*oportuna
- 1.
- Facile uzebla; bone adaptita al sia destino; ne laciga: [la artikolo] estas oportuna sed ne necesa [1]; ĉio estas por mi permesata, sed ne ĉio estas oportuna [2]; elkonduku min, mi petas, per pli mallonga kaj pli oportuna vojo [3]; [vi] elrigardis por vi oportunan lokon [4]; la amata kaj amanta edzo meze de la urba bruo aranĝis por ŝi molan, varman kaj oportunan neston Marta ; estas tre oportuna […], ke mia fratino kaj mi […] havas la samajn korpmezurojn, unu sola el ni iras en magazenoj, aĉetas por ambaŭ [5]; la efektiva nombro da vortoj, al kiuj oni anstataŭ la formo Esperanta povus doni formon pli oportunan, prezentas ne pli ol iajn 10% [6]. komforta, konvena, taŭga, utila
- 2.
- Faciliganta sukceson aŭ prosperon pro sia ĝusta konveneco: vi ne povis veni en pli oportuna tempo [7]; mi parolos al vi en tempo pli oportuna [8]; [mi] atendis oportunan momenton, por priparoli la aferon kun vi [9]; oportuna okazo [10]; aĝo maljuna ne estas oportuna PrV . adekvata, celkonforma, favora, konsentebla, konforma1.c, konvena
Rim.:
La senco de oportuna1
estas malpli ampleksa ol tiu de
komforta: estas oportunaj nur apartaj simplaj objektoj,
komfortaj povas esti vivo, aranĝo ktp. Ekzemple fontoplumo estas
oportuna sed ne komforta. Plie oportuna estas pli objektiva
(la oportuneco dependas de la pli malpli granda taŭgeco de la
objekto), komforta estas pli subjektiva (la komforteco
dependas de la humoro, de la animstato de la uzanto).
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 27
2. La Nova Testamento, I. Korintanoj 6:12
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 57:8
5. Henri Vallienne: Ĉu li?, Noto De L’ Aŭtoro
6. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, VII
7. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
8. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
9. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XII
10. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro II
2. La Nova Testamento, I. Korintanoj 6:12
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 57:8
5. Henri Vallienne: Ĉu li?, Noto De L’ Aŭtoro
6. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, VII
7. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
8. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
9. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XII
10. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro II
- beloruse:
- зручны, дарэчны, здатны, прыдатны
- ĉeĥe:
- oportunní, pohodlný, vhodný
- ĉine:
- 便宜 [biànyí], 恰当 [qiàdàng], 恰當 [qiàdàng], 适当 [shìdàng], 適當 [shìdàng], 实用 [shíyòng], 實用 [shíyòng]
- france:
- opportun, pratique (adj.)
- germane:
- opportun 1. zweckmäßig, nützlich, annehmlich, geeignet 2. angemessen, angebracht, günstig
- hispane:
- práctico, útil
- hungare:
- 1. kényelmes 2. alkalmas, megfelelő ~a okazo: megfelelő alkalom.
- japane:
- 便利な [べんりな], 使いやすい [つかいやすい], 好都合な [こうつごうな], 時宜を得た [じぎをえた]
- katalune:
- 1. còmode
- nederlande:
- gemakkelijk, doelmatig, geschikt
- okcitane:
- 1. aisit
- pole:
- dogodny, wygodny, sposobny
- portugale:
- oportuno, cômodo, confortável, propício, que vem a propósito
- rumane:
- îndemânatic, confortabil, capabil
- ruse:
- 1. удобный 2. удобный, подходящий, уместный
- slovake:
- pohodlný, spôsobilý, upotrebiteľný, vhodný, výhodný
- ukraine:
- зручний, вигідний, слушний, сприятливий, підходящий
*oportune
Laŭ oportuna maniero:
- 1:
- subtenante la kruĉon, por ke la virino povu trinki pli oportune [11]; kelkaj faras al si oportune kaj sidiĝas (komfortigis sin) [12]; Lemuel faris al si oportune sur mola tapiŝo apud la fajrujo [13]; volu eniri en la laborejon, tie ni povos pli oportune paroli pri la afero Marta ; persono post persono ekstaris por pli oportune rigardi tiajn artistojn [14].
- 2:
- ne oportune estas en la nuna momento tion priplori [15]; ne estas oportune fari tiel [16]; se tia estas la rilato de viro al virino, ne estas oportune edziĝi [17].
11.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 15, la feino (daŭrigo)
12. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro II
13. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro VI
14. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
15. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XII
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 8:26
17. La Nova Testamento, Mateo 19:10
12. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro II
13. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro VI
14. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
15. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XII
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 8:26
17. La Nova Testamento, Mateo 19:10
- beloruse:
- 1: зручна 2: дарэчы, да месца
- ĉeĥe:
- pohodlně, vhodně
- france:
- aisément, opportunément
- germane:
- opportun, günstig 1: angenehm 2: angemessen, annehmlich
- hungare:
- 1: kényelmesen 2: megfelelően, célirányosan
- japane:
- 便利に [べんりに], 具合よく [ぐあいよく], 都合よく [つごうよく]
- nederlande:
- gemakkelijk, doelmatig, geschikt
- pole:
- właściwie, wygodnie, na rękę
- portugale:
- oportunamente
- rumane:
- corect, confortabil, pe mână
- ruse:
- 1: удобно 2: уместно
- slovake:
- pohodlne, vhodne
- ukraine:
- зручно, вигідно
oportuno
- Facilo, kiu rezultas de favoraj kondiĉoj: estis multaj venantaj kaj irantaj, kaj ili ne havis oportunon eĉ por manĝi [18]; gastejoj establitaj por la oportuno de l' komercado [19]; kial centfoje dum la sama jaro la marŝrutoj estas ŝanĝataj? ĉu por oportuno de l’ publiko Metrop ? li ne surhavis togon, ĉar la oportuno kaj kutimo ordonis demeti togojn por festenoj [20]. okazo3, ŝancokomforto, konvencio1, konveneco, kutimo
18.
La Nova Testamento, S. Marko 6:31
19. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XVII
20. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro VII
19. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XVII
20. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro VII
- angle:
- opportunity
- beloruse:
- зручнасьць, зручны выпадак, нагода
- ĉeĥe:
- pohodlí, vhod.příležitost
- ĉine:
- 时机 [shíjī], 時機 [shíjī], 商机 [shāngjī], 商機 [shāngjī], 机会 [jīhuì], 機會 [jīhuì], 机缘 [jīyuán], 機緣 [jīyuán], 良机 [liángjī], 良機 [liángjī]
- france:
- aises, occasion favorable, opportunité
- germane:
- Gelegenheit, Gunst (der Stunde...)
- hungare:
- megfelelő alkalom
- japane:
- 好機 [こうき], 好都合 [こうつごう]
- pole:
- wygoda, okazja, sprzyjające zdarzenie
- rumane:
- confort, oportunitate, eveniment favorabil
- ruse:
- удобный случай
- slovake:
- pohodlie
- ukraine:
- зручність, вигідність, вигода
oportunaĵo
- Faciliga aĵo aŭ flanko de situacio: posta ĉambreto […] ornamita kaj provizita je ĉiuspecaj oportunaĵoj, kiujn amaj koroj povis proponi [21]; tiuj konsideroj jam sufiĉe plipezas ĉiujn favorajn oportunaĵojn, kiuj sin povus prezenti hodiaŭ [22]; krom tiuj ĉi naturaj vortfaraj oportunaĵoj, kiujn la lingvo Esperanto havas, vi trovos en ĝi ankoraŭ apartajn […] rimedojn, kiuj enkondukas grandegan ekonomion ĉe la lernado de la vortoj [23]; Ĉinio nepre disponigu grandegajn monsumojn al instruado, publika higieno, […] konstruado de bazaj oportunaĵoj [24].
21.
H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro IV
22. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XV
23. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V
24. Monato, Mu Binghua: Pezaj enlandaj ŝarĝoj por la registaro, 2006
22. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XV
23. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V
24. Monato, Mu Binghua: Pezaj enlandaj ŝarĝoj por la registaro, 2006
- beloruse:
- выгода
- ĉine:
- 亲切 [qīnqiè], 親切 [qīnqiè]
- france:
- circonstance favorable, facilité (offerte)
- germane:
- Annehmlichkeit
- hungare:
- alkalmatosság
- japane:
- 便利な品物 [べんりなしなもの]
- pole:
- udogodnienie, wygoda, coś wygodnego
- portugale:
- oportunidade
- rumane:
- ușura, confort, ceva confortabil
- ruse:
- удобство
oportuneco
Karaktero de io oportuna.
- 1:
- por oportuneco de la vizitantoj, la verando estas disigita en apartaj kabinetoj Metrop ; ricevinte de vi leteron […] kaj kompreninte ĝin, kvankam li la lingvon ne lernis, via adresito vidos praktike la oportunecon de l' lingvo [25]; la homoj vidas en la Esperantismo ne sole aferon de egoisma oportuneco, sed gravan ideon [26].
- 2:
- mi ne vidas la oportunecon de tiu klopodo, se vi estas certa malsukcesi; prooportuneca cedo [27]; la temo de la kongreso [estis] „lingvo, kulturo kaj oportunecoj“ [28].
25.
L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
26. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
27. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
28. La Ondo de Esperanto, 2002, № 10
26. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
27. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
28. La Ondo de Esperanto, 2002, № 10
- beloruse:
- зручнасьць
- ĉeĥe:
- vhodnost
- ĉine:
- 合适 [héshì], 合適 [héshì], 适宜性 [shìyíxìng], 適宜性 [shìyíxìng], 适用性 [shìyòngxìng], 適用性 [shìyòngxìng]
- france:
- opportunité
- germane:
- Zweckmäßigkeit, Eignung
- hungare:
- 1: kényelmesség 2: alkalmasság, megfelelőség
- japane:
- 便利さ [べんりさ], 便宜 [べんぎ]
- pole:
- sposobność, upodobanie, dogodność
- portugale:
- oportunidade
- rumane:
- oportunitate, plăcere, comoditate
- ruse:
- 1: удобность
- slovake:
- vhodnosť
- ukraine:
- зручність, вигідність, вигода
oportunismo
- Politika aŭ ordinara sinteno, laŭ kiu oni devas atenti la cirkonstancajn oportunaĵojn pli ol la principojn: nomante la gvidantaron de SAT oportunisma, nemarksisma, kontraŭsoveta kaj etburĝa, la sovetaj SAT-anoj kaj iliaj samideanoj alilandaj troviĝis sub la premo de la decidoj de Komintern [29]; pro oportunismo la popolo finfine decidis tiel voĉdoni, subtenante la flankon, kiu aperas pli forta [30]; ekzistas ne nur oportunismo, sed ankaŭ „politika toleremo“ [31]; registaro aganta tiel ne povas eviti riproĉon de oportunismo, se subite ne plu validas la antaŭaj argumentoj pri protektado de sano [32]. pragmatismo, utilismo
29.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
30. Monato, Zlatko Tišljar: Jes al Eŭropo sed ĉu ŝanco perdita?, 2003
31. Monato, Wolfgang Guenther: Ĉu bojkoto? (12), 2008
32. Monato, Stefan Maul: Kaspreto-teatro, 2009
30. Monato, Zlatko Tišljar: Jes al Eŭropo sed ĉu ŝanco perdita?, 2003
31. Monato, Wolfgang Guenther: Ĉu bojkoto? (12), 2008
32. Monato, Stefan Maul: Kaspreto-teatro, 2009
- beloruse:
- апартунізм
- ĉeĥe:
- oportunizmus
- ĉine:
- 机会主义 [jīhuìzhǔyì], 機會主義 [jīhuìzhǔyì], 投机主义 [tóujīzhǔyì], 投機主義 [tóujīzhǔyì]
- france:
- opportunisme
- germane:
- Opportunismus
- hungare:
- opportunizmus
- japane:
- 日和見主義 [ひよりみしゅぎ], 御都合主義 [ごつごうしゅぎ]
- nederlande:
- opportunisme
- pole:
- oportunizm
- rumane:
- oportunism
- ruse:
- оппортунизм
- slovake:
- oportunizmus
- ukraine:
- опортунізм, пристосовництво
oportunisto
- Oportunismano: anglaj verkistoj kredas, ke Napoleono debutis kiel senprincipa oportunisto, kaj post ĉio estis paranoja megalomaniulo [33]; Künzli fakte prezentas min kiel senhontan oportuniston [34]. karieristo
33.
Monato, W. H. Simcock: Esti homa kaj literaturema, 2003
34. D. Blanke: Komunistoj viditaj de Andreas Künzli, La Gazeto, 2010-03-15 (147)
34. D. Blanke: Komunistoj viditaj de Andreas Künzli, La Gazeto, 2010-03-15 (147)
- beloruse:
- апартуніст
- ĉeĥe:
- oportunista
- ĉine:
- 姑息者 [gūxīzhě], 投机分子 [tóujīfènzǐ], 投機分子 [tóujīfènzǐ], 机会主义者 [jīhuìzhǔyìzhě], 機會主義者 [jīhuìzhǔyìzhě], 墙头草 [qiángtóucǎo], 牆頭草 [qiángtóucǎo], 順應時勢者 [shùnyìngshíshìzhě], 顺应时势者 [shùnyìngshíshìzhě], 騎牆主義者 [qíqiángzhǔyìzhě], 骑墙主义者 [qíqiángzhǔyìzhě]
- france:
- opportuniste
- germane:
- Opportunist
- hungare:
- opportunista
- japane:
- 日和見主義者 [ひよりみしゅぎしゃ], 御都合主義の人 [おつごうしゅぎのじん]
- nederlande:
- opportunist
- pole:
- oportunista
- rumane:
- oportunist
- ruse:
- оппортунист
- slovake:
- oportunista
- ukraine:
- опортуніст, пристосованець, угодовець
maloportuna
- 1.
- Malfacile uzebla; misadaptita al sia destino; laciga: tiu ĉi simbola skribado […] estas tre maloportuna kaj malfacile uzebla [35]; por kio veturigas kun si la homoj tiom da multpeza, maloportuna, grandampleksa ŝarĝo Metrop ? la baso povas bonege taŭgi por pezaj, gravaj paroladoj, sed ĝi estas maloportuna por […] aliaj paroladoj [36]; maloportuna krajono; maloportuna klasifiko; oni devas distingi la agrablajn iluziojn de la maloportunajB . malkomforta
- 2.
- Ĝena pro nekonveneco de la situacio: pro la maloportuna sintenado en kiu li troviĝis, li ne povis celi sufiĉe ĝuste [37]; mi timis veni al vi en maloportuna horo [38]; ege maloportuna morto [39]; liberiĝi de la maloportunaj gastoj [40]; oni ŝarĝas el ĉiuj eblaj kaj neeblaj pladoj sur unu kaj tiu sama telero, kaj tiam oni tion manĝas en la plej maloportuna situacio [41]! disponitamalkonvena
35.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
36. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
37. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvara
38. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
39. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 4
40. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Sesope oni trairas la tutan mondon
41. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
36. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
37. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvara
38. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
39. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 4
40. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Sesope oni trairas la tutan mondon
41. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
- beloruse:
- нязручны, недарэчны
- ĉeĥe:
- nepohodlný, nevhodný
- ĉine:
- 未便 [wèibiàn], 不合时宜 [bùhéshíyí], 不合時宜 [bùhéshíyí], 不相宜 [bùxiāngyí], 不适合 [bùshìhé], 不適合 [bùshìhé], 不合适 [bùhéshì], 不合適 [bùhéshì], 不适宜 [bùshìyí], 不適宜 [bùshìyí], 不順利 [bùshùnlì], 不顺利 [bùshùnlì], 欠妥 [qiàntuǒ], 缺乏善意 [quēfáshànyì]
- france:
- inopportun, intempestif, pas pratique
- germane:
- unpassend, ungünstig, importun 1. unzweckmäßig, ungeeignet 2. ungelegen, unangebracht, unpässlich
- hungare:
- kényelmetlen, alkalmatlan, nem megfelelő
- japane:
- 不便な [ふべんな], 使いにくい [つかいにくい], 不都合な [ふつごうな]
- nederlande:
- ongeschikt
- pole:
- niewygodny, uciążliwy, niedogodny
- portugale:
- inconveniente
- rumane:
- inconfortabil, împovărătoare, incomod
- ruse:
- неудобный
- slovake:
- nepohodlný, nevhodný
- ukraine:
- незручний, невигідний
maloportunaĵo
- Maloportuna afero aŭ kondiĉo, kiu ĝenas: kian rekompencon oni ricevas pro ĉiuj tiuj maloportunaĵoj [42]? ni zorge pesu la oportunaĵojn kaj la maloportunaĵojn kaj decidu [43]; ia natura konstanta ĉefo […] prezentas gravan maloportunaĵon por nia afero, ĉar ĝi donas al la afero kvazaŭ personan karakteron [44]; nia funebra ceremoniaro certigas al la ombro fortojn, gardas ĝin de la maloportunaĵoj kaj de la sopiro al la tero [45]; elturmentita de la multaj maloportunaĵoj Marta ; por eviti eblajn maloportunaĵojn en la okazo, se oni Vin rekonus […], pli bone ke ni […] iru en la urbon vespere [46]; la plej granda maloportunaĵo de nia Akademio estas la perdo de ĉiu tria jaro dum la okazigo de la elektoj [47].
42.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
43. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 15a, Omar fariĝas ventegocentro
44. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
45. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXII
46. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
47. La Ondo de Esperanto, 2000, No 3 (65)
43. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 15a, Omar fariĝas ventegocentro
44. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
45. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXII
46. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
47. La Ondo de Esperanto, 2000, No 3 (65)
- beloruse:
- нязручнасьць, перашкода
- ĉine:
- 周折 [zhōuzhé], 烦劳 [fánláo], 煩勞 [fánláo], 不情愿 [bùqíngyuàn], 不情願 [bùqíngyuàn], 不舒服 [bùshūfu], 不愿意 [bùyuànyì], 不願意 [bùyuànyì], 小病 [xiǎobìng]
- france:
- embarras, inconvénient
- germane:
- Unannehmlichkeit, Ungelegenheit, Unpässlichkeit
- japane:
- 不便 [ふびん], 差し障り [さしさわり], 不都合 [ふつごう]
- pole:
- kłopot, niedogodność, uciążliwość
- rumane:
- necazuri, neplăceri, incomodare, pacoste
- ukraine:
- незручність, невигідність
maloportuni
(x)
- Esti maloportuna, embarasi iun: tiam mi vin ne pli longe maloportunos [48]; ambaŭ estis apartigite kondukataj en ĉambrojn, kie regis ega freŝo kaj en kiuj la suno neniam maloportunis (t.e. ĉeloj de malliberejo) [49]; por la poŝkomputilo gravas ke la ekrano estu sufiĉe granda [sed] tiom granda poŝtelefono tute maloportunas [50].
48.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la porcio da glaciaĵo,
(rakonto de L. Dilling, tradukita de Eduard Hall el Joensuu
(Finnlando))
49. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro VI
50. La Ondo de Esperanto, 2002, № 10
49. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro VI
50. La Ondo de Esperanto, 2002, № 10
- beloruse:
- быць нязручным, перашкаджаць
- ĉeĥe:
- obtěžovat, překážet
- france:
- encombrer, importuner
- germane:
- unangemessen, unzweckmäßig, unannehmlich, unangebracht
- hungare:
- alkalmatlankodik, zavar
- japane:
- 迷惑をかける [めいわくをかける], じゃまする
- pole:
- zawadzać, przeszkadzać, być niewygodnym
- rumane:
- împiedica, reține, fi incomod
- ruse:
- стеснять, причинять неудобства
- slovake:
- obťažovať, prekážať
- ukraine:
- заважати
administraj notoj
mal~a:
Mankas verkindiko en fonto.