*praktiko
- Apliko de la reguloj aŭ principoj de arto, scienco, kredo ks; kontraste al teorio: kio en teorio ŝajnis afero tiel facila, en la praktiko montriĝas tre malfacila EE ; justeco, egaleco kaj frateco inter la popoloj en la praktiko estas plene ebla [1]; estante tute sensperta, li tiam ankoraŭ ne sciis, kia grandega diferenco estas inter teorio kaj praktiko [2]; en la praktiko ni devas kompreneble esti tre singardaj kun ĉia perfektigado de la lingvo [3]; en la lernejo de la praktiko de vivo […] Marta estis novulino Marta ; tion ĉi mi en mia granda praktiko jam multajn fojojn vidis: se la honestulo unu fojon estas elpelita el la nesto, tiam la diablo fariĝas lia mastro [4]; ni havas fruktojn, berojn kaj diversajn medicinajn herbojn […] mi forlasis la praktikon, tamen du, tri fojojn en semajno […] oni venas por peti konsilon PatrojFiloj ; tiu akirado per praktiko de artikigitaj sonoj fariĝis ĉiam pli kaj pli ofta ĝis, fine, la infano komencis imiti la aŭditajn vortojn Ret . kvankam teorie la kombinado de „da“ kun „la“ ne estas malpermesata, […] en la praktiko tia kombinado estas uzebla nur en tre maloftaj okazoj [5]. empirio, vivo, uzebleco
1.
L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
4. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
4. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
- afrikanse:
- praktyk
- albane:
- praktikë
- amhare:
- ልምምድ
- angle:
- practice
- arabe:
- ممارسة
- armene:
- պրակտիկա
- azerbajĝane:
- praktika
- beloruse:
- практыка
- bengale:
- অনুশীলন
- birme:
- အလေ့အကျင့်
- bosne:
- praksi
- ĉeĥe:
- praktikum
- ĉine:
- 实际 [shíjì], 實際 [shíjì], 实践 [shíjiàn], 實踐 [shíjiàn], 实证 [shízhèng], 實証 [shízhèng]
- dane:
- praksis
- estone:
- tava
- eŭske:
- praktikan
- filipine:
- kasanayan
- france:
- pratique (subst.)
- galege:
- práctica
- germane:
- Praxis
- greke:
- πρακτική
- guĝarate:
- પ્રથા
- haitie:
- pratik
- haŭse:
- yi
- hinde:
- अभ्यास
- hungare:
- gyakorlat
- igbe:
- omume
- irlande:
- cleachtas
- islande:
- æfa
- japane:
- 練習 [れんしゅう]
- jave:
- laku
- jide:
- פיר
- jorube:
- iwa
- kanare:
- ಅಭ್ಯಾಸ
- kartvele:
- პრაქტიკა
- kazaĥe:
- практика
- kimre:
- ymarfer
- kirgize:
- практика
- kmere:
- ការអនុវត្តន៍
- koree:
- 연습
- korsike:
- ghjuvevule
- kose:
- ukwenza
- kroate:
- praksa
- kurde:
- bikaranînî
- latine:
- praxi
- latve:
- prakse
- laŭe:
- ການປະຕິບັດ
- litove:
- praktika
- makedone:
- пракса
- malagase:
- fanao
- malaje:
- amalan
- malajalame:
- പരിശീലനം
- malte:
- prattika
- maorie:
- mahi
- marate:
- सराव
- monge:
- xyaum
- mongole:
- практик
- nederlande:
- praktijk
- njanĝe:
- mchitidwe
- okcidentfrise:
- praktyk
- panĝabe:
- ਅਭਿਆਸ
- paŝtue:
- عمل
- pole:
- aplikacja, praktyka
- portugale:
- prática
- ruande:
- imyitozo
- ruse:
- практика
- samoe:
- faiga
- sinde:
- رواج
- sinhale:
- ප්රායෝගික
- skotgaele:
- cleachdadh
- slovake:
- cvičenie, prax
- slovene:
- praksa
- ŝone:
- tsika
- sote:
- tshebetso
- sunde:
- praktek
- svahile:
- mazoezi
- taĝike:
- амал
- taje:
- การปฏิบัติ
- tamile:
- நடைமுறையில்
- tatare:
- практика
- telugue:
- ఆచరణలో
- ukraine:
- практика
- urdue:
- پریکٹس
- uzbeke:
- amaliyot
- vjetname:
- thực hành
- zulue:
- umkhuba
praktika
- 1.
- Rilata al aplikado de principoj aŭ reguloj: el tiu ĉi tuta grandega nombro nur du, sole nur du atingis efektiviĝon kaj trovis adeptojn kaj praktikan uzon EE ; krom la flanko praktika, [tiu afero] havas ankoraŭ alian flankon, […] pli gravan, flankon idean [6]; min interesas nur la praktika flanko Metrop ! [ĉu] ĝiaj laboroj restu absolute sen ia praktika rezultato [7]? la vilaĝanoj sekve senkonscie estas praktikaj vegetaranoj FK . fakta, efektiva, konkreta, materiala
- 2.
- Konforma al sia destino aŭ celo; facile kaj oportune uzebla: tiuj ŝanĝaj proponoj […] efektive povus havi ian praktikan valoron [8]; antaŭ kiam la aerveturado estos fariĝinta afero vere praktika, multe da tempo fluos ChL ; tiu konsilo estas ne praktika kaj kaŭzita de ne sufiĉa pripensado DL ; ne estas lia kulpo, se la lingvo montriĝis ne praktika [9]. oportuna, taŭga, konvena, laŭcela
- 3.
- (iu) Lerte realiganta siajn celojn; kapabla apliki sian scion en la praktiko: praktika junulo sepjara, proponis, ke oni faru el la tombo publikan ekspozicion [10]; vi estas […] praktika homo, sed pri poezio vi komprenas ne[nion] [11]; kiel homo pli aĝa kaj praktika, por ĉiu vizito li faris al la pastrino riĉajn donacojn [12]; ni, industriistoj, devas esti praktikaj Marta ; kiamaniere en nia praktika tempo povas aperi tiaj malsaĝaj fantaziuloj EE . kompetenta1, pragmata, praktikema, sperta1
6.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kora sufero
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Koboldo ĉe la butikisto
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro X
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kora sufero
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Koboldo ĉe la butikisto
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro X
- beloruse:
- практычны
- bulgare:
- практичен
- ĉeĥe:
- praktický
- ĉine:
- 实用性 [shíyòngxìng], 實用性 [shíyòngxìng], 实用 [shíyòng], 實用 [shíyòng], 从实际的角度看 [cōngshíjìdejiǎodùkàn], 從實際的角度看 [cōngshíjìdejiǎodùkàn], 在实践中 [zàishíjiànzhōng], 在實踐中 [zàishíjiànzhōng], 实际应用 [shíjìyìngyòng], 實際應用 [shíjìyìngyòng], 便宜 [biànyí], 事实上 [shìshíshàng], 事實上 [shìshíshàng], 实用主义地 [shíyòngzhǔyìde], 實用主義地 [shíyòngzhǔyìde], 实用地 [shíyòngde], 實用地 [shíyòngde], 本質上 [běnzhìshàng], 本质上 [běnzhìshàng], 现实 [xiànshí], 現實 [xiànshí]
- france:
- pratique (adj.)
- germane:
- praktisch
- hungare:
- 1. gyakorlati 2. praktikus 3. gyakorlatias
- japane:
- 実地の [じっちの], 実践的な [じっせんてきな], 実際的な [じっさいてきな], 実用的な [じつようてきな], 実用向きの [じつようむきの], 便利な [べんりな], 役に立つ [やくにたつ]
- nederlande:
- praktisch
- pole:
- praktyczny, celowy
- ruse:
- 1. практический 2. практичный 3. практичный
- slovake:
- praktický
- tibete:
- བེད་སྤྱོད་ཅན་
- ukraine:
- практичний
praktiki
(tr)
- 1.
- Apliki la principojn de arto, scienco, kredo ks: ne malmultaj el tiuj, kiuj praktikis magiajn artojn, alportis amase siajn librojn [13]; oni ankoraŭ tro malmulte praktikas tiun arton [de rakontado] [14]; mi iris al Venezio por praktiki la profesion, […] kiom estas malagrable esti devigata sendiference karesi maljunan marĉandiston, advokaton, monaĥon Kandid ; oni praktikas la metion en grandaj mezuroj [15]; kiam iu religio estas praktikata sur vastaj teritorioj, tiam kompreneble ankaŭ la koncerna religia lingvo havas la saman etendiĝon Ret ; li estis ambaŭseksema, kaj praktikis samseksemecon, kvankam tre modere ChR . utiligi2, uzi1
- 2.
- Efektivigi, realigi: se post du horoj oni ne praktikis la transfuzion, ŝi estas pereonta ChL ; iru en la belan mondon kaj praktiku la virtojn, kiujn mi instruis al vi Iŝtar ; [li kisis] laŭ la plej aprobita maniero, kvankam li neniam antaŭe praktikis tian agon, nek eĉ studis ĝin per kurso TAA ; pro la enuo mi muelludis per miaj haluksoj, tion mi praktikis alterne antaŭen kaj inverse VaK ; KELI organizas siajn ĉiujarajn kongresojn, kaj multaj anoj praktikas tiun „efikan kontakton“, pri kiu revis la fondintoj EeP . plenumi
- 3.
- (evitinde) (refleksive aŭ netransitive) Ekzerciĝi, sin ekzerci.
13.
La Nova Testamento, La agoj 19:19
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
15. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
15. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
- angle:
- put into practice
- beloruse:
- 1. практыкаваць 2. ужываць на практыцы
- ĉeĥe:
- praktikovat, provádět, pěstovat
- ĉine:
- 实践 [shíjiàn], 實踐 [shíjiàn], 实行 [shíxíng], 實行 [shíxíng], 付諸實施 [fùzhūshíshī], 付诸实施 [fùzhūshíshī], 施行 [shīxíng], 執行 [zhíxíng], 执行 [zhíxíng], 践行 [jiànxíng], 踐行 [jiànxíng], 行医 [xíngyī], 行醫 [xíngyī], 謨 [mó], 谟 [mó]
- france:
- 1. pratiquer 2. mettre en pratique
- germane:
- 1. praktizieren 2. in die Praxis umsetzen
- hungare:
- 1. gyakorol, praktizál 2. gyakorlatban alkalmaz
- japane:
- 実地に用いる [じっちにもちいる], 実践する [じっせんする], 実行する [じっこうする], 行う [おこなう]
- nederlande:
- uitoefenen, in praktijk brengen
- nepale:
- अभ्यास
- pole:
- praktykować, aplikować
- ruse:
- 1. практиковать 2. применять на практике
- slovake:
- praktizovať, uplatňovať v praxi, uskutočniť, vykonávať
- ukraine:
- практикувати, мати практику
praktikebla
- (pri teorio, principo ks) Tia, ke oni povas ĝin apliki en la praktiko: via ideo estas bonega teorie, sed malfacile praktikebla KPr ; la ĝisnunaj provoj estas tro artecaj, tro abundaj, tro komplikaj, nepraktikeblaj [16].
16.
Monato, Franz-Georg Rössler: Ideoj, konceptoj, maksimoj de J. J. Becher
(1635–1682), 2010
- beloruse:
- магчымы для практычнай рэалізацыі
- germane:
- praktikabel
- pole:
- możliwy do zastosowania
praktikema
- Preferanta utilecon de aplikado ol profundiĝon en teoriajn metodojn de scienco, arto ktp; pragmata: UEA sola sukcesis rezisti la naciisman ondon, establiĝante en la okuloj de la praktikemaj esperantistoj kiel reprezentanto de la tutmonda Esperanto-Movado EeP ; nu, se estas trinkmono gajnota, mi preferus, ke ĝi estu de mi, – kia praktikema faktoro, ekkriis la pordisto ridante KPr ; ni ne tiru profiton el la ago de nepraktikema homo en la festa nokto MkM ; mi distingas inter personoj kiujn vi ĵus nomis spektemaj, hobiemaj, praktikemaj Rsp ; Olga estis praktikema kaj tre kompetenta administranto [17]; imponemuloj ja abundas, precipe inter la negocistoj, kiuj fakte estas malpli praktikemaj ol ili pretendas [18]. laika, profana
- beloruse:
- практычны
- ĉeĥe:
- praktický
- ĉine:
- 务实 [wùshí], 務實 [wùshí]
- france:
- pratique (adj.)
- germane:
- praktisch veranlagt, pragmatisch
- hungare:
- gyakorlatias
- japane:
- 実務的な [じつむてきな], 実際的な [じっさいてきな]
- nederlande:
- op de praktijk gericht
- pole:
- praktyczny, pragmatyczny
- ruse:
- практичный
- slovake:
- praktický
- ukraine:
- практичний