Processing math: 100%

modul/o PVEF

modulo

1.
MAT[1] Nombro, laŭ kiu oni pritaksas la kongruecon de du nombroj: 1111 kaj 4 estas kongruaj laŭ modulo 9, aŭ module 9; [en] Hebrea kalendaro,[…] jaro estas superjaro se la resto post divido de 19 (jaro modulo 19) estas 0, 3, 6, 8, 11, 14 aŭ 17 [2].
2.
TEKKOMP Granda aŭtonoma parto de programo aŭ aparato (kutime pli altranga ol bloko): KOMP ŝargomodulo, KOMP celmodulo; TEK la 20an de novembro 1998 Rusio pafis la unuan ISS-modulon Sarja kiel komponanton de la estonta laboratorio [3].
3.
MAT[4] (super unuhava ringo R) Tia algebra strukturo (M,+,), ke (M,+) estas komuteca grupo; estas ekstera operacio de R super M; kaj por ĉiuj α,βR kaj x,yM veras, ke: (1) (α+β)x=αx+βx; (2) α(x+y)=αx+βy; (3) (α×β)x=α(βx); kaj (4) 1x=x. PRT:vektoro;SUB:vektora spaco, submodulo.
Rim.: Eblus kombini „modulo“ kaj „vektora spaco“ sub la sama tegmenta nocio „vektora spaco“ kun distingo „super ringo“ aŭ „super korpo“.
4.
MAT[5] (de komplekso a+ib) La kvadrata radiko de a2+b2: la kompleksoj kun modulo ρ estas prezenteblaj per ρeiθ; la modulon de z oni signas per |z|; la modulo de reelo egalas al ĝia absoluta valoro.
Rim.: Vd moduli (sonon, signalon).
angle:
1. modulus ~e: modulo. ŝargomodulo: load module. celmodulo: object module. 3. (ring) module 4. module (of a complex number)
beloruse:
1. модуль 2. модуль 3. модуль 4. модуль
ĉeĥe:
absolutní hodnota, modul
france:
1. module (de congruence) ~e: modulo. 3. module (sur un anneau) 4. module (d'un complexe)
germane:
1. Kongruenzmodul ~e: modulo. 2. Modul 3. Modul (über einem Ring) 4. Modul (einer kompleksen Zahl)
hispane:
1. módulo (de congruencia) ~e: de forma modular. 2. módulo (de programa) ŝargomodulo: módulo de carga. celmodulo: código objeto (lenguaje máquina). 3. módulo (sobre un anillo R) 4. módulo (de un número complejo), valor absoluto (de un número complejo)
hungare:
1. modulus (kongruenciáé) ~e: modulo, (számra) nézve. 2. modul ŝargomodulo: betölthető modul. celmodulo: tárgymodul. 3. modulus (gyűrű felett) 4. norma (komplex számé)
japane:
係数 [けいすう], 率 [りつ], モジュール
pole:
1. moduł (kongruencji) ~e: modulo, według modułu. 3. moduł (nad pierścieniem) 4. moduł (liczby zespolonej)
ruse:
1. модуль (сравнения) ~e: по модулю. 2. модуль ŝargomodulo: загрузочный модуль. celmodulo: объектный модуль. 3. модуль (над кольцом) 4. модуль (комплексного числа)
slovake:
absolútna hodnota, modul
ukraine:
модуль

submodulo

MAT[6]
(de modulo (M,+,)) Tia subaro de M, ke ĝi egalas al la subaro, kiun ĝi naskas: la kerno kaj bildaro de homomorfio inter moduloj estas submoduloj respektive de ĝiaj fonto-aro kaj celo-aro; submodulo estas mem modulo; simpla modulo S estas modulo kiu estas ne {0} kaj solaj submoduloj […] estas {0} kaj S [7].
angle:
submodule
beloruse:
падмодуль
france:
sous-module
germane:
Untermodul
hispane:
submódulo
hungare:
részmodulus
pole:
podmoduł
ruse:
подмодуль

administraj notoj