*promes/i

*promesi

(tr)
1.
Certigi, ke oni faros aŭ donos: mi promesas al vi ĉion, kion vi volas, se vi nur […] [1]; la reĝo promesis donaci al li la vivon […], se li forrabos la princinon [2]; se vi al mi ne promesos instrui al li ĉion, kion li devas scii, […] mi ne povos trankvile fermi miajn okulojn [3]; ĉiuj kvar konfesis, ke ili ŝtelis la monon, ili promesis redoni ĝin [4]; ĉu vi ne promesis, ke antaŭ via veno aperos viaj senditoj [5]? ni kontrakte promesas liveri al li samvaloran kvanton da trunkoj en la venonta vintro [6]; Mi venigos vin en la landon, pri kiu Mi, levinte Mian manon, promesis (vd ĵuri), ke Mi donos ĝin al Abraham [7]; oni promesis al mi laboron, kiu, mi esperas, donos al mi rimedojn por vivado Marta ; li antaŭ la altaro sankte promesis […] ĝismortan fidelecon kaj amon Marta ; ofte mano forgesas, kion buŝo promesas PrV ; promesi orajn montojn PrV . VD:surpreni2, ŝarĝiĝi, ŝuldiĝi, taskiĝiVD:devontigi
2.
Doni motivon por esperi: [tiu] afero promesas al la homoj grandegan kaj senduban utilon [8]; lia sano kaj sobreca vivmaniero promesas multajn jarojn da vivo [9]; la kredo promesis al ŝi kuniĝon kun tiuj, pri kiuj sopiris ŝia vundita koro Marta ; vi ne dubas ja pri transmorta vivo? […], la kredo tion promesas [10]; la greno promesis riĉan kaj benitan rikolton [11]; la tuta epizodo promesas plezuron, forgesigan, feliĉan, ekscitan aventureton [12]; multpromesaj frazoj [13]. SIN:esperigiVD:anonci1, aŭguri
angle:
promise
beloruse:
абяцаць
ĉeĥe:
brát si jako úkol, dát slib, složit slib, slíbit, zavázat se
ĉine:
应许 [yīngxǔ], 應許 [yīngxǔ], 許諾 [xǔnuò], 许诺 [xǔnuò], 允諾 [yǔnnuò], 允诺 [yǔnnuò], 应承 [yìngchéng], 應承 [yìngchéng], 諾 [nuò], 诺 [nuò], 承諾 [chéngnuò], 承诺 [chéngnuò], 有希望 [yǒuxīwàng], 应诺 [yìngnuò], 應諾 [yìngnuò]
france:
promettre
germane:
versprechen 1. zusagen
hispane:
prometer
hungare:
ígér ofte mano forgesas, kion buŝo ~as: ígérettel nem lehet jóllakni. ~i orajn montojn: eget-földet ígér.
japane:
約束する [やくそくする], 与えることを約束する [あたえることをやくそくする], 期待させる [きたいさせる], 請け合う [うけあう], 予想させる [よそうさせる]
katalune:
prometre
nederlande:
beloven
perse:
1. قول دادن 2. نوید دادن
pole:
obiecać, przyrzekać
portugale:
prometer
ruse:
обещать, сулить ~i orajn montojn: сулить золотые горы.
slovake:
dať slovo, sľúbiť
svede:
lova
tibete:
ཁས་ལེན་བྱེད་
ukraine:
обіцяти, зобов’язуватися, провіщати, заповідати

promesa, sukcespromesa

Promesanta sukcesi: ekzistas diversaj pli aŭ malpli sukcespromesaj trukoj solvi la problemon [14]; plej promesa ŝanco por eviti homfarotajn konfliktojn estas do profilaktiko [15]; ĉe la kverkoj, diris kun promesa koketeco la knabino KKr ; oni nepre demandas sin, kial iuj aliaj […], kiuj havis pli promesan komencan kapitalon, kontraŭe ĝisfunde enkotigis sin mem [16].
14. Pejno Simono: Plansprache und Phraseologie, Monato, 2000/06, p. 33
15. Werner Schad: Bezonata: nova „fremdula legio”, Monato, 2000/07, p. 27
16. Monato, Petro De Smedt: Socia dokumento pri nia larmovalo, 2011
angle:
promising
beloruse:
абяцаючы, пэрспэктыўны
ĉine:
充满希望 [chōngmǎnxīwàng], 充滿希望 [chōngmǎnxīwàng], 可以預見 [kěyǐyùjiàn], 可以预见 [kěyǐyùjiàn], 有望 [yǒuwàng], 有潛力 [yǒuqiánlì], 有潜力 [yǒuqiánlì], 有为 [yǒuwéi], 有為 [yǒuwéi], 远大 [yuǎndà], 遠大 [yuǎndà], 可預見 [kěyùjiàn], 可预见 [kěyùjiàn], 有成 [yǒuchéng], 有成功希望 [yǒuchénggōngxīwàng]
germane:
erfolgversprechend
pole:
obiecany, obiecujący sukces

promeso

Io promesita: Jakob faris sanktan promeson (vd voto) [17]; la promeso devas esti plenumita [18]; mi estis ligita de promeso [19]; mi donis solenan [promeson], ke mi silentos [20]; mi redonas al vi vian promeson, sed mi ne reprenas la mian [21]; promeso de geedziĝo (vd gefianĉiĝo) [22]; nutri per promesoj PrV ; sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu PrV ; per promesoj estus pavimita la infero [23]; li faras princan promeson, sed ne havas eĉ speson PrV ; promeso estas larĝa, plenumo estas ŝarĝa PrV . VD:sindevigo
beloruse:
абяцаньне, абяцанка
ĉeĥe:
promise, příslib, slib, zaslíbení
ĉine:
[nuò], 诺 [nuò], 諾言 [nuòyán], 诺言 [nuòyán], 允諾 [yǔnnuò], 允诺 [yǔnnuò]
france:
promesse
germane:
Versprechen
hispane:
promesa
hungare:
ígéret
japane:
約束 [やくそく], 見込み [みこみ], 期待 [きたい]
katalune:
promesa
nederlande:
belofte
perse:
قول، وعده، نوید
pole:
obietnica
portugale:
promessa
ruse:
обещание
slovake:
sľub
svede:
löfte
tibete:
ཁས་ལེན་པ་
ukraine:
обіцянка

promesplena, bonpromesa

Tre esperiga, bonaŭgura: la novaĵo jam ŝajnis al Ajna pli bonpromesa, sed subite alia penso ĵetis ombron en ŝian animon InfanTorent2 ; la mencio pri „la fi-agoj kiujn vi faris en 1952“ […] aspektis promesplena, kaj Izabela, la polica referencistino, […] konas parkere ĉiujn esencajn faktojn pri ĉiu kaj ĉio grava [24]; plej lasta aperis sur la belartkonkursa kampo la talenta kaj promesplena Kuroda masayuki [25]; la nazia invado de Ĉeĥoslovakio kaj la posta milito detruis tiujn promesplenajn komenciĝojn [26]; ili perdas postenojn kaj ke por iliaj infanoj perspektivoj ne estas tre promesplenaj [27]; la esploroj estis promesplenaj: la nova trafikilo taŭgis por longaj distancoj [28].
beloruse:
шматабяцаючы, добры, абнадзейваючы
ĉine:
充满希望 [chōngmǎnxīwàng], 充滿希望 [chōngmǎnxīwàng], 可以預見 [kěyǐyùjiàn], 可以预见 [kěyǐyùjiàn], 大有希望 [dàyǒuxīwàng], 祥瑞 [xiángruì], 有为 [yǒuwéi], 有為 [yǒuwéi], 有希望 [yǒuxīwàng]
germane:
vielversprechend, verheißungsvoll
japane:
有望な [ゆうぼうな], 見込みのある [みこみのある]
pole:
pełen obietnic, obiecujący

multpromesa, multepromesa

Promesanta multe: dikaj libroj kun […] multepromesaj frazoj [29]; tiu multpromesa stato kontrastas kun preskaŭ ignorema sinteno de la registaro EeP .
angle:
much promising
beloruse:
шматабяцаючы
ĉine:
充满希望 [chōngmǎnxīwàng], 充滿希望 [chōngmǎnxīwàng], 可以預見 [kěyǐyùjiàn], 可以预见 [kěyǐyùjiàn], 有为 [yǒuwéi], 有為 [yǒuwéi], 有希望 [yǒuxīwàng]
germane:
vielversprechend
japane:
有望な [ゆうぼうな], 見込みのある [みこみのある]
pole:
wiele obiecujący, wielce obiecujący
ukraine:
багатообіцяючий

administraj notoj