Aldoni tradukojn al ReVo:

pragmat/a

pragmata PIV1

serĉi 'pragmata'
[pragma.0a]
[pragma.0a.KOMUNE]
Celanta efikon en la realo; praktikema: la tria nivelo de la problemo estas la pragmata, tio estas la demando pri tio, ĉu tiuj tri ekzekutoj utilas al la kuba revolucio aŭ ĉu ili malutilas al ĝi [1]; Anne-Sophie estas pragmata, ŝi ne komprenas la eduk-sistemon, „oni petas de vi studi kaj elekti vian metion, sed se vi provis nenion, kiel vi povas scii, kio plaĉos al vi aŭ ne?“ [2].
1. H. D. Steffan: Tri mortpafoj en Kubo, 2003-04-14
2. D. Kishegy: SVE, Hades, 2004, numero 1a
angle:
pragmatic
beloruse:
прагматычны
ĉine:
实用 [shíyòng], 實用 [shíyòng], 实际 [shíjì], 實際 [shíjì], 实用性 [shíyòngxìng], 實用性 [shíyòngxìng], 务实 [wùshí], 務實 [wùshí]
france:
pragmatique (adj.)
germane:
pragmatisch
japane:
実際的な [じっさいてきな], 実用主義的な [じつようしゅぎてきな]
nederlande:
pragmatisch
perse:
عمل‌گرایانه، عمل‌گرا
pole:
pragmatyczny
ukraine:
прагматичний

pragmatismo PV

serĉi 'pragmatismo'
[pragma.0ismo]
1.
[pragma.0ismo.KOMUNE]
Konduto celanta precipe praktikan utilon: pragmatismo por iu unuavice signifas gajni monon per Esperanto, ricevi turisman informon aŭ legi menuon en la Internacia Lingvo – kio ja sendube estas utila –, sed por alia ĝi povas antaŭ ĉio signifi la eblecon legi bonan originalaĵon, aŭ literaturan tradukon, aŭ fakan verkon EeP ; tro pragmatisma sinteno [3]; tiu decido respegulas la kreskantan pragmatismon en Ĉinio – iom-post-ioma malgraviĝo de la ideologiaj motivoj kaj prioritatiĝo de la faktoroj ekonomiaj [4].
2.
[pragma.0ismo.FIL]
FIL Doktrino, kiu akceptas kiel kriterion de l' vereco nur la praktikan valoron. VD:empiriismo, oportunismo, utilismo
angle:
pragmatism
beloruse:
прагматызм
ĉine:
实用主义 [shíyòngzhǔyì], 實用主義 [shíyòngzhǔyì]
france:
pragmatisme
germane:
Pragmatismus
hungare:
pragmatizmus
japane:
プラグマティズム, 実用主義 [じつようしゅぎ]
nederlande:
pragmatisme
perse:
عمل‌گرایی، اصالت عمل
pole:
pragmatyzm
portugale:
pragmatismo
ruse:
прагматизм
ukraine:
прагматизм

administraj notoj