6aŭgur/i PV

6aŭguri

(tr)
1.
Diveni, antaŭdiri estontaĵon helpe de aŭguraj signoj: ĝi estas ja tiu pokalo, el kiu trinkas mia sinjoro, kaj li ankaŭ aŭguras sur ĝi [1]; li diris: aŭguru al mi, mi petas, per via aŭgura povoscio, kaj elvoku al mi tiun, pri kiu mi diros al vi [2]; egipta aŭguristo komencis aŭguri al la gastoj ilian estontecon laŭ moviĝado de ĉielarke koloraj doradoj (orsparoj), fermitaj en kristala vazo QuV ; oni iam aŭguris al mi, ke Romo ĉesos ekzisti, kaj mi regos super la tuta Oriento QuV ; eĉ duonjaron mi ne aŭguras al lia regado SatirRak ; la horoskopistoj […] aŭguras la estonton laŭ, ekzemple, koloroj de fumo eliranta el uzintuboj [3]; doktoriĝanto ellaboris teston por aŭguri (prognozi), ĉu abiturientoj kapablos sukcese eniri universitatan studfakon [4]. VD:profeti2
2.
Kiel antaŭsigno anonci: la suno, rigardante el purblua ĉielo, aŭguris belan tagon [5]; la tempo komencis boligi sian lafon ĉie, kaj […] en la duonpreta antaŭurbo oni devis scii, ke la momenta silento aŭguras uraganon [6]. VD:promesi2
angle:
augur, predict, foretell, foreshadow
beloruse:
прадказваць
ĉine:
預知 [yùzhī], 预知 [yùzhī], 卜 [bǔ], 推断 [tuīduàn], 推斷 [tuīduàn], 佔 [zhān], 占 [zhān], 占卜 [zhānbǔ], 千里眼 [qiānlǐyǎn]
france:
augurer, prévoir (augurer), prédire (augurer)
germane:
verheißen 1. (die Zukunft) vorhersagen, (die Zukunft) deuten, weissagen, wahrsagen, hellsehen 2. ankündigen
hebree:
לנבא
hispane:
augurar, presagiar
hungare:
jövendöl, (meg)jósol
itale:
predire, presagire, divinare
nederlande:
voorspellen
pole:
wróżyć, wieszczyć, przepowiadać
ruse:
предсказывать, предвещать
ukraine:
віщувати, пророкувати, передбачати, ворожити

aŭguro

1.
Ago aŭguri; antaŭsigno de estontaĵo: la amon de la popolo oni povis pli ĝuste konsideri malbona aŭguro, kaj la skeptika Petronius estis samtempe superstiĉa QuV ; aŭguroj kaj sonĝoj – tio ligas sin kune QuV ; ŝajnas al mi, ke estis en tio ia minaco, kvazaŭ aŭguro de malfeliĉo QuV ; falsa aŭguro [7]; [ili] zorgumis, ĉu la aŭguroj eble ne praviĝos estontatempe [8]; aŭguroj de ĵurnalistoj pri politiko ne tre fidindas [9]. SUB:omeno
2.
HIS En Romio, antaŭdirado per flugo aŭ kanto de birdoj interpretata kiel signo pri estonto.
3.
Aŭguristo: en la Samosa Hera-templo la aŭguroj divenas el la orbitoj de la steloj SatirRak .
angle:
1. augury, omen, portent
beloruse:
1. прадвесьце, прадказаньне, прыкмета 2. аўгур 3. прадказальнік
ĉine:
[bǔ], 前兆 [qiánzhào]
france:
1. augure (divination), auspice, présage
germane:
1. Weissagung, Vorzeichen 2. Auguration
hebree:
1. אוגורי
hispane:
1. augurio, presagio
hungare:
1. (jó vagy rossz) előjel 2. jósjel
itale:
1. augurio, auspicio, presagio 2. augurio, presagio
pole:
1. przepowiednia, omen, wróżba, znak 2. fatum
ruse:
1. предзнаменование, примета, предвестие 2. предсказание по полёту птиц
taje:
1. ลางบอกเหตุ
ukraine:
ознака, прикмета

aŭguristo

1.
Antaŭdiristo anoncanta okazontaĵojn per interpreto de antaŭsignoj: [ĉu] troviĝi inter vi iu […] aŭguristo, antaŭdiristo, magiisto, sorĉisto [10]? la Filiŝtoj vokis la pastrojn kaj la aŭguristojn, kaj diris: kion ni faru kun la kesto de la Eternulo [11]? saĝulo kaj aŭguristo, kiu scias antaŭlegi homajn sortojn kaj antaŭdiri estontecan QuV . VD:profeto
2.
En Romio pastro interpretanta el la flugo aŭ kanto de birdoj estonton.
angle:
diviner, soothsayer
beloruse:
прадказальнік, аўгур
ĉine:
1. 算命者 [suànmìngzhě], 預言者 [yùyánzhě], 预言者 [yùyánzhě], 占卜者 [zhānbǔzhě]
france:
augure (devin), devin
germane:
1. Wahrsager, Weissager, Hellseher 2. Augur
hebree:
לְבַשֵׂר
hungare:
(madár)jós, jövendőmondó
itale:
1. indovino, profeta, astrologo (indovino) 2. augure
pole:
1. wróżbita, wieszcz, prorok 2. wyrocznia
ruse:
предсказатель, авгур
ukraine:
авґур, провісник, ворожбит

bonaŭgura

Anoncanta feliĉigan estontaĵon: oni ne elektis ankoraŭ bonaŭguran daton [12]; la decido estas bonaŭgura [13]. VD:esperiga, favora2, promesoplena
12. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 66a, volumo 2a, p. 424a
13. Monato, Alberto García Fumero: Servo alternative fiksita, 2009
angle:
of good omen
beloruse:
добры, спрыяльны
france:
auspicieux, faste (signe), favorable (signe)
germane:
verheißungsvoll
hungare:
bíztató, ígéretes, kedvező
pole:
dobrze rokujący, dobrze się zapowiadający, pod dobrą gwiazdą, pod szczęśliwą gwiazdą
ruse:
добрый (знак, предзнаменование, примета), благоприятный

malbonaŭgura

Anoncanta malbonan estontaĵon: ho, ŝi diris, kia malbonaŭgura birdo vi estas! [14]; sub tiu frunto de duondio troviĝis vizaĝo de simio […], al Ligia li ekŝajnis malbonaŭgura, sed antaŭ ĉio abomena QuV ; el la kunpremitaj makzeloj eliĝadis malbonaŭgura grinco QuV . VD:fatala, sinistra
angle:
of ill omen
beloruse:
нядобры, неспрыяльны, злавесны
france:
de mauvais augure, défavorable (signe), néfaste (signe)
germane:
unheilvoll, ominös, unheilschwanger, verhängnisvoll
hungare:
baljós, ominózus
pole:
złowróżbny, źle rokujący, źle się zapowiadający, pod złą gwiazdą
ruse:
плохой (знак, предзнаменование, примета), неблагоприятный

manaŭguri

(tr)
Aŭguri analizante la strukturon de manplato: Ĉinio malpermesas lernejan manaŭguradon [15].
15. Arono kaj Karlina: Radio Verda, RV188, 2012-02-19
beloruse:
варажыць па руцэ, займацца хірамантыяй
germane:
Handlesen, Chiromantie
pole:
wróżyć z ręki

administraj notoj

pri aŭgur/i :
  Kontroli la oficialecajn indikojn. Laŭ PIV "~i" enestas en la
  6a oficiala aldono kaj "~o" mem ne estas Z-a. (MB)

  Estas pluraj nuancoj de "aŭguri" en PIV2, kiuj ne aperas
  ĉi tie: ekzemple "diveni" (faro de homo) kaj "esti antaŭsigno". (RW)