*cert/a PV

*certa

1.
Nedubanta: mi faros al vi solidan batadon, pri tio estu certa [1]; per mano certa vi devas montri tiun, kiu estas kondamnita [2]; mi estis tute certa, ke min atendas turmentoj kaj martireco, kaj tial mi prenis venenon [3]; vi ne estis certa, ĉu vi revenos de tie [4]; [tion] li diris per voĉo, en kiu sonis certa decideco Marta ; mi estas certa ke la Esperantistoj alte taksos la gravecon de tiu ĉi fakto [5]. SIN:konvinkita
2.
Nedubebla: unu afero estas por mi certa, ke […] [6]; tio estas al ili certa signo de pereo [7]; mia edzo alportos por vi el la morgaŭa kunsido jam certan sciigon Marta ; certaĵo kaj leĝo kiel amen en preĝo PrV . SIN:senduba
3.
Tia, ke oni ne povas perdi aŭ eviti ĝin; garantiita: vi timos tage kaj nokte, kaj vi ne estos certa (sekura) pri via vivo [8]; konduki soldatojn al certa (nepra, neevitebla) morto [9]; vi trafis riĉon, kaj certa estas via gloro [10]; la suverenoj […] preferas la fremdulojn, kies regateco ŝajnas al ili pli certa [11]; speciala leĝo garantios al Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiuj personaj kapricoj [12]; konkordo estas la plej certa garantio de senduba sukceso [13]; mi ne intencis riski la certan kvietecon, kiun mi ĝuis, por provi procesan revizion, kies konsekvenco aperis duba [14]. SIN:deviga, sendanĝera, sekura
4.
(nur antaŭ substantivo) Difinebla sed ne difinita, ĉar oni ne volas aŭ ne bezonas difini: prokrastita ĝis certa tempo [15]; li sciigis, ke ekzistas certa rimedo, por refortigi kaj resanigi la suferanton [16]; [li] migris […] sen halto kaj ripozo, ― nur tiam, kiam li atingis la ĉarmegan urbon Nurenbergon, li denove akiris certan trankvilecon, li povis resti [17]; en certa rilato por mi efektive komenciĝis nova vivo [18]; pasos certa nombro da jaroj, kaj ĉio ŝanĝiĝos kaj boniĝos [19]; la internan ideon [ili] aprobas […] nur ĝis certa grado [20].
Rim.: Zamenhof skribas: „Krom sia ĉefa senco, la vorto ‚certa‘ havas ankoraŭ la sencon de ‚iu‘ (ne en la senco de ‚kiu ajn‘, sed en la senco de ‚iu difinita‘)“ LR. Pli bone estas en tiu senco uzi la esprimojn iu, iakelka, ioma, por eviti konfuzon kun la sencoj 1, 2 kaj 3.
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Juda knabino
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XI
7. La Nova Testamento, Filipianoj 1:28
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 28:66
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XX
10. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro II
11. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XV
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
13. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
14. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dektria
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 11:27
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Folio el la ĉielo
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
20. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Nefermita letero al s-ro de Beaufront.
afrikanse:
sekere
albane:
sigurt
amhare:
በእርግጠኝነት
angle:
certain, sure
arabe:
معين
armene:
որոշակի
azerbajĝane:
müəyyən
beloruse:
1. упэўнены 2. несумнеўны, пэўны, верагодны 3. непазьбежны, гарантаваны, забясьпечаны 4. пэўны, некаторы
bengale:
নির্দিষ্ট
birme:
အချို့
bosne:
siguran
ĉeĥe:
jistotný, jistý, nepochybný, nepochybující, tutový (hovor.), určitý
ĉine:
一定 [yīdìng], 必 [bì], 确实 [quèshí], 安全地 [ānquánde], 安全可靠 [ānquánkěkào], 安心地 [ānxīnde]
dane:
vis
estone:
teatud
eŭske:
zenbait
filipine:
tiyak
france:
1. sûr (convaincu), certain (convaincu), assuré (convaincu), convaincu 2. sûr (indubitable), certain (indubitable), indubitable 4. certain (quelque)
galege:
seguro
germane:
sicher, gewiss 2. zweifelsfrei 4. bestimmt
guĝarate:
ચોક્કસ
haitie:
sèten
haŭse:
wasu
hebree:
מסוים
hinde:
कुछ
hispane:
1. seguro 2. cierto 4. posible
hungare:
1. biztos, bizonyos 2. biztos, kétségtelen 4. bizonyos, meghatározott (bizonyos)
igbe:
ụfọdụ
indonezie:
1. yakin 2. yakin 3. pasti, tentu 4. tepat
irlande:
áirithe
islande:
víst
itale:
certo (agg.)
japane:
特定の [とくていの]
jave:
tartamtu
jide:
זיכער
jorube:
awọn
kanare:
ಕೆಲವು
kartvele:
გარკვეული
katalune:
1. segur 2. cert 4. (un) cert
kazaĥe:
сенімді
kimre:
penodol
kirgize:
белгилүү
kmere:
ជាក់លាក់
koree:
어떤
korsike:
di sicuru
kose:
ezithile
kroate:
sigurni
kurde:
qetî
latine:
quaedam
latve:
skaidrs
laŭe:
ສະເພາະໃດຫນຶ່ງ
litove:
tikras
makedone:
одредени
malagase:
sasany
malaje:
tertentu
malajalame:
ചില
malte:
ċerti
maorie:
etahi
marate:
काही
monge:
tej yam
mongole:
тодорхой
nederlande:
1. zeker 2. zeker 4. een zekere (ontr.)
nepale:
निश्चित
njanĝe:
ena
norvege:
1. sikker 2. sikker, viss 4. en viss
okcidentfrise:
wis
panĝabe:
ਕੁਝ ਖਾਸ
paŝtue:
د ځانګړو
pole:
1. pewny 2. pewny, niewątpliwy, bezsprzeczny 4. pewny, niejaki
portugale:
certo
ruande:
runaka
rumane:
4. sigur
ruse:
1. уверенный 2. несомненный , достоверный 4. некоторый, определённый
samoe:
nisi
sinde:
ڪجهه
sinhale:
ඇතැම්
skotgaele:
sònraichte
slovake:
istý, určitý
slovene:
nekatere
somale:
qaarkood
ŝone:
vamwe
sote:
itseng
sunde:
katangtu
svahile:
baadhi ya
taĝike:
муайян
taje:
บางอย่าง
tamile:
நிச்சயமான
tatare:
билгеле
telugue:
కొన్ని
tibete:
ངེས་པ་
ukraine:
певний
urdue:
کچھ
uzbeke:
aniq
vjetname:
nhất định
zulue:
ezithile

certe

En certa maniero: ni certe mortos [21]; se ni batalos kontraŭ ili sur ebenaĵo, ni certe venkos ilin [22]; ni certe scias, ke tiu homo estas pekulo [23]; [ŝi] fariĝis reĝino, kaj tio certe plaĉis al ŝi [24]; ne forgesu […] rigardi tra la fenestro, tiam vi certe ilin vidos [25]; suferi malsaton kaj malvarmon […] certe ne estas bagatelo [26]; se li ne estus enirinta, li certe pereus en la malbona vetero [27]; ĉio certe iros bone, ĉar li tiel varmege amas [ŝin] [28]; kiel strange ili aspektas! ili certe venas de maskobalo [29]! kiu iras sperte, iras certe PrV ; certe kiel duoble du kvar PrV VD:nepre, sendube, kredeble, verŝajne
angle:
certainly, surely, of course
beloruse:
пэўна, несумнеўна, вядома, дакладна
ĉeĥe:
arci, jistě, jistě, nepochybně, ovšem, ovšemže, určitě, zajisté, zaručeně
ĉine:
一定 [yīdìng]
france:
assurément, certainement (assurément), sans aucun doute
germane:
sicher, sicherlich, bestimmt, gewiss
hebree:
בְּהֶחלֵט
hispane:
ciertamente, bien seguro
hungare:
biztosan, bizonyosan
indonezie:
tentunya, pastinya, tentu saja
itale:
certo (interiez., avv.), certamente
japane:
確かに [たしかに], 確実に [かくじつに], きっと
katalune:
certament, ben segur
nederlande:
zeker
norvege:
sikkert
pole:
z pewnością, zapewne, na pewno, oczywiście, owszem, jasne (pot.)
portugale:
certamente
ruse:
несомненно, конечно, верно
slovake:
iste, istotne, naisto

certeco

1.
Stato de iu, kiu ne pridubas ion: mi ne havas certecon pri tio, kion mi faradas, ĉar mi ne agas laŭ tio, kion mi volas [30]; la infanoj ĉirkaŭ li ridetas en dolĉa certeco pri la ĉielo [31]; konstati kun plena certeco [32]; ne! ŝi ekkriis kun konscio de certeco [33]; ŝia voĉo havis sonon certecan kaj trankvilan Marta ; ni povas tion ĉi antaŭvidi kun plena precizeco kaj certeco, sen ia ombro da dubo [34]; pli da okuloj pli da certecoPrV . VD:aplombo, fido, kredo
2.
Eco de io, pri kio oni ne povas dubi: la pivotoj [de la ludilo] estas eluzitaj kaj estas ne eble enmeti novajn tiamaniere, ke la muziko iru kun certeco [35]; la afero konsistas ne en rapideco, sed en certeco [36]; la britoj preferas komforte vivi sur sia muzeo-insulo kun la certeco de la pasinteco ol kun la defioj de la nuno [37]. VD:garantio, sekureco
angle:
certainty, sureness
beloruse:
1.  упэўненасьць 2. верагоднасьць, несумнеўнасьць
ĉeĥe:
jistota, nepochybnost, určitost
ĉine:
把握 [bǎwò], 安全感 [ānquángǎn]
france:
1. certitude (d'une personne), assurance (affirmation d'une certitude) 2. véracité, exactitude, certitude (d'un fait)
germane:
Gewissheit, Sicherheit
hebree:
וַדָאוּת
hispane:
certeza
hungare:
bizonyosság, biztosság
indonezie:
1. keyakinan 2. ketentuan, kepastian
itale:
certezza
japane:
確かさ [たしかさ], 確信 [かくしん]
katalune:
certesa
nederlande:
1. zekerheid 2. zekerheid
pole:
1. pewność 2. pewność, wiarygodność
ruse:
1.  уверенность 2. несомненность
slovake:
istota
ukraine:
упевненість, безперечність, безсумнівність

*certigi

(tr)
1.
Aserti, ke io estas vera, certa: oni diris al ŝi: vi frenezas, sed ŝi persiste certigis, ke tiel estas [38]; [li] certigis ilin pri sia ĝojo pro la belaj koloroj [39]; ili certigis plej kategorie, ke la infano estos filo favorata de l' dioj [40]; mi povas certigi vin, ke la aranĝo de la manĝaĵoj estis bonega [41]; ŝi penis certigi al si en la animo, ke la kanteto celas ne ŝin Marta ; disputo kredigas, sed ne certigas PrV . VD:atesti, garantii, konfirmi, promesi
2.
Fari ion nedubebla, firmigi, senŝanceligi: certigi la funkciadon, seninterrompon de io, la savon de iu; certigu al la lando longan pacon [42]; ne kontentiĝu per la atesto de viaj propraj okuloj, sed certigu al vi la helpon de kelkaj paroj da fremdaj [43]; certigi feliĉan sorton al siaj filoj [44]; certigi al si la posedon de [riĉaĵoj] [45]. VD:asekuri, sekurigi, zorgi2
3.
SPO En ŝakludo, fari certa la pozicion, firmigi pecon.
angle:
ensure, assure 3. support
beloruse:
1. запэўніваць , пераконваць 2.  пацьвярджаць , сьведчыць 3. замацоўваць (пазыцыю)
ĉeĥe:
pojistit, ujistit, ujišťovat, zajistit (učinit jistým), zajišťovat
ĉine:
确保 [quèbǎo], 把关 [bǎguān]
france:
1. assurer (certifier), affirmer (certifier), certifier 2. assurer (rendre indubitable)
germane:
sicherstellen 1. versichern 2. absichern, sichern
hebree:
לוודא
hispane:
1. certificar, confirmar 2. asegurar 3. consolidar
hungare:
1. biztosít 2. biztosít, garantál
indonezie:
1. meyakinkan 2. memastikan, menentukan
itale:
1. assicurare (dare certezza), garantire (certificare) 2. assicurare (dare certezza) 3. consolidare (scacchi)
japane:
断言する [だんげんする], 確かめる [たしかめる]
katalune:
1. certificar, confirmar 2. assegurar 3. afermar
nederlande:
1. verzekeren (met klem verklaren) 2. verzekeren (garanderen)
pole:
zapewniać, upewniać, poświadczać
portugale:
certificar, assegurar
ruse:
подтверждать, удостоверять 1. уверять, убеждать
slovake:
uistiť, zabezpečiť, zaistiť
tibete:
ཉེན་སྲུང་འགན་ལེན་བྱེད་པ་
ukraine:
запевняти, запевнювати, переконувати, підтверджувати, засвідчувати

malcerta, necerta

1.
Dubanta, nefirma: malcerta pri la morgaŭo [46]; min kaptis stranga, malcerta sento [47]; sendecida, malcerta pri si [48]; [paroli] per malcerta voĉo [49]; ĉar se la trumpeto donos necertan voĉon, kiu pretiĝos por batalo [50]?
2.
Dubebla, duba: la leĝeco de lia faro ne estas por mi malcerta [51]; li vidis ruinojn de la malnova Ilion, sed […] povis doni nur tre malcertajn informojn pri la lokoj [52]; ni devas kontroli malcertajn personojn [53]; ŝi denove sidas en malcerta stato [54]; esperon plibonigi vian sorton per laboro vi povas havi nur […] tre necertan Marta ! la preciza naturo de la objekto estis malcerta [55]; ili apogu sian esperon ne sur la malcertecon de la riĉo, sed sur Dion, kiu donas al ni riĉe ĉion por ĝuado [56];
angle:
uncertain, unsure, doubtful
beloruse:
1. няпэўны 2. няпэўны, неверагодны
ĉeĥe:
nejistý
ĉine:
茫然 [mángrán], 惙 [chuò], 未必 [wèibì], 不一定 [bùyīdìng]
france:
1. incertain (irrésolu), indécis (irrésolu), irrésolu 2. douteux, incertain (douteux), indécis (douteux) mal~eco: incertitude.
germane:
unsicher, ungewiss
hispane:
1. indeciso 2. incierto mal~eco: incertidumbre.
hungare:
1. bizonytalan, kételkedő 2. bizonytalan, kétséges
indonezie:
1. tidak yakin 2. ragu, bimbang, sangsi
itale:
dubbio (agg.), incerto
japane:
不確かな [ふたしかな], 自信のない [じしんのない]
katalune:
1. indecís 2. incert mal~eco: incertesa.
nederlande:
onzeker
norvege:
1. usikker 2. usikker, uviss
pole:
wątpliwy, niepewny
portugale:
incerto
ruse:
1.  неуверенный 2. неопределённый, недостоверный
slovake:
neistý
ukraine:
непевний, неймовірний, неправдоподібний

memcerta

Memfida: la rekta, memcerta sinteno […] disradiis la mesaĝon: „jen mi estas: prava, ĉampiono, kaj kun aŭtoritato“ [57]; la polico estis tiel memcerta, ke la doganisto havis neniun kialon pridubi ĝin [58]; stultuloj kaj fanatikuloj ĉiam estas tiom memcertaj, sed pli saĝaj homoj estas tiom dubplenaj [59]. VD:aplomba, fiera, malhumila, senĝena
57. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 3
58. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Stefano enketas pri Ĝoja Karal
59. B. Russell, trad. C. Winterhoff: Kiu skribis tion?, soc.culture.esperanto, 2004-11-05
angle:
self-confident, confident, self-assured, assured, poised
beloruse:
самаўпэўнены
france:
assuré (sûr de soi), sûr de soi
germane:
selbstsicher, unverblümt, gerade heraus
indonezie:
percaya diri
japane:
自信がある [じしんがある]
ukraine:
самовпевнений, самонадіяний

tutcerte

Absolute certe: tutcerte! diris Kakambo, […] mi konas la gubernion [60]; se ne ekzistus la Centro de Esploro kaj Dokumentado […] la nuna impona volumo – plia rezulto de multjara laboro – tutcerte ne povus aperi [61]; progresado, tutcerte, ne ĉiam estas egale rapida [62]; li havas onklon en Kievo? tutcerte, nenia gazeto raportis tion [63]. VD:nepre
angle:
most certainly, most definitely, doubtless, no doubt, without a doubt
beloruse:
абсалютна пэўна
germane:
ganz gewiss, todsicher
japane:
まったくもって, きっと確かに [きっとたしかに]

administraj notoj

pri ~igi 2.:
      La referenco al "asekuri" estas stranga de E-a vidpunkto, sed
      ĝi estas komprenebla de nacilingva vidpunkto (de/fr/en)
      kun la senco: "ne uzu ~igi kun la senco asekuri, malgraŭ
      ke estas la sama vorto en la franca, aŭ similaj vortoj
      en la germana"...
      Laŭ mi indas ĝin konservi.
      [MB]
      Ankaŭ tute sama verbo en la nl, sed mi neniam aŭdis, ke iu
      konfuzas la du.
      [PP]