pragmata PIV1
- Celanta efikon en la realo; praktikema: la tria nivelo de la problemo estas la pragmata, tio estas la demando pri tio, ĉu tiuj tri ekzekutoj utilas al la kuba revolucio aŭ ĉu ili malutilas al ĝi [1]; Anne-Sophie estas pragmata, ŝi ne komprenas la eduk-sistemon, „oni petas de vi studi kaj elekti vian metion, sed se vi provis nenion, kiel vi povas scii, kio plaĉos al vi aŭ ne?“ [2].
- angle:
- pragmatic
- beloruse:
- прагматычны
- ĉine:
- 实用 [shíyòng], 實用 [shíyòng], 实际 [shíjì], 實際 [shíjì], 实用性 [shíyòngxìng], 實用性 [shíyòngxìng], 务实 [wùshí], 務實 [wùshí]
- france:
- pragmatique (adj.)
- germane:
- pragmatisch
- japane:
- 実際的な [じっさいてきな], 実用主義的な [じつようしゅぎてきな]
- nederlande:
- pragmatisch
- perse:
- عملگرایانه، عملگرا
- pole:
- pragmatyczny
- ukraine:
- прагматичний
pragmatismo PV
- 1.
- Konduto celanta precipe praktikan utilon: pragmatismo por iu unuavice signifas gajni monon per Esperanto, ricevi turisman informon aŭ legi menuon en la Internacia Lingvo – kio ja sendube estas utila –, sed por alia ĝi povas antaŭ ĉio signifi la eblecon legi bonan originalaĵon, aŭ literaturan tradukon, aŭ fakan verkon EeP ; tro pragmatisma sinteno [3]; tiu decido respegulas la kreskantan pragmatismon en Ĉinio – iom-post-ioma malgraviĝo de la ideologiaj motivoj kaj prioritatiĝo de la faktoroj ekonomiaj [4].
- 2.
- Doktrino, kiu akceptas kiel kriterion de l' vereco nur la praktikan valoron. empiriismo, oportunismo, utilismo
3.
Monato, Petro Desmet': La unua Zamenhof-monumento de la 21a jarcento:
dika Pomego!, 2006
4. La Ondo de Esperanto, 2000, No 11
4. La Ondo de Esperanto, 2000, No 11
- angle:
- pragmatism
- beloruse:
- прагматызм
- ĉine:
- 实用主义 [shíyòngzhǔyì], 實用主義 [shíyòngzhǔyì]
- france:
- pragmatisme
- germane:
- Pragmatismus
- hungare:
- pragmatizmus
- japane:
- プラグマティズム, 実用主義 [じつようしゅぎ]
- nederlande:
- pragmatisme
- perse:
- عملگرایی، اصالت عمل
- pole:
- pragmatyzm
- portugale:
- pragmatismo
- ruse:
- прагматизм
- ukraine:
- прагматизм