disjunkcio
MatVort
-
Logika operacio,
kiu al du propozicioj
asocias la propozicion, kiu estas vera, se kaj nur se
almenaŭ unu el ili estas vera; rezulto de tiu operacio:
la disjunkcion de `P` kaj `Q`
oni foje signas
per `P vv Q` (legu: po aŭ kuo).
vertabelo de disjunkcioRim.: Pli tradicia, esperanteca kaj radikŝpara termino estas aŭo. Krome, en la klasika logiko la termino disjunkcio tradicie indikis la disigan konjukcion (kio cetere senteblas en la termino mem: dis-junkcio, dis-igo, aŭ‐aŭ). [Sergio Pokrovskij]
- angle:
- disjunction
- beloruse:
- дызьюнкцыя
- ĉeĥe:
- rozluka, rozpojení
- ĉine:
- 反意 [fǎnyì], 逻辑或 [luójíhuò]
- france:
- disjonction (somme logique), somme logique
- germane:
- Disjunktion, logische Summe
- hispane:
- disyunción, disjunción
- hungare:
- diszjunkció, logikai vagy
- pole:
- alternatywa, dysjunkcja, suma logiczna
- portugale:
- disjunção
- ruse:
- (слабая)дизъюнкция, операция ИЛИ, логическая сумма
- slovake:
- rozluka, rozpojenie
- ukraine:
- диз’юнкція, логічна сума
ekskluziva disjunkcio
[1]
-
Logika operacio,
kiu al du propozicioj
asocias la propozicion, kiu estas vera, se kaj nur se
precize unu el ili estas vera; rezulto de tiu operacio:
la ekskluzivan disjunkcion de `P` kaj
`Q` oni foje
signas per `P ⊻ Q` (legu: po aŭ alie
kuo);
la ekskluziva disjunkcio estas
negacio de
ekvivalento.
vertabelo de ekskluziva disjunkcioRim.: Pli esperanteca kaj radikŝpara termino estas disaŭo. Krome, ĉar en la klasika logiko la termino disjunkcio tradicie indikis la disigan disjunkcion, tiun sencon oni tradicie neprigis per la epiteto „strikta“; la epiteto „ekskluziva“ estas iom konfuza, ĉar pli trafe ĝi priskribus komplementon, resp. negon ‐ do la kombino rezultus en malaŭo: `~(x vv y)`. [Sergio Pokrovskij]
1.
Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana, „ekskluziva AŬ“
- angle:
- exclusive disjunction
- france:
- disjonction exclusive
- germane:
- ausschließende Disjunktion, Antivalenz
- hungare:
- kizáró vagy, ekvivalencia negációja
- pole:
- alternatywa wykluczająca, alternatywa wyłączająca
- ruse:
- разделительное ИЛИ, строгая дизъюнкция
administraj notoj
~o:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ekskluziva ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ekskluziva ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.