doktrino
- Kohera tuto de principoj aŭ teorioj, kiujn iu religio, filozofio, scienco aŭ aparta skolo de ili instruas: la doktrino de Epikuro; vi estos bona servanto de Kristo Jesuo, nutrita per la vortoj de la fido kaj de la bona doktrino ...; sed forrifuzu profanajn kaj avinajn fabelojn [1]. dogmaro
1.
La Nova Testamento, I. Timoteo 4:6-7
- angle:
- doctrine
- beloruse:
- дактрына
- bulgare:
- доктрина
- ĉeĥe:
- doktrína, nauka, učení
- ĉine:
- 主义 [zhǔyì], 义理 [yìlǐ]
- france:
- doctrine
- germane:
- Doktrin
- hispane:
- doctrina
- hungare:
- doktrína
- japane:
- 教義 [きょうぎ], 教理 [きょうり], 学説 [がくせつ]
- nederlande:
- doctrine, leerstelling
- perse:
- آموزه، دُکترین
- pole:
- doktryna, szkoła
- portugale:
- doutrina
- ruse:
- доктрина, учение
- slovake:
- náuka, teória, učenie
- tibete:
- རིང་ལུགས་
- ukraine:
- доктрина, вчення, теорія
doktrini
(tr)
- Aserti kiel veraĵon, prezenti doktrinon ke...: stoikistoj doktrinis, ke la animo estas kiel materia spiro [2]; Zamenhof laboris super siaj sinsekvaj lingvoprojektoj ne por doni al la mondo universalan lingvon, sed universalan ideologion, kiun poste li doktrinis per sia Homaranismo [3].
2.
E. Pauli:
Enciklopedio simpozio, [1999?]
3. G. Mattos: La Esperanta literaturo de la unua periodo, 2002
3. G. Mattos: La Esperanta literaturo de la unua periodo, 2002
- beloruse:
- ствараць дактрыну
- france:
- professer (une opinion)