (de `n` vektoroj de n-dimensia vektora spaco, rilate al bazo) Ilia bildo per la ununura n-lineara, alterna formo, kiu ĵetas la opon de bazvektoroj al 1.
- b)
- [10] (de (n,n)-matrico `A` super korpo `bb K`) Determinanto 2.a de ĝiaj `n` vertikaloj, konsiderataj kiel vektoroj de `bb K^n`, rilate al ties kanona bazo; simb. `det A`: la determinanto de `a` egalas al `sum_sigma(epsilon_sigma prod_i A_(i,sigma(i)))`, kie `i` varias de 1 al `n`, `sigma` varias en la aro de permutoj super `{1,2,...,n}`, kaj `epsilon_sigma` signas la parecon de `sigma`; la determinanto de matrico egalas al la determinanto de ĝia transponaĵo; matrico estas inversigebla, se kaj nur se ĝia determinanto ne estas nula.
- c)
- (de endomorfio en finidimensia vektora spaco) Determinanto 2.a de la bildoj per ĝi de ĉiu vektoro de ajna bazo, rilate al la sama bazo: la determinanto de endomorfio ne dependas de la elektita bazo; la determinanto de endomorfio egalas al determinanto 2.b de ĝia matrico rilate al kiu ajn bazo.
- angle:
- determinant
- beloruse:
- вызначнік
- bulgare:
- детерминанта
- ĉine:
- 决定者 [juédìngzhě] 2. 行列式 [hánglièshì]
- france:
- déterminant (math., subst.)
- germane:
- Determinante 1. Maßgebender Umstand
- hebree:
- קוֹצֵב
- hungare:
- determináns
- japane:
- 限定辞 [げんていじ], 行列式 [ぎょうれつしき]
- katalune:
- determinant
- nederlande:
- determinant
- pole:
- wyznacznik 1. okoliczność przyczyny
- ruse:
- определитель
determinilo
- Lingva rimedo en formo de vorto, prepoziciaĵo aŭ vortero, esprimanta determinon: la artikolo estas determinilo, kiu servas por klarigi la frazon precizigante ke la priparolato estas konata al la aŭskultanto [11]
11.
PAG, §76.
- angle:
- determiner
- beloruse:
- дэтэрмінатыў
- ĉine:
- 确定者 [quèdìngzhě]
- germane:
- Bestimmungswort
- hungare:
- determináns
- japane:
- 限定詞 [げんていし]
- katalune:
- determinatiu
- pole:
- determinant
- ruse:
- детерминатив
determinismo
- 1.
- Teorio, kiu konsideras ĉion en sia kampo kiel determinitan, antaŭkalkuleblan.
- 2.
- Doktrino, kiu rigardas ĉion en la universo kiel determinitan, kaj juĝas hazardon, liberan volon aŭ similajn nociojn iluziaj: por Sp[inoza] do ekzistas severa, neeskapebla determinismo [12]. fatalismo
12.
S. Aarse:
Spinoza..., Sennacieca Revuo, 1970, numero 98a, p. 28a-44a
- beloruse:
- дэтэрмінізм
- bulgare:
- детерминизъм
- ĉine:
- 1. 决定论 [juédìnglùn]
- france:
- déterminisme
- germane:
- Determinismus
- hebree:
- דטרמיניזם
- japane:
- 決定論 [けっていろん]
- nederlande:
- determinisme
- pole:
- determinizm
nedeterminismo
- Teorio, kiu ne klarigas ĉion en sia kampo per determinoj, lasante lokon al pluraj ebloj, al nekalkulebleco...: la nedeterminismo de la kvantuma fiziko [13].
13.
J. Bailhache:
Metafizikaj pripensoj, [vidita en 2007-03]
- beloruse:
- індэтэрмінізм
- bulgare:
- индетерминизъм
- ĉeĥe:
- indeterminismus
- france:
- indéterminisme
- nederlande:
- indeterminisme
- pole:
- niedeterminizm
- slovake:
- indeterminizmus
subdetermini
jakobia determinanto
- (de bildigo inter du `n`-dimensiaj reelaj normohavaj spacoj, diferencialebla ĉe punkto `a`) La determinanto 2.b de ĝia jakobia matrico ĉe `a`: la jakobia determinanto estas determinanto de la jakobia matrico, kiu estas difinita se ĝi estas kvadrata matrico [15]. jakobianoJakobio
- angle:
- Jacobian determinant, Jacobian
- beloruse:
- функцыйны вызначнік, якабіян
- france:
- déterminant jacobien, jacobien (subst.)
- germane:
- Jacobische Determinante
- hungare:
- Jacobi-determináns
- katalune:
- determinant jacobià
- pole:
- jakobian
- ruse:
- функциональный определитель, якобиан
administraj notoj
pri
~i 1.:
Se la esprimo "~i iun fari ion„ ne estas francismo, indus modifi la difinon, por ke ĝi validu ankaŭ por tiu. [MB]pri ~i 1.:
Mi ja opinias ke uzi “determini" en la senco "decidigi" estas francajxo, kaj ke la ekzemplo estas neimitenda kaj tial forigenda. [Sergio]pri ~o:
Mi enkondukis la difinojn laŭ PIV1, sed manke de ekzemploj la dua senco ne aspektas tre fidinda al mi. Mi demandas min, ĉu ne eblus uzi ĉi tiun vorton kun la (francisma?) senco "stato de iu ~ita". [MB]pri ~o:
Mi forigis la sencon „stato“, kiu efektive ŝajnas tre dubinda, sed anstataŭe verkis la gramatikan snc, kiun probable celis la aŭtoroj. [Sergio]