moduli, modulacii
(tr)
- 1.
- Variigi sonojn: modernaj elektraj muzikiloj povas havas pedalojn por rapide dum koncerto ŝanĝi inter antaŭaj fiksitaj aranĝoj aŭ por moduli sonojn [4]; ofte la solopartoj, plejparte nur akompanataj per ĝeneralbaso, klare kontrastas la ritornelojn kaj havas la harmonian taskon moduli en la venontan tonalon de la ritornelo [5]; dominanto povas krom sia funkcio kiel preparilo de akordoj en la ĉeftonalo ankaŭ gvidi (moduli) en alian tonalon [6]. agordi1, kromata, registro, tembro1, tonalo, transponi2
- 2.
- (figure) Variigi, nuanci la voĉon: en tiu kanta tono, kiu en la Paska festo estas ankoraŭ modulata tute speciale, la kantoro voĉlegis la edifan historion pri la tento de Abraham RBa ; lia mola baritono moduliĝis al bonvola baso KKr .
- 3.
- Variigi la amplitudon, frekvencon aŭ alian karakterizaĵon de relative altfrekvenca oscilo (de la portanta ondo, kurento) laŭ la variado de transsendota signalo (kies frekvencoj estas konsiderinde malpli grandaj): radiostacio kiu dissendas laŭ modulita frekvenco ĉefe en la astura lingvo [7]; pluraj mezuriloj uzas la efikon de Faraday, ekzemple oni povas […] moduli la lumamplitudon, aŭ detekti kaj taksi magnetan kampon [8].
Rim.:
La verbaj sencoj de la radiko „modul/“ estas
senrilataj al la substantivaj, vd modulo.
Fakte temas pri bedaŭrinda homonimio, evitebla per la neoficialaj formoj
modulaci·o, modulaci·i, kiu internacie havas la ĉi-supre difinatajn signifojn
kaj nur ilin.
- beloruse:
- мадуляваць
- ĉeĥe:
- modulovat, odstínit (hlas)
- ĉine:
- 調變 [tiáobiàn], 调变 [tiáobiàn]
- france:
- moduler
- germane:
- modulieren
- hispane:
- modular
- hungare:
- modulál
- japane:
- 抑揚をつける [よくようをつける], 転調する [てんちょうする], 変調する [へんちょうする]
- pole:
- modulować
- rumane:
- modula
- ruse:
- модулировать
- slovake:
- modulovať
- ukraine:
- модулювати
modulado, modulacio
- La ago moduli (1, 2, 3) aŭ ĝia rezulto: Mozart inventis originalan manieron de modulado (intertonala transiro) KFl ; la voĉoj […] per mirinde aranĝita modulado imitis molan susuradon de ondiĝantaj ŝtofoj kaj mallaŭtan bruadon de disvolvataj puntoj Marta ; oni parolas ne nur monotone, sen iu ajn modulado de la voĉo Ret ; frekvenca, amplituda, faza modulado.
- beloruse:
- мадуляцыя
- ĉeĥe:
- modulace, modulování
- ĉine:
- 調相 [tiáoxiàng], 调相 [tiáoxiàng], 調幅 [tiáofú], 调幅 [tiáofú]
- france:
- modulation
- germane:
- Modulation
- hispane:
- modulación
- hungare:
- moduláció
- japane:
- 抑揚 [よくよう], 転調 [てんちょう], 変調 [へんちょう]
- pole:
- modulacja, zmiana tonacji
- rumane:
- modulație, schimbarea cheii
- ruse:
- модуляция
- slovake:
- modulácia
- ukraine:
- модуляція
administraj notoj
pri
~i, ~i 3.:
Necesas aldoni aŭ revizii rilatajn nociojn: "grando", "oscilo", "signalo", "fazo"... kaj "amplitudo". Cetere indus enkonduki ankaŭ la plej modernajn konceptojn pri ~ado.