2konvenci/o JED konvencioserĉi 'konvencio' Wikipedia AV Majstro Lernu ViVo Wiktionary Tatoeba [konven1.0o] 1.[konven1.0o.gxenerale] Tio, kio estas starigita per esprimita aŭ neesprimita interkonsento ene de homgrupo, socio, t.e. regulo, kondutnormo kc: sociaj konvencioj (deco); ili baras al si la sanan naturon per sensencaj konvencioj [1]; seniĝi de la konvencioj kaj adaptiĝoj por momento LGA ; rompanto de konvencioj KKr ; la lingvo estas nenio alia ol iaspeca konvencio inter la personoj, kiuj ĝin uzas Ret ; la klerika komitato […] elektis literumadon, kiu imitis la nekonsekvencajn kaj netaŭgajn konvenciojn de la skribita angla lingvo [2]. kutimo2, tradicio, moro 2.[konven1.0o.JUR] Traktato 1: konvencio gardanta la aŭtorajn rajtojn; la poŝta konvencio de Bern; validiĝis en 1978 la Konvencio de Barcelono por protektado de Mediteraneo [3]; la Konvencio de Vieno pri diplomatiaj rilatoj (1961) [4]; Cameron volas nuligi en Britio la eŭropan konvencion pri homaj rajtoj kaj ĝin anstataŭigi per brita ekvivalento [5]. 3.[konven1.0o.HIS] Nacia eksterordinara asembleo (ekzemple por ellabori konstitucion): la Franca konvencio (1792–1795); 16 diversnaciaj konvencianoj el la plej granda politika forto de la Eŭropa Parlamento, la konservema Eŭropa Popola Partio, proponis adapti formulon el la pola konstitucio [6]. 1. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua2. Monato, Garbhan MacAoidh: Engaĝiĝo ne mankas por savi la manksan3. Monato, Renée Triolle: Ruĝaj ŝlimoj en Mediteraneo4. Monato, Isikawa Takasi: Ja ekzistis diplomatiaj rilatoj5. Monato, Paul Gubbins: Malpli malbonaj inter aliaj malbonaj6. Monato, Istvan ERTL: Dio en la konstitucio, diablo en la detaloj angle: 1. convention, general usage 2. convention, agreement 3. convention beloruse: 1. канвэнцыя, пагадненьне 2. канвэнцыя, пагадненьне 3. канвэнт ĉeĥe: dohoda, konvence, konvenience, obyčej, smlouva, zvyklost, úmluva (mezinárodní) ĉine: 公約 [gōngyuē], 常規 [chángguī], 习俗 [xísú] france: convention germane: 1. Konvention, Übereinkunft 2. Abkommen 3. Konvent, konstituierende Versammlung hispane: 2. convención hungare: 1. koncenció, bevett szokás 2. államközi egyezmény 3. konvent, alkotmányozó nemzetgyűlés japane: 協定 [きょうてい], 取決め [とりきめ], 慣例 [かんれい], 慣習 [かんしゅう], 約束事 [やくそくごと], 党大会 [とうたいかい] katalune: 2. convenció pole: 1. konwencja portugale: 2. convenção rumane: 1. convenție ruse: 1. соглашение, условность (обычно во мн.ч.) 2. соглашение, конвенция 3. конвент slovake: dohoda, konvencia, zmluva konvenciaserĉi 'konvencia' Wikipedia AV Majstro Lernu ViVo Wiktionary Tatoeba [konven1.0a] Rilata al aŭ rezultanta el konvencio: konvencia klaŭzo; la konversacio ne estis tute konvencia […], sub la vortoj de la viro ankoraŭ kaŝis sin la pagana faŭno LGA ; mi ne alrigardis ŝin, nur aŭskultis la unuajn konvenciajn vortojn KKr ; kelkfoje ŝi estas malpura, ĉar nia silenta interkonsento estas, ke inter ni ne ekzistas konvenciaj baroj KKr ; konvencia militado estas kondukata per konvenciaj armiloj kaj batalkampaj taktikoj inter du aŭ pliaj ŝtatoj en malfermita konfronto [7]; la aŭtoro estas nekonata, kaj la atribuo al Salomono estas nur konvencia [8]; li certas, ke konvencia edukado pereigas la animon [9]. kutima, tradicia 7. Monato, Lenio Marobin: Minacas nova armado-konkuro8. Monato, Carlo Minnaja: La Biblio nun estas (preskaŭ) kompleta9. Monato, Donald Broadribb: Ne al ĉiuj plaĉos ĉi literatura gemeto angle: conventional beloruse: канвэнцыянальны, звычайны ĉeĥe: běžný, konvencionální, konvenienční, konvenční ĉine: 传统 [chuántǒng], 习用 [xíyòng], 迂拘 [yūjū], 常規 [chángguī] france: conventionnel germane: üblich, konventionell hispane: convencional japane: 取決めの [とりきめの], 慣例の [かんれいの], 慣習的な [かんしゅうてきな], 因習的な [いんしゅうてきな] pole: konwencjonalny slovake: bežný, konvenčný administraj notoj