*konfuzi
(tr)
- 1.
- Kunigi kaj miksi, tiel ke oni ne plu distingu diferencojn; malordigi, kompliki: Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia [1]; Li ĵetis sagojn, kaj dispelis […] kaj konfuzis ilin [2]; subaĉeto […] konfuzas la aferojn de justuloj [3]; kriadis ili do diverse ion kaj alion, ĉar la kunveno estis konfuzita kaj la plimulto ne sciis, kial ili kunvenis [4]; la varmego konfuzas viajn pensojn, jen kial vi malĝojas sen kaŭzo [5]; en la lingvoj naturaj ekzistas la plej komplikitaj kaj konfuzitaj deklinacioj kaj konjugacioj kun grandega multo da diversaj formoj FK ; la eterneco donus al mi sufiĉe da tempo, por analizadi la konfuzitan bildon de la universala mizero [6]; la konfuzita fadenbulo de nia sorto [7]; malsano konfuzas la cerbon kaj naskas sovaĝajn kaj strangajn sonĝojn [8]; konfuzitaj kaj kontraŭparolaj ideoj BdV ; liaj vortoj, kvankam konfuzitaj, / En vero tamen ne frenezon montras, / Li kaŝas ion en la kor’, mi timas Hamlet ; la sociaj komplikaĵoj kaj problemoj aperis antaŭ ŝiaj okuloj, konfuzite, malklare Marta ; vi rakontas al la knabo historiojn, [kiuj] devas konfuzi liajn ideojn [9].
- 2.
- Ne ĝuste distingi unu de la alia du aŭ plurajn aferojn, kiuj iel similas; maldistingi: ili similas tiel, ke oni konfuzas ilin; ĉar la „ero“ de la Universala Vortaro kaj la „ero“ science internacia havas tro malsamajn signifojn, tial ni ne bezonas timi, ke oni ilin iam reciproke konfuzos [10]; la ekzistado de la vorto „akuŝistino“ tute ne devas nin konfuzi, ĉar ĉiu facile komprenos, ke „akuŝistino“ signifas ne „virinon, kiu profesie (!) naskas“, sed „virinon, kiu profesie sin okupas per aferoj de naskado“ [11]; la aŭtoro konfuzas romantaŭgan beletran priskribon de scenejo kun ties ĝisgurde detale preciza priskribo [12]. kunfandi
- 3.
- Maltrankviligi, konsterneti iun per neatendita interveno: ekkonfuzitaj pro timo kaj respektego pri l' reĝo, Ili stariĝis sen ia parolo FK ; en la salono eksonis laŭta ridego de ĉiuj alestantoj kaj […] tre konfuzita li nur mordis la lipojn kaj silentis FK ; Vi staras sendecide! Vi silentas! / Vi ŝajnas konfuzita! Ĉu aperis / Barante ia nova malfeliĉo? Ifigenio ; mi ne povus klarigi, kvazaŭ ia nebulo atakis, diablo konfuzis [13]; lia malalta frunto tamen tre videble sulkiĝis, liaj viglaj okuloj montris konfuzitecon Marta ; komence iom konfuzita de la forta eksplodo de sentoj, kies atestanto li estis, li post momento fariĝis videble kortuŝita Marta ; lia memfido kaj aristokrata ŝajno konfuzis la knabinon IK . embarasi, iriti2, konsterni, senaplombigi, sendecidigi, perpleksigi
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 11:7
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 22:15
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 16:19
4. La Nova Testamento, La agoj 19:32
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro X
6. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
7. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
8. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
10. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo
11. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo
12. Monato, Pejno Simono: Toter Lehrer, guter Lehrer, 2013
13. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 22:15
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 16:19
4. La Nova Testamento, La agoj 19:32
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro X
6. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
7. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
8. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
10. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo
11. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo
12. Monato, Pejno Simono: Toter Lehrer, guter Lehrer, 2013
13. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
- angle:
- confuse
- beloruse:
- 1. блытаць 2. блытаць, пераблытваць 3. бянтэжыць, бунтаваць
- ĉeĥe:
- mást, poplést, vyvést z konceptu
- ĉine:
- 搞乱 [gǎoluàn], 搞混 [gǎohùn], 混淆 [hùnxiáo], 淆 [xiáo], 昏头昏脑 [hūntóuhūnnǎo], 弄混 [nònghún]
- france:
- confondre
- germane:
- 1. verwirren, durcheinanderbringen 2. verwechseln, durcheinanderwerfen 3. verwirren, aus dem Konzept bringen, durcheinanderbringen, irritieren, verrückt machen, verstören
- hispane:
- confundir
- hungare:
- 1. összekuszál, összekever 2. összetéveszt valakivel 3. megzavar
- japane:
- 混乱させる [こんらんさせる], かき乱す [かきみだす], 取り違える [とりちがえる], 混同する [こんどうする], まごつかせる, 困惑させる [こんわくさせる]
- nederlande:
- in de war brengen, verwarren
- pole:
- bałamucić, mącić, mieszać, pokrzyżować, zakłócać, zaplątać, zawstydzać, zdezorientować
- portugale:
- confundir, perturbar, embaraçar, desconcertar, pôr em desordem, atrapalhar, turvar, enlear, embrulhar, alterar, atarantar, afobar
- rumane:
- stârni confuzie
- ruse:
- 1. смешать, спутать 2. спутать, перепутать 3. смутить, привести в замешательство, сконфузить
- slovake:
- popliesť, zmiasť
konfuza
- 1.
- Tiel senorda, ke oni apenaŭ povas ion distingi, orientiĝi, decidi: estas tiel malluma... konfuzaj labirintoj... nenia eliro [14]; doni malfacilan kaj konfuzan malregulecon al la akcento [15]; eviti la konfuzajn vortojn „nacio“ aŭ „popolo“ kaj anstataŭ ili […] uzi la precizajn hilelistajn esprimojn „regnanaro“ aŭ „landanaro“ [16]; la kapo respondis, nemovante la lipojn, per voĉo klara kaj malkonfuza, tiamaniere ke ĉiuj aŭdis ĝin DKM ; ŝi alŝteliĝis al la loko, kie la disputo, eble interbatiĝo, okazis, konfuza sceno sin prezentis al ŝi Iŝtar ; trakuris lian duonfrenezan kapon, fulmorapide, vico da konfuzaj demandoj kaj furiozaj deziroj Iŝtar ; ili uzis […] konfuzan galimation, kiu havis nenian interrilaton al la temo VaK ; en la publika opinio kreiĝas konfuza aŭ falsa imago pri la fakta situacio EfI . malklara, nebula2, nedistingebla, nuba2, svaga
- 2.
- Perpleksa, sendecida, embarasita: sed, sinjoro, balbutis la markizino tre konfuza, vi ŝancelas miajn decidojn KPr ; sub tiuj merititaj riproĉoj Fernando mallevis la kapon, konfuza kaj embarasita ChL .
14.
Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
15. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Fonetiko
16. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
15. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Fonetiko
16. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
- beloruse:
- 1. зблытаны, пераблытаны 2. зьбянтэжаны
- ĉeĥe:
- rozháraný, zmatený
- ĉine:
- 1. 混乱 [hùnluàn], 杂乱 [záluàn], 在混乱中 [zàihùnluànzhōng] 2. 迷惘 [míwǎng], 糊里糊塗 [húlihútú], 迷 [mí], 糾結 [jiūjié]
- france:
- confus
- germane:
- konfus 1. durcheinander, verwirrend 2. verwirrt, verstört
- hispane:
- 1. confuso
- hungare:
- 1. zavaros 2. zavart
- japane:
- 雑然とした [ざつぜんとした], 混乱させる [こんらんさせる], 不明瞭な [ふめいりょうな]
- nederlande:
- verwarrend
- pole:
- bałamutny, bezładny, chaotyczny, mylący, zawiły, zawstydzony, zmieszany
- rumane:
- confuz, haotic, înșelătoare, jenat
- ruse:
- 1. путаный, спутанный, запутанный 2. смущённый
- slovake:
- rozháraný, zmätený
- tibete:
- མགོ་རྙོག་པོ་
konfuzo
Stato de iu aŭ io konfuzita:
- 1:
- de ĉiam la babilona konfuzo de lingvoj estis granda malhelpo al la spirita komunikiĝo inter la nacioj FK ; ili venis al la batalejo, kaj jen ili ekvidis, ke […] la konfuzo estas tre granda [19]; kie estas ĵaluzo kaj malpaco, tie estas konfuzo kaj ĉia malnobla ago [20]; estas malfacile sekvi viajn pensojn, […] ili en mia kapo eĉ zumas en granda konfuzo [21]; [atentu ke] la kokino […] ne forkuru en la ĝenerala konfuzo [22]; dum la tumulto kaj konfuzo mi enŝteliĝis en la preĝejon [23]; [en tiu] plej preciza ordo, […] unu peco da puntoj neatente ĵetita faras konfuzon en la magazeno Marta . ĥaoso2, salato3.
- 2:
- konfuzo inter „vesto“ kaj „vestaĵo“ [24]; konfuzo inter „l“ kaj „r“ [25]; ni devas peni, ke la vortoj simplaj ne donu ian konfuzon kun vortoj kunmetitaj (kiel ekzemple la ĝisnuna vorto defendi povus signifi de-fendi) RdE ; magnetofonoj[n…] franclingvanoj nomis „enregistreurs“, […] se riskis okazi konfuzo kun alia tipo de „registrilo“, oni diris „enregistreur magnétique“ BonaLingvo ; [li falas en] bedaŭrindan konfuzon inter siaj deziroj kaj la realaĵoj [26].
- 3:
- sur la vizaĝo de la sankta Mefres oni povis vidi konfuzon [27]; sur la vizaĝo de Mario Rudzinska aperis miro, aflikto kaj konfuzo Marta ; ŝia konfuzo devenis ĝuste de la maniero, per kiu li ŝin rigardis IK ; kun sento de feliĉo kaj doloro kuniĝis konfuzo IK .
19.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 14:20
20. La Nova Testamento, Jakobo 3:16
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta
23. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
24. Monato, Christian Declerck: Panoramo de la Nerona Romo, 2009
25. Monato, Vilhelmo Rowe : La karaktero de la ĉina lingvo kaj la sekvoj por Esperanto, 2007
26. Monato, André Cherpillod: Pura kretenaĵo, 2011
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
20. La Nova Testamento, Jakobo 3:16
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta
23. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
24. Monato, Christian Declerck: Panoramo de la Nerona Romo, 2009
25. Monato, Vilhelmo Rowe : La karaktero de la ĉina lingvo kaj la sekvoj por Esperanto, 2007
26. Monato, André Cherpillod: Pura kretenaĵo, 2011
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
- beloruse:
- 1: блытаніна, каламеса 2: блытаніна, зьмяшэньне 3: зьбянтэжанасьць, замяшаньне
- ĉeĥe:
- chaos, nepořádek, zmatek
- ĉine:
- 乱 [luàn], 混乱 [hùnluàn], 紊乱 [wěnluàn]
- france:
- confusion, méprise
- germane:
- 1: Durcheinander, Verwirrung 2: Verwechslung, Vermischung 3: Verwirrung, Irritation, Verstörung
- hispane:
- 1: confusión
- hungare:
- zavar, zavarodottság
- japane:
- 混乱 [こんらん], 混同 [こんどう], 当惑 [とうわく], 狼狽 [ろうばい]
- nederlande:
- verwarring
- pole:
- bezład, dezorientacja, powikłanie, zamęt, zmieszanie
- rumane:
- dezorientare, complicație, confuzie, amestecare
- ruse:
- 1: смешение, путаница 2: смешение, путаница 3: смущение, замешательство, конфуз
- slovake:
- motanica, neporiadok, zmätok
konfuzaĵo
- Io konfuza: ni renkontas en la lingvoj naturaj grandegajn malfacilaĵojn kaj konfuzaĵojn EE ; la alta literatura lingvo […] estas al vi videble tre malmulte konata, de tio venas la oftaj interŝanĝoj de vortoj, neĝusteco de la esprimoj, neklaraĵoj kaj stilaj konfuzaĵoj Marta ; periodo de politikaj konfuzaĵoj KPr ; malplekti interkonfuzaĵojn Iŝtar ; estus malkuraĝaĵo profiti la cerbajn konfuzaĵojn de malfeliĉa virino ChL .
- beloruse:
- блытаніна, беспарадак
- ĉine:
- 乱 [luàn], 混乱 [hùnluàn], 紊乱 [wěnluàn] 杂乱 [záluàn]
- france:
- confusion
- germane:
- Durcheinander, Verwirrung
- hungare:
- zavaros ügy
- japane:
- 混乱したもの [こんらんしたもの]
- nederlande:
- warboel, chaos
- pole:
- chaos
- rumane:
- confuzie
- ruse:
- путаница
konfuziĝi
(ntr)
- 1.
- Miksiĝi, malordiĝi: la lingvoj mem, konstante kunpuŝiĝante unuj kun la aliaj, ĉiam pli kaj pli konfuziĝas, kripliĝas kaj perdas sian naturan riĉecon FK ; la pensoj konfuziĝis en ŝia kapo kaj neniel povis klarigi al ŝi tion, kio subite aperis antaŭ ŝia imago Marta .
- 2.
- Ne plu povi distingi pro simileco: li venos al tiu perfekteco, ke li jam plu ne konfuziĝados EE ; ŝiaj fingroj perdis la ekzercitecon kaj konfuziĝadis sur la klavoj, ne ĉiam trafante la ĝustan Marta .
- 3.
- Perpleksiĝi, embarasiĝi, ne plu scii kiel decidi kaj agi: liaj fratoj ne povis respondi al li, ĉar ili konfuziĝis antaŭ li [28]; ne timu, ne konfuziĝu, kaj ne tremu antaŭ ili [29]; kion vi tie havas en la mano? ― Fjodoroviĉ konfuziĝinte kaj faligante la banknotojn sur la plankon […] [30]; mi konfesas, mi iom konfuziĝis, mi eliris en mia nokta robo [31].
28.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 45:3
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 20:3
30. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
31. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 20:3
30. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
31. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
- beloruse:
- блытацца, пераблытвацца, бунтавацца, бянтэжыцца
- france:
- être décontenancé, s'embrouiller, se troubler
- germane:
- durcheinander kommen 1. sich verwirren 3. sich irritieren lassen
- japane:
- 混乱する [こんらんする], 混じり込む [まじりこむ], まごつく
- pole:
- zaczerwienić się, zmieszać się
- rumane:
- înroși, se amestecă
interkonfuzi
(tr)
- 1.
- Malorde intermiksi; konfuzi1: ŝiaj pensoj estis kiel interkonfuzita volvaĵo [32]; brasikoj kaj rapoj kuŝis la grandaj kaj malgrandaj, ĉiuj interkonfuzite [33]; ŝi forŝovis de la infana frunto ŝiajn interkonfuzitajn harojn, forviŝis la larmojn Marta ; la komplikitaj gramatikaj reguloj […] interkonfuziĝis antaŭ ŝiaj okuloj, kiel buloj da interimplikitaj fadenoj Marta .
- 2.
- Kredi ke iu afero estas alia afero, aŭ ke iu ĝia eco estas alia ol reale; konfuzi2: mi interkonfuzis Strasburgon kaj Saarsburg MortulŜip ; se iu […] interkonfuzis sian dekstran kruron tiel kun la maldekstra kruro de alia kajutano, ke oni neniam eltrovus […], ke Martin kun la dekstra kruro de Bertram iris vaĉi MortulŜip .
- beloruse:
- пераблытваць, зьмешваць
- ĉine:
- 2. 搞混 [gǎohùn], 混淆 [hùnxiáo], 张冠李戴 [zhāngguānlǐdài], 搞錯 [gǎocuò], 分不清 [fènbùqīng], 弄混 [nònghún]
- france:
- 1. embrouiller 2. confondre (des choses entre elles)
- germane:
- 1. verwirren, durcheinander werfen 2. verwechseln
- japane:
- もつれさせる, ごちゃまぜにする
- pole:
- pomieszać
- rumane:
- amesteca
malkonfuzi
(tr)
- Ordigi interkonfuzitajn aferojn, tiel, ke oni povas distingi iliajn diferencojn: tiu afero ŝajnis al li unu el plej simplaj kaj malplej embarasitaj procesoj, kiujn li estis malkonfuzinta en sia jam longa magistrata vivado ChL ; kial do mi, bonvolu tion al mi malkonfuzi (klarigi), ekfuriozis kontraŭ tiu mistera konsilisto MkM ; oni lasos al la historiistoj la zorgon malkonfuzi la implikaĵon [34]. malmiksi, malimpliki, klarigi
34.
Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, Ĉu necesis kunlabori kun la Tria Regno?
- beloruse:
- разблытваць, упарадкаваць
- ĉeĥe:
- rozplést, uspořádat, vyjasnit
- ĉine:
- 梳理 [shūlǐ], 清理 [qīnglǐ], 理順 [lǐshùn], 捃 [jùn]
- france:
- démêler (mettre au clair), éclaircir (mettre au clair)
- germane:
- entwirren, ordnen
- hungare:
- tisztáz, rendez
- japane:
- 整える [ととのえる], 解きほぐす [ときほぐす], 見分ける [みわける], 明らかにする [あきらかにする]
- nederlande:
- ontwarren
- pole:
- odróżniać, rozróżniać
- rumane:
- distinge
- slovake:
- usporiadať, vyjasniť
nekonfuzebla
- 1.
- Ne povanta esti maldistingita de: la ideo tiamaniere esprimita estas jam bone kaj nekonfuzeble komprenata el la kunteksto Lanti ; kiam la unuaj pluveroj falas sur sekan teron, en la aero oni rekonas nekonfuzeblan odoron: tiun de la pluvo [35]; la tuta romano havas klarajn, nekonfuzeble rusajn kolorojn [36].
- 2.
- Ne maltrankviligebla; nedubanta, certa, memfida: nekonfuzebla karaktero. aplomba, neŝancelebla, malvarmsanga2
35.
Monato, Roberto Pigro: Pluveraj veroj, 2015
36. La Ondo de Esperanto, Sincere kaj freŝe, kiel antaŭ 101 jaroj
36. La Ondo de Esperanto, Sincere kaj freŝe, kiel antaŭ 101 jaroj
- beloruse:
- 1. адметны, якога немагчыма пераблытаць 2. незьбянтэжны, спакойны
- ĉine:
- 1. 区别地 [qūbiéde]
- france:
- 1. impossible à confondre 2. imperturbable
- germane:
- 1. unverwechselbar 2. unerschütterlich, nicht aus der Ruhe zu bringen, nicht aus dem Konzept zu bringen
- hungare:
- 1. összetéveszthetetlen 2. rendíthetetlen
- japane:
- 取り違えようのない [とりちがえようのない], 明らかな [あきらかな], 落ち着きはらった [おちつきはらった]
- nederlande:
- 1. duidelijk onderscheidend 2. onverstoorbaar, flegmatiek
- pole:
- niewątpliwy
- rumane:
- neîndoios
- ruse:
- 1. который невозможно спутать 2. невозмутимый
senkonfuza
- Sen konfuzo, hezito aŭ eraro, rekta, klara: vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera [37]; Neniu povas resti tute pura // Aŭ senkonfuza. Ni ne devas esti // Juĝantoj pri ni mem Ifigenio ; Josefina ŝatas nin kvazaŭ ŝi estus nia baptopatrino, – senkonfuze klarigis Lidia [38]; Ma admonis ke ŝi fondu apartajn kontojn por la du domoj respektive, kaj senkonfuze [39]. pura2, senartifika, virga
37.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
38. La Ondo de Esperanto, Georgij Kokolija: Mensogulinoj
39. Pu Songling, trad. Guozhu: La Krizantema Feino, Penseo, 1997-09, numero 71a
38. La Ondo de Esperanto, Georgij Kokolija: Mensogulinoj
39. Pu Songling, trad. Guozhu: La Krizantema Feino, Penseo, 1997-09, numero 71a
- beloruse:
- незаблытаны, ясны, беспамылковы
- ĉine:
- 拆分 [chāifēn], 分明 [fēnmíng]
- france:
- distinctement, sans méprise
- germane:
- ordentlich, wohlgeordnet, geradlinig, unbefangen, eindeutig
- japane:
- 混乱のない [こんらんのない], はっきりした, 明確な [めいかくな]
- pole:
- wyraźnie, bez pomyłki
- rumane:
- clar, fără eroare