kompleksa
- 1.
- Malsimpla, enhavanta en si malsamajn elementojn: kompleksa ideo, demando, karaktero; la lingvo en sia tuteco respegulas la aktualan kompleksan socian strukturon kiel la ĝis nun atingitan rezulton de historia evoluo [1]; el retorika vidpunkto, la publiko estas […] kompleksa koncepto, konsistanta el pluraj elementoj [2]; kiel oni povus pretendi kompreni personecon tiel kompleksan [3]? kiel bone li sciis pritrakti […] kompleksajn temojn, kiujn li analize malvolvas [4]. simplakomplikita, konfuza
- 2.
- PIV1 (p.p. nombro) De la tipo `a+i*b`, kie `a,b` estas reeloj kaj `i^2=-1`; rilata al tia nombro: la aro `bb C` de ĉiuj kompleksaj nombroj konsistigas korpon, kiu samtempe estas dudimensia reela vektora spaco; kompleksa funkcio (kies valoroj estas kompleksaj), ebeno (eŭklida afina ebeno, uzata por doni geometrian prezenton de la kompleksaj nombroj), vektora spaco (super la korpo de kompleksaj nombroj).
1.
Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
3. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 13
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
3. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 13
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
- angle:
- complex
- beloruse:
- комплексны, складаны
- ĉeĥe:
- komplexivní, komplexní, souborný, souhrnný
- ĉine:
- 复杂 [fùzá], 使复杂化 [shǐfùzáhuà], 增加麻烦 [zēngjiāmáfan], 錯綜 [cuòzòng]
- france:
- 1. complexe (adj., composite), composé (adj.), composite (adj.), hétérogène 2. (nombre) complexe
- germane:
- komplex 1. verwickelt, zusammengesetzt, komplex, kompliziert 2. komplex
- japane:
- 複合した [ふくごうした], 入り組んだ [いりくんだ], 複雑な [ふくざつな], 複素数の [ふくそすうの]
- nederlande:
- complex, samengesteld
- pole:
- kompleksowy, skomplikowany, zespolony, złożony 2. zespolony
- portugale:
- 1. complexo
- rumane:
- complex, complicat, compozit
- ruse:
- комплексный 1. сложный
- slovake:
- komplexný, súhrnný
- tibete:
- མགོ་རྙོག་པོ་
- ukraine:
- комплексний
komplekso
- 1.
-
Tutaĵo da malsamaĵoj unuigitaj por unu sama celo:
la vivo estas komplekso da fortoj batalantaj kontraŭ la morto;
antaŭ ni aperis granda komplekso de palacoj
[5];
la sorĉo radias el la malgaja mieno de la ĉarmulino, el la parfumo, el la tuta
komplekso de la virino, kiu staras tie humila, senkulpa, pura, virga
[6].
- a)
- Tuto de interrilataj pensoj kaj sentoj, konscie aŭ nekonscie premaj, eventuala kaŭzo de neŭrozo: oni ekmalkovras, kial propra komplekso, propra problemo, propra karaktera trajto ludas rolon en la maniero pritrakti la kazon, kaj fojfoje ĝene enŝoviĝas [7]; en la daŭro de sia tuta ekzistado, li suferis de „malsupereca komplekso“ [8].
- 2.
-
Kompleksa2
nombro.
Preskaŭa sinonimo:
imaginaro;
Atributoj de komplekso:
reela parto,
imaginara parto,
modulo,
argumento;
Rilatantaj nocioj:
konjugito.
Rim.: Bricard [9] nomas tiujn nombrojn „imaginaroj“. Li krome enkondukas la terminon „kompleksa nombro“, kiel nocion iom pli vastan, nome linearaj kombinaĵoj de pluraj „unuoj“ `i_1,i_2,...,i_n`, al kiuj oni altrudas specifan multiplikan operacion (nun oni nomas tiajn nombrojn hiperkompleksaj). Se la multipliko estas komuteca, oni ricevas la kutimajn imaginarojn. Oni poste ĉesis uzi „imaginaro“ kaj parolis anstataŭe pri „kompleksa nombro“. Estas mirinde, kial la termino „komplekso“ aperas ĉi-sence nek en PIV1, nek en MatVort, nek en PIV2, kvankam la matematika lingvaĵo tre kutimas al tiaj rektaj substantivigoj de adjektiva radiko ( racionalo, imaginaro, rekto... ). Ĉe tiuj aŭtoroj la termino „komplekso“ referencas alian aferon, en la kampo de geometrio, elementa aritmetiko, algebra topologio ktp. Ĉar la termino estas jam ege multsenca, ŝajnas, ke mankas pravigo por daŭre eksterlasi la sencon „kompleksa nombro“, cetere tre oportunan kaj preskaŭ trudatan de la adjektiva uzo de „kompleksa“ kun la senco „rilata al kompleksa nombro“.
- 3.
- (arkaismo) (elementa aritmetiko)PIV1
Nombro, kunmetita el pluraj
partoj, kiujn necesas pritrakti aparte dum kalkuloj.
Rim.: Historie temas pri nombroj esprimitaj en bazo alia ol la dekuma, kiel ekz-e la tempo (horoj, minutoj, sekundoj) aŭ la angulmezuroj.
- 4.
- [10] Aro da rektoj, kiuj dependas de tri parametroj.
5.
Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Tria Ĉapitro
6. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, II.
7. C. Piron: Ĉu la tuta mondo suferas pro afazio?, 2007
8. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 2
9. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 15
10. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 37
6. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, II.
7. C. Piron: Ĉu la tuta mondo suferas pro afazio?, 2007
8. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 2
9. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 15
10. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 37
- angle:
- 2. complex number, imaginary number 4. complex of lines
- beloruse:
- 1. комплекс, сукупнасьць 2. комплексны лік 4. комплекс простых, комплекс прамых
- ĉeĥe:
- 2. komplexní číslo
- ĉine:
- 1. 总体 [zǒngtǐ] 2. 复数 [fùshù] 3. 多元組 [duōyuánzǔ]
- france:
- 1. ensemble, assemblage, complexe (subst., assemblage), collection (assemblage) 2. nombre complexe, nombre imaginaire 4. complexe de droites
- germane:
- 1. Komplex 2. komplexe Zahl, imaginäre Zahl 3. Tupel 4. Geradenkomplex
- japane:
- 複合体 [ふくごうたい], コンプレックス
- nederlande:
- 2. samengesteld getal, imaginair getal
- pole:
- blok, całość, kompleks, zespół 2. liczba zespolona 4. kompleks prostych
- rumane:
- bloc, întreg, tot, complex, echipă 2. număr complex
- ruse:
- 1. комплекс, совокупность 2. комплексное число, мнимое число 4. комплекс прямых
- slovake:
- 2. komplexné číslo
- ukraine:
- комплекс, сукупність
edipa komplekso, komplekso de Edipo
- Laŭ psiĥanalizo komplekso aperanta ĉe infano inter la 3a kaj la 6a jaraĝo, pro kiu ĝi deziras kaj ĵaluzas la aliseksan el la gepatroj: Freud nomis tion la edipa komplekso, laŭ la antikva helena dramtemo pri Princo Edipo, kiu estis destinita de la dioj murdi sian patron kaj amori kun sia patrino [11].
11.
D. Broadribb: La Komenco de Psikanalizo,
Mirmekobo, 2009-04
- angle:
- Oedipus complex
- beloruse:
- Эдыпаў комплекс
- ĉine:
- 恋母情结 [liànmǔqíngjié]
- france:
- complexe d'Œdipe
- japane:
- エディプスコンプレックス
- pole:
- kompleks Edypa
- rumane:
- complexul Oedip
komplekso de malplivaloreco, komplekso de malsupereco, minuskomplekso
- Sento pri propra malpli granda valoro kompare kun aliaj homoj: rompiĝas la interna harmonio inter la individuo kaj la ekstera mondo, kiam la individuo eliras el la kadroj de siaj kapabloj kaj, penante leviĝi supren, ricevas komplekson de malplivaloreco kaj falas en kruelecon kaj bigotecon [12]; laŭ mia opinio, de iom da tempo, Esperanton hantas la minuskomplekso kaj la masoĥismo [13]; la mankosenton de homa bebo, kiu perceptas sin senhelpa, Adler komprenis kiel fortega pozitiva motivigo por kresko kaj evoluo. Nur postaj negativaj faktoroj en la homa evoluo bremsas tiun motivigon kaj kreas komplekson pri malsupereco [14].
12.
I. Efremov, trad. J. Finkel:
Horo de Bovo, 2005
13. T. del Barrio: La normala lingvo, Beletra Almanako, 2007-09
14. Vikipedio, individua psikologio, 2010-04-02
13. T. del Barrio: La normala lingvo, Beletra Almanako, 2007-09
14. Vikipedio, individua psikologio, 2010-04-02
- beloruse:
- комплекс непаўнавартасьці
- france:
- complexe d'infériorité, sentiment d'infériorité
- japane:
- 劣等感 [れっとうかん]
- pole:
- kompleks niższości
- rumane:
- complex de inferioritate, sentiment de inferioritate
administraj notoj
pri
~o 3.:
Mi dubas, cxu Tupel estas gxusta traduko, kvankam cxi tiuj nombroj ja estas opoj, kun specifaj reguloj pri aritmetikaj operacioj. Sed ankaux la dekumaj nombroj estas opoj. [MB]