*embaras/o PV

embarasi

(tr)
1.
Impliki en malfacile elireblan situacion per fizikaj malhelpaĵoj: la kapitano kriegis, […] embarasis siajn piedojn en la noktovesto disŝirita tere kuŝanta, perdis ekvilibron kaj kun kapo malsupre ekfalis [1]; la leonido embarasis lin, ĉar estis tre maloportune kuntreni ĝin ĉie [2]; altaj afrankotarifoj [kaj] aliaj komplikaĵoj embarasas la produktadon de Kontakto en Ukrainio [3]; ili tuj aerdisiĝis, opiniante malnecesa sin embarasi per ŝtuparsuriro [4]. SIN:ĝeni1, malhelpi1, maloportuniVD:blokadi, kompliki, obstrukci
2.
(figure) Impliki en malfacile elireblan situacion per mensaj, moralaj, konsciencaj malhelpaĵoj ne embarasu vin la sonĝo kaj ĝia signifo [5]; mi volis estigi en mia internaĵo iom li klaran bildon de la multaj aferoj, kiuj embarasas kaj premas mian koron [6]; li parolis tiel por embarasi [ŝin] [7]; la silento iom embarasis lin [8]; lin la rekomenco de la interrompita interparolado tute ne embarasis [9]; ili ne embarasu ŝin per scivoleco [10]; en liaj okuloj oni povis legi ian maltrankvilecon aŭ malĝojon, videble io lin embarasis aŭ afliktis Marta ; ŝi decidis, ke ŝi […] ne lin embarasos per maldiskretaj demandoj [11]; vi estas […] la plej nobla, la plej kuraĝa: kaj mi estus krimulino, se mi vin embarasus per mia mizero [12]; ĉu vi sincere venis al ili? – mi embarasas, ne trovante la vortojn – tio estas, ĉu oni devas fidi al vi, Alice Metrop ? VD:ĝeni2, hontigi, konfuzi3, perpleksigi, konsterni, zorgigi
angle:
perplex, encumber, inconvenience, hamper, impede, hinder 2. embarrass
beloruse:
перашкаджаць, замінаць
ĉeĥe:
přivést do rozpaků
ĉine:
局促不安 [júcùbùān], 窘迫 [jiǒngpò]
france:
embarrasser, empêtrer, encombrer, gêner (embarrasser)
germane:
1. behindern 2. peinigen, nötigen, genieren
hispane:
dificultar, obstruir, obstaculizar, taponar 1. obstaculizar 2. poner en apuros
hungare:
(össze)zavar, nehézséget okoz 1. zavar, akadályoz
japane:
妨げる [さまたげる], 迷惑をかける [めいわくをかける], 当惑させる [とうわくさせる]
pole:
1. blokować, tarasować, zawalać, korkować (drogę) 2. narobić ambaras, narobić kłopotu, przysparzać kłopotu, wpędzać w opały, wpędzać w tarapty
ruse:
затруднять, ставить в затруднительное положение, мешать
slovake:
priviesť do rozpakov
ukraine:
заважати, утрудняти, перешкоджати, ставати на перешкоді/заваді, завдавати клопоту

*embaraso

1.
Ĝeno al la movoj, al la agado, kaŭzita de fizikaj malhelpoj: vi venkis, […] sole granda armeestro tiamaniere eliras el embaraso [13]; Mankas ponto, ho anaso, // Savu nin el embaraso! [14]; sidi en amaso da embaraso PrV ; eliri sen frakaso el granda embaraso PrV .
2.
Situacio, el kiu oni ne povas facile eliri, ŝanceliĝo en decido: mi, en embaraso, kiel fari ekzamenon pri tio, demandis, ĉu li volas iri al Jerusalem kaj tie esti juĝata koncerne tiun aferon [15]; la embarasoj de la ŝtato [16]; lulos vin la dolĉa forgeso pri la antaŭaj embarasoj kaj nunaj kreditoroj [17]; lia voĉo sonis pli amika, ol ordinare, ŝi do respondis sen embaraso [18]; al la koreco aliĝadis ĉiam pli videbla nuanco de silenta kompato, ofte eĉ de embaraso, de sindevigo, kiu retenadis sur la lipoj iajn vortojn malfacile eldireblajn Marta ; per la boneco de la koro kaj delikateco de la sentoj [ŝi] divenis la novan embarason, en kiu troviĝos la malriĉa virino Marta .
VD:ĉagreno, dilemo2, malfacilaĵo, mizero, problemo3, senelirejo, obstrukco
angle:
difficulty, complication, perplexity 2. embarrassment
beloruse:
перашкода, цяжкасьць, клопат
ĉeĥe:
rozpaky
ĉine:
[è]
france:
embarras, encombrement, gêne, souci, tracas
germane:
Enge, Not, Nötigung, Verlegenheit, Problem Not, Nötigung, Pein, Verlegenheit, Problem, Schwierigkeit
hebree:
מבוכה
hispane:
dificultad, complicación 1. dificultad 2. embrollo
hungare:
1. zavar, akadály 2. zavar(odottság), baj, nehézség, kellemetlenség
japane:
当惑 [とうわく], 困惑 [こんわく], 狼狽 [ろうばい], 障害 [しょうがい], 迷惑 [めいわく], 厄介 [やっかい]
pole:
1. blokada, korek (uliczny) 2. ambaras, kłopot, opały, tarapty
portugale:
embaraço, perplexidade, aperto, estorvo, óbice
ruse:
затруднение, помеха, загвоздка
slovake:
pomykov, prekážka, rozpaky
tibete:
ངོ་ཚབ་
ukraine:
утруднення, скрута, скрутне становище, клопіт, халепа, перешкода, затор (на дорозі)

embarasa

1.
Kaŭzanta embarason: ŝi ruĝiĝis, balbutis, serĉis frazon ian por eliri el embarasa situacio, kaj trovis nur adorindan rideton [19]; ŝi proponis al si pasigi la restantajn horojn de la nokto per forta cerbumado analizi la embarasajn cirkonstancojn, en kiuj ŝi sin trovas [20]; la ŝtataferoj diskutataj evidente estis gravaj kaj embarasaj [21]; tia „formo de ĝentileco“ estas ofte tre embarasa, ĉar tre ofte ni ne scias, kiamaniere ni devas nin turni al tiu aŭ alia persono [22]. VD:ĝena, konsterna
2.
Embarasita, embarasoplena, vidiganta embarason: kial vi staras kun tia embarasa mieno [23]? embarasa rido [24]; por unu minuto ekestis embarasa silento Metrop ; vidante mian embarasan vizaĝon, li forte emfazis, ke tio jam vere okazis [25]. VD:perpleksa
angle:
awkward, cumbersome, troublesome 2. embarrassing
beloruse:
цяжкі
ĉeĥe:
rozpačitý, zaražený (člověk)
ĉine:
作难 [zuònán]
france:
embarrassant, embarrassé, encombrant, gêné (embarrassé), délicat (embarrassant), ennuyeux (embarrassant)
germane:
peinlich, verlegen (peinlich) 1. auswegslos, peinigend 2. verstört
hebree:
נָבוֹך
hispane:
complicado, difícil, engorroso, problemático 1. apurado 2. problemático
hungare:
1. zavaró, problémás 2. zavart, zavarodott
japane:
邪魔な [じゃまな], 厄介な [やっかいな], 煩わしい [わずらわしい]
pole:
1. blokujący, tarasujący, zawalający, korkujący (drogę) 2. ambarasujący, kłopotliwy
ruse:
затруднительный
slovake:
prekážajúci, privádzajúci do rozpakov
ukraine:
скрутний, утрудливий, обтяжливий, незручний

embarasiĝi

(ntr)
1.
Esti ĝenata de embaraso fizika.
2.
Ricevi embarason pro malkomfortiga situacio: aŭskultante lin, li embarasiĝis [26]; ĉiuj konfuziĝis kaj embarasiĝis, dirante unu al alia: Kion ĉi tio signifas [27]? infanino mia, ŝi diris, vi embarasiĝas pro negravaĵoj [28]; mi petegas, al neniu nek unu vorton! – Onjo, kiel do? – embarasiĝis Vitalij Metrop . VD:honti
beloruse:
1. трапляць у цяжкае становішча, сустракаць перашкоды 2. бянтэжыцца, засмучацца
ĉine:
2. 难为情 [nánwéiqíng]
france:
s'empêtrer
germane:
1. behindert werden 2. sich genieren, sich sorgen
hungare:
belezavarodik
japane:
当惑する [とうわくする], どぎまぎする, 照れる [てれる], 困る [こまる], 迷惑する [めいわくする]
ukraine:
потрапити у скруту/скрутне становище, ускочити в халепу, набратися клопоту, заплутатися

malembarasi

(tr)
1.
Senigi je ĝenaĵoj, je baroj: oni tuj malembarasis lin je la malbenindaj viŝtukoj [29]; en la antaŭĉambro mi malembarasis ŝin je la mantelo kaj rapide ni eniris la unuan ĉambron [30].
2.
Eligi el malfacila situacio: tia bagateligado de granda poeto estas unu maniero malembarasi sin je ĝenanta entrudulo [31].
VD:liberigi, malpezigi
beloruse:
пазбаўляць перашкод, дапамагаць (напр. выйсьці зь цяжкага становішча)
ĉeĥe:
zbavit rozpaků
france:
1. débarrasser, dégager, désobstruer 2. délivrer (d'un embarras), tirer d'affaire
germane:
befreien, heraushelfen, aus der Not helfen, aus der Patsche helfen aus der Patsche helfen
hispane:
1. liberar, desobstruir, descongestionar 2. liberar (de una situación difícil), solucionar (una complicación)
hungare:
1. akadálymentesít
japane:
取り除く [とりのぞく]
slovake:
zbaviť rozpakov
ukraine:
позбавити труднощів, клопотів, вивести з халепи/зі скрути

administraj notoj