operacio
- 1.
-
Tasko, laŭplane, laŭregule plenumata kiel parto de
procedo
teĥnika, administra, kuraca, kalkula ktp;
ordinare temas pri nesimpla tasko postulanta
ĝustan aplikon de instrumentoj kaj aliaj rimedoj:
munta operacio;
poŝta operacio;
(figure)
li montris al ni la okulojn de la kato, suprenŝovante ĝiajn
palpebrojn
[…] kaj la kato, kvankam la operacio ŝajne ne tre
plaĉis al ĝi, tamen
[…] tenis sin tre trankvile
FK
;
li transprenu la operacion malmunti la Komunistan Partion
[1].
- a)
- Ĥirurgia procedo, kuraccele farata per manoj kaj per instrumentoj, por modifi la staton de organo, aŭ por fortranĉi malsanan nekuraceblan parton de korpo: bedaŭrinde, praktikadon de […] pentrado kaj biciklado – iom malhelpas sekvoj de ses operacioj, kiujn suferis mia dekstra mano [2]; operacio ĉe lia lango ne sukcesis plene forigi la malagrablan lispadon de lia elparolado [3]; kuracistoj faris al ŝi cezaran operacion: naskiĝis knabo [4].
- b)
- Aro da rimedoj, kiujn oni kombinas por akiri profitojn; transakcio: komercaj, borsaj operacioj; la pastroj petis Amonon pri longa vivo por Ramzes XII-a kaj pri ekstermo de Fenicianoj, kiuj malbonigis al ili la financajn operaciojn [5]; [la] registaro proponis enkonduki malpermeson de financaj operacioj kun la landoj, kiuj ne manifestos pretecon kunlabori en la batalo kontraŭ „forlavo“ de malpura mono [6]; kuntiri informojn el diversaj komputiloj por plirapidigi komercajn operaciojn [7].
- c)
- Movoj de trupoj destinitaj por sukcesigi atakon aŭ defendon; operaco: de kelkaj jaroj litovaj soldatoj aktivas en NATO-operacioj, ekzemple en Bosnio kaj Afganio [8]; en maksimume du semajnoj tiuj grupoj kadre de UN-operacioj estu sendeblaj al regionoj ĉie en la mondo, kiujn trafis subita krizo [9].
- 2.
- a)
- [10] Kalkulo, plenumata super konataj kvantoj por eltrovi unu aŭ plurajn kvantojn nekonatajn: la kvar bazaj operacioj aritmetikaj estas adicio, subtraho, multipliko kaj divido; la plej simplaj aritmetikaj operacioj apartenis jam al la supera kurso kaj estis plenumataj per globetoj [11].
- b)
- [12]
(en aro
`bb E`)
Bildigo de
`bb E xx bb E` al
`bb E`:
la aritmetika adicio estas operacio, kiu al ĉiu duopo
de entjeroj asocias la sumon de ties termoj;
la kunligo de
internaj rilatoj estas
operacio.
Apartaj ecoj de operacio:
asocieca,
komuteca,
distribueca;
elementoj kun aparta konduto rilate al la operacio:
neŭtra elemento,
neŭtriganto;
strukturoj:
algebra strukturo.
Rim.: Tiu ĉi difino estas formaligo kaj plivastigo de la kutima nocio „aritmetika operacio“. Por tion ĉi respeguli, la bildon de paro `(x,y)` per operacio `T` oni prefere signas per `x T y` anstataŭ `T(x,y)` kaj oni ĝin nomas „rezulto de la operacio“. La operacion mem oni ofte signas adicie: `x+y`, multiplike: `x xx y`, `x*y`, `xy` aŭ per ajna taŭga signo `x†y`, `x♦y`, `x ** y`... La nocio operacio estas vastigebla ankaŭ al bildigoj, kies fonto-aro estas kartezia produto de pli ol du identaj aroj. Oni tiam parolas pri „triargumenta“, „kvarargumenta“ aŭ ĝenerale „`n`-argumenta operacio“.
- 3.
- Ago plenumata de unuopa komputila komando: la komputilo plenumas po 700 miliardoj da glitpunktaj operacioj sekunde; la maŝinoj obeu al la planitaj funkcioj [per] simplaj, logikaj operacioj pere de facila rezonado kaj manipulado [13]. procezo3
1.
Monato, Ian Fantom: 2007
2. Monato, Stefan Maul
3. Monato, Gilbert Ledon: Misa mondo
4. Monato, Ziyu: Per patrina amo
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
6. Evgeni Georgiev: Ĉu venos fino de la impostaj paradizoj?, Monato, 2000/10, p. 10
7. Monato, D. E. Rogers: Libera programaro: nova rimedo komerci
8. Monato, Laimius STRAŽNICKAS: Via malamiko estas nia malamiko
9. Monato, Marko Naoki Lins: Ĉu Eŭropa Unio fariĝas militema?
10. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 9
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
12. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 38
13. Gilbert Ledon: Bugra bug-insekto, Monato, 2000/05, p. 5
2. Monato, Stefan Maul
3. Monato, Gilbert Ledon: Misa mondo
4. Monato, Ziyu: Per patrina amo
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
6. Evgeni Georgiev: Ĉu venos fino de la impostaj paradizoj?, Monato, 2000/10, p. 10
7. Monato, D. E. Rogers: Libera programaro: nova rimedo komerci
8. Monato, Laimius STRAŽNICKAS: Via malamiko estas nia malamiko
9. Monato, Marko Naoki Lins: Ĉu Eŭropa Unio fariĝas militema?
10. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 9
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
12. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 38
13. Gilbert Ledon: Bugra bug-insekto, Monato, 2000/05, p. 5
- angle:
- operation 2.b composition law, operation
- beloruse:
- апэрацыя
- bulgare:
- операция
- ĉeĥe:
- akce, operace (lékařský zákrok), výkon, úkon
- ĉine:
- 手术 [shǒushù], 手術 [shǒushù] 3. 作业 [zuòyè], 作業 [zuòyè]
- france:
- opération 2.b loi de composition, opération
- germane:
- 1.a Operation, Eingriff 1.b Vorgehen, Vorgehensweise 1.c Operation, Truppenbewegung 2.a Rechenart, Rechenoperation 2.b Operation, Verknüpfung, Verknüpfungsgesetz
- hispane:
- operación
- itale:
- operazione 1.c manovre
- japane:
- 手術 [しゅじゅつ], 操作 [そうさ], 演算 [えんざん]
- nederlande:
- 1.a operatie, ingreep (heelkunde) 1.b handeling 1.c operatie 1. handeling 2.a bewerking (rekenk.) 3. bewerking
- pole:
- operacja 2.a działanie 2.b działanie
- portugale:
- operação
- rumane:
- operație
- ruse:
- операция 2.b закон композиции, операция
- slovake:
- akcia, operácia, úkon
- svede:
- operation 1.a operation 2.a operation
- ukraine:
- операція
operacii
- 1.
-
Plenumi operacion.
- a)
-
(tr)
Fari ĥirurgian operacion: oni operaciis mian fraton pri apendicito; kirurgoj ĉe la hospitalo unue ne volis operacii lin pri hernio, ĉar la paciento pezis malpli ol 45 kg [14]; operaciita pro kancero kaj ne tute kuracita, li decidis turni sin al alternativa vivmaniero [15]; „dipitrena kuntiriĝo” kaŭzas, ke la fingroj kurbiĝas, oni ĝis hodiaŭ ne povas kuraci la malsanon, nur operacii la manojn, eltranĉante la „sovaĝajn” partojn, tiel ke la fingroj denove estas rektaj [16]. - b)
- Ekonomie, profitcele agadi: estas bedaŭrinde ekvidi privatan fremdan firmaon retiriĝi de la albana merkato […] ĉar estas malfacile operacii […], kie la publikaj ŝtataj entreprenoj kaj ankaŭ la civitanoj elektas la opcion de nepago de siaj ŝuldoj [17].
- c)
- Fari militan operacion; operaci.
- 2.
-
(ntr)
(fakula ĵargono) Diri, ke aro R operacias super aro E, signifas, ke ekzistas iu ekstera operacio 1 de R super E, pri kiu oni fokusiĝas: la ringo, kiu operacias super modulo; la vektora spaco, kiu operacias super afina spaco. Simila metaforo validas ankaŭ por la elementoj de R, kiam oni parolas pri ilia ekstera operacio 2 super E: ĉiu vektoro operacias enjekcie super afina spaco. - 3.
-
(ntr)
Funkcii, manipuli plenumante operaciojn: la programo operacias per longaj reeloj, operacii per algebraj kvantoj.
14.
Sabeo Fu: Escepto-recepto, Monato, 2000/11, p. 14
15. Monato, Zlatko Tišljar: Prezidi la propran psikon
16. Monato, Stefan Maul: Progreso medicina
17. Monato, Bardhyl Selimi: La ĉeĥa elektrodistribuanto CEZ mise taksis la albanan situacion
15. Monato, Zlatko Tišljar: Prezidi la propran psikon
16. Monato, Stefan Maul: Progreso medicina
17. Monato, Bardhyl Selimi: La ĉeĥa elektrodistribuanto CEZ mise taksis la albanan situacion
- angle:
- operate 2. act, operate
- beloruse:
- апэраваць, дзейнічаць, рабіць апэрацыю
- bulgare:
- оперирам
- ĉeĥe:
- provádět operaci
- ĉine:
- 操作 [cāozuò], 运转 [yùnzhuǎn], 運轉 [yùnzhuǎn]
- france:
- opérer
- germane:
- 1.a operieren 2. operieren 3. arbeiten
- hispane:
- operar
- itale:
- operare
- japane:
- 手術する [しゅじゅつする], 操作する [そうさする], 演算する [えんざんする]
- nederlande:
- 1.a opereren 3. werken
- nepale:
- सञ्चालन
- pole:
- działać, operować
- portugale:
- operar
- rumane:
- merge, funcționa
- ruse:
- оперировать 2. действовать
- slovake:
- previesť operáciu
- svede:
- 1.a operera
- ukraine:
- робити, проводити операцію, оперувати
operaciato
- 1.
- Paciento sur la operacia tablo: foje operaciotoj komunikiĝas retpoŝte kun kliniko, sendante ekzemple panoramajn radiografaĵojn kaj aliajn medicinajn informojn al la kirurgo kaj tiam interkonsentante pri la dato de la operacio [18].
- 2.
- (evitinde) [19]
Argumento de
operacio.
Rim.: Tiu formo devenas analogie de „dividato“, „adiciato“ ks, kaj respegulas similajn formojn en naciaj lingvoj, sed ĝenas la fakto, ke neniu verba senco pravigas tiun pasivan formon. Ja „operacii“ havas alian sencon, cetere netransitivan. Ŝajnas do, ke „argumento“ sufiĉas.
- angle:
- 2. operand
- beloruse:
- 1. апэраваны, пацыент на апэрацыі 2. апэранд
- ĉeĥe:
- operovaný pacient
- france:
- 2. opérande
- germane:
- 1. Operierter 2. Operand
- itale:
- 1. paziente sotto i ferri, soggetto sotto operazione 2. argomento (mat.)
- japane:
- 手術中の患者 [しゅじゅつちゅうのかんじゃ]
- nederlande:
- 1. patiënt (bij operatie)
- pole:
- 1. operowany 2. argument działania
- rumane:
- 1. operate 2. operand, argumentul acțiunii
- ruse:
- 1. оперируемый 2. операнд
- slovake:
- operovaný pacient
operaciejo
- Loko (salono, ĉambro) ekipita kaj destinita por operaciado. li subite revidis la longan koridoron de la malsanulejo antaŭ si, kie Panjo estis operaciita, li dum multaj horoj estis sidinta antaŭ la operaciejo kaj atendinta kun la patro [20].
20.
Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Destino de Atrejo
- beloruse:
- апэрацыйная (памяшканьне)
- ĉeĥe:
- operační sál
- ĉine:
- 手术室 [shǒushùshì], 手術室 [shǒushùshì]
- germane:
- Operationssaal, Operationsraum, OP (Operationssaal)
- itale:
- sala operatoria, camera operatoria
- japane:
- 手術室 [しゅじゅつしつ]
- nederlande:
- operatiekamer
- pole:
- sala operacyjna
- rumane:
- sală de operații
- ruse:
- операционная
- slovake:
- operačná sieň
- ukraine:
- операційна
operaciumo [21]
-
Programaro organizanta la funkciadon de komputilo,
sendependa de la aplikaj programoj sed necesa por ilia
rulado, administrante la aparatajn
disponaĵojn de komputilo, aranĝante interagon de la
programaj procezoj (taskoj) kun la aparataro, aliaj procezoj kaj
kun
la uzantoj:
operaciumo zorgas pri memoradministrado,
eneligoj, dosieradministrado, vicigo de taskoj kaj mendoj,
datumprotekto, kontado, prilaboro de la ordonoj de la
laboradministra lingvo, iam ankaŭ aliajn servoprogramojn
(utilaĵojn) kaj tradukilojn oni rigardas parto de
operaciumo;
La normo IEEE 1003.1 difinas Uniksecan
operaciuman interfacon;
la ŝelo estas interpretilo transmetanta operaciumajn
komandojn al la operaciumkerno
preskaŭ neniu instalita kopio de la operaciumo Vindozo estas
laŭleĝa
[22];
macOS, antaŭe Mac OS X kaj OS X, estas operaciumo de Apple por
Macintosh-komputiloj,
[…] Unix-, OpenStep-, kaj Darwin-bazita kun lingvoj
C++ kaj Objective-C
[23].
sistema programaroRim.: Alia uzata termino estas mastruma sistemo. Verdire, „mastrumado“ estas nur unu el la multaj funkcioj de operaciumo, kaj ne la plej grava funkcio (la celatan sencon pli trafe esprimus „administra sistemo“). Trovi vorto(j)n kiu(j) precize priskribus la tutan nocion estas afero malfacila aŭ malebla; tial aperis la formo „operaciumo“, kiu utiligas la pli internacian parton de la termino kaj havas la avantaĝon de unuvorteco. Nur la vivo povas decidi, kiu formo venkos.
- angle:
- operating system
- beloruse:
- апэрацыйная сыстэма
- ĉeĥe:
- operační systém
- ĉine:
- 操作系統 [cāozuòxìtǒng], 操作系统 [cāozuòxìtǒng], 作业系统 [zuòyèxìtǒng], 作業系統 [zuòyèxìtǒng]
- france:
- système d'exploitation
- germane:
- Betriebssystem Betriebssystem
- hungare:
- operációs rendszer
- itale:
- sistema operativo
- nederlande:
- besturingssysteem
- pole:
- system operacyjny
- portugale:
- sistema operacional
- rumane:
- sistem de operare
- ruse:
- операционная система
- svede:
- operativsystem
- ukraine:
- операційна система
operaciesploro
- Matematika fako studanta metodojn por prepari decidojn per matematika priskribo de la esencaj faktoroj rolantaj en malsimplaj sistemoj el diversaj terenoj de la homa agado (militaj, ekonomiaj, industriaj): kampo kiu amplekse uzas optimumigajn teknikojn estas operaciesploro [24]; multaj problemoj en operaciesploro estas NP-plenaj, ekzemple iuj specoj de entjera programado, kaj la vojaĝanta komiz[ul]a problemo [25].
- angle:
- operational research, operations research
- beloruse:
- дасьледваньне апэрацый
- ĉeĥe:
- operační průzkum
- france:
- recherche opérationnelle
- itale:
- ricerca operativa, teroia delle decisioni, scienza della gestione, operational research, operations research
- pole:
- badanie operacyjne
- rumane:
- examinare operațională
- ruse:
- исследование операций
- slovake:
- operačný prieskum
interna operacioDeneva , ena operacio
- Operacio 2.b (kontraste al ekstera operacio): duloka operacio estas operacio, kies loknombro egalas al 2, plej ofte temas pri funkcio ĵetanta kartezian produton S×S al S — tiun apartan okazon oni nomas interna operacio [26].
- angle:
- internal composition law
- france:
- loi de composition interne
- germane:
- innere Verknüpfung
- pole:
- działanie wewnętrzne
- rumane:
- închidere
- ruse:
- закон внутренней композиции
ekstera operacio
- 1.
- [27] (de aro `bb R` super aro `bb E`) Bildigo de `bb R xx bb E` al `bb E`: la bildigo, kiu al entjero `n` kaj elemento `x` de grupoido `(bb E,†)` asocias `n*x= x†x†...†x` (`n` termoj en la dekstra flanko), estas ekstera operacio de la entjeroj super `bb E`; vektora spaco E super korpo K estas aro kun du operacioj: unu interna operacio kaj unu ekstera operacio [28].
- 2.
- (de `tau in bb R` super aro `bb E`, kadre de ekstera operacio 1 `***` de `bb R` super `E`) Tia bildigo de `bb E` al si mem, ke la bildo de `x` estas `tau***x`: la ekstera operacio de nulvektoro super afina spaco `bb E` estas `"id"_(bb E)`.
- angle:
- 1. external composition law
- france:
- 1. loi de composition externe
- germane:
- 1. äußere Verknüpfung
- pole:
- 1. działanie zewnętrzne
- rumane:
- 1. unire externă, acțiune externă
- ruse:
- 1. закон внешней композиции
logika operacio
MatVort
-
Regulo, kiu asocias propozicion
al unu aŭ pluraj propozicioj, difinante ĝian
vervaloron ‐ depende de la
vervaloro de
la argumentoj ‐ per iu vertabelo:
ekzistas 4 eblaj unuargumentaj logikaj operacioj
kaj 16 duargumentaj;
la konjunkcio aŭ logika kajo (esprimita per kaj) estas logika
konektilo (operacio), kiu nur rezultigas veran frazon, se ambaŭ
frazeroj estas veraj
[29].
Rim.: Logikajn operaciojn eblus difini kiel operaciojn super iu duelementa aro, prezentanta la eblajn vervalorojn, kaj efektive tia aro, provizite per konjunkcio, disjunkcio kaj negacio, ricevas strukturon de bulea algebro. Sed por difini logikajn operaciojn ne estus tre konsekvence uzi tiajn nociojn, kiaj estas aroj aŭ bildigoj, kiuj ja baziĝas sur rezonadoj uzantaj la koncernajn operaciojn. Ŝajnas pli bonorde difini tian operacion per ĝia vertabelo (intuicia nocio), kiu por ĉiu vervaloro de la „argumentoj“ donas la vervaloron de la „rezulto“.Unuargumenta operacio: negacio; duargumentaj operacioj: disjunkcio, ekskluziva disjunkcio, konjunkcio, implico, duobla implico, ekvivalento.
- angle:
- logical operation
- beloruse:
- лягічная апэрацыя
- ĉeĥe:
- logická operace
- france:
- opération logique, fonction logique
- germane:
- logische Operation
- itale:
- operazione logica
- pole:
- spójnik logiczny
- rumane:
- conector logic
- ruse:
- логическая операция
- slovake:
- logická operácia
administraj notoj
pri
~o 2.:
Iam indos sxangxi la markojn operac.0o.MAT_supersenco al operac.0o.MAT operac.0o.MAT al operac.0o.bildigo [MB]