adicii
(tr)
[1]
[1]
-
Aldoni nombrojn, kvantojn unu al la alia, kaj kunigi ilin en
unu solan:
se ni adicias 4 kaj 4, ni ricevas 8;
adicii `x` al `y`,
`x` kaj `y`;
li […] duonvoĉe kaj nekompreneble legas la tie
notitajn prezojn kaj
enkape adicias
[2];
al la diferenco adiciante la aktualan jaron
[3];
kiam oni adicias ĉiujn havaĵojn de Belgio en eksterlando kaj
deprenas ĉiujn
eksterlandajn ŝuldojn oni konservas por 2009 pluson de 45 %
[4];
oni adicias ĉiujn nukleonojn – do protonojn kaj neŭtronojn –
kaj parolas pri la
izotopoj oksigeno-16, oksigeno-17 kaj oksigeno-18
[5].
Rim. 1: En nefaka kunteksto oni povas diri „aldoni“ anstataŭ „adicii“, kaj oni „pliigas“ tion, al kio oni „aldonas“.Rim. 2: La ĉi-supra difino estas malbona kaj matematike, kaj lingve. Pli konvenas deiri el la substantivo adicio (kiel faras PIV2), kaj trakti la argumentojn egale; t.e. la regmodelo „adicii ikson kaj ipsilonon“ (la sola menciita en PIV2) estas bona; dum la malsimetria „adicii ikson al ipsilono“ (aŭ inverse?) estas evitinda. [Sergio Pokrovskij]Rim. 3: La priskriboj per „aldoni“, „pliigi“ ktp estas maltaŭgaj, ili priskribas ne la matematikan operacion `x+y`, sed komputadan (algoritman) operacion `x "+=" y`, alivorte `x=x+y`. La matematika operacio `x+y+z` neniel ŝanĝas la valorojn de `x,y,z`; dum en komputado oni ofte uzas helpan reĝistron (ekz-e tiun de la ekrano de kalkulilo), kies valoron oni jes „pliigas“, al kiu oni „aldonas“ la adiciatojn: `S=x;S"+="y;S"+="z`. Tiu operacio += evidente ne estas komuta, ĝi estas alio ol adicio (kvankam adicio estas ĝia parto). [Sergio Pokrovskij]
1.
Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 9
2. Monato, Bernhard Pabst: Inter libroj posttagmeze, 2008
3. Yamasaki Seikô: Ĉu vere kristana erao?, Monato, 2000/04, p. 17
4. Monato, Ivo Durwael: Krizo de la eŭro, 2011
5. Monato, Pejno Simono: Moderna minaco: radioaktiveco, 2011
2. Monato, Bernhard Pabst: Inter libroj posttagmeze, 2008
3. Yamasaki Seikô: Ĉu vere kristana erao?, Monato, 2000/04, p. 17
4. Monato, Ivo Durwael: Krizo de la eŭro, 2011
5. Monato, Pejno Simono: Moderna minaco: radioaktiveco, 2011
- angle:
- add
- beloruse:
- складваць
- ĉeĥe:
- sečíst, sčítat
- ĉine:
- 加 [jiā], 增 [zēng], 加号 [jiāhào], 加號 [jiāhào]
- dane:
- addere, lægge sammen
- france:
- additionner, ajouter
- germane:
- addieren, hinzufügen
- hebree:
- adicii
- hispane:
- sumar
- hungare:
- összead
- indonezie:
- menjumlahkan, menambahkan
- japane:
- 加える [くわえる], 足し算する [たしざんする]
- nederlande:
- optellen
- pole:
- dodać
- portugale:
- adicionar, aditar, adir, somar
- ruse:
- сложить (мат.), складывать (мат.)
- slovake:
- sčítať, spočítať
- svede:
- addera
- ukraine:
- додавати (знаходити суму)
adicio
- 1.
- VdE (elementa aritmetiko) La operacio adicii: `10+8=18` (legu: dek plus ok estas dek ok, aŭ dek kaj ok estas dek ok); kvitanci plej pezan adicion [6]; malpermesita estas ankaŭ adicio: do ĉiufoje, kiam ludanto gajnas karton, li neeviteble aldonos al sia propra gajnkartaro du kartojn, nenial tri aŭ kvar kiel en aliaj ludoj [7].
- 2.
- [8] (en ringo) Ĝia unua operacio.
6.
Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Al Paul Verlaine
7. Monato, Roberto Pigro: Trufludo, 2014
8. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, ringo
7. Monato, Roberto Pigro: Trufludo, 2014
8. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, ringo
- angle:
- addition
- beloruse:
- складваньне
- ĉeĥe:
- přidání, přídavek, příměs, přísada
- ĉine:
- 1. 加上 [jiāshàng], 加法 [jiāfǎ], 加号 [jiāhào], 加號 [jiāhào], 和 [hé]
- france:
- addition
- germane:
- Addition
- hebree:
- חיבור
- hispane:
- suma
- hungare:
- összeadás
- indonezie:
- penjumlahan
- itale:
- addizione
- japane:
- 足し算 [たしざん], 加法 [かほう]
- nederlande:
- optelling
- pole:
- dodawanie
- portugale:
- adição
- ruse:
- сложение
- slovake:
- sčítanie prídavok, prísada
- svede:
- addition
- ukraine:
- додавання
adiciato
PIV1
-
Nombro, kiun oni adicias al alia
nombro; alidire: dua termo en adicio.
Rim. 1: Pro la komuteco de adicio nenio malhelpas nomi „adiciato“ ankaŭ la unuan termon. Se oni bazus la terminologion sur la metaforo „pliigi“, kaj ne „aldoni“, estus facile paroli pri „pliigato“ (unua termo) kaj „pliiganto“ (dua termo). Aspektas stranga ankaŭ la manko de la formo „adicianto“, dum ekzistas „multiplikanto“. La kialo kuŝas en tio, ke ĉe „multipliki“, „dividi“, „pliigi“, „malpliigi“ la dua argumento aperas kiel instrumento, kiu per facila semantika ŝovo povas alpreni funkcion de subjekto. Male, ĉe „adicii“ kaj „subtrahi“, la dua argumento rolas kiel objekto kaj ne povas alpreni la funkcion de subjekto.Rim. 2: Laŭ la rekomendinda modelo „adicii ikson kaj ipsilonon“, ĉiuj argumentoj de adicio estas adiciatoj; apartigi la duan estas atavismo de iu mezepoka skolo, tre stranga por moderna matematikisto. Tute senhezite oni parolas pri „la unua adiciato“, „la deka adiciato“, „ĉiuj adiciatoj“ ktp: pro tio, ke ĉiuj `U` adiciatoj pozitivas […] pro `S le 1` la unua adiciato neniam povas negativiĝi […] [9]. [Sergio Pokrovskij]
- angle:
- addend
- beloruse:
- складнік
- ĉeĥe:
- adiční produkt, adukt, produkt adice
- france:
- nombre à ajouter, second terme
- germane:
- Addend, Auktor
- hispane:
- sumando
- hungare:
- összeadandó
- japane:
- 被加数 [ひかすう], 加数 [かすう]
- pole:
- drugi składnik dodawania
- ruse:
- слагаемое
- slovake:
- adičný produkt, sčítanec, zlúčenina
matrica adicio
- (de du (n,p)-matricoj) Operacio, kiu konsistas en poelementa adicio: la ĝenerala elemento `c_(ij)` de la rezulto de adicio de `A` al `B` estas `a_(ij)+b_(ij)`; la operacioj de matrica adicio kaj matrica multipliko estas aparte simplaj por diagonalaj matricoj [10].
- angle:
- matrix addition
- beloruse:
- складаньне матрыц
- ĉeĥe:
- maticové sčítání
- ĉine:
- 榘陣加法 [jǔzhènjiāfǎ], 矩阵加法 [jǔzhènjiāfǎ]
- france:
- addition matricielle
- germane:
- Matrizenaddition
- hungare:
- mátrixösszeadás
- indonezie:
- penjumlahan matriks
- pole:
- dodawanie macierzy
- ruse:
- сложение матриц
- slovake:
- sčítanie matíc maticové sčítanie
polinoma adicio
- Unua operacio en polinom-ringo, kiu konsistas en poterma adicio: la ĝenerala termo `bb S_n` de la rezulto de adicio de `bb P` al `bb Q` estas `bb P_n+bb Q_n`.
- angle:
- polynomial addition
- beloruse:
- складаньне мнагаскладаў
- ĉeĥe:
- sčítání mnohočlenů
- france:
- addition polynomiale
- germane:
- Polynomaddition
- hungare:
- polinóm-összeadás
- indonezie:
- penjumlahan polinom
- pole:
- dodawanie wielomianów
- portugale:
- adição polinomial
- ruse:
- сложение многочленов
- slovake:
- sčítanie mnohočlenov sčítanie mnohočlenov
administraj notoj
pri
matrica ~o:
polinoma ~o: Mankas fontindiko.
polinoma ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Kontroli trd de. [MB]pri polinoma ~o:
Kontroli trd de/en. [MB]matrica ~o: Mankas dua fontindiko.
polinoma ~o: Mankas fontindiko.
polinoma ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.