konvencio
- 1.
- Tio, kio estas starigita per esprimita aŭ neesprimita interkonsento ene de homgrupo, socio, t.e. regulo, kondutnormo kc: sociaj konvencioj (deco); ili baras al si la sanan naturon per sensencaj konvencioj [1]; seniĝi de la konvencioj kaj adaptiĝoj por momento LGA ; rompanto de konvencioj KKr ; la lingvo estas nenio alia ol iaspeca konvencio inter la personoj, kiuj ĝin uzas Ret ; la klerika komitato […] elektis literumadon, kiu imitis la nekonsekvencajn kaj netaŭgajn konvenciojn de la skribita angla lingvo [2]. kutimo2, tradicio, moro
- 2.
- Traktato 1: konvencio gardanta la aŭtorajn rajtojn; la poŝta konvencio de Bern; validiĝis en 1978 la Konvencio de Barcelono por protektado de Mediteraneo [3]; la Konvencio de Vieno pri diplomatiaj rilatoj (1961) [4]; Cameron volas nuligi en Britio la eŭropan konvencion pri homaj rajtoj kaj ĝin anstataŭigi per brita ekvivalento [5].
- 3.
- Nacia eksterordinara asembleo (ekzemple por ellabori konstitucion): la Franca konvencio (1792–1795); 16 diversnaciaj konvencianoj el la plej granda politika forto de la Eŭropa Parlamento, la konservema Eŭropa Popola Partio, proponis adapti formulon el la pola konstitucio [6].
1.
Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
2. Monato, Garbhan MacAoidh: Engaĝiĝo ne mankas por savi la manksan
3. Monato, Renée Triolle: Ruĝaj ŝlimoj en Mediteraneo
4. Monato, Isikawa Takasi: Ja ekzistis diplomatiaj rilatoj
5. Monato, Paul Gubbins: Malpli malbonaj inter aliaj malbonaj
6. Monato, Istvan ERTL: Dio en la konstitucio, diablo en la detaloj
2. Monato, Garbhan MacAoidh: Engaĝiĝo ne mankas por savi la manksan
3. Monato, Renée Triolle: Ruĝaj ŝlimoj en Mediteraneo
4. Monato, Isikawa Takasi: Ja ekzistis diplomatiaj rilatoj
5. Monato, Paul Gubbins: Malpli malbonaj inter aliaj malbonaj
6. Monato, Istvan ERTL: Dio en la konstitucio, diablo en la detaloj
- angle:
- 1. convention, general usage 2. convention, agreement 3. convention
- beloruse:
- 1. канвэнцыя, пагадненьне 2. канвэнцыя, пагадненьне 3. канвэнт
- ĉeĥe:
- dohoda, konvence, konvenience, obyčej, smlouva, zvyklost, úmluva (mezinárodní)
- ĉine:
- 公約 [gōngyuē], 常規 [chángguī], 习俗 [xísú]
- france:
- convention
- germane:
- 1. Konvention, Übereinkunft 2. Abkommen 3. Konvent, konstituierende Versammlung
- hispane:
- 2. convención
- hungare:
- 1. koncenció, bevett szokás 2. államközi egyezmény 3. konvent, alkotmányozó nemzetgyűlés
- japane:
- 協定 [きょうてい], 取決め [とりきめ], 慣例 [かんれい], 慣習 [かんしゅう], 約束事 [やくそくごと], 党大会 [とうたいかい]
- katalune:
- 2. convenció
- pole:
- 1. konwencja
- portugale:
- 2. convenção
- rumane:
- 1. convenție
- ruse:
- 1. соглашение, условность (обычно во мн.ч.) 2. соглашение, конвенция 3. конвент
- slovake:
- dohoda, konvencia, zmluva
konvencia
- Rilata al aŭ rezultanta el konvencio: konvencia klaŭzo; la konversacio ne estis tute konvencia […], sub la vortoj de la viro ankoraŭ kaŝis sin la pagana faŭno LGA ; mi ne alrigardis ŝin, nur aŭskultis la unuajn konvenciajn vortojn KKr ; kelkfoje ŝi estas malpura, ĉar nia silenta interkonsento estas, ke inter ni ne ekzistas konvenciaj baroj KKr ; konvencia militado estas kondukata per konvenciaj armiloj kaj batalkampaj taktikoj inter du aŭ pliaj ŝtatoj en malfermita konfronto [7]; la aŭtoro estas nekonata, kaj la atribuo al Salomono estas nur konvencia [8]; li certas, ke konvencia edukado pereigas la animon [9]. kutima, tradicia
7.
Monato, Lenio Marobin: Minacas nova armado-konkuro
8. Monato, Carlo Minnaja: La Biblio nun estas (preskaŭ) kompleta
9. Monato, Donald Broadribb: Ne al ĉiuj plaĉos ĉi literatura gemeto
8. Monato, Carlo Minnaja: La Biblio nun estas (preskaŭ) kompleta
9. Monato, Donald Broadribb: Ne al ĉiuj plaĉos ĉi literatura gemeto
- angle:
- conventional
- beloruse:
- канвэнцыянальны, звычайны
- ĉeĥe:
- běžný, konvencionální, konvenienční, konvenční
- ĉine:
- 传统 [chuántǒng], 习用 [xíyòng], 迂拘 [yūjū], 常規 [chángguī]
- france:
- conventionnel
- germane:
- üblich, konventionell
- hispane:
- convencional
- japane:
- 取決めの [とりきめの], 慣例の [かんれいの], 慣習的な [かんしゅうてきな], 因習的な [いんしゅうてきな]
- pole:
- konwencjonalny
- slovake:
- bežný, konvenčný